ELEKTITAJ ĈAPITROJ EL LA LIBRO DE MORMON

LA UNUA LIBRO DE NIFAI
LIA REGADO KAJ LIA SERVADO

ĈAPITRO 1

MI, Nifai, naskita de bonaj gepatroj kaj pro tio iom instruita pri ĉiuj sciaĵoj de mia patro; kaj vidinte multajn afliktojn dum la daŭro de miaj tagoj, tamen, estante ege favorata de la Sinjoro dum mia tuta vivo; jes, ricevinte grandan konon pri la boneco kaj la misteroj de Dio, pro tio mi faras kronikon pri miaj agoj dum mia vivo.
2. Jes, mi faras kronikon per la lingvo de mia patro, kiu konsistas el la scio de la hebreoj kaj la lingvo de la egiptoj.
3. Kaj mi scias, ke la kroniko, kiun mi faras, estas vera; kaj mi skribas ĝin per mia propra mano; kaj mi faras ĝin laŭ mia scio.
4. Okazis en la komenco de la unua jaro de la reĝado de Cidkijo, reĝo de Judujo, (ĉar mia patro Lihai loĝis en Jerusalemo dum sia tuta ĝistiama vivo), ke en tiu sama jaro venis multaj profetoj, profetante al la popolo, ke ĝi devas penti, aŭ la granda urbo Jerusalemo devos esti detruata.
5. Tial okazis, ke mia patro Lihai, elirante, preĝis al la Sinjoro, jes, nome per sia tuta koro, pro sia popolo.
6. Kaj okazis, ke, dum li preĝis al la Sinjoro, alvenis fajra kolono kaj staris sur roko antaŭ li; kaj li vidis kaj aŭdis multon; kaj pro tio, kion li vidis kaj aŭdis, li skuiĝis kaj tremegis.
7. Kaj okazis, ke li reiris al sia domo en Jerusalemo; kaj li ĵetis sin sur sian liton, senkonsciigita de la Spirito kaj tio, kion li vidis.
8. Kaj, estante senkonsciigita de la Spirito, li estis forportata per vizio, en kiu li efektive vidis la ĉielon malfermita, kaj li kredis, ke li vidas Dion sidanta sur sia trono, ĉirkaŭata de sennombra aro da anĝeloj kantantaj kaj laŭdantaj sian Dion.
9. Kaj okazis, ke li vidis unu malleviĝanta el la mezo de la ĉielo, kaj li vidis, ke lia brilego superas tiun de la tagmeza suno.
10. Kaj li vidis ankaŭ dek du aliajn, kiuj sekvis lin, kaj ilia brilo superis tiun de la steloj en la firmamento.
11. Kaj ili venis malsupren kaj eliris sur la tutan teron; kaj la unua venis kaj staris antaŭ mia patro, kaj donis al li libron, kaj diris al li, ke li legu.
12. Kaj okazis, ke, legante, li pleniĝis per la Spirito de Dio.
13. Kaj li legis, dirante: Ve, ve, al Jerusalemo, ĉar mi vidis viajn abomenindaĵojn! Jes, kaj multon mia patro legis pri Jerusalemo ke ĝi estos detruita kun siaj loĝantoj; ke multaj per glavo pereos, kaj ke multaj estos forkondukitaj kiel kaptitoj en Babelon.
14. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro legis kaj vidis multajn grandajn kaj mirigajn aferojn, li elkriis al la Sinjoro multajn aferojn, kiaj: Grandiozaj kaj mirindaj estas viaj verkoj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca! Via trono estas alte en la ĉielo, kaj via potenco, kaj via boneco kaj via kompato estas super ĉiuj loĝantoj de la tero, kaj pro tio, ke vi estas kompatema, vi ne permesos, ke pereu tiuj, kiuj venas al vi!
15. Kaj tia estis la lingvaĵo de mia patro, kiam li laŭdis sian Dion, ĉar lia animo ĝojis kaj lia tuta koro pleniĝis pro tio, kion li vidis, jes, kion la Sinjoro montris al li.
16. Kaj nun mi, Nifai, ne faras plenan raporton pri ĉio, kion mia patro skribis, ĉar li skribis multon, kion li vidis en vizioj kaj sonĝoj, kaj li skribis ankaŭ multon, kion li profetis kaj diris al siaj infanoj, kaj pri tio mi ne faros plenan raporton.
17. Sed mi faros raporton pri tio, kion mi spertis dum mia vivo. Jen mi koncizigas la ateston de mia patro sur platojn, kiujn mi faris per miaj propraj manoj; poste, konciziginte la ateston de mia patro, mi verkos raporton pri mia propra vivo.
18. Mi do volas, ke vi sciu, ke, post kiam la Sinjoro montris tiom da mirigaj aferoj al mia patro Lihai pri la detruo de Jerusalemo, jen li eliris inter la popolon kaj komencis profeti kaj deklari al ili pri tio, kion li kaj vidis kaj aŭdis.
19. Kaj okazis, ke la hebreoj mokis lin pro tio, kion li atestis pri ili, ĉar li atestis vere pri ilia malboneco kaj iliaj abomenindaĵoj, kaj li atestis, ke tio, kion li vidis kaj aŭdis, kaj ankaŭ tio, kion li legis en la libro, klare elmontras la alvenon de Mesio kaj ankaŭ la elaĉeton de la mondo.
20. Kaj, kiam la hebreoj aŭdis tion ĉi, ili koleris kontraŭ li, jes, same kiel kontraŭ la profetoj de antikva tempo, kiujn ili elĵetis kaj ŝtonbatis kaj mortigis; kaj ili ankaŭ celis lian vivon por forpreni ĝin. Sed jen mi, Nifai, montros al vi, ke la kompata koro de la Sinjoro indulgos tiujn, kiujn li elektis pro ilia fido, farante ilin potencaj, eĉ ĝis la kapablo liberiĝi.

ĈAPITRO 2

ĈAR, aŭskultu, okazis, ke la Sinjoro efektive parolis al mia patro, nome en sonĝo, kaj diris al li: Feliĉa estas vi, Lihai, pro tio, kion vi faris; kaj pro tio, ke vi estis fidela kaj deklaris al la popolo tion, kion mi ordonis al vi, atentu, oni celas forpreni vian vivon.
2. Kaj okazis, ke la Sinjoro ordonis al mia patro, nome en sonĝo, ke li prenu sian familion kaj foriru en la dezerton.
3. Kaj okazis, ke li obeis al la vortoj de la Sinjoro kaj tial faris tion, kion la Sinjoro ordonis al li.
4. Kaj okazis, ke li foriris en la dezerton. Kaj li lasis sian domon kaj la teron, kiun li heredis, kaj sian oron kaj sian arĝenton kaj siajn valoraĵojn, kaj prenis kun si neniom krom sia familio kaj provizoj kaj tendoj, kaj foriris en la dezerton.
5. Kaj li iris laŭlonge de la limoj ĉe la bordo de la Ruĝa Maro; kaj li vojaĝis en la dezerto en la limregionoj, kiuj estas pli proksimaj al la Ruĝa Maro; kaj li vojaĝis en la dezerto kun sia familio, kiu konsistis el mia patrino Sariaĥ kaj miaj pli aĝaj fratoj, kiuj estis Laman, Lemuel kaj Sam.
6. Kaj okazis, ke, vojaĝinte tri tagojn en la dezerto, li starigis sian tendon en valo ĉe la flanko de rivero da akvo.
7. Kaj okazis, ke li konstruis altaron el ŝtonoj kaj faris oferon al la Sinjoro kaj gloris la Sinjoron, nian Dion.
8. Kaj okazis, ke li donis la nomon Laman al la rivero, kiu fluis en la Ruĝan Maron; kaj la valo estis en la limoj apud ĝia elfluejo.
9. Kaj, kiam mia patro vidis, ke la akvo de la rivero fluas en la fonton de la Ruĝa Maro, li parolis al Laman, dirante: Ho, ke vi povus esti simila al ĉi tiu rivero, daŭre fluanta en la fonton de ĉiu virto!
10. Kaj li parolis ankaŭ al Lemuel: Ho, ke vi povus esti simila al ĉi tiu valo, firma kaj konstanta, kaj nemoveble obeanta la ordonojn de la Sinjoro!
11. Tion li diris pro la obstineco de Laman kaj Lemuel; ili ja multteme murmuris kontraŭ sia patro pro tio, ke li estas viziulo, kiu kondukis ilin el la lando Jerusalema, postlasinte la teron, kiun ili heredis, kaj ilian oron kaj ilian arĝenton kaj iliajn valoraĵojn, por perei en la dezerto. Kaj ili diris, ke tion li faris pro la sensencaj pensoj de sia koro.
12. Kaj tiel Laman kaj Lemuel, estante la plej aĝaj, murmuris kontraŭ sia patro. Kaj ili murmuris, ĉar ili ne komprenis la agojn de tiu Dio, kiu kreis ilin.
13. Ili ankaŭ ne kredis, ke Jerusalemo, tiu granda urbo, povus esti detruata laŭ la vortoj de la profetoj. Kaj ili similis al la hebreoj, kiuj estis en Jerusalemo kaj kiuj celis forpreni la vivon de mia patro.
14. Kaj okazis, ke mia patro parolis al ili en la valo de Lemuel, kun potenco, estante plenigita per la Spirito, ĝis iliaj korpoj tremis antaŭ li. Kaj li hontigis ilin tiel, ke ili ne kuraĝis paroli kontraŭ li; pro tio ili faris tion, kion li ordonis al ili.
15. Kaj mia patro loĝis en tendo.
16. Kaj okazis, ke mi, Nifai, estante treege juna, tamen estante altstatura kaj ankaŭ havante deziregon scii pri la misteroj de Dio, mi pro tio elkriis al la Sinjoro; kaj jen li vizitis min kaj moligis mian koron tiel, ke mi kredis ĉiujn vortojn parolitajn de mia patro; pro tio mi ne ribelis kontraŭ li, kiel miaj fratoj.
17. Kaj mi parolis al Sam, konigante al li tion, kion la Sinjoro elmontris al mi per sia Sankta Spirito. Kaj okazis, ke li kredis miajn vortojn.
18. Sed, jen Laman kaj Lemuel ne volis aŭskulti miajn vortojn; kaj, estante afliktita pro la obstineco de iliaj koroj, mi elkriis al la Sinjoro pro ili.
19. Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al mi, dirante: Feliĉa estas vi, Nifai, pro via fido, ĉar vi diligente serĉis min kun humila koro.
20. Kaj, se vi obeos miajn ordonojn, vi prosperos kaj estos gvidata al lando de promeso; jes eĉ lando, kiun mi preparis por vi; jes, lando, kiu estas elektinda super ĉiuj aliaj landoj.
21. Kaj, se viaj fratoj ribelos kontraŭ vi, ili detranĉiĝos de antaŭ la Sinjoro.
22. Kaj, se vi obeos miajn ordonojn, vi fariĝos reganto kaj instruanto super viaj fratoj.
23. Ĉar, vidu, en tiu tago, kiam ili ribelos kontraŭ mi, mi malbenos ilin, nome per terura malbeno, kaj ili havos neniom da povo super via idaro, krom se ankaŭ ĝi ribelos kontraŭ mi.
24. Kaj, se okazos, ke ĝi ribelos kontraŭ mi, ili estos vipo al via idaro por sproni ĝin en la vojojn de la memorado.

ĈAPITRO 3

KAJ okazis, ke mi, Nifai, parolinte kun la Sinjoro, revenis al la tendo de mia patro.
2. Kaj okazis, ke li parolis al mi, dirante: Jen, mi sonĝis sonĝon, en kiu la Sinjoro ordonis al mi, ke vi kaj viaj fratoj reiru al Jerusalemo.
3. Ĉar, vidu, Laban havas la analojn de la hebreoj kaj ankaŭ genealogion de viaj prapatroj, kaj ili estas gravuritaj sur platoj el latuno.
4. Pro tio la Sinjoro ordonis al mi, ke vi kaj viaj fratoj iru al la domo de Laban, por serĉi la analojn kaj alporti ilin ĉi tien en la dezerton.
5. Kaj nun jen viaj fratoj murmuras, dirante, ke mi postulas de ili malfacilan aferon; sed, sciu, ne mi postulis tion de ili; tio estas ordono de la Sinjoro.
6. Do iru, mia filo, kaj vi estos favorata de la Sinjoro pro tio, ke vi ne murmuris.
7. Kaj okazis, ke mi, Nifai, diris al mia patro: Mi iros kaj faros tion, kion la Sinjoro ordonis, ĉar mi scias, ke la Sinjoro donas neniujn ordonojn al la homidoj sen prepari vojon por ili, por ke ili plenumu tion, kion li ordonas al ili.
8. Kaj okazis, ke, kiam mia patro aŭdis tiujn vortojn, li estis treege kontenta, ĉar li sciis, ke mi estas benita de la Sinjoro.
9. Kaj mi, Nifai, kaj miaj fratoj faris nian vojaĝon tra la dezerto kun niaj tendoj por iri al la lando Jerusalema.
10. Kaj okazis, ke, kiam ni alvenis al la lando Jerusalema, mi kaj miaj fratoj interkonsiliĝis unu kun la aliaj.
11. Kaj ni faris lotadon pri tio, kiu el ni iru al la domo de Laban. Kaj okazis, ke la loto falis por Laman; kaj Laman eniris en la domon de Laban, kaj li parolis al li dum li sidis en lia domo.
12. Kaj li petis de Laban la analojn gravuritajn sur la platoj el latuno, kiuj surhavas la genealogion de mia patro.
13. Kaj jen okazis, ke Laban koleriĝis kaj elpelis lin de antaŭ si, kaj li ne volis, ke li havu la analojn. Li do diris al li: Jen vi estas rabisto, kaj mi mortigos vin.
14. Sed Laman fuĝis de antaŭ li kaj rakontis al ni tion, kion Laban faris. Kaj ni ege ĉagreniĝis, kaj miaj fratoj volis tuj reiri al mia patro en la dezerto.
15. Sed tiam mi diris al ili, ke: Kiel la Sinjoro vivas, kaj kiel ni vivas, ni ne reiru al nia patro en la dezerto, ĝis ni estos plenumintaj tion, kion la Sinjoro ordonis al ni.
16. Ni do fidele plenumu la ordonojn de la Sinjoro; tial ni iru al la heredaĵa tero de nia patro heredis, ĉar li ja lasis tie oron kaj arĝenton kaj ĉiajn riĉaĵojn. Kaj ĉion ĉi li faris pro la ordonoj de la Sinjoro.
17. Ĉar li sciis, ke pro la malboneco de la popolo, Jerusalemo devas esti detruata.
18. Ĉar ili ja forrifuzis la vortojn de la profetoj. Sekve, se mia patro loĝus en la lando, post kiam li estis ordonita fuĝi el la lando, ankaŭ li pereus. Li do nepre devis fuĝi el la lando.
19. Kaj, aŭdu, estas saĝo en Dio, ke ni akiru ĉi tiujn analojn, por ke ni konservu por niaj infanoj la lingvon de niaj prapatroj;
20. Kaj ankaŭ por ke ni konservu por ili la vortojn, kiuj estis parolitaj per la buŝo de ĉiuj el la sanktaj profetoj, kiuj estis donitaj al ili per la Spirito kaj potenco de Dio, depost la komenco de la mondo eĉ ĝis ĉi tiu nuna tempo.
21. Kaj okazis, ke per ĉi tia lingvaĵo mi persvadis miajn fratojn, por ke ili fidele obeu la ordonojn de Dio.
22. Kaj okazis, ke ni iris al la tero, kiun ni heredis, kaj ni kolektis nian oron kaj nian arĝenton kaj niajn valoraĵojn.
23. Kaj kolektinte ĉi tiujn aĵojn, ni reiris al la domo de Laban.
24. Kaj okazis, ke ni eniris al Laban kaj petis lin, ke li donu al ni la analojn, kiuj estis gravuritaj sur la platoj el latuno, pro kio ni donus al li nian oron kaj nian arĝenton kaj ĉiujn el niaj valoraĵoj.
25. Kaj okazis, ke, kiam Laban vidis nian posedaĵon kaj konstatis, ke ĝi estas treege ampleksa, li avidegis ĝin tiom, ke li elpelis nin kaj sendis siajn servistojn por mortigi nin, por ke li akiru nian posedaĵon.
26. Kaj okazis, ke ni fuĝis antaŭ la servistoj de Laban kaj ni devis postlasi nian posedaĵon, kaj ĝi falis en la manojn de Laban.
27. Kaj okazis, ke ni fuĝis en la dezerton kaj la servistoj de Laban ne kuratingis nin, kaj ni kaŝis nin en kavo de roko.
28. Kaj okazis, ke Laman koleriĝis kontraŭ mi kaj ankaŭ kontraŭ mia patro; kaj koleriĝis ankaŭ Lemuel, ĉar li aŭskultis la vortojn de Laman. Pro tio Laman kaj Lemuel parolis multajn malafablajn vortojn al ni, siaj pli junaj fratoj, kaj ili batis nin, nome per vergo.
29. Kaj okazis, ke, dum ili batis nin per vergo, anĝelo de la Sinjoro alvenis kaj staris antaŭ ili, kaj li parolis al ili, dirante: Kial vi batas vian pli junan fraton per vergo? Ĉu vi ne scias, ke la Sinjoro elektis lin esti reganto super vi pro viaj malbonaj faroj? Aŭskultu, vi devas reiri al Jerusalemo, kaj la Sinjoro donos Labanon en viajn manojn.
30. Kaj, post kiam la anĝelo parolis al ni, li foriris.
31. Kaj, post kiam la anĝelo foriris, Laman kaj Lemuel rekomencis murmuri, dirante: Kiel eblas, ke la Sinjoro donos Labanon en niajn manojn? Li efektive estas potenculo kaj li komandas kvindekon, jes, li eĉ povas mortigi kvindekon; do kial ne nin?

ĈAPITRO 4

KAJ okazis, ke mi parolis al miaj fratoj, dirante: Ni reiru al Jerusalemo kaj ni fidele obeu la ordonojn de la Sinjoro; ĉar, li ja estas pli potenca ol la tuta tero, do kial ne pli potenca ol Laban kaj lia kvindeko, jes, aŭ eĉ liaj dekmiloj?
2. Ni do iru tien; ni estu fortaj, kiel Moseo; ĉar, efektive, li parolis al la akvoj de la Ruĝa Maro, kaj ili disfendiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj niaj prapatroj trairis sur seka tero el kaptiteco, kaj la armeoj de Faraono sekvis kaj dronis en la akvoj de la Ruĝa Maro.
3. Nu, vi ja scias, ke tio estas vera; kaj vi scias ankaŭ, ke anĝelo parolis al vi; kial vi povas dubi? Ni iru tien; la Sinjoro povas savi nin, eĉ same kiel niajn prapatrojn, kaj detrui Labanon, eĉ same kiel la egiptojn.
4. Kiam mi finis paroli ĉi tiujn vortojn, ili ankoraŭ estis koleraj kaj ili ankoraŭ murmuradis; tamen ili sekvis min, ĝis ni venis ekster la murojn de Jerusalemo.
5. Kaj estis nokte; kaj mi igis ilin kaŝi sin ekster la muroj. Kaj, post kiam ili kaŝis sin, mi, Nifai, glitis en la urbon kaj iris al la domo de Laban.
6. Kaj mi estis gvidata de la Spirito, ne sciante antaŭe tion, kion mi devos fari.
7. Tamen mi iris kaj, alproksimiĝante al la domo de Laban, mi vidis viron, kiu falis al la tero antaŭ mi, ĉar li estis ebria pro vino.
8. Kaj, veninte al li, mi konstatis, ke li estas Laban.
9. Kaj mi vidis lian glavon kaj mi eltiris ĝin el ĝia ingo; kaj ĝia tenilo estis el pura oro kaj ĝia prilaboriteco estis treege delikata, kaj mi vidis, ke ĝia klingo estis el la plej multekosta ŝtalo.
10. Kaj okazis, ke la Spirito premis min, ke mi mortigu Labanon; sed mi diris en mia koro: Mi neniam verŝis la sangon de homo. Kaj mi hezitis kaj deziris ne devi mortigi lin.
11. Kaj la Spirito diris al mi denove: Vidu, la Sinjoro transdonis lin en viajn manojn. Jes, kaj mi sciis ankaŭ, ke li celis forpreni mian propran vivon; jes, ke li ne volis aŭskulti la ordonojn de la Sinjoro; kaj ankaŭ, ke li forprenis nian posedaĵon.
12. Kaj okazis, ke la Spirito ree diris al mi: Mortigu lin, ĉar la Sinjoro transdonis lin en viajn manojn;
13. Jen la Sinjoro mortigas la malbonulojn por aperigi siajn justajn intencojn. Estas pli bone, ke unu homo pereu ol ke nacio degeneru kaj pereu en nekredemo.
14. Kaj, aŭdinte ĉi tiujn vortojn, mi, Nifai, ekmemoris la vortojn de la Sinjoro, kiujn li diris al mi en la dezerto, dirante, ke: Se via idaro obeos miajn ordonojn, ĝi prosperos en la lando de promeso.
15. Jes, kaj mi pensis ankaŭ, ke ĝi ne povos obei la ordonojn de la Sinjoro laŭ la leĝo de Moseo, se ĝi ne posedos la leĝon.
16. Kaj mi sciis ankaŭ, ke la leĝo estas gravurita sur la platoj el latuno.
17. Kaj, plie, mi sciis, ke la Sinjoro transdonis Labanon en miajn manojn por ĉi tiu celo por ke mi akiru la analojn laŭ liaj ordonoj.
18. Pro tio mi obeis la voĉon de la Spirito, kaj mi prenis Labanon je la haroj de la kapo, kaj mi detranĉis lian kapon per lia propra glavo.
19. Kaj, detranĉinte lian kapon per lia propra glavo, mi prenis la vestojn de Laban kaj metis ilin sur mian korpon; jes, nome ĉiun pecon; kaj mi zonis miajn lumbojn per liaj armiloj.
20. Kaj, farinte tion, mi ekiris al la trezorejo de Laban. Kaj, irante al la trezorejo de Laban, jen mi vidis la serviston de Laban, kiu havis la ŝlosilojn de la trezorejo. Kaj mi ordonis al li per la voĉo de Laban, ke li iru kun mi en la trezorejon.
21. Kaj li supozis min esti lia mastro Laban, ĉar li vidis la vestojn kaj ankaŭ la glavon zonitan ĉirkaŭ miaj lumboj.
22. Kaj li parolis al mi pri la plejaĝuloj de la hebreoj, sciante, ke lia mastro Laban estis ekstere ĉi nokte inter ili.
23. Kaj mi parolis al li, kvazaŭ mi estus Laban.
24. Kaj mi diris al li ankaŭ, ke mi portos la gravuraĵojn, kiuj estas sur la platoj el latuno, al miaj pli aĝaj fratoj, kiuj estas ekster la muroj.
25. Kaj mi ankaŭ ordonis al li, ke li sekvu min.
26. Kaj li, supozante, ke mi parolis pri la fratoj de la eklezio, kaj ke mi estas vere tiu Laban, kiun mi mortigis, tial li sekvis min.
27. Kaj li multfoje parolis al mi pri la plejaĝuloj de la hebreoj, dum mi eliris al miaj fratoj, kiuj estis ekster la muroj.
28. Kaj okazis, ke, kiam Laman vidis min, li treege timis, kaj ankaŭ Lemuel kaj Sam. Kaj ili forkuris de antaŭ mi; ĉar ili supozis ke mi estas Laban, kaj ke li mortigis min kaj celas forpreni ankaŭ iliajn vivojn.
29. Kaj okazis, ke mi alvokis al ili, kaj ili aŭdis min; kaj pro tio ili ĉesis forkuri de antaŭ mi.
30. Kaj okazis, ke, kiam la servisto de Laban vidis miajn fratojn, li ektremadis kaj volis tuj fuĝi de antaŭ mi kaj reiri al la urbo Jerusalemo.
31. Kaj tiam mi, Nifai, estante viro altstatura kaj ankaŭ ricevinte multan forton de la Sinjoro, pro tio mi kaptis la serviston de Laban kaj tenis lin, por ke li ne fuĝu.
32. Kaj okazis, ke mi parolis kun li, ke, se li aŭskultos miajn vortojn, kiel la Sinjoro vivas kaj kiel mi vivas, se li aŭskultos niajn vortojn, ni lasos lin plu vivi.
33. Kaj okazis, ke mi parolis kun li, eĉ kun ĵuro, ke ne necesas, ke li timu; ke li estos libera homo kiel ni, se li iros en la dezerton kun ni.
34. Kaj mi plue parolis al li, dirante: Certe la Sinjoro ja ordonis al ni fari ĉi tion; kaj ĉu ni ne diligente obeos la ordonojn de la Sinjoro? Pro tio, se vi konsentos iri en la dezerton al mia patro, vi havos lokon inter ni.
35. Kaj okazis, ke Zoram kuraĝiĝis pro la vortoj, kiujn mi diris. Nu, Zoram estis la nomo de la servisto; kaj li promesis, ke li iros en la dezerton al mia patro. Kaj li ankaŭ ĵuris al ni, ke li restos ĉe ni de post tiu tago.
36. Ni ja deziris, ke li restu ĉe ni pro tio, ke la hebreoj ne eksciu pri nia fuĝo en la dezerton, por ke ili ne sekvu nin kaj detruu nin.
37. Kaj okazis, ke, kiam Zoram faris uron al ni, niaj timoj pri li ĉesis.
38. Kaj okazis, ke ni prenis la platojn el latuno kaj la serviston de Laban kaj foriris en la dezerton kaj vojaĝis al la tendo de nia patro.

ĈAPITRO 5

KAJ okazis, ke, post kiam ni alvenis en la dezerton al nia patro, jen li pleniĝis de ĝojo, kaj ankaŭ mia patrino Sariaĥ treege ĝojis, ĉar ŝi vere funebris pro ni.
2. Ĉar ŝi supozis, ke ni pereis en la dezerto; kaj ŝi ankaŭ plendis kontraŭ mia patro, dirante al li, ke li estas viziulo; dirante: Jen vi kondukis nin for de la lando de nia heredaĵo, kaj miaj filoj jam ne vivas, kaj ni pereas en la dezerto.
3. Kaj, uzante tian lingvaĵon, mia patrino plendis kontraŭ mia patro.
4. Kaj okazis, ke mia patro parolis al ŝi, dirante: Mi scias, ke mi estas viziulo; ĉar, se mi ne estus vidinta en vizio la aferojn de dio, mi ne konus la bonecon de Dio, sed mi restus en Jerusalemo kaj pereus kun mia frataro.
5. Sed jen mi akiris landon de promeso, pro kio mi ĝojas; jes, kaj mi scias, ke la Sinjoro savos miajn filojn el la manoj de Laban kaj venigos ilin denove al ni en la dezerto.
6. Kaj, uzante ĉi tian lingvaĵon, mia patro Lihai konsolis mian patrinon Sariaĥ pri ni, dum ni vojaĝis en la dezerto al la lando Jerusalema por akiri la analojn de la hebreoj.
7. Kaj, kiam ni revenis al la tendo de mia patro, jen ilia ĝojo estis plena kaj mia patrino konsoliĝis.
8. Kaj ŝi parolis, dirante: Nun mi tutcerte scias, ke la Sinjoro ordonis al mia edzo, ke li fuĝu en la dezerton; jes, kaj mi ankaŭ tutcerte scias, ke la Sinjoro protektis miajn filojn, kaj savis ilin el la manoj de Laban, kaj donis al ili potencon per kiu ili povis fari tion, kion la Sinjoro ordonis al ili. Kaj laŭ ĉi tia lingvaĵo ŝi parolis.
9. Kaj okazis, ke ili treege gajis kaj oferis al la Sinjoro buĉoferojn kaj bruloferojn; kaj ili gloris la Dion de Izraelo.
10. Kaj post kiam ili gloris la Dion de Izraelo, mia patro Lihai prenis la analojn, kiuj estis gravuritaj sur la platoj el latuno, kaj li traserĉis ilin de la komenco.
11. Kaj li vidis, ke ili ampleksas la kvin librojn de Moseo, kiuj donas rakonton pri la kreado de la mondo kaj ankaŭ pri Adam kaj Eva, kiuj estis niaj unuaj gepatroj;
12. Kaj ankaŭ kronikon pri la hebreoj de la komenco ĝis la ekreĝado de Cidkijo, reĝo de Judujo;
13. Kaj ankaŭ la profetaĵojn de la sanktaj profetoj de la komenco ĝis la ekreĝado de Cidkijo; kaj ankaŭ multajn profetaĵojn, kiuj estis parolitaj per la buŝo de Jeremio.
14. Kaj okazis, ke mia patro Lihai trovis sur la platoj el latuno ankaŭ genealogion de siaj prapatroj; per tiu li eksciis, ke li estas ido de Jozef; jes, nome tiu Jozef, kiu estis la filo de Jakob, kaj kiu estis vendita en Egipton, kaj kiu estis gardata per la mano de la Sinjoro, por ke li gardu sian patron Jakob kaj lian tutan domanaron kontraŭ pereo per malsatego.
15. Kaj ili estis ankaŭ gvidataj el la kaptiteco kaj el la lando egipta de tiu sama Dio, kiu gardis ilin.
16. Kaj tiamaniere mia patro Lihai trovis la genealogion de siaj prapatroj. Kaj ankaŭ Laban estis ido de Jozef kaj tial li kaj liaj prapatroj konservis la analojn.
17. Kaj, vidante ĉion ĉi, mia patro pleniĝis de la Spirito kaj komencis profetadi pri sia idaro
18. Ke tiuj ĉi platoj el latuno eliros al ĉiuj nacioj, gentoj, lingvanoj kaj popoloj, kiuj apartenas al lia idaro.
19. Tial, li diris, ke tiuj platoj el latuno neniam pereos; kaj ke ili neniam estos senbriligitaj de la tempo. Kaj li profetis multajn aferojn pri sia idaro.
20. Kaj okazis, ke ĝis tiam mi kaj mia patro obeis la ordonojn, kiujn la Sinjoro ordonis al ni.
21. Kaj ni akiris la analojn, kion la Sinjoro ordonis al ni, kaj traserĉis ilin kaj konstatis, ke ili estas havindaj; jes, efektive multe valoraj por ni, tiom ke ni povis transdoni la ordonojn de la Sinjoro al niaj infanoj.
22. Pro tio, estis saĝe ĉe la Sinjoro, ke ni portu ilin kun ni, dum ni vojaĝos en la dezerto al la lando de la promeso.

ĈAPITRO 6

KAJ nun mi, Nifai, ne donas la genealogion de miaj prapatroj en ĉi tiu parto de mia kroniko; kaj mi neniam donos ĝin poste sur ĉi tiuj platoj, kiujn mi surskribas; ĉar ĝi estas donita en la kroniko, kiun mia patro verkis; pro tio mi ne skribas ĝin en ĉi tiu verko.
2. Ĉar sufiĉas por mi diri, ke ni estas idoj de Jozef.
3. Kaj neniel gravas al mi, ke mi zorge donu plenan raporton pri ĉiuj aferoj de mia patro, ĉar ili ne povas esti skribataj sur ĉi tiujn platojn, kaj mi volas la spacon, por ke mi skribu pri la aferoj de Dio.
4. Ĉar mia plena intenco estas, ke mi povu persvadi homojn veni al la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob kaj esti savitaj.
5. Tial tion, kio plaĉas al la mondo, mi ne skribas, sed tion, kio plaĉas al Dio kaj al tiuj, kiuj ne estas de ĉi tiu mondo.
6. Tial mi donos ordonon al mia idaro, ke ĝi ne plenigu ĉi tiujn platojn per aferoj, kiuj ne valoras por la homidoj.

ĈAPITRO 7

KAJ nun mi volas, ke vi sciu, ke, post kiam mia patro Lihai ĉesis profetadi pri sia idaro, okazis, ke la Sinjoro parolis al li denove, dirante, ke ne estas oportune, ke li, Lihai, prenu lian familion solan en la dezerton; sed ke liaj filoj prenu filinojn kiel edzinojn, por ke ili naskigu idaron por la Sinjoro en la lando de promeso.
2. Kaj okazis, ke la Sinjoro ordonis al li, ke mi, Nifai, kaj miaj fratoj, denove reiru al la lando Jerusalema kaj venigu Iŝmaelon kaj lian familion en la dezerton.
3. Kaj okazis, ke mi, Nifai, kun miaj fratoj, denove iris en la dezerton por iri al Jerusalem.
4. Kaj okazis, ke ni iris al la domo de Iŝmael, kaj ni akiris plaĉon en la okuloj de Iŝmael, tiom ke ni ja parolis al li la vortojn de la Sinjoro.
5. Kaj okazis, ke la Sinjoro moligis la koron de Iŝmael kaj ankaŭ de liaj domanoj, tiom ke ili iris kun ni en la dezerton al la tendo de nia patro.
6. Kaj okazis, ke, dum ni vojaĝis en la dezerto, jen Laman kaj Lemuel, kaj du el la filinoj de Iŝmael, kaj la du filoj de Iŝmael kaj iliaj familioj, ribelis kontraŭ ni; jes, kontraŭ mi, Nifai, kaj Sam, kaj sia patro, Iŝmael, kaj lia edzino, kaj liaj tri aliaj filinoj.
7. Kaj okazis en tiu ribelo, ke ili deziris reiri al la lando Jerusalema.
8. Kaj tiam mi, Nifai, ĉagrenita pro la malmoleco de iliaj koroj, mi do parolis al ili, dirante, jes, nome al Laman kaj al Lemuel: Jen vi estas miaj pli aĝaj fratoj, kaj kiel fariĝis, ke vi estas tiel obstinaj en viaj koroj kaj tiel blindaj en viaj mensoj, ke vi havas bezonon, ke mi, via pli juna frato, parolu al vi, jes, kaj starigu ekzemplon por vi?
9. Kiel fariĝis, ke vi ne aŭskultis la vortojn de la Sinjoro?
10. Kiel fariĝis, ke vi forgesis, ke vi vidis anĝelon de la Sinjoro?
11. Jes, kiel fariĝis, ke vi forgesis, kion grandan la Sinjoro faris por ni, savante nin el la manoj de Laban kaj ankaŭ ebligante nian akiron de la analoj?
12. Jes, kaj kiel fariĝis, ke vi forgesis, ke la Sinjoro povas fari ĉion laŭ lia volo, por la homidoj, se nur ili montru fidon al li? Tial ni estu fidelaj al li.
13. Kaj, se okazos, ke ni estas fidelaj al li, ni akiros la landon de promeso; kaj vi scios en iu estonta tempo, ke plenumiĝos la Sinjoro parolis pri la detruo de Jerusalemo, devos esti plenumita.
14. Ĉar, vidu, la Spirito de la Sinjoro baldaŭ ĉesos lukti inter ili; ĉar ili forpuŝis la profetojn kaj ĵetis Jeremion en malliberejon. Kaj ili celis forpreni la vivon de mia patro tiom, ke ili elpelis lin el la lando.
15. Nun, atentu, mi diras al vi, ke, se vi decidos reiri al Jerusalemo, ankaŭ vi pereos kun ili. Kaj nun, se vi jam elektas, iru al la lando kaj memoru la vortojn, kiujn mi parolas al vi, ke, se vi iros, vi ankaŭ pereos; ĉar tion la Spirito de la Sinjoro devigas min diri.
16. Kaj okazis, ke, kiam mi, Nifai, diris tiujn ĉi vortojn al miaj fratoj, ili koleriĝis kontraŭ mi. Kaj okazis, ke ili metis siajn manojn sur min, ĉar ili ja estis tre koleraj, kaj ili ligis min per ŝnuroj, ĉar ili intencis forpreni mian vivon, lasonte min en la dezerto por esti manĝata de sovaĝaj bestoj.
17. Sed okazis, ke mi preĝis al la Sinjoro, dirante: Ho Sinjoro, konforme al mia fido al vi, savu min el la manoj de miaj fratoj; jes, nome donu al mi forton, por ke mi diskrevu ĉi tiujn ŝnurojn, per kiuj mi estas ligita.
18. Kaj okazis, ke, kiam mi diris ĉi tiujn vortojn, jen la ŝnuroj malligiĝis de miaj manoj kaj piedoj, kaj mi ekstaris antaŭ miajn fratojn, kaj mi denove parolis al ili.
19. Kaj okazis, ke denove ili estis koleraj kontraŭ mi, kaj celis meti la manojn sur min; sed jen unu el la filinoj de Iŝmael, jes, kaj ankaŭ ŝia patrino kaj unu el la filoj de Iŝmael proparolis kun miaj fratoj tiom, ke ili moligis siajn korojn; kaj ili ĉesis celi forpreni mian vivon.
20. Kaj okazis, ke ili estis malĝojaj pro sia malboneco tiom, ke ili kliniĝis al mi vizaĝaltere kaj petegis al mi, ke mi pardonu al ili tion, kion ili faris kontraŭ mi.
21. Kaj okazis, ke mi sincere pardonis al ili ĉion, kion ili faris, kaj mi admonis ilin, ke ili preĝu al la Sinjoro, sia Dio, por pardono. Kaj okazis, ke ili tion faris. Kaj post kiam ili preĝis al la Sinjoro, ni denove ekvojaĝis al la tendo de nia patro.
22. Kaj okazis, ke ni venis al la tendo de nia patro. Kaj, post kiam mi kaj miaj fratoj kaj la tuta domanaro de Iŝmael venis al la tendo de mia patro, ili ploradis la Sinjoron, sian Dion; kaj ili oferis buĉoferojn kaj bruloferojn al li.

ĈAPITRO 16

KAJ tiam okazis, ke, post kiam mi, Nifai, ĉesis paroli al miaj fratoj, ili diris al mi: Vi deklaris al ni severaĵojn, pli ol kiom ni povas elporti.
2. Kaj okazis, ke mi diris al ili, ke mi scias, ke mi diris severaĵojn kontraŭ la malbonuloj, konforme al la vero; kaj la virtulojn mi pravigis kaj atestis, ke ili estos altigitaj en la lasta tago; pro tio la kulpuloj opinias, ke la vero estas severa, ĉar ĝi tranĉas ilin al la centro mem.
3. Kaj nun, miaj fratoj, se vi estus virtaj kaj volus aŭskulti la veron kaj atentus ĝin, por iri ĝustan vojon antaŭ Dio, tiukaze vi ne murmurus pro la vero kaj vi ne dirus: Vi parolas severajn vortojn kontraŭ ni.
4. Kaj okazis, ke mi, Nifai, admonis miajn fratojn, ke ili diligentege obeu la ordonojn de la Sinjoro.
5. Kaj okazis, ke ili humiliĝis antaŭ la Sinjoro; tiom ke mi ricevis ĝojon kaj grandajn esperojn pri ili, ke ili iros laŭ la vojo de virteco.
6. Ĉio ĉi estis dirita kaj farita, dum mia patro loĝis en tendo en la valo, kiun li nomis Lemuel.
7. Kaj okazis, ke mi, Nifai, prenis unu el la filinoj de Iŝmael kiel edzinon; kaj ankaŭ miaj fratoj prenis el la filinoj de Iŝmael kiel edzinojn; kaj ankaŭ Zoram prenis la plej maljunan filinon de Iŝmael kiel edzinon.
8. Kaj tiamaniere mia patro plenumis ĉiujn ordonojn de la Sinjoro donitajn al li. Kaj ankaŭ, mi Nifai, estis treege benita de la Sinjoro.
9. Kaj okazis, ke la voĉo de la Sinjoro parolis al mia patro dumnokte kaj ordonis al li, ke morgaŭ li ekvojaĝu en la dezerton.
10. Kaj okazis, ke, kiam mia patro leviĝis en la mateno kaj eliris al la tenda pordo, li ekmiregigita vidis sur la tero rondan globon stange faritan; kaj ĝi estis el la plej bona latuno. Kaj en la globo estis du nadloj; kaj unu montris la direkton, kien ni iru en la dezerton.
11. Kaj okazis, ke ni kolektis ĉiujn aĵojn, kiujn ni portu en la dezerton, kaj la tutan restaĵon de la provizoj, kiujn la Sinjoro donis al ni; kaj ni prenis ĉiajn semojn, kiujn ni povus porti en la dezerton.
12. Kaj okazis, ke ni prenis niajn tendojn kaj foriris en la dezerton, trans la riveron Laman.
13. Kaj okazis, ke ni iris dum kvar tagoj laŭ preskaŭ sud sudorienta direkto, kaj ni ree starigis niajn tendojn; kaj ni donis al la loko la nomon Ŝazer.
14. Kaj okazis, ke ni prenis niajn pafarkojn kaj niajn sagojn kaj eliris en la dezerton por mortigi ĉasaĵon por niaj familioj; kaj mortiginte ĉasaĵon por niaj familioj, ni revenis al niaj familioj en la dezerto, al la loko Ŝazer. Kaj ni denove eliris en la dezerto, sekvante la saman direkton, restante en la plej fekundaj partoj de la dezerto, kiuj estis en la limoj apud la Ruĝa Maro.
15. Kaj okazis, ke ni iris dum multaj tagoj, survoje mortigante ĉasaĵon per niaj arkoj kaj niaj sagoj kaj niaj ŝtonoj kaj niaj ĵetiloj.
16. Kaj ni sekvis la direktadon de nia globo, kiu gvidis nin en la pli fekundaj partoj de la dezerto.
17. Kaj vojaĝinte dum multaj tagoj, ni starigis niajn tendojn por iom da tempo, por ke ni ree ripozu kaj akiru nutraĵon por niaj familioj.
18. Kaj okazis, ke, elirante por mortigi ĉasaĵon, mi, Nifai, rompis mian pafarkon, kiu estis farita el la plej bona ŝtalo; kaj, post kiam mi rompis mian arkon, miaj fratoj estis ja koleraj kontraŭ mi pro la perdo de mia arko, ĉar ni akiris neniom da ĉasaĵo.
19. Kaj okazis, ke ni revenis sen ĉasaĵo al niaj familioj, kaj, estante tre lacaj pro sia vojaĝado, ili multe suferis pro la manko de nutraĵo.
20. Kaj okazis, ke Laman kaj Lemuel kaj la filoj de Iŝmael ekmurmuregis pro sia suferado kaj afliktiĝo en la dezerto; kaj ankaŭ mia patro ekmurmuris kontraŭ la Sinjoro, sia Dio; jes, kaj ili ĉiuj tre malĝojis, eĉ tiom ke ili murmuris kontraŭ la Sinjoro.
21. Tiam okazis, ke mi, Nifai, estis afliktita kun miaj fratoj pro la perdo de mia arko, kaj ĉar iliaj arkoj perdis sian elastecon, ekfariĝis treege malfacile, jes, tiome ke ni ne povis akiri nutraĵon.
22. Kaj okazis, ke mi, Nifai, multe parolis al miaj fratoj, ĉar ili ree malmoligis siajn korojn ĝis tia grado, ke ili eĉ plendis kontraŭ la Sinjoro, sia Dio.
23. Kaj okazis, ke mi, Nifai, el ligno faris arkon kaj el rekta bastono sagon; tiamaniere mi armis min per arko kaj sago, per ĵetilo kaj per ŝtonoj. Kaj mi diris al mia patro: Kien mi iru por trovi ĉasaĵon?
24. Kaj okazis, ke li demandis al la Sinjoro, ĉar ili humiliĝis pro miaj vortoj; ĉar mi diris multon al ili per la energio de mia animo.
25. Kaj okazis, ke la voĉo de la Sinjoro venis al mia patro; kaj li estis vere riproĉata pro sia murmurado kontraŭ la Sinjoro, tiom ke li estis malsuprenigita ĝis profunda afliktiĝo.
26. Kaj okazis, ke la voĉo de la Sinjoro diris al li: Rigardu la globon kaj vidu tion, kio estas skribita.
27. Kaj okazis, ke kiam mia patro vidis tion, kio estis skribita sur la globo, li timegis kaj tremegis, kaj ankaŭ miaj fratoj kaj la filoj de Iŝmael kaj niaj edzinoj.
28. Kaj okazis, ke mi, Nifai, vidis, ke la nadloj, kiuj estis en la globo, funkciis laŭ la kredo kaj diligenteco kaj atento, kiujn ni donis al ili.
29. Kaj skribita sur ili estis nova skribo, kiu estis klare legebla kaj kiu donis al ni komprenon pri la vojoj de la Sinjoro; kaj ĝi estis skribata kaj ŝanĝata de tempo al tempo laŭ la kredo kaj diligenteco, kiujn ni donis al ĝi. Kaj tiamaniere ni vidas, ke per malgrandaj iloj la Sinjoro povas efektivigi grandaĵojn.
30. Kaj okazis, ke mi, Nifai, eliris al la supro de la monto laŭ la direktoj, kiuj estis donitaj sur la globo.
31. Kaj okazis, ke mi mortigis sovaĝbestojn, tiom ke mi akiris manĝaĵon por niaj familioj.
32. Kaj okazis, ke mi revenis al niaj tendoj, portante la bestojn, kiujn mi mortigis; kaj, vidante, ke mi akiris manĝaĵon, kiom multe ili ĝojis! Kaj okazis, ke ili humiliĝis antaŭ la Sinjoro kaj donis dankojn al li.
33. Kaj okazis, ke ni ree ekvojaĝis, irante preskaŭ la saman direkton kiel en la komenco; kaj, irinte dum multaj tagoj, ni restarigis niajn tendojn por restadi iom da tempo.
34. Kaj okazis, ke Iŝmael mortis kaj estis enterigita en la loko, kiu estis nomita Nahom.
35. Kaj okazis, ke la filinoj de Iŝmael treege funebris pro la perdo de sia patro kaj pro siaj afliktiĝoj en la dezerto; kaj ili murmuris kontraŭ mia patro, ĉar li irigis ilin el la lando Jerusalema, dirante: Nia patro estas mortinta; jes, kaj ni vagadis en la dezerto, kaj ni jam suferis multe da afliktiĝo, malsato, soifo kaj laceco; kaj post ĉiuj ĉi suferadoj ni nepre pereos en la dezerto pro malsato.
36. Kaj tiel ili murmuris kontraŭ mia patro kaj ankaŭ kontraŭ mi; kaj ili deziris reiri al Jerusalemo.
37. Kaj Laman diris al Lemuel kaj ankaŭ al la filoj de Iŝmael: Jen, ni mortigu nian patron kaj ankaŭ nian fraton Nifai, kiu arogis al si esti nia reganto kaj nia instruanto, kvankam ni estas liaj pli aĝaj fratoj.
38. Nun li diras, ke la Sinjoro parolis al li kaj ankaŭ, ke anĝeloj servadis al li. Sed jen, ni scias, ke li mensogas al ni; kaj li rakontas al ni ĉi tion, kaj li artifikas multon per siaj ruzaj trukoj por trompi niajn okulojn, pensante, eble, ke li forgvidos nin en iun fremdan dezerton; kaj li jam pensis, ke, forgvidinte nin, li povos fari sin reĝo kaj reganto super ni, por disponi nin laŭ sia deziro kaj plezuro. Kaj tiumaniere mia frato Laman kolerigis iliajn korojn.
39. Kaj okazis, ke la Sinjoro estis kun ni, jes, nome la voĉo de la Sinjoro venis por paroli multajn vortojn al ili kaj treege admoni ilin; kaj, admonite de la voĉo de la Sinjoro, ili forigis sian koleron kaj pentis pri siaj pekoj, tiel ke la Sinjoro denove benis nin per nutrao kaj ni ne pereis.

ĈAPITRO 17

KAJ okazis, ke ni denove ekiris en la dezerto; kaj ni iris preskaŭ orienten ek de tiu tempo. Kaj ni iris kaj vadis tra multa afliktaĵo en la dezerto; kaj niaj virinoj naskis infanojn en la dezerto.
2. Kaj tiel grandaj estis la benoj de la Sinjoro al ni, ke, dum ni vivtenis nin per kruda karnaĵo en la dezerto, niaj virinoj abunde mamnutris siajn infanojn, kaj ili estis fortikaj, jes, kiel viroj; kaj ili komencis senplende toleri sian vojaĝadon.
3. Kaj tiel ni vidas, ke la ordonoj de Dio nepre plenumiĝas. Kaj, se la homidoj obeas la ordonojn de Dio, li nutras ilin kaj fortigas ilin kaj provizas rimedojn, per kiuj ili povas efektivigi tion, kion li ordonis al ili; tial li provizis rimedojn por ni, dum ni vivis en la dezerto.
4. Kaj ni restadis multajn jarojn, jes eĉ ok jarojn, en la dezerto.
5. Kaj ni venis al la lando, kiun ni nomis Abundeco pro ĝiaj multaj fruktoj kaj ankaŭ sovaĝmielo; kaj la Sinjoro preparis ĉion ĉi, por ke ni ne pereu. Kaj ni vidis la maron, kiun ni nomis Irreantum, kiu tradukite signifas multajn akvojn.
6. Kaj okazis, ke ni starigis niajn tendojn ĉe la marbordo; kaj, kvankam ni antaŭe suferis multajn afliktojn kaj multan malfacilon, jes, eĉ tiom multajn, ke ni ne povas skribi ĉiujn el ili, ni treege ĝojis, kiam ni venis al la marbordo; kaj ni nomis la lokon Abundeco, pro ĝiaj multaj fruktoj.
7. Kaj okazis, ke, post kiam mi, Nifai, estis en la lando Abundeco dum multaj tagoj, la voĉo de la Sinjoro venis al mi, dirante: Leviĝu kaj iru sur la monton. Kaj okazis, ke mi leviĝis kaj supreniris sur la monton, kaj kriis al la Sinjoro.
8. Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al mi, dirante: Vi konstruu ŝipon, laŭ la maniero, kiun mi montros al vi, por ke mi transportigu vian popolon trans ĉi tiujn akvojn.
9. Kaj mi diris: Ho Sinjoro, kien mi iru por trovi ercon fandeblan, por ke mi faru laborilojn por konstrui la ŝipon laŭ la maniero, kiun vi montris al mi?
10. Kaj okazis, ke la Sinjoro diris al mi, kien mi iru por trovi ercon, por ke mi faru laborilojn.
11. Kaj okazis, ke mi, Nifai, faris el la feloj de bestoj balgon, per kiu blovi la fajron; kaj, farinte balgon, per kiu mi povis blovi la fajron, mi kunfrapis du ŝtonojn por fari fajron.
12. Ĉar la Sinjoro ne permesis, ke ni faru multe da fajro, dum ni trairis la dezerton; ĉar li diris: Mi bongustigos vian manĝaĵon tiel, ke vi ne kuiru ĝin;
13. Kaj mi ankaŭ estos via lumo en la dezerto; kaj mi ebenigos la vojon antaŭ vi, se vi obeos miajn ordonojn; tial, se vi obeos miajn ordonojn, vi estos kondukataj al la promesita lando; kaj vi nepre scios, ke estas mi, kiu kondukas vin.
14. Jes, kaj la Sinjoro diris ankaŭ, ke: Post via alveno en la promesita lando, vi nepre scios, ke mi, la Sinjoro, estas Dio; kaj ke mi, la Sinjoro, savis vin de pereo; jes, ke mi kondukis vin el la lando Jerusalema.
15. Pro tio mi, Nifai, penis obei la ordonojn de la Sinjoro, kaj mi admonis miajn fratojn al fideleco kaj diligenteco.
16. Kaj okazis, ke mi faris laborilojn el la erco, kiun mi fandis el la roko.
17. Kaj, kiam miaj fratoj vidis, ke mi estis konstruonta ŝipon, ili komencis murmuri kontraŭ mi, dirante: Nia frato estas frenezulo, ĉar li opinias, ke li povas konstrui ŝipon; jes, kaj li ankaŭ opinias, ke li povas transiri ĉi tiujn grandajn akvojn.
18. Kaj tiamaniere miaj fratoj plendis kontraŭ mi kaj ne volis labori, ĉar ili ne kredis, ke mi povas konstrui ŝipon; kaj ili ankaŭ ne kredis, ke mi ricevis instrukciojn de la Sinjoro.
19. Kaj okazis, ke mi, Nifai, treege malĝojis pro la malmoleco de iliaj koroj; kaj, kiam ili vidis, ke mi ekmalĝojis, iliaj koroj feliĉiĝis tiom, ke ili ĝojis pri mi, dirante: Ni sciis, ke ni ne povas konstrui ŝipon, ĉar ni sciis, ke mankas al vi juĝkapablo; pro tio vi ne povas efektivigi tiel grandan verkon.
20. Kaj vi similas al nia patro, forkondukita per la malsaĝaj imagoj de sia koro; jes, li irigis nin el la lando Jerusalema, kaj ni jam vagadis en la dezerto dum ĉi tiuj multaj jaraj; kaj niaj virinoj laboregis, eĉ kiam altgrade gravedaj; kaj ili naskis infanojn en la dezerto kaj suferis ĉion, krom la morto; kaj estus pli bone, se ili estus mortintaj, antaŭ ol ili venis el Jerusalemo, anstataŭ suferintaj ĉi tiujn afliktojn.
21. Ja, ni jam suferis en la dezerto multajn jarojn, dum kiuj ni povus esti ĝuintaj niajn posedaĵojn kaj nian heredan teron; jes, kaj ni povus esti feliĉaj.
22. Kaj ni scias, ke la homoj, kiuj estis en la lando Jerusalema, estis pia popolo; ĉar ili obeis la leĝojn kaj juĝojn de la Sinjoro, kaj ĉiujn el liaj ordonoj, laŭ la leĝo de Moseo; pro tio ni scias, ke ili estas pia popolo; kaj nia patro juĝis ilin kaj forkondukis nin, ĉar ni ja aŭskultis liajn vortojn; jes, kaj nia frato similas al li. Kaj per tia lingvaĵo miaj fratoj murmuris kaj plendis kontraŭ ni.
23. Kaj okazis, ke mi, Nifai, parolis al ili, dirante: Ĉu vi kredas, ke niaj prapatroj, kiuj estis la filoj de Izrael, estus elkondukitaj el la manoj de la egiptoj, se ili ne estus aŭskultintaj la vortojn de la Sinjoro?
24. Jes, ĉu vi supozas, ke ili estus elkondukitaj el sklaveco, se la Sinjoro ne estus ordoninta al Moseo, ke li elkonduku ilin el sklaveco?
25. Vi ja scias, ke la Izraelidoj estis en sklaveco; kaj vi scias, ke ili estis ŝarĝitaj per laboroj, kiuj estis malfacile porteblaj; pro tio vi scias, ke certe estis bona afero por ili, ke ili estis elkondukitaj el sklaveco.
26. Vi ja scias, ke la Sinjoro ordonis al Moseo fari tiun grandan verkon; kaj vi scias, ke per lia vorto la akvoj de la Ruĝa maro disfendiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj ili trapasis sur seka tero.
27. Sed vi scias, ke la egiptoj, kiuj estis en la armeoj de Faraono, dronis en la Ruĝa Maro.
28. Kaj vi scias ankaŭ, ke la Izraelidoj estis nutrataj per manao en la dezerto.
29. Jes, kaj vi scias ankaŭ, ke Moseo, per sia parolo laŭ la povo de Dio, kiu estis el li, frapis la rokon, kaj elfluis akvo, por ke la Izraelidoj kvietigu sian soifon.
30. Kaj, kvankam kondukate la Sinjoro, ilia Dio, ilia Liberigonto, iradis antaŭ ili, kondukante ilin dum la tago kaj donante lumon al ili dum la nokto kaj farante ĉion por ili, kio estis ricevinda por homo, ili malmoligis siajn korojn kaj blindigis siajn mensojn kaj insultis Moseon kaj la veran kaj vivantan Dion.
31. Kaj okazis, ke laŭ sia parolo li detruis ilin; kaj laŭ lia parolo li kondukis ilin; kaj laŭ sia parolo li faris ĉion por ili; kaj nenio estis farita sen lia parolo.
32 Kaj, post kiam ili transiris la riveron Jordan, li potencigis ilin, ĝis ili elpelis la loĝantojn de la lando, jes, ĝis ili pereige disigis ilin.
33. Kaj nun ĉu vi supozas, ke la loĝantoj de la lando, kiuj estis en la lando de la promeso, kiuj estis elpelitaj de niaj prapatroj, ĉu vi supozas, ke ili estis piaj? Mi ja diras al vi, ke ne.
34. Ĉu vi supozas, ke niaj prapatroj estus pli elektindaj ol ili, se ili estus estintaj piaj? Mi diras al vi, ke ne.
35. Aŭskultu, la Sinjoro estimas ĉiun karnon egale; tiu, kiu estas pia, estas favorata de Dio. Sed tiu popolo ja forrifuzis ĉiun vorton de Dio, kaj iliaj malbonaj faroj maturiĝis; kaj la plena kolero de Dio ekscitiĝis kontraŭ ili; kaj la Sinjoro malbenis la landon kontraŭ ili, kaj benis ĝin por niaj prapatroj, ĝis ili akiris potencon super ĝi.
36. La Sinjoro ja kreis la teron, por ke ĝi estu loĝata; kaj li kreis siajn infanojn, por ke ili posedu ĝin.
37. Kaj li estigas pian nacion kaj detruas la naciojn de la malbonuloj.
38. Kaj li forkondukas la piulojn en grandvalorajn landojn kaj la malbonulojn li detruas, kaj li malbenas la landon kontraŭ ili pro ili.
39. Li regas alte en la ĉielo, ĉar ĝi estas lia trono, kaj ĉi tiu tero estas lia piedbenketo.
40. Kaj li amas tiujn, kiuj volas, ke li estu ilia Dio. Li ja amis niajn prapatrojn, kaj li interligis kun ili, jes, nome Abraham, Isaak kaj Jakob; kaj li memoris la interligon, kiun li faris; pro tio li elkondukis ilin el la lando egipta.
41. Kaj li korektis ilin en la dezerto per sia vergo; ĉar ili obstinigis siajn korojn, same kiel vi; kaj la Sinjoro korektis ilin pro iliaj malbonaj faroj. Li sendis flamantajn flugantajn serpentojn inter ilin; kaj, post kiam ili estis morditaj, li pretigis metodon por kuraci ilin; kaj tio, kion ili devis fari, estis rigardi; kaj pro la simpleco de la metodo aŭ ĝia facileco multe da homoj pereis.
42. Kaj ili obstinigis siajn korojn de tempo al tempo, kaj ili insultis Moseon kaj ankaŭ Dion; tamen, vi scias, ke ili estis elkondukitaj per lia neegalebla potenco en la landon de la promeso.
43. Kaj nun, post ĉio ĉi, venis la tempo, kiam ili fariĝis malbonegaj, jes, preskaŭ konsumeblaj; kaj mi ne scias, sed eble hodiaŭ ili estas ekstermotaj; ĉar mi scias, ke la tago certe venos, kiam ili nepre ekstermiĝos, krom nur malmultaj, kiuj estos forkondukataj en kaptitecon.
44. Pro tio la Sinjoro ordonis al mia patro, ke li foriru en la dezerton; kaj la hebreoj celis forpreni lian vivon; jes, kaj ankaŭ vi celis forpreni lian vivon; tial, vi estas murdontoj en viaj koroj kaj vi similas al ili.
45. Vi rapide faras malbonajn agojn, sed vi malrapide memoras la Sinjoron, vian Dion. Vi jam vidis anĝelon, kaj li parolis al vi; jes, vi ja aŭdis lian voĉon de tempo al tempo; kaj li parolis al vi kiel per kvieta voĉo, sed vi sensentiĝis tiel multe, ke vi ne povis senti liajn vortojn; pro tio li parolis al vi kiel per la voĉo de la tondro, kiu tremigis la teron, kvazaŭ ĝi disfendiĝus.
46. Kaj vi scias ankaŭ, ke per la potenco de sia ĉiopova parolo li povas forpasigi la teron; jes, kaj vi scias, ke per sia parolo li povas glatigi la malglatajn lokojn, kaj disrompiĝos glataj lokoj. Ho, do, kial vi povas esti tiel obstinaj en viaj koroj?
47. Aŭskultu, mia animo estas ŝirata per suferado pro vi, kaj mia koro doloras; mi timas, ke vi estos forpuŝita por ĉiam. Jen mi estas plena de la Spirito de Dio tiom, ke mia korpo havas neniom da forto.
48. Kaj tiam okazis, ke, kiam mi parolis tiujn vortojn, ili koleriĝis kontraŭ mi kaj volis ĵeti min en la profundon de la maro; kaj, dum ili venis por meti siajn manojn sur min, mi parolis al ili, dirante: En la nomo de Dio la Plejpotenca, mi ordonas al vi, ke vi ne tuŝu min, ĉar mi estas plenigita de la potenco de Dio, eĉ tiom, ke mia karno forkonsumiĝas; kaj kiu ajn metos siajn manojn sur min, tiu velkos eĉ kiel sekigita kano; kaj li fariĝos kiel neniaĵo antaŭ la potenco de Dio, ĉar Dio frapos lin.
49. Kaj okazis, ke mi, Nifai, diris al ili, ke ili ne plu murmuru kontraŭ sia patro; nek ke ili rifuzu sian laboron al mi, ĉar Dio ordonis al mi, ke mi konstruu ŝipon.
50. Kaj mi diris al ili: Se Dio ordonus al mi fari ĉion ajn, mi povus fari tion. Se li ordonus al mi, ke mi diru al ĉi tiu akvo, estu tero, ĝi fariĝus tero; kaj, se mi dirus tion, ĝi estus farita.
51. Kaj, do, se la Sinjoro havas tiel grandan potencon kaj faris tiom da mirakloj inter la homidoj, kiel povas esti, ke li ne povas instrukcii al mi kiel konstrui ŝipon?
52. Kaj okazis, ke mi, Nifai, diris multon al miaj fratoj, tiom ke ili konfuziĝis kaj ne povis argumenti kontraŭ mi; kaj ili ne kuraĝis meti siajn manojn sur min aŭ tuŝi min per siaj fingroj, eĉ dum multaj tagoj. Ili ja ne kuraĝis tion fari pro timo, ke ili forvelkos antaŭ mi; tiel potenca estis la Spirito de Dio; kaj tiom ĝi efikis sur ilin.
53. Kaj okazis, ke la Sinjoro diris al mi: Etendu vian manon denove al viaj fratoj, kaj ili ne forvelkos antaŭ vi, sed mi skuos ilin, diris la Sinjoro, kaj tion mi faros, por ke ili sciu, ke mi estas la Sinjoro, ilia Dio.
54. Kaj okazis, ke mi etendis la manon al miaj fratoj, kaj ili ne forvelkis antaŭ mi; sed la Sinjoro ja skuis ilin konforme al la parolo, kiun li diris.
55. Kaj poste ili diris: Ni efektive scias, ke la Sinjoro estas kun vi, ĉar ni scias, ke tio, kio skuis nin, estis la potenco de la Sinjoro. Kaj ili ĵetis sin antaŭ min kaj estis adorontaj min, sed mi ne permesis tion al ili, dirante: Mi estas via frato, jes, eĉ via pli juna frato; sekve, adoru la Sinjoron, vian Dion, kaj respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Sinjoro via Dio donos al vi.

ĈAPITRO 18

KAJ okazis, ke ili adoris la Sinjoron, kaj eliris kun mi; kaj ni prilaboris lignon laŭ kurioza desegnaĵo. Kaj la Sinjoro montris al mi de tempo al tempo, laŭ kiu maniero mi prilaboru la lignaĵojn de la ŝipo.
2. Mi, Nifai, ja ne prilaboris la lignaĵojn laŭ la maniero, kiun homoj lernis, kaj mi ne konstruis la ŝipon laŭ la maniero de homoj; sed mi konstruis ĝin laŭ maniero, kiun la Sinjoro montris al mi; pro tio ĝi ne estis laŭ la maniero de homoj.
3. Kaj mi, Nifai, ofte iris al la monto, kaj mi ofte preĝis al la Sinjoro; kaj la Sinjoro do montris al mi grandiozaĵojn.
4. Kaj okazis ke, post kiam mi finis la ŝipon laŭ la parolo de la Sinjoro, miaj fratoj vidis, ke ĝi estis bona kaj ke ĝia prilaboriteco estis treege bela; tial ili denove humiliĝis antaŭ la Sinjoro.
5. Kaj okazis, ke la voĉo de la Sinjoro venis al mia patro, ke ni leviĝu kaj iru malsupren en la ŝipon.
6. Kaj okazis, ke la sekvantan tagon, preparinte ĉion, multajn fruktojn kaj ĉasaĵon el la dezerto kaj abundon da mielo kaj provizojn konforme al tio, kion la Sinjoro ordonis al ni, ni malsupren iris en la ŝipon kun nia tuta ŝarĝo kaj niaj semoj kaj ĉio, kion ni kunportis kun ni, ĉiu laŭ sia aĝo; do, ni ĉiuj iris malsupren en la ŝipon kun niaj edzinoj kaj niaj infanoj.
7. Kaj mia patro jam naskigis du filojn en la dezerto; la pli aĝa estis nomita Jakobo kaj la pli juna Jozefo.
8. Kaj okazis, ke, enirinte en la ŝipon kaj prenante kun ni niajn provizojn kaj la aĵojn, kiuj estis ordonitaj al ni, ni ekiris en la maron kaj estis pelataj antaŭ la vento direkte al la promesita lando.
9. Kaj, post kiam la vento antaŭen pelis nin dum multaj tagoj, jen miaj fratoj kaj la filoj de Iŝmael kaj ankaŭ iliaj edzinoj komencis distri sin, komencante danci kaj kanti kaj tre maldece paroli, jes, eĉ forgesante, per kia potenco ili estis tien kondukitaj; jes, ili ekzaltiĝis al troa maldeco.
10. Kaj mi, Nifai, ektimegis, ke la Sinjoro estos kolera kontraŭ ni kaj frapos nin pro niaj malbonaj faroj, tiel ke ni estos englutataj en la profundoj de la maro; tial mi, Nifai, komencis tre sobre paroli al ili; sed ili koleriĝis kontraŭ mi, dirante: Ni ne volas, ke nia pli juna frato estu reganto super ni.
11. Kaj okazis, ke Laman kaj Lemuel prenis min kaj ligis min per ŝnuroj, kaj ili tre malmilde traktis min; tamen, la Sinjoro permesis tion, por ke li montru sian potencon, plenumonte sian parolon, kiun li diris pri la malbonuloj.
12. Kaj okazis, ke, post kiam ili ligis min tiom, ke mi ne povis moviĝi, la kompaso, kiun la Sinjoro preparis, ĉesis funkcii. 13. Pro tio ili ne sciis, kien ili direktu la ŝipon, kaj leviĝis granda ŝtormo, jes, granda kaj terura tempesto, kaj ni estis malantaŭen pelataj sur la akvoj dum tri tagoj; kaj ili komencis timegi, ke ili dronos en la maro; tamen ili ne malligis min.
14. Kaj je la kvara tago de nia retropeliĝo la tempesto ekfariĝis tre severa.
15. Kaj okazis, ke ni estis englutotaj en la profundoj de la maro. Kaj, post kiam ni estis malantaŭen pelitaj sur la akvoj dum kvar tagoj, miaj fratoj komencis kompreni, ke la juĝoj de Dio venis sur ilin kaj ke ili pereos, se ili ne pentos pri siaj malbonaj faroj; pro tio ili venis al mi kaj malligis la ŝnurojn, kiuj estis sur miaj manradikoj, kaj ili ja treege ŝvelis; kaj ankaŭ miaj maleoloj estis tre ŝvelintaj, kaj granda estis ilia doloro.
16. Malgraŭ tio mi direktis mian rigardon al mia Dio, kaj mi laŭdis lin la tutan tagon; kaj mi ne murmuris kontraŭ la Sinjoro pro miaj afliktoj.
17. Tiam mia patro Lihai jam diris multon al ili kaj ankaŭ al la filoj de Iŝmael; sed ili ja elspiris multajn minacojn kontraŭ iu ajn, kiu proparolis pro mi; kaj miaj gepatroj, atinginte profundan aĝon kaj suferinte multe da ĉagreno pro siaj infanoj, estis faligitaj, jes, eĉ al lito de malsano.
18. Pro sia ĉagreniĝo kaj multa malĝojo kaj la malbonaj faroj de miaj fratoj, ili estis preskaŭ eligitaj el ĉi tiu tempo por renkonti sian Dion; jes, iliaj grizaj haroj estis kuŝigotaj profunde en la polvo; jes, ili eĉ estis baldaŭ ĵetotaj kun malĝojo en akvan tombon.
19. Kaj ankaŭ Jakobo kaj Jozefo, estante junaj, bezonante multe da vartado, ploris pro la afliktoj de sia patrino; kaj ankaŭ mia edzino per siaj larmoj kaj preĝoj, kaj ankaŭ miaj infanoj, ne moligis la korojn de miaj fratoj por malligi min.
20. Kaj nenio krom la potenco de Dio, kiu minacis ilin per detruo, povis malobstinigi iliajn korojn; pro tio, kiam ili vidis, ke ili estis englutotaj en la profundoj de la maro, ili sufiĉe pentis pri tio, kion ili faris, ke ili malligis min.
21. Kaj okazis, ke, post kiam ili malligis min, mi prenis la kompason, kaj ĝi funkciis, kiel mi deziris. Kaj okazis, ke mi preĝis al la Sinjoro; kaj post mia preĝado la ventoj ĉesis, la tempesto kvietiĝis, kaj ekestis granda trankvilo.
22. Kaj okazis, ke mi, Nifai, gvidis la ŝipon tiel, ke ni denove velis direkte al la promesita lando.
23. Kaj okazis, ke, velinte dum multaj tagoj, ni alvenis al la promesita lando; kaj ni eliris sur la teron kaj starigis niajn tendojn; kaj ni nomis ĝin la promesita lando.
24. Kaj okazis, ke ni komencis prilabori la teron, kaj ni ekplantis semojn; jes, ni metis en la teron ĉiujn el niaj semoj, kiujn ni portis de la lando Jerusalema. Kaj okazis, ke ili eksterordinare kreskadis; pro tio ni estis abunde benataj.
25. Kaj okazis, ke ni trovis sur la lando de promeso, irante en la praarbaro, ke troviĝis ĉiaj bestoj en la arbaroj, kaj la bovino kaj la virbovo, kaj la azeno kaj la ĉevalo, kaj la kapro kaj la ibekso, kaj ĉiaj sovaĝbestoj, kiuj estis utilaj al la homoj. Kaj ni trovis ĉiajn ercojn, kaj de oro, kaj de arĝento, kaj de kupro.


LA DUA LIBRO DE NIFAI

ĈAPITRO 1

KAJ tiam okazis, ke, post kiam mi, Nifai, ĉesis instrui al miaj fratoj, ankaŭ nia patro, Lihai, parolis multon al ili kiel granda estis tio, kion la Sinjoro faris por ili, elkondukante ilin el la lando Jerusalema.
2. Kaj li parolis al ili pri ilia ribelado sur la akvoj, kaj pri la kompato de Dio, kiu indulgis iliajn vivojn, tiel ke ili ne estis englutitaj en la maro.
3. Kaj li parolis al ili ankaŭ pri la lando de la promeso, kiun ili akiris kiel kompatema estis la Sinjoro, kiam li avertis nin, ke ni fuĝu el la lando Jerusalema.
4. Ĉar, aŭskultu, diris li, mi vidis vizion, per kiu mi scias, ke Jerusalemo estas detruita; kaj, se ni estus restintaj en Jerusalemo, ankaŭ ni estus pereintaj.
5. Sed, diris li, malgraŭ niaj afliktiĝoj, ni akiris landon de promeso, landon, kiu estas elektinda super ĉiuj aliaj landoj; landon, kiu, laŭ la interligo de Dio estu lando por la heredaĵo de mia idaro. Jes, la Sinjoro, per la interligo donis ĉi tiun landon al mi, kaj al miaj infanoj por eterne, kaj ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj estos elkondukitaj el aliaj landoj per la mano de la Sinjoro.
6. Tial mi, Lihai, profetas laŭ la impulsoj de la Spirito, kiu estas en mi, ke neniu venos en ĉi tiun landon, krom se li estos alkondukita per la mano de la Sinjoro.
7. Tial ĉi tiu lando estas konsekrita por tiu, kiun li alkondukos. Kaj, se tiuj servos lin laŭ la ordonoj, kiujn li donis, ĝi estos lando de libereco por ili; pro kio ili neniam estos forkondukitaj en kaptitecon; se jes, tio estos pro malbonaj faroj; ĉar, se abundos malbonaj faroj, malbenita estos la lando pro ili, sed por la virtuloj ĝi estos benita por eterne.
8. Kaj ja estas saĝeco, ke ĉi tiu lando ankoraŭ restu ne konata de aliaj nacioj; ĉar ja multaj nacioj invadus la landon, tiel ke ne estus loko por heredaĵo.
9. Pro tio mi, Lihai, akiris promeson, ke, se tiuj, kiujn Dio, la Sinjoro, elkondukos el la lando Jerusalema, obeos liajn ordonojn, ili prosperos sur la tuta lando; kaj ili estos apartigitaj de ĉiuj aliaj nacioj, por ke ili posedu ĉi tiun landon por si mem. Kaj, se ili obeos liajn ordonojn, ili estos benataj sur la tuta lando, kaj neniu molestos ilin aŭ forprenos la landon de ilia heredaĵo; kaj ili sekure loĝos tie por ĉiam.
10. Sed atentu, se la tempo venos, kiam ili ŝrumpos kaj ĉesos kredi, spite tion, ke ili ricevis tiel grandajn benojn de la mano de la Sinjoro havante scion pri la kreo de la tero kaj ĉiuj homoj, konante la grandiozajn kaj mirindajn verkojn de la Sinjoro ekde la kreo de la mondo; ricevinte la povon fari ĉion per la fido; posedante ĉiujn ordonojn de la komenco, kaj alkondukite per lia nemezurebla boneco en ĉi tiun ŝatindan landon de promeso atentu, mi diras, ke, se la tago venos, kiam ili forpuŝos la Sanktulon de Izraelo, la veran Mesion, sian Liberiginton kaj sian Dion, la juĝoj de tiu, kiu estas justa, kuŝos sur ili.
11. Jes, li kondukos al ili aliajn naciojn, al kiuj li donos potencon, kaj li forprenos de ili la teron de iliaj posedaĵoj,, kaj li kaŭzos, ke oni disigos kaj frapos ilin.
12. Jes, kiel unu generacio pasos al alia, okazos inter ili elverŝoj de sango kaj grandaj punvizitoj; pro kio, miaj filoj, mi volas, ke vi memoru; jes, mi volas, ke vi aŭskultu miajn vortojn.
13. Ho, ke vi vekiĝu; vekiĝu el profunda dormo, jes, nome el la dormo de la infero, kaj forskuu la terurajn katenojn, per kiuj vi estas ligitaj, kiuj estas la katenoj, kiuj ligas la idojn de homoj, por ke ili estu forportataj kiel kaptitoj malsupren al la eterna abismo de mizero kaj malfeliĉo.
14. Vekiĝu! kaj leviĝu el la polvo, kaj aŭskultu la vortojn de tremanta patro, kies membrojn vi nepre baldaŭ kuŝigos en la malvarman kaj silentan tombon, el kiu neniu plu revenas; ankoraŭ kelkajn tagojn kaj mi jam iros la vojon de la tuta tero.
15. Sed tamen la Sinjoro savis mian animon de la infero; mi vidis lian gloron, kaj mi estas ĉirkaŭita por eterne per la brakoj de lia amo.
16. Kaj mi deziras, ke vi memoru observi la leĝojn kaj la juĝojn de la Sinjoro; tio ja malkvietigis mian animon de la komenco.
17. De tempo al tempo mia koro estis premata de malĝojo, ĉar mi timis, ke pro la obstineco de viaj koroj la Sinjoro, via Dio, elvenos en la pleneco de sia kolero sur vin, por ekstermi kaj detrui vin por eterne;
18. Aŭ ke venos sur vin malbeno, kiu daŭros dum multaj generacioj; kaj vi estos punvizitataj per glavo kaj per malsato, kaj estos malamataj, kaj kondukataj laŭ la volo kaj kaptiteco de la Diablo.
19. Ho, miaj filoj, ĉi tiuj aferoj ne venu sur vin, sed vi estu elektita kaj favorata popolo de la Sinjoro. Sed jen, plenumiĝu lia volo; ĉar liaj vojoj estas por eterne justaj.
20. Kaj li jam diris, ke: Se vi obeos miajn ordonojn, vi prosperos en la lando; sed, se vi ne obeos miajn ordonojn, vi estos detranĉitaj de antaŭ mi.
21. Kaj nun, por ke mia animo ĝoju pri vi, kaj por ke mia koro lasu ĉi tiun mondon kun kontenteco pro vi, por ke mi ne estu portata kun ĉagreno kaj malĝojo al la tombo, leviĝu el la polvo, miaj filoj, kaj estu viroj, kaj estu firmaj kun unu menso kaj unu koro, ĉiel unuigitaj, ke vi ne venu en kaptitecon.
22. Por ke vi ne estu malbenitaj per terura malbeno; kaj ankaŭ por ke vi ne altiru la malplezuron de justa Dio sur vin, ĝis la detruo, jes, la poreterna detruo de kaj animo kaj korpo.
23. Vekiĝu, miaj filoj; surmetu la armaĵon de justeco. Forskuu la katenojn, per kiuj vi estas ligitaj, kaj elvenu el mallumo, kaj leviĝu el la polvo.
24. Ne plu ribelu kontraŭ via frato, kies vizioj estis glorindaj, kaj kiu obeis la ordonojn ekde la tempo, kiam ni foriris de Jerusalemo; kaj kiu estis ilo en la manoj de Dio, elkondukante nin en la landon de promeso; ĉar sen li ni nepre estus pereintaj pro malsato en la dezerto; malgraŭ tio vi celis forpreni lian vivon; jes, kaj li suferis multe da aflikto pro vi.
25. Kaj mi treege timas kaj tremas pro vi pro timo, ke li denove suferos; ĉar vi ja akuzis lin, ke li celis akiri potencon kaj aŭtoritaton super vi; sed mi scias, ke li celis akiri nek potencon nek aŭtoritaton super vi, sed li celis la gloron de Dio kaj vian propran eternan feliĉon.
26. Kaj vi murmuris, ĉar li estis sincera al vi. Vi diras, ke li uzis severan voĉon; vi diras, ke li koleris kontraŭ vi; sed lia severeco ja estis la severeco de la potenco de la vorto de Dio, kiu estis en li; kaj tio, kion vi nomas kolero, estis la vero laŭ tio, kio estas en Dio, kiun li ne povis moderigi, maltime malkaŝante viajn malbonajn farojn.
27. Kaj nepre okazos, ke la potenco de Dio devos esti kun li, eĉ por ordoni al vi, ke vi nepre obeu. Sed, aŭdu, ne estis li, sed estis la Spirito de la Sinjoro, kiu estis en li, kiu malfermis lian buŝon por paroladi, tiel ke li ne povis fermi ĝin.
28. Kaj nun, mia filo Laman, kaj ankaŭ Lemuel kaj Sam, kaj ankaŭ miaj filoj, kiuj estas la filoj de Iŝmael, jen se vi aŭskultos la voĉon de Nifai, vi ne pereos. Kaj, se vi aŭskultos al li, mi lasas al vi benon, jes, nome mian unuan benon.
29. Sed, se vi ne aŭskultos al li, mi forprenos mian unuan benon, jes, efektive, mian benon, kaj ĝi kuŝos sur li.
30. Kaj nun, Zoram, mi parolas al vi: Jen vi estas la servisto de Laban; tamen, vi estas elkondukita el la lando Jerusalema, kaj mi scias, ke vi estas vera amiko de mia filo Nifai por ĉiam.
31. Pro tio, ĉar vi estis fidela, via idaro estos benita kun lia idaro, por ke ili longe vivu en prospereco sur ĉi tiu lando; kaj nenio, kun la escepto de malbonaj faroj inter ili, difektos aŭ ĝenos ilian prosperecon sur la tuta lando por ĉiam.
32. Pro tio, se vi obeos la ordonojn de la Sinjoro, la Sinjoro konsekris ĉi tiun landon por la sekureco de via idaro kun la idaro de mia filo.

ĈAPITRO 2

KAJ nun, Jakobo, mi parolas al vi: Vi estas mia unuenaskito en la tagoj de mia aflikto en la dezerto, Kaj en via infaneco vi ja suferis afliktojn kaj multe da malĝojo pro la krudeco de viaj fratoj.
2. Tamen, Jakobo, mia unuenaskito en la dezerto, vi konas la noblecon de Dio; kaj li konsekros viajn afliktojn por via avantaĝo. 3. Pro tio, via animo estos benata, kaj vi sendanĝere vivos kun via frato Nifai; kaj viaj tagoj pasos en la servado de via Dio. Pro kio, mi scias, ke vi estas elaĉetota pro la justeco de via Elaĉetanto; ĉar vi vidis, ke en la pleneco de la tempo li venos por porti savon al la homoj.
4. Kaj vi vidis lian gloron dum via juneco; pro kio vi estas benita same kiel tiuj, kiujn li servados en la karno; ĉar la Spirito estas sama hieraŭ, hodiaŭ kaj por eterne. Kaj la vojo estas pretigita ekde la falo de la homo, kaj la savado estas senkosta.
5. Kaj la homoj estas instruitaj sufiĉe, ke ili sciu distingi bonon de malbono. Kaj la leĝo estas donita al la homoj. Kaj per la leĝo neniu karno justiĝas; aŭ per la leĝo la homoj estas detranĉitaj. Jes, per la portempa leĝo ili estas detranĉitaj; kaj ankaŭ per la spirita leĝo ili pereas for de tio, kio estas bona, kaj fariĝas mizeraj por eterne.
6. Pro tio, la savo venos en kaj per la Sankta Mesio; ĉar li estas plena de graco kaj vero.
7. Jen li oferas sin kiel oferon pro pekado, por plenumi la celojn de la leĝo, al ĉiuj el tiuj, kiuj havas rompitan koron kaj penteman spiriton; kaj la celoj de la leĝo povas plenumiĝi al neniu alia.
8. Pro tio, kiel granda estas la graveco konatigi ĉi tion al la loĝantoj de la tero, por ke ili sciu, ke ekzistas neniu karno, kiu povas resti antaŭ Dio, krom per la meritoj kaj kompato kaj graco de la Sankta Mesio, kiu demetas sian vivon laŭ la karno kaj reprenas ĝin per la potenco de la Spirito, por ke li okazigu la releviĝon de la mortintoj, estante la unua, kiu releviĝos.
9. Pro kio, li estas la premicoj por Dio, tiel ke li propetos por ĉiuj homidoj; kaj tiuj, kiuj kredas je li, estos savitaj.
10. Kaj pro la propeto por ĉiuj, ĉiuj homoj venas al Dio; pro tio, ili staras antaŭ li por esti juĝataj de li laŭ la vero kaj sankteco, kiuj estas en li. Al tio celas la leĝo, kiun la Sanktulo donis, kiu kaŭzas la punon preskribitan, kaj tiu puno, kiu estas preskribita, malas al tiu de la feliĉo, kiu estas preskribita, por plenumi la celojn de la elaĉeto
11. Ĉar ĝi estu tiel, ke ekzistu kontraŭeco en ĉio. Se ne, mia unuenaskito en la dezerto, la virto neniam povus ekzisti, nek la malvirto, nek la sankteco nek la mizero, nek la bono nek la malbono. Pro kio, ĉio nepre devas esti kunmetaĵo en si mem; pro kio, se ĝi estus nur unika korpo, ĝi nepre devus resti kiel senviva, havante nek vivon nek morton, nek putrecon nek senputrecon, nek feliĉon nek mizeron, nek sentecon nek sensentecon.
12. Pro kio, ĝi nepre estus kreita kiel nulaĵo; pro kio, ĝia kreo ne havus ian celon. Pro kio, ĉi tio nepre detruus la saĝecon de Dio kaj liajn eternajn planojn, kaj ankaŭ la potencon kaj la kompaton kaj la justecon de Dio.
13. Kaj, se vi diras, ke malestas leĝo, vi diras ankaŭ, ke malestas peko. Se vi diras, ke malestas peko, vi diras ankaŭ, ke malestas virteco. Kaj, se malestas virteco, malestas feliĉo. Kaj, se malestas virteco kaj feliĉo, malestas puno kaj mizero. Kaj, se malestas ĉio ĉi, malestas Dio. Kaj, se malestas Dio, malestas ni mem, kaj ankaŭ la tero; ĉar ne povus esti ia kreo, nek de aĵoj, kiuj movas, nek de aĵoj, kiuj estas movataj; tial ĉio devus esti malaperinta.
14. Kaj nun, miaj filoj, mi diras ĉi tion al vi por via profito kaj kleriĝo; ĉar ekzistas Dio, kaj li kreis ĉion, kaj la ĉielon kaj la teron, kaj ĉion, kio troviĝas en ili, kaj aĵojn, kiuj movas, kaj aĵojn, kiuj estas movataj.
15. Kaj por efektivigi liajn eternajn planojn pri la homo, post kiam li kreis niajn unuajn gepatrojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo kaj, resume, ĉiujn kreaĵojn, nepre devis esti malo; nome, la malpermesita frukto male al la arbo de vivo, el kiuj unu estas dolĉa kaj la alia maldolĉa.
16. Pro kio, Dio, la Sinjoro, donis al la homo la eblon agi por si mem. Pro tio la homo ne povus agi por si mem sen logiĝo de unu aŭ la alia.
17. Kaj mi, Lihai, laŭ tio, kion mi legis, devas nepre supozi, ke anĝelo de Dio, laŭ tio, kio estas skribita, falis el la ĉielo; sekve, li fariĝis diablo celinta tion, kiu estis malbona antaŭ Dio.
18. Kaj, ĉar li falis el la ĉielo kaj fariĝis mizera por eterne, li celis ankaŭ la mizeriĝon de la tuta homaro. Pro tio, li diris al Eva, jes, nome tiu antikva serpento, kiu estas la Diablo, kiu estas la patro de ĉiuj mensogoj, tial diris: Manĝu la malpermesitan frukton, kaj vi ne mortos, sed vi estos kiel Dio, scianta bonon kaj malbonon.
19. Kaj, post kiam Adam kaj Eva manĝis la malpermesitan frukton, ili estis elpelitaj el la Edena ĝardeno per prilaboradi la teron.
20. Kaj ili naskis infanojn; jes, nome la familion de la tuta tero.
21. Kaj la daŭro de la vivo de la homidoj estis plilongigita, laŭ la volo de Dio, por ke ili pentu dum en karno; tial ilia stato fariĝis stato de proviĝo, kaj ilia tempo estis plilongigita, laŭ la ordonoj, kiujn Dio, la Sinjoro, donis al la homidoj. Ĉar li donis ordonon, ke ĉiuj homoj nepre pentu; ĉar li montris al ĉiuj homoj, ke ili estas perditaj pro la malobeo de siaj gepatroj.
22. Kaj nun, aŭdu, se Adam ne estus malobeinta, li ne estus pekinta, sed li restus en la Edena ĝardeno. Kaj ĉiuj aĵoj, kiuj estis kreitaj, nepre restus en la sama stato, en kiu ili estis, kiam ili estis kreitaj; kaj ili restus por ĉiam kaj havus neniun finon.
23. Kaj ili ne havus infanojn; pro kio, ili restus en stato de senpekeco, havante nenian ĝojon, ĉar ili konus nenian mizeron; farante nenian bonon, ĉar ili konus nenian pekon.
24. Sed jen ĉio estas farita laŭ la saĝeco de tiu, kiu scias ĉion.
25. Adam falis, por ke la homoj estiĝu; kaj la homoj estas, por ke ili havu ĝojon.
26. Kaj la Mesio venos en la pleneco de la tempo, por ke li savu la homidojn de la falo. Kaj, ĉar ili estas elaĉetataj de la falo, ili liberiĝas por ĉiam, distingante bonon de malbono; por agi por si mem kaj ne esti influataj krom per la puno de la leĝo je la granda kaj lasta tago, laŭ la ordonoj, kiujn Dio donis.
27. Tial la homoj estas liberaj laŭ la karno; kaj al ili estas donita ĉio, kio estas necesa por homo. Kaj ili estas liberaj elekti liberecon kaj eternan vivon, per la granda Proparolanto de ĉiuj homoj, aŭ elekti kaptitecon kaj morton, laŭ la kaptiteco kaj potenco de la Diablo; ĉar li celas, ke ĉiuj homoj estu mizeraj kiel li mem.
28. Kaj nun, miaj filoj, mi deziras, ke vi alrigardu la grandan Proparolanton kaj aŭskultu liajn grandajn ordonojn; kaj estu fidelaj al liaj vortoj, kaj elektu eternan vivon, laŭ la volo de lia Sankta Spirito;
29. Kaj ne elektu eternan morton, laŭ la volo de la karno kaj la malbono, kiu estas en ĝi, kiu donas al la spirito de la Diablo potencon por kapti kaj porti vin malsupren en la inferon, por ke li regu super vi en sia propra regno.
30. Mi diris ĉi tiujn malmultajn vortojn al vi ĉiuj, miaj filoj, en la lastaj tagoj de mia provtempo; kaj mi elektis la bonan parton, laŭ la vortoj de la profeto. Kaj mi havas neniun alian celon ol la eternan bonfarton de viaj animoj. Amen.

ĈAPITRO 3

KAJ nun mi parolas al vi, Jozefo, mia lastenaskito. Vi naskiĝis en la dezerto de miaj afliktaĵoj; jes, en la tagoj de mia plej granda malĝojo via patrino naskis vin.
2. Kaj la Sinjoro konsekru ankaŭ al vi ĉi tiun landon, kiu estas plej ŝatinda lando, kiel vian heredaĵon kaj la heredaĵon de via idaro kun viaj fratoj por via sekureco por ĉiam, se vi obeos la ordonojn de la Sanktulo de Izraelo.
3. Kaj nun, Jozefo, mia lastenaskito, kiun mi elkondukis el la dezerto de miaj afliktaĵoj, la Sinjoro benu vin por ĉiam, por ke via idaro ne estu tute ekstermita.
4. Ĉar vi ja estas la frukto do mia lumbo; kaj mi estas ido de Jozef, kiu estis forkondukita kiel kaptito en Egipton. Kaj grandaj estis la interligoj de la Sinjoro, kiujn li faris kun Jozef.
5. Pro kio, Jozef efektive vidis nian tagon. Kaj li akiris de la Sinjoro promeson, ke el la fruktoj de lia lumbo Dio, la Sinjoro, aperigos virtan markoton de la domo de Izraelo; ne la Mesion, sed markoton, kiu estas derompota, tamen memorota en la interligoj de la Sinjoro, kiujn la Mesio klarigos al ili en la lastaj tagoj, en la spirito de potenco, por elkonduki ilin el mallumo en lumon jes, el la mallumo de kaŝiteco kaj el kaptiteco en liberecon.
6. Ĉar Jozef vere atestis, dirante: La Sinjoro, mia Dio, aperigos vidiston, kiu estos elektinda vidisto por la fruktoj de mia lumbo.
7. Jes, Jozef vere diris: Ĉi tion diris la Sinjoro al mi: Elektindan vidiston mi aperigos el la fruktoj de via lumbo; kaj li estos alte honorata inter la fruktoj de via lumbo. Kaj el li mi donos ordonon, ke li faru verkon por la fruktoj de via lumbo, siaj fratoj, kiu estos altvalora por ili, nome alportonta al ili scion pri la interligoj, kiujn mi faris kun viaj prapatroj.
8. Kaj mi donos al li ordonon, ke li faru nenion alian ol la verkon, kiun mi ordonos al li. Kaj mi grandigos lin antaŭ miaj okuloj; ĉar li faros mian verkon.
9. Kaj li estos granda kiel Moseo, kiun, mi diris, mi aperigos al vi por liberigi mian popolon, ho domo de Izraelo.
10. Kaj Moseon mi aperigos por liberigi vian popolon el la land egipta.
11. Sed vidiston mi aperigos el la fruktoj de via lumbo; kaj al li mi donos potencon por alporti mian parolon al la idoj de via lumbo kaj ne nur por alporti mian parolon, diris la Sinjoro, sed ankaŭ por konvinki ilin pri mia parolo, kiu jam eliris inter ilin.
12. Pro kio, la fruktoj de via lumbo skribos; kaj la fruktoj de la lumbo de Jehudo skribos; kaj tio, kio estos skribita de la fruktoj de via lumbo, kaj ankaŭ tio, kion estos skribita de la fruktoj de la lumbo de Jehudo, kune kreskos por konfuzi falsajn doktrinojn kaj ĉesigi disputojn kaj estigi pacon inter la fruktoj de via lumbo kaj venigi ilin al la scio de iliaj prapatroj en la lastaj tagoj kaj ankaŭ al la scio pri miaj interligoj, diras la Sinjoro.
13. Kaj el malforteco li refortiĝos en tiu tago, kiam mia laboro komenciĝos inter ĉiuj de mia popolo por restarigi vin, ho domo de Izraelo, diras la Sinjoro.
14. Kaj jene profetis Jozef, dirante: Aŭdu, tiun vidiston la Sinjoro benos; kaj tiuj, kiuj celos detrui lin, estos hontigitaj; ĉar ĉi tiu promeso, kiun mi akiris de la Sinjoro, por la fruktoj de mia lumbo, plenumiĝos. Mi ja estis certa pri la plenumiĝo de ĉi tiu promeso;
15. Kaj li portos la saman nomon kiel mi; kaj ĝi estos la sama nomo kiel tiu de lia patro. Kaj li similos al mi; ĉar tio, kion la Sinjoro estigos per lia mano, per la potenco de la Sinjoro kondukos mian popolon al saviĝo.
16. Jes, tiel profetis Jozef jene: Mi estas certa pri ĉi tio, same kiel mi estas certa pri la promeso de Moseo; ĉar la Sinjoro diris al mi, Mi konservos vian idaron por ĉiam.
17. Kaj la Sinjoro diris: Mi estigos Moseon; kaj mi donos potencon al li en bastono; kaj mi donos al li prudenton por skribi. Tamen mi ne malstreĉos lian langon, por ke li multe parolu, ĉar mi ne faros lin elokventa parolanto. Sed mi skribos por li mian instruon per la fingro de mia propra mano; kaj mi donos al li proparolanton.
18. Kaj la Sinjoro diris al mi ankaŭ: Mi estigos post vi frukton de via lumbo; kaj mi donos al li proparolanton; Kaj, aŭdu, mi diros al li, ke li skribu la skribon de la frukto de via lumbo, por la fruktoj de via lumbo; kaj la proparolanto de via lumbo deklaros ĝin.
19. Kaj la vortoj, kiujn li skribos, estos la vortoj, kiuj laŭ mia saĝeco estas bonaj por disvastiĝo inter la fruktoj de via lumbo. Kaj estos, kvazaŭ la fruktoj de via lumbo krius al ili el la polvo; ĉar mi konas ilian fidon.
20. Kaj ili krios el la polvo; jes, nome, penton al siaj fratoj, eĉ post kiam multaj generacioj pasis post ili. Kaj okazos, ke ilia krio disiros pro la simpleco de iliaj vortoj.
21. Pro ilia fido iliaj vortoj disvastiĝos el mia buŝo al iliaj fratoj, kiuj estas la fruktoj de via lumbo; kaj la malfortecon de iliaj vortoj mi fortigos pro ilia fido, por memorigi mian interligon, kiun mi faris kun viaj prapatroj.
22. Kaj nun, mia filo Jozefo, aŭskultu, laŭ ĉi tiu maniero mia patro iam profetis.
23. Tial, pro ĉi tiu interligo vi estas benita; ĉar via idaro ne estos ekstermita, ĉar ili aŭskultos la vortojn de la libro.
24. Kaj aperos inter ili potenculo, kiu faros multe da bono, kaj per vortoj kaj per agoj, estante ilo en la manoj de Dio kaj havante multege da fido, por fari potencajn miraklojn, kaj por fari tion, kio estas granda antaŭ la okuloj de Dio, multe restarigante la domon de Izraelo kaj la idaron de viaj fratoj.
25. Kaj nun, benita estas vi, Jozefo. Jen vi estas malgranda; pro tio aŭskultu la vortojn de via frato Nifai, kaj efektive fariĝos al vi laŭ la vortoj, kiujn mi diris. Memoru la vortojn de via mortanta patro. Amen.

ĈAPITRO 4

KAJ nun mi, Nifai, parolas pri la profetaĵoj, pri kiuj mia patro parolis, koncerne Jozefon, kiu estis forkondukita en Egipton.
2. Ĉar li ja vere profetis pri sia tuta idaro. Kaj ne troviĝas multe da profetaĵoj, kiuj estas pli grandaj ol tiuj, kiujn li skribis. Kaj li profetis pri ni kaj niaj estontaj generacioj; kaj tio estas skribita sur la platoj el latuno.
3. Nu, post kiam mia patro ĉesis paroli pri la profetaĵoj de Jozef, li vokis la infanojn de Laman, liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj diris al ili: Aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, kiuj estas la filoj kaj la filinoj de mia unuenaskito, mi volas, ke vi aŭskultu miajn vortojn.
4. Ĉar Dio, la Sinjoro, ja diris, ke: Se vi observos miajn ordonojn, vi prosperos en la lando; kaj se vi ne observos miajn ordonojn, vi estos fortranĉita de antaŭ mi.
5. Sed, aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, mi ne povas malsupreniri en mian tombon, ne lasinte benon sur vi; ĉar mi ja scias, ke, se vi estas edukita pri la vojo, kiun vi devus iri, vi ne foriros de ĝi.
6. Pro tio, se vi estos malbenita, jen mi lasas mian benon sur vi, por ke la malbeno estu forprenita de vi kaj falu sur la kapojn de viaj gepatroj.
7. Pro kio, pro mia beno Dio la Sinjoro ne permesos, ke vi pereu; pro kio, li favoros vin kaj vian idaron por ĉiam.
8. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro ĉesis paroli al la filoj kaj filinoj de Laman, li venigis la filojn kaj filinojn de Lemuel antaŭ sin.
9. Kaj li parolis al ili, dirante: Aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, kiuj estas la filoj kaj la filinoj de mia dua filo; aŭskultu, mi lasas al vi la saman benon, kiun mi lasis al la filoj kaj filinoj de Laman; tial vi ne estos tute ekstermitaj; sed finfine via idaro estos benita.
10. Kaj okazis, ke, kiam mia patro ĉesis paroli al ili, li parolis al la filoj de Iŝmael, jes, kaj eĉ al lia tuta domanaro.
11. Kaj, post kiam li ĉesis paroli al ili, li parolis al Sam, dirante: Benitaj estas vi kaj via idaro; ĉar vi heredos la landon same kiel via frato Nifai. Kaj via idaro estos alkalkulita al lia idaro; kaj vi estos ja simila al via frato, kaj via idaro simila al lia idaro; kaj vi estos benata dum via tuta vivo.
12. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro Lihai parolis al sia tuta domanaro, laŭ la sentoj de sia koro kaj la Spirito de la Sinjoro, kiu estis en li, li maljuniĝis. Kaj okazis, ke li mortis, kaj estis enterigita.
13. Kaj okazis, ke ne multajn tagojn post lia morto Laman kaj Lemuel kaj la filoj de Iŝmael koleris kontraŭ mi pro la admonoj de la Sinjoro.
14. Ĉar mi, Nifai, estis devigita paroli al ili, laŭ lia parolo; ĉar mi parolis multon al ili, kaj ankaŭ mia patro antaŭ sia morto; el kiuj paroloj multaj estas skribitaj sur miaj aliaj platoj; ĉar pli historia parto estas skribita sur miaj aliaj platoj.
15. Kaj sur ĉi tiaj mi skribas pri la aferoj de mia animo, kaj pri multaj el la skriboj, kiuj estas gravuritaj sur la platoj el latuno. Ĉar mia animo trovas ĝojon en la skriboj, kaj mia koro meditas pri ili, kaj mi skribas ilin por la kleriĝo kaj la profito de miaj infanoj.
16. Mia animo ja trovas ĝojon en la aferoj de la Sinjoro; kaj mia koro konstante meditas pri tio, kion mi vidis kaj aŭdis.
17. Tamen, malgraŭ la granda boneco de la Sinjoro kiam li montris al mi siajn grandajn kaj mirigajn verkojn, mia koro ekkrias: Ho ve, mi malfeliĉulo! Jes, mia koro havas malĝojon pro mia karno; mia animo afliktiĝas pro miaj malbonaj faroj.
18. Mi estas ĉirkaŭbarita pro la tentoj kaj la pekoj, kiuj tiel facile sieĝas min.
19. Kaj, kiam mi deziras ĝoji, mia koro ĝemas pro miaj pekoj; tamen, mi scias, al kiu mi fidis.
20. Mia Dio estis mia subtenanto; li kondukis min tra miaj afliktiĝoj en la dezerto; kaj li gardis min sur la akvoj de la granda profundo.
21. Li plenigis min per sia amo, eĉ ĝis tio, ke mia karno konsumiĝas.
22. Li konfuzis miajn malamikojn, tiom ke li tremigis ilin antaŭ mi.
23. Ja, dumtage li aŭdis mian krion, kaj dumnokte li donis al mi scion per vizioj.
24. Kaj dum la tago mi kuraĝis fervore preĝi antaŭ li; jes, mian voĉon mi altigis al la ĉielo; kaj anĝeloj malsupren venis kaj servis min.
25. Kaj sur la flugiloj de lia Spirito mia korpo estis forportita sur treege altajn montojn. Kaj miaj okuloj vidis grandiozajn aferojn, jes, eĉ tro grandiozajn por homo; pro tio mi estis ordonita, ke mi ne skribu pri ili.
26. Ho do, se mi vidis tiel grandiozajn aferojn, se la Sinjoro en sia indulgemo al la homidoj vizitis la homojn kun tiom da kompato, kial mia koro ploru kaj mia animo langvoru en la valo de malĝojo, kaj mia karno konsumiĝu, kaj mia forto perdiĝu, pro miaj afliktiĝoj?
27. Kaj kial mi cedu al peko, pro mia karno? Jes, kial mi cedu al tentoj, tiel ke la Malbonulo havu lokon en mia koro por detrui mian pacon kaj aflikti mian animon? Kial mi estas kolera pro mia malamiko?
28. Vekiĝu, mia animo! Ne plu velku en pekado. Ĝoju, ho mia koro, kaj ne plu donu lokon al la malamiko de mia animo.
29. Ne koleru refoje pro miaj malamikoj. Ne malstreĉu mian forton pro miaj afliktoj.
30. Ĝoju, ho mia koro, kaj kriu al la Sinjoro, kaj diru: Ho Sinjoro, mi laŭdos vin por ĉiam; jes, mia animo ĝojos pri vi, mia Dio kaj la roko de mia savo.
31. Ho Sinjoro, ĉu vi liberigos mian animon? Ĉu vi savos min el la manoj de miaj malamikoj? Ĉu vi faros min tia, ke mi povos tremi je la apero de peko?
32. La pordegoj de la infero estu ĉiam fermitaj antaŭ mi, ĉar mia koro estas rompita kaj mia spirito estas pentema! Ho Sinjoro, bonvolu ne fermi la pordegojn de via virteco antaŭ mi, por ke mi iru sur la vojo de la malalta valo, por ke mi estu strikta sur ĝusta irejo!
33. Ho Sinjoro, bonvolu ĉirkaŭvolvi min per la mantelo de via virteco! Ho Sinjoro, bonvolu fari vojon por mia eskapo antaŭ miaj malamikoj! Bonvolu ne meti falilon en mia vojo sed bonvolu malbari mian vojon antaŭ mi, kaj ne levi barilon sur mia vojo, sed bari la vojojn de mia malamiko.
34. Ho Sinjoro, mi fidas al vi, kaj mi fidos al vi por ĉiam. Mi ne fidos al brako karna; ĉar mi scias, ke malbenita estas tiu, kiu fidas al brako karna. Jes, malbenita estas tiu, kiu fidas al la homo aŭ kiu faras el karno sian brakon.
35. Jes, mi scias, ke Dio malavare donacos al tiu, kiu petas. Jes mia Dio donacos al mi, se mi petos ne malprave; tial mi levos mian voĉon al vi; jes, mi krios al vi, mia Dio, la roko de mia justeco. Mia voĉo ja por ĉiam supreniros al vi, mia roko kaj mia eterna Dio. Amen.

ĈAPITRO 5

OKAZIS, ke mi, Nifai, multfoje kriis al la Sinjoro, mia Dio, pro la kolero de miaj fratoj.
2. Sed ilia kolero kontraŭ mi pligrandiĝis, tiom ke ili celis forpreni mian vivon.
3. Jes, ili ja murmuris kontraŭ mi, dirante: Nia pli juna frato pensas, ke li regos super ni; kaj ni estas multe provitaj pro li; pro tio, ni nun mortigu lin, por ke ni ne estu plu afliktataj pro liaj vortoj. Ĉar ni ja ne volas havi lin kiel nian reganton; ĉar la rajto regi ĉi tiun popolon apartenas al ni, kiuj estas la pli aĝaj fratoj.
4. Sed mi ne skribas sur ĉi tiujn platojn ĉiujn el la vortoj, kiujn ili murmuris kontraŭ mi. Sed por mi sufiĉas diri, ke ili ja celis forpreni mian vivon.
5. Kaj okazis, ke la Sinjoro avertis min, ke mi, Nifai, foriru de ili kaj fuĝu en la dezerton, kun ĉiuj tiuj, kiuj volis iri kun mi.
6. Pro tio okazis, ke mi, Nifai, prenis mian familion, kaj ankaŭ Zoram kaj lian familion, kaj Sam, mian pli aĝan fraton kaj lian familion, kaj Jakobon kaj Jozefon, miajn pli junajn fratojn, kaj ankaŭ miajn fratinojn, kaj ĉiujn el tiuj, kiuj volis iri kun mi. Kaj ĉiujn el tiuj, kiuj volis iri kun mi, estis tiuj, kiuj kredis pri la avertoj kaj la revelacioj de Dio; pro kio, ili aŭskultis miajn vortojn.
7. Kaj ni prenis niajn tendojn kaj ĉion, kion ni povis porti, kaj iris en la dezerto dum multaj tagoj. Kaj, irinte multajn tagojn, ni starigis niajn tendojn.
8. Kaj mia popolo deziris, ke ni nomu la lokon Nifai; pro kio, ni nomis ĝin Nifai.
9. Kaj ĉiuj tiuj, kiuj estis kun mi, prenis sur sin nomi sin la popolo de Nifai.
10. Kaj ni zorgis observi la juĝojn kaj la statutojn kaj la ordonojn de la Sinjoro pri ĉio laŭ la leĝo de Moseo.
11. Kaj la Sinjoro estis kun ni; kaj ni treege prosperis; ĉar ni semis semon, kaj ni denove abunde rikoltis. Kaj ni komencis bredi gregojn kaj brutarojn kaj ĉiajn bestojn.
12. Kaj mi, Nifai, alportis kun mi ankaŭ la analojn, kiuj estis gravuritaj sur la platoj el latuno; kaj ankaŭ la globon, aŭ kompason, kiu estis preparita por mia patro per la mano de la Sinjoro, laŭ tio, kio estas skribita.
13. Kaj okazis, ke ni komencis treege prosperi, kaj multiĝi en la lando.
14. Kaj mi, Nifai, prenis la glavon de Laban, kaj laŭ ĝia modelo mi faris multajn glavojn pro timo, ke la popolo, kiu estis eknomita lamanidoj, atakos nin kaj detruos nin; ĉar mi konis ilian malamon kontraŭ mi kaj miaj infanoj kaj tiuj, kiuj estis nomitaj mia popolo.
15. Kaj mi instruis mian popolon konstrui domojn, kaj prilabori ĉian lignon, kaj feron, kaj kupron, kaj latunon, kaj ŝtalon, kaj oron, kaj arĝenton, kaj multvalorajn ercojn, kiuj tre abundis.
16. Kaj mi, Nifai, konstruis templon; kaj mi konstruis ĝin laŭ la modelo de la templo de Salomono escepte de tio, ke ĝi ne estis konstruita el tiom multe da altvaloraj aĵoj; ĉar ili ne estis troveblaj sur la lando kaj pro tio ĝi ne povis esti konstruata kiel la templo de Salomono. Sed la konstrumaniero similis al tiu de la templo de Salomono; kaj ĝia elfaro estis treege bela.
17. Kaj okazis, ke mi Nifai, igis mian popolon laborema kaj ke ili laboru per siaj manoj.
18. Kaj okazis, ke ili volis, ke mi estu ilia reĝo. Sed mi, Nifai, deziris, ke ili ne havu reĝon; tamen, mi faris por ili laŭ tio, kio estis en mia povo.
19. Kaj do plenumiĝis la vortoj de la Sinjoro al miaj fratoj, kiujn li parolis pri ili, ke mi estos ilia reganto kaj ilia instruisto. Pro tio, mi jam estis ilia reganto kaj ilia instruisto, laŭ la ordonoj de la Sinjoro, ĝis tiam, kiam ili celis forpreni mian vivon.
20. Do plenumiĝis la parolo de la Sinjoro, kiun li parolis al mi, dirante, ke: Se ili ne aŭskultos viajn vortojn, ili estos detranĉitaj de antaŭ la Sinjoro. Kaj efektive ili estis detranĉita de antaŭ li.
21. Kaj li venigis la malbenon sur ilin, jes, eĉ severan malbenon, pro iliaj malbonaj faroj. Ĉar ili ja malmoligis siajn korojn kontraŭ li, tiel ke ili fariĝis kiel siliko; pro tio, ĉar ili estis blankhaŭtaj, kaj treege belaj kaj ĉarmaj, la Sinjoro venigis sur ilin haŭton nigran, por ke ili ne allogu mian popolon.
22. Kaj la Sinjoro diris jene: Mi kaŭzos, ke ili fariĝos abomenaĵo al via popolo, se ili ne pentos pri siaj malbonaj faroj.
23. Kaj malbenita estos la idaro de tiu, kiu aliĝas al ilia idaro; ĉar ili estos malbenitaj eĉ per la sama malbeno. Kaj la Sinjoro diris tio, kaj tio fariĝis.
24. Kaj pro la malbeno, kiu estis sur ili, ili fariĝis mallaborema popolo, plena de trompo kaj ruzemeco, kaj serĉis rabobestojn en la sovaĝejo.
25. Kaj Dio la Sinjoro diris al mi: Ili estos skurĝo al via idaro, por vigligi ilin per memorigo pri mi; kaj, se ili ne memoros min kaj aŭskultos miajn vortojn, ili skurĝos ilin eĉ ĝis detruo
26. Kaj okazis, ke mi, Nifai, konsekris Jakobon kaj Jozefon, por ke ili estu pastroj kaj instruistoj sur la lando de mia popolo.
27. Kaj okazis, ke ni vivis laŭ feliĉa maniero.
28. Kaj tridek jaroj pasis de la tempo, kiam ni foriris de Jerusalemo.
29. Kaj mi, Nifai, konservis la analojn pri mia popolo ĝis tiam sur miaj platoj, kiujn mi faris.
30. Kaj okazis, ke Dio la Sinjoro diris al mi: Faru aliajn platojn; kaj vi surgravuru sur ilin multon, kio estas bona antaŭ miaj okuloj, por la profito de via popolo.
31. Pro tio, mi, Nifai, obeante la ordonojn de la Sinjoro, iris por fari ĉi tiujn platojn, sur kiujn mi gravuris ĉi tion.
32. Kaj mi gravuris tion, kio plaĉas al Dio. Kaj, se la aferoj de Dio plaĉas al mia popolo, miajkiuj estas sur ĉi tiuj platoj, plaĉos al ili.
33. Kaj, se mia popolo deziras koni la pli detalan parton de la historio de mia popolo, ili devos serĉi miajn aliajn platojn.
34. Kaj por mi sufiĉas diri, ke kvardek jaroj forpasis, kaj ni jam spertis militojn kaj disputojn kun niaj fratoj.

ĈAPITRO 9

KAJ nun, miaj amataj fratoj, mi legis ĉi tion, por ke vi sciu pri la interligoj de la Sinjoro, kiujn li ligis kiun la tuta domo de Izrael
2. Kiujn li parolis al la judoj, per la buŝo de siaj sanktaj profetoj, eĉ de la komenco, de generacio al generacio, ĝis la tempo venos, kiam ili estos redonitaj al la vera eklezio kaj anaro de Dio; kiam ili estos revenigitaj en la landojn de lia heredo kaj estos firmigitaj en ĉiuj siaj landoj de promeso.
3. Aŭskultu, miaj amataj fratoj, mi parolas al vi pri ĉi tiuj aferoj, por ke vi ĝoju, kaj levu viajn kapojn por ĉiam, pro la benoj, kiujn Dio la Sinjoro donacos al viaj infanoj.
4. Ĉar mi scias, ke vi multe serĉis, multaj el vi, por scii pri venontaĵoj; pro kio, mi scias, ke vi scias, ke nia karno nepre konsumiĝos kaj mortos; tamen, en niaj korpoj ni vidos Dion.
5. Jes, mi scias, ke vi scias, ke li montros sin en la korpo al tiuj en Jerusalemo, de kie ni venis; ĉar estas bone, ke tio okazu inter ili; ĉar konvenas al la granda Kreinto, ke li lasas sin submetiĝi al la homo en la karno kaj morti por ĉiuj homoj, por ke ĉiuj homoj submetu sin al li.
6. Ĉar, kiel la morto venas al ĉiuj homoj, por plenumi la kompatan planon de la granda Kreinto, nepre devos esti povo de releviĝo, kaj la releviĝo nepre devos veni al la homo pro la falo: kaj la falo venis pro leĝorompo; kaj, ĉar homoj falis, ili estis detranĉitaj de antaŭ la Sinjoro.
7. Pro tio nepre devos esti senfina elaĉeto se la elaĉeto ne estus senfina, ĉi tiu putrema ne povus surmeti senputrecon. Pro tio, la unua juĝo, kiu venis sur la homon, nepre devis resti dum senfina daŭrado. Kaj, se jes, ĉi tiu karno devus kuŝiĝi por putri kaj polviĝi en sian patrinan teron, neniam releviĝonte.
8. Ho, la saĝeco de Dio, lia korfavoro kaj graco! Ĉar ja, se la karno ne releviĝus denove, niaj spiritoj devus submetiĝi al tiu anĝelo, kiu falis de antaŭ la Eterna Dio, kaj fariĝis la diablo, neniam releviĝonta.
9. Kaj niaj spiritoj devus fariĝi similaj al li, kaj ni devus fariĝi demonoj, anĝeloj al diablo, forsendotaj el antaŭ nia Dio, kaj restontaj kun la patro de mensogoj, en mizero, simile al li; jes, al tiu estulo, kiu trompis niajn unuajn prapatrojn, kiu transformis sin preskaŭ en anĝelon de lumo, kaj incitas la homidojn al sekretaj komplotoj de murdo kaj ĉiaj sekretaj agoj de mallumo.
10. Ho, kiel granda estas la boneco de nia Dio, kiu ebenigas vojon por nia saviĝo el la tenego de ĉi tiu terura monstro; jes, tiu monstro, la morto kaj la infero, kiujn mi nomas la morto de la korpo, kaj ankaŭ la morto de la spirito.
11. Kaj pro la maniero de savo de nia Dio, la Sanktulo de Izrael, ĉi tiu morto, pri kiu mi parolis, kiu estas la portempa morto, redonos siajn mortintojn: kiu morto estas la tombo.
12. Kaj ĉi tiu morto, pri kiu mi parolis, kiu estas la spirita morto, redonos siajn mortintojn; kiu spirita morto estas la infero; pro kio, la morto kaj la infero devos redoni siajn mortintojn, kaj la infero devos redoni siajn kaptitajn spiritojn, kaj la tombo devos redoni siajn kaptitajn korpojn, kaj la korpoj kaj la spiritoj de la homoj estos redonitaj unu al la alia; kaj tio fariĝos per la potenco de la releviĝo de la Sanktulo de Izrael.
13. Ho, kiel granda estas la plano de nia Dio! Ĉar, aliflanke, la paradizo de Dio devos redoni la spiritojn de la virtuloj, kaj la tombo devos redoni la korpojn de la virtuloj; kaj la spirito kaj la korpo estos redonitaj unu al la alia, kaj ĉiuj homoj fariĝos senputraj kaj senmortaj, kaj ili estas vivantaj animoj, havante perfektan scion kiel ni en la karno, krom tio, ke nia scio estos perfekta.
14. Pro tio, ni havos perfektan scion pri nia tuta kulpeco kaj nia malpureco kaj nia nudeco; kaj la virtuloj havos perfektan scion pri sia feliĉo kaj sia virteco, estante vestitaj per pureco, jes, nome per la mantelo de virteco.
15. Kaj okazos, ke ĉiuj homoj, pasinte de ĉi tiu unua morto en vivon, tiel ke ili fariĝis senmortaj, devos aperi antaŭ la tribunala seĝo de la Sanktulo de Izrael; kaj poste venos la juĝo, kaj tiam ili devos esti juĝataj laŭ la sankta juĝo de Dio.
16. Kaj certe, kiel la Sinjoro vivas, ĉar Dio la Sinjoro parolis tion, kaj tio estas lia eterna parolo, kiu ne povos forpasi, ke tiuj, kiuj estas virtaj, estos ankoraŭ virtaj, kaj tiuj, kiuj estas malpuraj, estos ankoraŭ malpuraj; tial tiuj, kiuj estas malpuraj, estas la diablo kaj liaj anĝeloj; kaj ili foriros en eternan fajron preparitan por ili; kaj ilia turmentado estos kiel lago fajra kaj sulfura, kies flamo leviĝos por ĉiam kaj eterne kaj ne havos finon.
17. Ho, la grandeco kaj la justeco de nia Dio! Ĉar li plenumas ĉiujn siajn vortojn, kaj ili eliris el lia buŝo, kaj lia leĝo devos esti plenumata.
18. Sed, efektive, la virtuloj, la sanktuloj de la Sanktulo de Izrael, tiuj, kiuj kredis je la Sanktulo de Izrael, tiuj, kiuj suferis la krucojn de la mondo, kaj malestimis ties honton, ili heredos la regnon de Dio, kiu estis preparita por ili de post la fondiĝo de la mondo, kaj ilia ĝojo estos plena por ĉiam.
19. Ho, la grandeco de la kompato de nia Dio, la Sanktulo de Izrael! Ĉar li savas siajn sanktulojn de tiu terura monstro la diablo, kaj la morto, kaj la infero, kaj tiu lago fajra kaj sulfra, kiu estas senfina turmentado.
20. Ho, kiel granda estas la sankteco de nia Dio! Ĉar li scias ĉion, kaj ne ekzistas io, kion li ne scias.
21. Kaj li venas en la mondon, por ke li savu ĉiujn homojn, se ili aŭskultos lian voĉon; ĉar li ja suferas la dolorojn de ĉiuj homoj, jes, la dolorojn de ĉiu vivulo, kaj viroj kaj virinoj kaj infanoj, kiuj apartenas al la familio de Adam.
22. Kaj li suferas tion, por ke la releviĝo povu okazi al ĉiuj homoj, por ke ĉiuj povu stari antaŭ li en la granda tago de juĝo.
23. Kaj li ordonas al ĉiuj homoj, ke ili nepre pentu, kaj estu baptitaj en lia nomo, havante perfektan fidon al la Sanktulo de Izrael, aŭ ili ne povos esti savitaj en la regno de Dio.
24. Kaj, se ili ne pentos kaj kredos je lia nomo, kaj ne estos baptitaj en lia nomo, kaj ne persistos ĝis la fino, ili nepre estos damnitaj; ĉar Dio la Sinjoro, la Sanktulo de Izrael, diris tion.
25. Pro tio, li donis leĝon; kaj kie neniu leĝo estas donita, tie ne estas puno; kaj, kie ne estas puno, tie ne estas kondamno; kaj, kie ne estas kondamno, la korfavoroj de la Sanktulo de Izrael ampleksas ilin, pro la elaĉeto; ĉar ili saviĝas per lia potenco.
26. Ĉar la elaĉeto kontentigas la postulojn de lia justeco kontraŭ ĉiuj, al kiuj la leĝo ne estas donita, por ke ili estu savitaj de tiu terura monstro, la morto kaj la infero, kaj la diablo, kaj la lago fajra kaj sulfura, kiu estas senfina torturado; kaj ili redoniĝas al tiu Dio, kiu donis al ili spiron, kiu estas la Sanktulo de Izrael.
27. Sed ve al tiu, al kiu la leĝo estas donita, jes, tiu, kiu havas ĉiujn ordonojn de Dio kiel ni, kaj kiu malobeas ilin, kaj kiu malŝparas la tagojn de sia proviĝo, ĉar terura estas lia situacio!
28. Ho, tiu ruza plano de la malbonulo! Ho, la vantemo kaj la malforteco kaj la stulteco de homoj! Kiam ili estas kleraj, ili opinias, ke ili estas saĝaj, kaj ili ne aŭskultas la konsilon de Dio, ĉar ili flankenmetas ĝin, supozante, ke ili mem scias; ilia saĝeco estas stulteco kaj ĝi ne helpas ilin. Kaj ili pereos.
29. Sed esti klera estas bone, se oni aŭskultas la konsilojn de Dio.
30. Sed ve al la riĉuloj, kiuj estas riĉaj je la aferoj de la mondo. Ĉar pro tio ke ili estas riĉaj, ili malestimas la malriĉulojn, kaj ili persekutas la humilulojn, kaj iliaj koroj estas ĉe iliaj trezoroj; pro tio, iliaj trezoroj estas ilia dio. Kaj ilia trezoro ja pereos kune kun ili.
31. Kaj ve al la surduloj, kiuj ne volas aŭdi; ĉar ili pereos.
32. Ve al la blinduloj, kiuj ne volas vidi; ĉar ankaŭ ili pereos.
33. Ve al la necirkumciditoj je koro, ĉar scio pri iliaj malbonaj faroj frapegos ilin je la lasta tago.
34. Ve al la mensoganto, ĉar li malsupreniros ĝis Hades.
35. Ve al la murdanto, kiu intence mortigas, ĉar li mortos.
36. Ve al tiuj, kiuj malĉastas, ĉar ili malsupreniros ĝis Hades.
37. Jes, ve al tiuj, kiuj adoras idolojn, ĉar la diablo de ĉiuj diabloj ĝojas pri ili.
38. Kaj, resume, ve al ĉiuj, kiuj mortas en siaj pekoj; ĉar ili revenos al Dio kaj vidos lian vizaĝon kaj restos en siaj pekoj.
39. Ho, miaj amataj fratoj, memoru la terurecon de malobeado al tiu Sankta Dio, kaj ankaŭ la terurecon cedi al la tentoj de tiu ruzulo. Memoru, ke interesiĝo pri la karno estas morto, kaj interesiĝo pri la spirito estas vivo eterna.
40. Ho, miaj amataj fratoj, klinu vian orelon al miaj vortoj. Memoru la grandecon de la Sanktulo de Izrael. Ne diru, ke mi parolis severajn aferojn kontraŭ vi; ĉar, se vi tion faros, vi ofendos kontraŭ la vero; ĉar mi diris la vortojn de via Kreinto. Mi scias, ke la vortoj de vero estas severaj kontraŭ ĉia malpureco; sed la virtuloj ne timas ilin, ĉar ili amas la veron kaj ne skuiĝas.
41. Ho, miaj amataj fratoj, venu do al la Sinjoro, la Sanktulo. Memoru, ke liaj irejoj estas justaj. La vojo por la homo estas ja mallarĝa, sed ĝi kuŝas en rekta linio antaŭ li, kaj la gardanto de la pordego estas la Sanktulo de Izrael; kaj li ne metas serviston tien; kaj ne troviĝas iu alia vojo ol tra la pordego; ĉar li ne povas esti trompata, ĉar Dio la Sinjoro estas lia nomo.
42. Kaj li malfermos al ĉiu, kiu frapas; kaj la saĝuloj kaj la kleruloj kaj la riĉuloj, kiuj blove ŝvelis pro sia klereco kaj sia saĝeco kaj siaj riĉaĵoj jes, tiujn li malestimas; kaj li malfermos al ili, nur se ili forĵetos ĉiujn ĉi, kaj konsideros sin malsaĝuloj antaŭ Dio, kaj malsuprenvenos en la profundojn de la humileco.
43. Sed la aferoj de la saĝuloj kaj la prudentuloj estos kaŝitaj al ili por ĉiam jes, tiu feliĉo, kiu estas pretigita por la sanktuloj.
44. Ho, miaj amataj fratoj, memoru miajn vortojn. Jen mi demetas miajn vestojn, kaj mi skuas ilin antaŭ vi; mi petas la Dion de mia savo, ke li rigardu min per sia ĉioserĉanta okulo; pro tio, vi scios je la lasta tago, kiam ĉiuj homoj estos juĝataj pri siaj faroj, ke la Dio de Izrael atestis, ke mi forskuis viajn malbonajn farojn de mia animo, kaj ke mi staras en brileco antaŭ li kaj estas purigita de via sango.
45. Ho, miaj amataj fratoj, deturnu vin de viaj pekoj; forskuu la katenojn de tiu, kiu volas firme ligi vin; venu al tiu Dio, kiu estas la roko de via savo.
46. Pretigu viajn animojn por tiu glora tago, kiam la justeco estos donata al la virtuloj, nome la tago de juĝo, por ke vi ne retiru vin pro terura timo; por ke vi ne memoru vian terure kulpan mankon de perfekteco, kaj estu devigata elkrii: Sanktaj, sanktaj estas viaj juĝoj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca sed mi konas mian kulpon; mi malobeis vian leĝon, kaj miaj malobeoj estas miaj; kaj la diablo akiris min, tiel ke mi estas la predo de lia terura mizero.
47. Sed, aŭskultu, miaj fratoj, ĉu estas bone, ke mi veku vin al la realeco de ĉi tio? Ĉu mi ŝirus viajn animojn, se viaj mensoj estus puraj? Ĉu mi estus klara al vi laŭ la klareco de la vero, se vi estus liberaj de peko?
48. Se vi estus sanktaj, mi ja parolus al vi pri sankteco; sed, ĉar vi ne estas sanktaj, kaj vi rigardas min kiel instruanton, nepre devas esti bone, ke mi instruu vin pri la konsekvencoj de la peko.
49. Mia animo ja abomenas la pekon, kaj mia koro ĝojas pri la virto; kaj mi laŭdos la sanktan nomon de mia Dio.
50. Venu, miaj fratoj, ĉiuj soifantoj, venu al la akvo; kaj tiu, kiu ne havas monon, venu, aĉetu kaj manĝu; jes, venu, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
51. Pro tio, ne donu monon por tio, kio estas senvalora, nek vian laboron por tio, kio ne satigas. Atente aŭskultu min, kaj memoru la vortojn, kiujn mi parolis; kaj venu al la Sanktulo de Izrael, kaj festenu pri tio, kio nek pereas, nek povas putriĝi, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
52. Aŭskultu, miaj amataj fratoj, memoru la vortojn de via Dio; preĝadu al li dum la tago, kaj danku lian sanktan nomon dum la nokto. Gajaj estu viaj koroj.
53. Kaj vidu, kiel grandaj estas la interligoj de la Sinjoro, kaj kiel grandaj estas liaj indulgoj al la homidoj; kaj pro sia grandeco, kaj siaj graco kaj kompatemo, li promesis al ni, ke nia idaro ne estos tute ekstermita laŭ la karno, sed ke li konservos ĝin; kaj en estontaj generacioj ĝi fariĝos virta markoto de la domo de Izrael.
54. Kaj nun, miaj fratoj, mi volas plu paroli al vi; sed morgaŭ mi deklaros al vi miaj ceterajn vortojn. Amen.

ĈAPITRO 29

SED sciu, estos multaj en tiu tago, kiam mi faros mirindan verkon inter ili, por ke mi memoru miajn interligojn, kiujn mi faris kun la homidoj, por ke mi denove la duan fojon etendu mian manon por reakiri mian popolon, kiu estas el la domo de Izrael;
2. Kaj ankaŭ, por ke mi memoru la promesojn, kiujn mi faris al vi, Nifai, kaj ankaŭ al via patro, ke mi memoros vian idaron; kaj ke la vortoj de via idaro disvastiĝos el mia buŝo al via idaro; kaj miaj vortoj dissiblos ĝis la ekstremaĵoj de la tero, kiel standardo al mia popolo, kiu estas el la domo de Izrael;
3. Kaj, ĉar miaj vortoj disen siblos, multaj el la nejudoj diros: Biblion! Biblion! Ni jam havas Biblion, kaj ne povas esti plia Biblio.
4. Sed tiele diras la Sinjoro: Malsaĝuloj, ili ja havos Biblion; kaj ĝi alvenos de la judoj, mia antikve interligita popolo. Kaj kian dankon ili donas al la judoj pro la Biblio, kiun ili ricevas de ili? Jes, kion la nejudoj pretendas? Ĉu ili memoras la vojaĝadon, kaj la laboradon, kaj la dolorojn de la judoj, kaj ilian fervoron al mi portante savon al la nejudoj?
5. Ho, vi nejudoj, ĉu vi memoras la judojn, mian antikve interligitan popolon? Ne; sed vi malbenas ilin, kaj malamas ilin, kaj ne provas revenigi ilin. Sed sciu, ĉion mi revenigos sur vian kapon: ĉar mi la Sinjoro ne forgesas mian popolon.
6. Vi malsaĝulo, kiu diros: Biblion, ni jam havas Biblion, kaj ni bezonas neniun plian Biblion. Ĉu vi akiris Biblion alie ol per la judoj?
7. Ĉu vi ne scias, ke ekzistas pli da nacioj ol unu? Ĉu vi ne scias, ke mi, la Sinjoro, via Dio, kreis ĉiujn homojn, kaj ke mi memoras tiujn, kiuj estas sur la insuloj de la maro; kaj ke mi regas en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; kaj mi disvastigas miajn vortojn al la homidoj, jes, al ĉiuj nacioj de la tero?
8. Kial vi murmuras, ĉar vi ricevos pli de miaj vortoj? Ĉu vi ne scias, ke la atesto de du nacioj estas atesto al vi, ke mi estas Dio, ke mi memoras unu nacion same kiel alian. Pro tio, mi parolas la samajn vortojn al unu nacio kiel al alia. Kaj, kiam la du nacioj kune iros, la atesto de la du nacioj ankaŭ kune iros.
9. Kaj mi faras tion, por ke mi pruvu al multaj, ke mi estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj por eterne; kaj ke mi elparolas miajn vortojn laŭ mia plaĉo. Kaj, ĉar mi parolis unu vorton, vi ne devas supozi, ke mi ne povos paroli alian; ĉar mia laboro ankoraŭ ne estas finita; kaj ĝi ne finiĝos ĝis la homo finiĝos, kaj ankaŭ nek post tiu tempo nek por eterne.
10. Sekve, ĉar vi havas Biblion, vi devas ne supozi, ke ĝi enhavas ĉiujn el miaj vortoj; kaj vi devas ankaŭ ne supozi, ke mi ne skribigis pli da vortoj.
11. Ĉar mi ordonas al ĉiuj homoj, kaj en la oriento kaj en la okcidento, kaj en la nordo, kaj en la sudo, kaj sur la insuloj de la maro, ke ili skribu la vortojn, kiujn mi parolas al ili; ĉar el la skribotaj libroj mi juĝos la mondon, kaj ĉiujn homojn laŭ iliaj faroj, laŭ tio, kio estas skribita.
12. Ĉar, sciu, mi parolos al la judoj kaj ili tion skribos; kaj mi parolos ankaŭ al la nifaidoj kaj ili tion skribos; kaj mi parolos ankaŭ al la aliaj triboj de la domo de Izrael, kiujn mi forkondukis, kaj ili tion skribos; kaj mi parolos ankaŭ al ĉiuj nacioj de la tero kaj ili tion skribos.
13. Kaj okazos, ke la judoj havos la vortojn de la nifaidoj, kaj la nifaidoj havos la vortojn de la judoj; kaj la nifaidoj kaj la judoj havos la vortojn de la perditaj triboj de Izrael; kaj la perditaj triboj de Izrael havos la vortojn de la nifaidoj kaj la judoj.
14. Kaj okazos, ke mia popolo, kiu estas el la domo de Izrael, estos kune revenigita hejmen al la teroj de sia posedaĵo; kaj ankaŭ miaj vortoj estos kune kolektitaj en unuaĵon. Kaj mi montros al tiuj, kiuj batalas kontraŭ miaj vortoj kaj kontraŭ mia popolo, kiu estas el la domo de Izrael, ke mi estas Dio, kaj ke mi interligis kun Abraham, ke mi memoros lian idaron por ĉiam.

ĈAPITRO 31

KAJ nun mi, Nifai, ĉesas profeti al vi, miaj amataj fratoj. Kaj mi povas skribi pri nur kelkaj aferoj, kiuj, mi scias, certe okazos; kaj mi povas skribi nur kelkajn el la vortoj de mia frato Jakobo.
2. Sekve, tio, kion mi skribis, sufiĉas por mi, krom kelkaj vortoj, kiujn mi devas paroli pri la doktrino de Kristo; pro tio mi parolos al vi klare, laŭ la klareco de mia profetado.
3. Ĉar mia animo ĝuas klarecon; ĉar laŭ ĉi tia maniero Dio la Sinjoro laboras inter la homidoj. Ĉar Dio la Sinjoro donas lumon al la kompreno; ĉar li parolas al la homoj laŭ ilia lingvo, por ke ili komprenu.
4. Pro tio, mi volas, ke vi memoru, ke mi parolis al vi pri tiu profeto, kiun la Sinjoro montris al mi, kiu baptos la Ŝafidon de Dio, kiu forportos la pekojn de la mondo.
5. Kaj nun, se la Ŝafido de Dio, estante sankta, bezonas esti baptata per akvo, por plenumi ĉian justecon, ho, kiom multe pli ni, estante nesanktaj, bezonas esti baptitaj, jes, same per akvo!
6. Kaj nun mi volas demandi al vi, miaj amataj fratoj, kiel la Ŝafido de Dio plenumis ĉian justecon per baptiĝo per akvo?
7. Ĉu vi ne scias, ke li estis sankta? Tamen malgraŭ tio, ke li estis sankta, li montras al la homidoj, ke en la karno li humiligas sin antaŭ la Patro, kaj atestas al la Patro, ke li obeos al li, observante liajn ordonojn.
8. Pro tio, kiam li estis baptita per akvo, la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en la formo de kolombo.
9. Kaj ree, ĝi montras al la homidoj la rektecon de la vojo, kaj la mallarĝecon de la pordo, per kiu ili eniru, ĉar li metis la ekzemplon antaŭ ilin.
10. Kaj li diris al la homidoj: Sekvu min. Do, miaj amataj fratoj, kiel ni povas sekvi Jesuon alie ol per obeemo al la ordonoj de la Patro?
11. Kaj la Patro diris: Pentu, pentu, kaj baptiĝu en la nomo de mia Amata Filo.
12. Kaj ankaŭ la voĉo de la Filo venis al mi, dirante: Al tiu, kiu estas baptita en mia nomo, La Patro donos la Sanktan Spiriton, same kiel al mi; do, sekvu min, kaj faru tion, kion vi vidis min fari.
13. Tial, miaj amataj fratoj, mi scias, ke, se vi sekvos la Filon, kun plena korintenco, farante nenian hipokritaĵon aŭ trompaĵon antaŭ Dio, sed kun vera intenco, pentante pri viaj pekoj, atestante al la Patro, ke vi volas preni al vi la nomon de Kristo per bapto jes, sekvante vian Sinjoron kaj vian Savonton malsupren en la akvon, laŭ lia parolo, tiam venos la bapto per fajro kaj per la Sankta Spirito; kaj tiam vi povos paroli per la lingvo de anĝeloj, kaj krii laŭdojn al la Sanktulo de Izrael.
14. Sed, vidu, miaj amataj fratoj, tiel venis la voĉo de la Filo al mi, dirante: Post kiam vi pentos pri viaj pekoj, kaj atestos al la Patro, ke vi volas obei miajn ordonojn, per bapto per akvo, kaj post kiam vi ricevos la baptiĝon per fajro kaj per la Sankta Spirito, kaj povos paroli per nova lingvo, jes, efektive per la lingvo de anĝeloj, kaj se post tio vi malkonfesos min, estus pli bone por vi se vi ne konus min.
15. Kaj mi aŭdis de la Patro voĉon, kiu diris: Jes, la vortoj de mia Amato estas veraj kaj fidelaj. Kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
16. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi scias per ĉi tio, ke, se homo ne persistos ĝis la fino, sekvante la ekzemplon de la Filo de la vivanta Dio, li ne povos esti savita.
17. Mi diris al vi, ke mi vidis, kion via Sinjoro kaj via Liberigonto devus fari. Tial, tion vi faru; ĉar por tiu celo ili estas montritaj al mi, por ke vi konu la pordon, tra kiu vi eniros. Ĉar la pordo, per kiu vi eniros estas pento kaj bapto per akvo; kaj poste venos forigo de viaj pekoj per fajro kaj per la Sankta Spirito.
18. Kaj tiam vi estos sur ĉi tiu rekta kaj mallarĝa vojo, kiu kondukas al eterna vivo; jes, vi eniris tra la pordo; vi agis laŭ la ordonoj de la Patro kaj la Filo kaj vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiu atestas pri la Patro kaj la Filo ĝis la plenumo de la promeso, kiun li faris, ke vi ricevos ĝin se vi eniris per la vojo.
19. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi volas demandi, ĉu ĉio estas farita, kiam vi jam ekiris sur ĉi tiu rekta kaj mallarĝa vojo. Jen mi diras al vi, ke ne; ĉar vi venis ĝis ĉi tie nur per la parolo de Kristo kun neskuita fido al li, tute apogante vin sur la meritoj de tiu, kiu estas potenca por helpi.
20. Tial, vi devos persiste antaŭeniri kun firmeco en Kristo, havante perfektan brilecon de espero, kaj amon al Dio kaj al ĉiuj homoj. Tial, se vi persiste antaŭeniros, festenante je la parolo de Kristo, kaj eltenos ĝis la fino, jen diras la Patro: Vi havos eternan vivon.
21. Kaj nun, vidu, miaj amataj fratoj, jen la vojo; kaj ne estas sub la ĉielo alia vojo aŭ nomo donita, per kiu la homo povas esti savata en la regno de Dio. Kaj nun, vidu, jen la doktrino de Kristo, kaj la sola kaj vera doktrino de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito, kiuj estas unu Dio, sen fino. Amen.

ĈAPITRO 32

KAJ nun, miaj amataj fratoj, mi supozas, ke en viaj koroj vi iom pripensas pri tio, kion vi faru post kiam vi eniras sur la vojon. Sed, kial vi pripensas tion en viaj koroj?
2. Ĉu vi ne memoras, ke mi diris al vi, ke, ricevinte la Sanktan Spiriton, vi povos paroli per la lingvo de anĝeloj? Kaj nun, kiel vi povus paroli per la lingvo de anĝeloj krom nur per la Sankta Spirito?
3. Anĝeloj parolas per la potenco de la Sankta Spirito; pro tio ili parolas la vortojn de Kristo. Tiel mi diris al vi, festenu je la vortoj de Kristo; ĉar jen la vortoj de Kristo diros al vi ĉion, kion vi faru.
4. Tial, nun, post kiam mi diris ĉi tiujn vortojn, se vi ne povos kompreni ilin, tio estos ĉar vi nek demandas nek frapas; pro tio, vi ne estas alkondukitaj en la lumon, sed devos perei en la mallumo.
5. Ĉar, aŭdu, denove mi diras al vi, ke, se vi eniros per la vojo kaj ricevos la Sanktan Spiriton, ĝi montros al vi ĉion, kion vi devus fari.
6. Aŭdu, jen la doktrino de Kristo, kaj plia doktrino ne estos donita ĝis post kiam li montros sin en la karno al vi. Kaj, kiam li montros sin en la karno al vi, tiam vi nepre observu tion, kion li diros al vi.
7. Kaj nun mi, Nifai, ne povas diri plu; la Spirito haltigas mian parolpovon, kaj restas al mi plori pro la nekredemo kaj la malvirteco kaj la nescio kaj la malmolnukeco de la homoj; ĉar ili ne volas serĉi scion, aŭ kompreni grandan scion, kiam oni klare donas ĝin al ili eĉ tiel klare kiel vortoj povas esti.
8. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi vidas, ke vi ankoraŭ pripensas en viaj koroj; kaj estas tre malĝojige al mi, ke mi devas paroli pri ĉi tio. Ĉar, se vi aŭskultus la Spiriton, kiu instruas al la homo preĝi, vi scius, ke vi preĝu; ĉar la malvirta spirito ne instruas al la homo preĝi, sed instruas al li, ke li ne preĝu.
9. Kaj, aŭdu, mi diras al vi, ke vi devas ĉiam preĝi, kaj ne laciĝi; ke vi devos ne fari ion antaŭ la Sinjoro sen antaŭa preĝado al la Patro en la nomo de Kristo, por ke li sanktigu viajn agojn por vi, por ke viaj agoj estu por la bona farto de via animo.

ĈAPITRO 33

KAJ nun mi, Nifai, ne povas skribi ĉion, kio estis instruata inter mia popolo; kaj mi ne estas tiel potenca skribe, kiel parole; ĉar, kiam homo parolas per la potenco de la Sankta Spirito, la potenco de la Sankta Spirito portas ĝin en la korojn de la homidoj.
2. Sed jen multaj malmoligas siajn korojn kontraŭ la Sankta Spirito, tiel ke ĝi ne havas loken en ili; pro tio ili forĵetas multon, kio estas skribita, kaj opinias ĝin senvalora.
3. Sed mi, Nifai, skribis, kion mi skribis; kaj mi opinias ĝin multvalora, precipe por mia popolo. Ĉar mi daŭre preĝadas por ĝi tage, kaj miaj okuloj malsekigas mian kapkusenon nokte, pro ĝi; kaj mi krias al mia Dio, fidante, kaj mi scias, ke li aŭdos mian krion.
4. Kaj mi scias, ke Dio la Sinjoro sanktigos miajn preĝojn por la avantaĝo de mia popolo. Kaj la vortoj, kiujn mi malforte skribis, fariĝos fortaj por ĝi; ĉar ili persvadas ĝin ke ĝi bone agu; ili konigas al ĝi pri ĝiaj prapatroj; kaj ili parolas pri Jesuo, kaj persvadas ĝin, ke ĝi kredu je li, kaj persistu ĝis la fino, kiu estas la vivo eterna.
5. Kaj ili parolas malmilde kontraŭ la peko, per la klareco de la vero; pro tio neniu homo koleros pri la vortoj, kiujn mi skribis, krom se li estas de la spirito de la diablo.
6. Mi jubilas pri la klareco; mi jubilas pri la vero; mi jubilas pri mia Jesuo, ĉar li elaĉetas mian animon el la infero.
7. Mi havas amon por mia popolo, kaj grandan fidon al Kristo, ke mi renkontos multajn animojn senmakulajn antaŭ lia tribunala seĝo.
8. Mi havas amon por la judoj mi diras judoj, ĉar mi parolas pri tiuj, de kiuj mi venis.
9. Mi havas amon ankaŭ por la nejudoj. Sed, sciu, pri neniu el tiuj mi povos esperi, se ili ne reakordiĝos al Kristo, kaj eniros tra la mallarĝa pordo, kaj iros sur la rekta vojo, kiu kondukas al la vivo, kaj persistos sur la vojo ĝis la fino de la provtago.
10. Kaj nun, miaj amataj fratoj, kaj ankaŭ judoj, kaj vi, ĉiuj finoj de la tero, aŭskultu ĉi tiujn vortojn kaj kredu je Kristo; kaj, se vi ne kredas ĉi tiujn vortojn, kredu je Kristo. Kaj, se vi kredos je Kristo, vi kredos ĉi tiujn vortojn, ĉar ili estas la vortoj de Kristo, kaj li donis ilin al mi; kaj ili instruas al ĉiuj homoj, ke ili faru bonon.
11. Kaj, ĉu ili ne estas la vortoj de Kristo, vi juĝu ĉar Kristo montros al vi, je la lasta tago, kun potenco kaj granda gloro, ke ili estas liaj vortoj; kaj vi kaj mi staros, kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, antaŭ lia tribunalo; kaj vi konstatos, ke li ordonis al mi skribi ĉi tion, malgraŭ mia neforteco.
12. Kaj mi preĝas al la Patro en la nomo de Kristo, ke multaj el ni, se ne ĉiuj, estos savitaj en lia regno je tiu granda kaj lasta tago.
13. Kaj nun, miaj amataj fratoj, ĉiuj, kiuj estas el la domo de Izrael, kaj vi, ĉiuj finoj de la tero, mi parolas al vi kiel la voĉo de krianto el la polvo: Adiaŭ ĝis tiu grandioza tago venos.
14. Kaj vi, kiuj ne volas partopreni en la bono de Dio, kaj respekti la vortojn de la judoj, kaj ankaŭ miajn vortojn, kaj la vortojn, kiuj eliros el la buŝo de la Ŝafido de Dio, aŭdu, mi diras al vi poreternan adiaŭon, ĉar ĉi tiuj vortoj kondamnos vin je la lasta tago.
15. Ĉar tio, kion mi sigelas sur la tero, estos prezentata kontraŭ vi antaŭ la tribunala seĝo; ĉar tiel la Sinjoro ordonis al mi, kaj mi devos obei. Amen.


LA LIBRO DE ENOS

Aŭdu, okazis, ke mi, Enos sciis, ke mia patro estas virta homo ĉar li instruis al mi pri sia lingvo, kaj ankaŭ nutris min en la disciplino kaj admono de la Sinjoro kaj benata estu la nomo de mia Dio pro tio -
2. Kaj mi diros al vi pri la lukto, kiun mi luktis antaŭ Dio, antaŭ ol mi ricevis pardonon de miaj pekoj.
3. Jen, mi iris ĉaskapti bestojn en la arbaroj; kaj la vortoj, kiujn mi ofte aŭdis mian patron diri pri la eterna vivo kaj la ĝojo de la fideluloj, eniris en la profundon de mia koro.
4. Kaj mia animo malsatis; kaj mi genuiĝis antaŭ mia Kreinto, kaj mi ekkriis al li en potenca preĝado kaj petegado por mia animo; kaj tra la tuta tago mi kriis al li; jes, kaj, kiam venis la nokto, mi ankoraŭ altigis mian voĉon tiel ke ĝi atingis la ĉielon.
5. Kaj venis al mi voĉo, kiu diris: Enos, viaj pekoj estas pardonitaj, kaj vi estos benita.
6. Kaj mi, Enos, sciis, ke Dio ne povas mensogi; kaj mia kulpo do estis forbalaita.
7. Kaj mi diris: Sinjoro, kiel tio plenumiĝis?
8. Kaj li diris al mi: Pro via fido je Kristo, kiun vi antaŭe nek aŭdis nek vidis. Kaj multaj jaroj forpasos antaŭ ol li montros sin en la karno; pro tio, iru, via fido vin savis.
9. Tiam okazis, ke, aŭdinte tiujn vortojn, mi eksentis deziron por la bona farto de miaj fratoj, la nifaidoj; pro tio mi elverŝis mian tutan animon al Dio por ili.
10. Kaj, dum mi tiel luktis en la spirito, jen la voĉo de la Sinjoro ree venis en mian menson, dirante: Mi vizitos viajn fratojn laŭ ilia diligenteco en la observado de miaj ordonoj. Mi donis al ili ĉi tiun landon, kaj ĝi estas sankta lando; kaj mi ne malbenos ĝin krom pro malbona farado; pro tio, mi vizitos viajn fratojn, kiel mi diris; kaj iliajn malbonajn agojn mi malsupren irigos kun malĝojo sur iliajn proprajn kapojn.
11. Kaj, post kiam mi, Enos, aŭdis ĉi tiujn vortojn, mia fido al la Sinjoro ekfariĝis neskuebla; kaj kun multaj longaj luktegoj mi preĝis al li por miaj fratoj, la lamanidoj.
12. Kaj okazis, ke, post kiam mi preĝis kaj strebis kun tuta diligenteco, la Sinjoro diris al mi: Mi plenumos al vi laŭ viaj deziroj, pro via fido.
13. Kaj nun, aŭdu, jen la deziro, kiun mi deziris de li ke, se eventuale mia popolo, la nifaidoj, leĝorompos, kaj iel pereos, kaj la lamanidoj ne pereos, la Sinjoro konservu kronikon pri mia popolo, la nifaidoj; eventuale per la potenco de sia sankta brako, por ke ĝi estu prezentata je iu estonta tago al la lamanidoj, por ke, eble, ili estu kondukitaj al la savo
14. Ĉar ĝis nun niaj penoj revenigi ilin al la vera kredo estis vanaj. Kaj en sia kolero ili ĵuris, ke, se eblos, ili detruos niajn analojn kaj nin, kaj ankaŭ ĉiujn tradiciojn de niaj prapatroj.
15. Pro tio, sciante, ke la Sinjoro povos konservi niajn analojn, mi kriadis al li, ĉar li jam diris al mi; Ĉion, kion vi petos kun fido, kredante, ke vi ricevos en la nomo de Kristo, vi ĝin ricevos.
16. Kaj mi havis fidon, kaj mi ja kriis al Dio, ke li konservu la analojn; kaj li faris interligon kun mi, ke li prezentos ilin al la lamanidoj en la siadecide ĝusta tempo.
17. Kaj mi, Enos, sciis, ke tio okazos laŭ la interligo, kiun Li faris; tial mia animo ripozis.
18. Kaj la Sinjoro diris al mi; Viaj prapatroj petis ĉi tion de mi; kaj tio estos farita por ili laŭ ilia fido; ĉar ilia fido similis al la via.
19. Kaj tiam okazis, ke mi, Enos, rondiris inter la popolo de Nifai, profetante pri venontaĵoj, kaj atestante pri tio, kion mi aŭdis kaj vidis.
20. Kaj mi atestas, ke la popolo de Nifai diligente penis revenigi la lamanidojn al la vera fido je Dio. Sed niaj penoj estis vanaj; ilia malamo estis neŝancelebla, kaj ilia malbona naturo direktis ilin, tiel ke ili fariĝis sovaĝaj, kaj kruelaj, kaj sangavida popolo, plena de idolservado kaj malpureco; kiu nutris sin per rabobestoj, loĝis in tendoj, kaj migradis tra la dezerto kun mallonga fela zono ĉirkaŭ siaj lumboj kaj kun pritonditaj kapoj; kaj ilia kompetenteco estis pri la pafarko, kaj pri la sabro, kaj pri la hakilo. Kaj multaj el ili manĝis nur krudan karnon; kaj ili daŭre celis detrui nin.
21. Kaj okazis, ke la popolo de Nifai prilaboris la teron, kaj kreskigis ĉiajn specojn de grenoj, kaj de fruktoj, kaj bredis arojn da ŝafoj kaj ĉiaj brutoj, kaj kaprojn, kaj ibeksojn, kaj ankaŭ multajn ĉevalojn.
22. Kaj treege multaj profetoj troviĝis inter ni. Kaj la popolo estis malmolnuka popolo, nekomprenema.
23. Kaj nenio krom tre granda severeco, predikado kaj profetado pri militoj, kaj malpacoj kaj detruoj, kaj senĉesa memorigado al ili pri la morto, kaj la daŭro de la eterneco, kaj la juĝoj kaj la potenco de Dio, kaj ĉi tiaj aferoj, kiuj daŭre instigis ilin resti en timo antaŭ la Sinjoro nenio, mi diras, krom ĉi tio, kaj treege granda libereco de parolo, gardis ilin kontraŭ rapida malsupreniro en pereon. Kaj laŭ ĉi tiu maniero mi skribas pri ili.
24. Kaj dum mia vivo mi vidis militojn inter la nifaidoj kaj la lamanidoj.
25. Kaj okazis, ke mi komencis maljuniĝi, kaj cent sepdek naŭ jaroj pasis de la tempo, kiam nia patro Lihai foriris de Jerusalemo.
26. Kaj mi konstatis, ke mi devos baldaŭ malsupreniri en mian tombon, kondukite de la potenco de Dio predikadi kaj profetadi al ĉi tiu popolo, kaj deklari la diron laŭ la vero, kiu estas en Kristo. Kaj mi deklaris ĝin tra mia tuta vivo, kaj ĝojis pri ĝi pli ol pri la diro de la mondo.
27. Kaj mi baldaŭ iros al la loko de mia ripozo, kiu estas ĉe mia Elaĉetanto; ĉar mi scias, ke ĉe li mi ripozos. Kaj mi ĝojas pri la tago, kiam mi mortema surmetos senmortecon, kaj staros al mi; Venu al mi, vi feliĉulo, loko estas pretigita por vi en la loĝejoj de mia Patro. Amen.

ĈAPITRO 2

KAJ okazis, post kiam Mozaja faris tion, kion lia patro ordonis al li, kaj disigis proklamon tra la tuta lando, ke la popolo tra la tuta lando kuniĝis, por iri al la templo por aŭdi la vortojn, kiujn la reĝo Benjameno diros al ili.
2. Kaj estis granda nombro, eĉ tiel multa, ke oni ne nombris ilin, ĉar ili treege multiĝis kaj grandiĝis en la lando.
3. Kaj ili ankaŭ prenis el la unuenaskitoj de siaj ŝafaroj, por fari bruloferojn laŭ la leĝo de Moseo;
4. Kaj ankaŭ por glori la Sinjoron, sian Dion, kiu kondukis ilin el la lando Jerusalema, kaj kiu savis ilin de la manoj de iliaj malamikoj, kaj kiu konsekris justulojn esti iliaj instruistoj, kaj ankaŭ justulon esti ilia reĝo, kiu estigis pacon en la lando Zarahemla, kaj kiu instrukciis al ili observi la ordonojn de Dio, por ke ili estu ĝojaj kaj plenigitaj de amo al Dio kaj ĉiuj homoj.
5. Kaj okazis, ke, veninte al la templo, ili aranĝis sin ĉiu en sia tendaro laŭ sia familio, konsistanta el sia edzino, kaj siaj filoj, kaj siaj filinoj, kaj iliaj filoj, kaj iliaj filinoj, de la plej aĝa ĝis la plej juna, ĉiu familio aparte.
6. Kaj ili starigis siajn tendojn ĉirkaŭ la templo, kaj ĉiu viro havis la pordon de sia tendo direktita al la templo, por ke tiel ili povu resti en siaj tendoj kaj aŭdi la vortojn, kiujn la reĝo Benjameno diros al ili;
7. Ĉar, pro tio, ke la homamaso estis tiel granda, ke la reĝo Benjameno ne povis instrui al ili ĉiuj inter la muroj de la templo, li starigis turon, por ke tiel lia popolo povu aŭdi la vortojn, kiujn li parolos al ĝi.
8. Kaj okazis, ke de la turo li komencis paroli al sia popolo; kaj ne ĉiuj povis aŭdi liajn vortojn pro la grandeco de la homamaso; pro tio li kaŭzis, ke la vortoj, kiujn li diris, estu skribitaj kaj dissenditaj inter tiujn, kiujn la sono de lia voĉo ne atingis, por ke ankaŭ ili ricevu liajn vortojn.
9. Kaj jen la vortoj, kiujn li parolis kaj skribigis, dirante: Miaj fratoj, ĉiuj el vi, kiuj kolektiĝis, vi, kiuj povas aŭdi miajn vortojn, kiujn mi ĉi tage parolos al vi; ĉar mi ne ordonis al vi veni ĉi tien por malatenti la vortojn, kiujn mi parolos, sed por ke vi aŭskultu min, kaj malfermu viajn orelojn, por ke vi aŭdu, kaj viajn korojn, por ke vi komprenu, kaj viajn mensojn, por ke la misteroj de Dio estu senvualigitaj antaŭ via vido.
10. Mi ne ordonis al vi veni ĉi tien por ke vi timu min, aŭ por ke vi opiniu, ke mi per mi mem estas pli ol mortema homo.
11. Sed mi estas samnatura kiel vi mem, korpe kaj mense malsaniĝema; tamen mi estas elektita de ĉi tiu popolo, kaj konsekrita de mia patro, kaj permesita de la mano de la Sinjoro por ke mi estu reganto kaj reĝo super ĉi tiu popolo; kaj mi estas konservita kaj protektita de lia senegala potenco, por servi vin per la tuta povo, menso kaj forto, kiujn la Sinjoro donis al mi.
12. Mi diras al vi, ke, ĉar mi estas permesita pasigi miajn tagojn en servado al vi, efektive ĝis ĉi tiu momento, kaj mi serĉis nek oron nek arĝenton nek ian riĉaĵon de vi;
13. Kaj mi ne permesis, ke oni enfermu vin en karceroj, aŭ rabu, aŭ ŝtelu, aŭ ke vi sklavigu unu la alian, aŭ ke vi murdu, aŭ rabu, aŭ ŝtelu, aŭ adultu; kaj mi ne toleris, ke vi faru ian malbonon, kaj mi instruis al vi, ke vi observu la ordonojn de la Sinjoro pri ĉio, kion li ordonis al vi.
14. Kaj eĉ mi mem laboris per miaj propraj manoj por ke mi servu vin, kaj por ke vi ne estu ŝarĝita per impostoj, kaj por ke venu al vi nenio, kio estas malfacile portebla kaj pri ĉio ĉi, kion mi diris, vi mem estas hodiaŭ atestantoj.
15. Tamen, miaj fratoj, mi ne faris ĉi tion por ke mi fanfaronu, kaj mi ne diras ĉi tion por ke mi akuzu vin; sed mi diras al vi ĉi tion por ke vi sciu, ke mi povas hodiaŭ respondi kun pura konscienco antaŭ Dio.
16. Jen mi diras al vi, ke, kvankam mi diris al vi, ke mi pasigis miajn tagojn en servado al vi, mi ne deziras fanfaroni, ĉar mi estis nur en servado al Dio.
17. Kaj, aŭdu, mi diras al vi ĉi tion por ke vi lernu saĝecon; por ke vi lernu, ke kiam vi estas en la servo de viaj kunhomoj, vi estas nur en la servo de via Dio.
18. Vi ja nomis min via reĝo; kaj se mi, kiun vi nomas via reĝo, laboras por servi al vi, ĉu vi ne devus labori por servi unu al la aliaj?
19. Kaj, aŭdu ankaŭ, se mi, kiun vi nomas via reĝo, kiu pasigis siajn tagojn en servado al vi, kaj tamen estis en servado al Dio, meritas iajn dankojn de vi, do, kiel vi devus danki al via ĉiela Reĝo!
20. Mi diras al vi, miaj fratoj, ke, se vi redonus ĉiujn dankojn kaj laŭdon, kiujn via tuta animo havas la kapablon posedi, al tiu Dio, kiu kreis vin, kaj konservis kaj protektis vin, kaj kaŭzis, ke vi ĝoju, kaj donis, ke vi vivu en paco unu kun la aliaj
21. Mi diras al vi, ke, se vi servus lin, kiu de la komenco kreis vin, kaj konservas vin de tago al tago, pruntedonante al vi spiradon, por ke vi vivu kaj moviĝu kaj faru laŭ via propra volo, kaj eĉ subtenante vin de unu momento al alia mi diras, se vi tutanime servus lin, vi tamen estus senprofitaj servistoj.
22. Kaj ja ĉio, kion li postulas de vi, estas observi liajn ordonojn; kaj li jam promesis al vi, ke, se vi observos liajn ordonojn, vi prosperos en la lando; kaj li neniam varias de tio, kion li diris; tial, se vi observos liajn ordonojn, li benos vin kaj prosperigos vin.
23. Kaj unue, li kreis vin kaj donis al vi viajn vivojn, pro kio vi ŝuldas al li.
24. Kaj due, li postulas, ke vi faru, kiel li ordonis al vi; pro kio, se vi tion faras, li tuj benas vin; kaj tiel li pagas vin. Kaj vi ankoraŭ ŝuldas al li, kaj vi ŝuldas, por ĉiam kaj eterne; tial, pri kio vi rajtas fieri?
25. Kaj nun mi demandas, ĉu vi povas diri ion pri vi mem? Mi diras al vi, ke ne. Vi ne povas diri, ke vi estas eĉ tiel grava kiel la polvo da la tero; tamen vi estas kreita el la polvo de la tero; sed jen ĝi apartenas al tiu, kiu kreis vin.
26. Kaj mi, eĉ mi, kiun vi nomas via reĝo, ne estas plej bona ol vi mem estas; ĉar ankaŭ mi estas el la polvo. Kaj vi vidas, ke mi estas maljuna, kaj baldaŭ cedos ĉi tiun morteman korpon al ĝia patrina tero.
27. Tial, kiel mi diris al vi, ke mi servis al vi, irante kun pura konscienco antaŭ Dio, eĉ tiel mi ĵus kaŭzis, ke vi kolektiĝu, por ke mi estu juĝota senkulpa, kaj por ke via sango ne venu sur min, kiam mi stariĝos esti juĝata de Dio pri tio, kion li ordonis al mi pri vi.
28. Mi diras al vi, ke mi kaŭzis, ke vi kolektiĝu, por ke mi forigu vian sangon de miaj vestoj, je la nuna momento, kiam mi estas malsuprenironta en mian tombon, por ke mi malsupreniru en paco, kaj por ke mia senmorta spirito aliĝu al la ĥoroj supre kaj kantu la laŭdojn de justa Dio.
29. Kaj plie, mi diras al vi, ke mi kaŭzis, ke vi kolektiĝu, por ke mi deklaru al vi, ke mi ne povos plu esti via instruisto, aŭ via reĝo;
30. Ĉar eĉ nunmomente mia tuta korpo treege tremas dum mi penas paroli al vi; sed Dio la Sinjoro subtenas min, kaj permesis al mi paroli al vi, kaj ordonis al mi, ke mi hodiaŭ deklaru al vi, ke mia filo Mozaja estas reĝo kaj reganto super vi.
31. Kaj nun, miaj fratoj, mi deziras, ke vi faru, kiel vi ĝis nun faris. Kiel vi obeis miajn ordonojn, kaj ankaŭ la ordonojn de mia patro, kaj prosperis, kaj estas detenataj de falo en la manojn de viaj malamikoj, eĉ tiel, se vi obeos la ordonojn de mia filo, aŭ la ordonojn de Dio, kiujn li transdonos al vi, vi prosperos en la lando, kaj viaj malamikoj havos nenian potencon super vi.
32. Sed, ho mia popolo, atentu, ke disputoj ne leviĝu inter vi, kaj ke vi ne deziru aŭskulti al la malbona spirito, pri kiu mia patro Mozaja parolis al vi.
33. Ĉar, aŭdu, oni esprimos veon al tiu, kiu deziras obei tiun spiriton; ĉar, se li deziras obei lin, kaj restas kaj mortas en siaj pekoj, tiu sama trinkas damnon al sia animo; ĉar kiel salajron li ricevas eternan punadon, malobeinte la instruon de Dio kontraŭ sia scio.
34. Mi diras al vi, ke troviĝas neniu inter vi, krom eble viaj malgrandaj infanoj, kiu ne estas instrukciita pri ĉi tio kaj kiu ne scias, ke vi estas eterna ŝuldanto al via ĉiela Patro, por doni al li ĉion, kion vi havas kaj kio vi estas; kaj kiu ne estas instrukciita ankaŭ pri la analoj, kiuj enhavas la profetaĵojn, kiujn eldiris la sanktaj profetoj, eĉ ĝis la tempo, kiam nia prapatro Lihai foriris de Jerusalemo;
35. Kaj ankaŭ pri ĉio, kion parolis niaj prapatroj ĝis nun. Kaj, aŭdu plue, ili diris tion, kion la Sinjoro ordonis al ili; tial, ili estas virtaj kaj veraj.
36. Kaj nun, mi diras al vi, miaj fratoj, ke se, sciante kaj instrukciite pri ĉio ĉi, vi malobeos kaj spitos tion, kio estas parolita, vi fortiros vin de la Spirito de la Sinjoro, kaj ĝi havos nenian lokon en vi por gvidi vin en la padojn de la saĝo, por ke vi estu benataj, prosperigataj, kaj gardataj
37. Mi diras al vi, ke, kiu homo tiel agas, tiu sama malkaŝe ribelas kontraŭ Dio; li do deziras obei la malbonan spiriton kaj li fariĝas malamiko; li do deziras obei la malbonan spiriton kaj li fariĝas malamiko al ĉia virteco; tial la Sinjoro havas neniun lokon en li, ĉar li ne loĝas en malsanktaj temploj.
38. Tial, se tiu homo ne pentas, kaj restas kaj mortas malamiko al Dio, la postuloj de dia justeco vekas lian senmortan animon al vigla sento pri sia kulpo, kio forigas lin de antaŭ la Sinjoro, kaj plenigas lian bruston per kulposento kaj doloro kaj suferado, kio similas al neestingebla fajro, kies flamo supreniras por ĉiam kaj eterne.
39. Kaj nun mi diras al vi, ke la kompato havas nenian rajton pri tiu homo; tial lia fina sorto estas suferi neniam finotan turmenton.
40. Ho, ĉiuj el vi, vi maljunuloj, kaj ankaŭ vi junuloj, kaj vi malgrandaj infanoj kiuj povas kompreni miajn vortojn, ĉar mi klare parolis al vi, por ke vi komprenu, mi petegas, ke vi vekiĝu kaj memoru la teruran situacion de tiuj, kiuj implikiĝis en malobeado.
41. Kaj plie, mi dezirus, ke vi pripensu la benatan kaj feliĉan staton de tiuj, kiuj obeas la ordonojn de Dio. Ĉar, vidu, ili estas benataj pri ĉiuj aferoj, kaj materiaj kaj spiritaj; kaj, se ili persistos fidelaj ĝis la fino, ili akceptiĝos en la ĉielon, tiel ke ili vivu kun Dio en stato de neniam finota feliĉo. Ho, memoru, memoru, ke ĉio ĉi estas vera; ĉar Dio la Sinjoro tion diris.

ĈAPITRO 3

KAJ denove, miaj fratoj, mi volas altiri vian atenton, ĉar mi havas iom pli por aldiri al vi; ĉar aŭdu, mi havas ion por diri al vi pri tio, kio okazos.
2. Kaj tio, kion mi diros al vi, sciigis al mi anĝelo de Dio. Kaj li diris al mi: Vekiĝu; kaj mi vekiĝis, kaj jen li staris antaŭ mi.
3. Kaj li diris al mi: Vekiĝu, kaj aŭdu la vortojn, kiujn mi diros al vi; ĉar jen mi venis por deklari al vi bonan sciigon de granda ĝojo.
4. Ĉar la Sinjoro aŭdis viajn preĝojn, kaj juĝis pri via virto, kaj sendis min por deklari al vi, ke vi rajtas ĝoji; kaj ke vi rajtas deklari tion al via popolo, por ke ankaŭ ili pleniĝu de ĝojo.
5. Ĉar ja venas la tempo, kaj ĝi ne estas malproksime, kiam, kun potenco, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu regas, kiu estis, kaj estos de ĉia eterneco al ĉia eterneco, malsuprenvenos de la ĉielo inter la homidojn, kaj loĝos en tabernaklo el argilo, kaj iros inter la homoj, farante potencajn miraklojn, kiaj kuracado de malsanuloj, levado de mortintoj, marŝigo de lamuloj, donado de vidpovo al blinduloj kaj aŭdpovo al surduloj, kaj kuracado de ĉiaj malsanoj.
6. Kaj li elpelos demonojn, aŭ la malbonajn spiritojn, kiuj loĝas en la koroj de la homidoj.
7. Kaj li suferos tentojn, kaj doloron de la korpo; malsaton, soifon, kaj laciĝon, eĉ pli ol homo, ne mortante, povas toleri; ĉar jen sango venos el ĉiu poro, tiel granda estos lia suferado pro la malboneco kaj la abomenaĵoj de lia popolo.
8. Kaj li estos nomata Jesuo Kristo, la Filo de Dio, la Patro de la ĉielo kaj la tero, la Kreinto de ĉio de la komenco; kaj lia patrino estos nomata Maria.
9. Kaj jen li venos al siaj propruloj, por ke savo venu al la homidoj per fido je lia nomo; kaj eĉ post ĉio ĉi oni opinios lin homo, kaj diros, ke li havas demonon, kaj skurĝos lin, kaj krucumos lin.
10. Kaj la trian tagon li releviĝos el la mortintoj; kaj jen li staras por juĝi la mondon; kaj ĉio ĉi ja fariĝas, por ke justa juĝo venu al la homidoj.
11. Ĉar, aŭskultu, ankaŭ lia sango akiras pardonon por la pekoj de tiuj, kiuj falis pro la leĝorompo de Adam, kiuj mortis ne konante la volon de Dio pri ili, aŭ kiuj senscie pekis.
12. Sed ve, ve al tiu, kiu scias, ke li ribelas kontraŭ Dio! Ĉar savo venas al neniu krom per pentado kaj fido al la Sinjoro Jesuo Kristo.
13. Kaj Dio la Sinjoro sendis siajn sanktajn profetojn inter ĉiujn homidojn, por deklari ĉi tion al ĉiu tribo, nacio kaj lingvo, por ke ĉio, kio kredas, ke Kristo venos, tiu sama ricevu pardonon de siaj pekoj, kaj jubilu kun grandega ĝojo, kvazaŭ li jam estus veninta al ili.
14. Tamen Dio la Sinjoro vidis, ke lia popolo estas malmolnuka popolo, kaj li formulis por ili leĝaron, nome la leĝaron de Moseo.
15. Kaj multajn signojn, kaj mirindaĵojn, kaj ekzemplojn, kaj figurojn li montris al ili pri sia veno; kaj ankaŭ sanktaj profetoj parolis al ili pri lia veno; kaj tamen ili malmoligis siajn korojn, kaj ne komprenis, ke la leĝo de Moseo valoras nenion krom per la elaĉeto de lia sango.
16. Kaj ankaŭ se eblus, ke infanetoj povus peki, eĉ ili ne povus esti savitaj; sed mi diras al vi, ke ili estas benitaj; ĉar ja, se pro Adam aŭ pro la naturo ili falas, tamen la sango de Kristo akiras elaĉeton por iliaj pekoj.
17. Kaj plie, mi diras al vi, ke neniu alia nomo aŭ metodo aŭ rimedo estos donata por venigi savon al la homidoj ol nur la nomo de Kristo, la Sinjoro Plejpotenca.
18. Ĉar, aŭdu, li juĝas, kaj lia juĝo estas justa; kaj infano, kiu mortas en sia infaneco, ne pereas; sed homoj trinkas juĝon al siaj animoj se ili ne humiliĝas kaj fariĝas kvazaŭ infanetoj, kaj kredas, ke savo estis, kaj estas, kaj estos en kaj per la elaĉetanta sango de Kristo, la Sinjoro Plejpotenca.
19. Ĉar la natura homo estas malamiko al Dio, kaj estis ekde la falo de Adam, kaj estos, por ĉiam kaj eterne, se li ne cedos al la allogoj de la Sankta Spirito, kaj ne formetos la naturan homon kaj ne fariĝos sanktulo per la elaĉeto de Kristo la Sinjoro, kaj ne fariĝos kiel infano, obeema, dolĉanima, humila, pacienca, plena de amo, cedema al ĉio, kion la Sinjoro opinias justa fari al li, same kiel infano cedas al sia patro.
20. Kaj plie, mi diras al vi, ke la tempo venos, kiam la scio pri Savinto disvastiĝos tra ĉiu nacio, tribo, lingvo kaj popolo.
21. Kaj, sciu, kiam tiu tempo venos, troviĝos neniu senkulpa antaŭ Dio, krom etaj infanoj, sen pentado kaj fido al la nomo de Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca.
22. Kaj eĉ je ĉi tiu momento, kiam vi estos instruinta al via popolo tion, kion la Sinjoro, via Dio, ordonis al vi, eĉ tiam ili troviĝos ne pli senkulpaj antaŭ la okuloj de Dio, nur laŭ la vortoj, kiujn mi diris al vi.
23. Kaj nun mi jam diris la vortojn, kiujn Dio la Sinjoro ordonis al mi.
24. Kaj tiele diras la Sinjoro: Ili staros kiel hela atesto kontraŭ ĉi tiu popolo, je la juĝotago; laŭ ili ĝi estos juĝata, ĉiu homo laŭ siaj faroj, ĉu ili estas bonaj, aŭ ĉu ili estas malbonaj.
25. Kaj, se ili estas malbonaj, ili estas transdonataj al terura konscio pri sia kulpo kaj siaj abomenaĵoj, kio fuĝigos ilin de antaŭ la Sinjoro en staton de mizero kaj senfina turmento, de kiu ili ne povos reveni; ili do trinkis juĝon al siaj animoj.
26. Ili do trinkis el la pokalo de la kolero de Dio, kiun la justeco ne povus rifuzi al ili pli ol ĝi povus rifuzi, ke Adam pekofalu pro sia partopreno de la malpermesita frukto; tial la kompato povas havi nenian rajton pri ili por eterne.
27. Kaj ilia turmentado estas kiel lago de fajro kaj sulfuro, kies flamoj estas neestingeblaj, kaj kies fumo supreniras por ĉiam kaj eterne. Tiele ordonis la Sinjoro al mi. Amen.

ĈAPITRO 4

KAJ nun okazis, kiam la reĝo Benjameno finis paroli la vortojn, kiujn la anĝelo de la Sinjoro transdiris al li, ke li ĵetis sian rigardon sur la homamason, kaj li vidis, ke ili falis sur la teron, ĉar sur ilin falis teruro de la Sinjoro.
2. Kaj ili vidis sin en sia karna stato eĉ malpli ol la polvo de la tero. Kaj unuvoĉe ili ĉiuj laŭte kriis, dirante: Ho, havu kompaton, kaj apliku la elaĉetantan sangon de Kristo por ke ni ricevu pardonon de niaj pekoj, kaj por ke niaj koroj estu purigitaj; ĉar ni kredas je Jesuo Kristo, la Filo de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj ĉion; kiu malsuprenvenos inter la homidojn.
3. Kaj okazis, post kiam ili parolis ĉi tiujn vortojn, ke la Spirito de la Sinjoro malsuprenvenis sur ilin, kaj ili pleniĝis de ĝojo, ricevinte pardonon de siaj pekoj, kaj havante pacon de konscienco, pro la tre granda fido, kiun ili havis al Jesuo Kristo, kiu venos, laŭ la vortoj, kiujn la reĝo Benjameno parolis al ili.
4. Kaj la reĝo Benjameno ree malfermis la buŝon kaj ekparolis al ili, dirante: Miaj amikoj kaj miaj fratoj, mia parencaro kaj mia popolo, mi volas denove altiri vian atenton, por ke vi aŭdu kaj komprenu la reston de miaj vortoj, kiujn mi parolos al vi.
5. Ĉar jen, se la scio pri la boneco de Dio nun vekis vin al sento pri via nenieco kaj via senvalora kaj defalinta stato
6. Mi diras al vi, se vi venis al scio pri la boneco de Dio, kaj lia senegala potenco, kaj lia saĝeco, kaj lia pacienco, kaj lia toleremeco al la homidoj; kaj ankaŭ la elaĉeto el pekoj, kiu estas preparita de post la fondiĝo de la tero, por ke savo venu al tiu, kiu metas sian fidon al la Sinjoro, kaj diligente observas liajn ordonojn, kaj persistas en la fido eĉ ĝis la fino de sia vivo, tio estas, la vivo de la mortema korpo
7. Mi diras, ke tiu estas la homo, kiu ricevos savon, per la elaĉeto el pekoj, kiu estas preparita de post la fondiĝo de la tero por la tuta homaro, por ĉiuj, kiuj iam vivis ekde la falo de Adam, aŭ kiuj vivas, aŭ kiuj iam vivos, eĉ ĝis la fino de la mondo.
8. Kaj ĉi tia estas la maniero, laŭ kiu la savo venas. Kaj ekzistas neniu alia savo krom tio priparolita; nek ekzistas iaj kondiĉoj, per kiuj la homo povas esti savita, krom la kondiĉoj, kiujn mi sciigis al vi.
9. Kredu je Dio; kredu, ke li ekzistas, kaj ke li kreis ĉion, kaj en la ĉielo kaj sur la tero; kredu, ke li havas ĉian saĝon, kaj ĉian povon, kaj en la ĉielo kaj sur la tero; kredu, ke la homo ne komprenas ĉion, kion la Sinjoro povas kompreni.
10. Kaj plie, kredu, ke vi devas penti pri viaj pekoj kaj forlasi ilin, kaj humiligi vin antaŭ Dio; kaj peti kun sincera koro, ke li pardonu vin; kaj nun, se vi kredas ĉion ĉi, atentu, ke vi faros tion.
11. Kaj plie mi diras al vi, kiel mi antaŭe diris, ke, kiel vi venis al la scio pri la gloro de Dio, aŭ se vi konis lian bonecon kaj gustumis lian amon, kaj ricevis pardonadon de viaj pekoj, kio kaŭzas tiel grandegan ĝojon en viaj animoj, tiel same mi volas, ke vi memoru, kaj ĉiam konservu en via memoro, la grandecon de Dio, kaj vian propran neniecon, kaj lian bonecon kaj toleremecon al vi, al vi, neindaj kreitoj, kaj humiligu vin eĉ en la profundoj de humileco, preĝante ĉiutage al la Sinjoro, kaj starante firme en la fido pri tio, kio venos, pri kio parolis la buŝo de la anĝelo.
12. Kaj, aŭdu, mi diras al vi, ke, se vi tion faros, vi ĉiam ĝojos, kaj pleniĝos de la amo de Dio, kaj ĉiam retenos pardonon de viaj pekoj; kaj vi kreskos en la scio de la gloro de tiu, kiu kreis vin, aŭ en la scio pri tio, kio estas virta kaj vera.
13. Kaj vi ne havos intencon malbonfari unu al la alia, sed volos pace vivi, kaj doni al ĉiu homo laŭ tio, kio estas ŝuldata al li.
14. Kaj vi ne permesos, ke viaj infanoj estu malsataj, aŭ senvestaj; kaj vi ankaŭ ne permesos, ke ili malobeu la leĝojn de Dio, kaj batalu kaj kverelu unu kun la aliaj, kaj servu la diablon, kiu estas la mastro de la peko, aŭ kiu estas la malbona spirito pri kiu parolis niaj prapatroj kaj kiu estas malamiko al ĉia virteco.
15. Sed vi instruos al ili iri en la vojoj de la vero kaj prudento; vi instruos al ili ami unu la aliajn, kaj servi unu la aliajn.
16. Kaj plie vi mem helpos tiujn, kiuj bezonas vian helpon; vi donos el via havaĵo al tiu, kiu bezonas; kaj vi ne lasos, ke la almozulo vane metu sian peton antaŭ vin, kaj vi ne deturnos lin de vi, tiel ke li pereu.
17. Vi eble diros: La viro venigis sur sin sian mizeron; pro tio mi haltigos mian manon, kaj mi ne donos al li el iaj manĝaĵoj, kaj mi ne transdonos al li parton el mia havaĵo, por ke li ne suferu, ĉar liaj puniĝoj estas justaj
18. Sed mi diras al vi, ho homo, ke kiu ajn tion faras, tiu sama havos grandan motivon por penti, kaj, se li ne pentos pri tio, kion li faris, li pereos por eterne, kaj havos nenian rajton en la regno de Dio.
19. Ĉar, aŭdu, ĉu ni ĉiuj ne estas almozuloj? Ĉu ni ĉiuj ne dependas de la sama Estulo, nome Dio, por ĉiom da la havaĵo, kiun ni havas, por kaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj, kaj por oro, kaj por arĝento, kaj por ĉiuj kaj ĉiaj riĉaĵoj, kiujn ni havas?
20. Kaj jen, eĉ nunmomente, vi ĵus preĝadis al li, kaj petegis pardonadon de viaj pekoj. Kaj ĉu li lasis, ke vi vane petegu? Ne; li elverŝis sian Spiriton sur vin, kaj plenigis viajn korojn per ĝojo, kaj ŝtopis viajn buŝojn tiel ke vi ne povis paroli, tiom grandega estis via ĝojo.
21. Kaj nun, se Dio, kiu kreis vin, de kiu vi dependas por viaj vivoj kaj por ĉio, kion vi havas, kaj por ĉio, kio vi estas, donas al vi ĉion, kion prave vi petas en fido, kredante, ke vi ricevos, ho tiukaze, kiom vi devus doni de la havaĵo, kiun vi havas, unu al la aliaj.
22. Kaj, se vi juĝas la viron, kiu metas sian peton antaŭ vin pri via havaĵo por ke li ne pereu, kaj vi kondamnas lin, kiom pli justa estos via kondamniĝo pro reteno de via havaĵo, kiu apartenas ne al vi sed al Dio, al kiu ankaŭ via vivo apartenas; kaj tamen vi faras neniun peton, kaj vi ne pentas pri tio, kion vi faris.
23. Mi diras al vi, ve al tiu viro, ĉar lia havaĵo pereos kun li; kaj nun mi diras ĉi tion al tiuj, kiuj estas riĉaj je la aĵoj de ĉi tiu mondo.
24. Kaj plie, mi diras al la malriĉuloj, vi, kiuj ne havas kaj tamen havas sufiĉon por pluekzisti de tago al tago; mi pensas pri ĉiuj el vi, kiuj rifuzas al la almozulo, ĉar vi ne havas; mi volas, ke vi diru en viaj koroj, ke: Mi ne donas ĉar mi ne havas, sed, se mi havus, mi donus.
25. Kaj ja, se vi diras ĉi tion en viaj koroj, vi restas senkulpaj, alie vi estas kondamnitaj; kaj via kondamno estas justa, ĉar vi deziras tion, kion vi ne ricevis.
26. Kaj nun, pro tio, pri kio mi parolis al vi tio estas, pro la reteno de pardono de viaj pekoj de tago al tago, por ke vi povu iri senkulpaj antaŭ Dion mi volas, ke vi donu parton de via havaĵo al la malriĉuloj, ĉiu homo laŭ tio, kion li posedas, nutrante la malsatantojn, vestante la senvestulojn, vizitante la malsanulojn kaj donante helpon al ili, kaj spirite kaj korpe, laŭ iliaj bezonoj.
27. Kaj atentu, ke ĉio ĉi estu farata kun saĝo kaj ordo; ĉar ne estas postulate, ke homo kuru pli rapide ol li havas forton. Kaj plie, estas bone, ke li estu diligenta, por ke tiel li gajnu la premion; tial, ĉio devas esti farata laŭorde.
28. Kaj mi volas, ke vi memoru, ke kiu ajn inter vi prunteprenas de sia najbaro, tiu devos redoni tion, kion li prunteprenis, laŭ sia interkonsento, aŭ alie li faros pekon; kaj li eble pekigos ankaŭ sian najbaron.
29. Kaj fine, mi ne povas diri al vi ĉion, kio povus pekigi vin; ĉar ekzistas diversaj metodoj kaj manieroj, eĉ tiom multaj, ke mi ne povas nombri ilin.
30. Sed ĉi tiom mi povas diri al vi; se vi ne atentos pri vi mem, kaj viaj pensoj, kaj viaj vortoj, kaj viaj agoj, kaj ne observos la ordonojn de Dio, kaj ne persistos en la fido al tio, kion vi aŭdis pri la veno de nia Sinjoro, eĉ ĝis la fino de viaj vivoj, vi devos perei. Kaj nun, ho homo, memoru, kaj ne pereu.

ĈAPITRO 5

KAJ jen okazis, kiam la reĝo Benjameno tiele parolis al sia popolo, ke li sendis homojn inter ilin, dezirante scii pri sia popolo, ĉu ili kredas la vortojn, kiujn li parolis al ili.
2. Kaj ili ĉiuj unuanime kriis, dirante: Jes, ni kredas ĉiujn vortojn, kiujn vi parolis al ni; kaj ni ankaŭ scias pri ilia efektiveco kaj vero, pro la Spirito de la Sinjoro Plejpotenca, kiu faris grandegan ŝanĝon en ni, aŭ en niaj koroj, tiel ke ni ne plu deziras fari malbonon, sed volas konstante fari bonon.
3. Kaj ni mem, per la senfina boneco de Dio, kaj la elmontroj de lia Spirito, ankaŭ havas grandajn perspektivojn pri tio, kio venos; kaj, se estus utile, ni povus profeti pri ĉio.
4. Kaj la fido, kiun ni havis je tio, kion nia reĝo parolis al ni, ja venigis nin al ĉi tiu granda scio, pro kio ni ĝojas kun tiom grandega ĝojo.
5. Kaj ni konsentas transiri en interligon kun nia Dio fari lian volon, kaj obei liajn ordonojn pri ĉio, kion li ordonos al ni, dum la resto de niaj tagoj, por ke ni ne venigu sur nin neniam finotan turmenton, kiel deklaris la anĝelo, por ke ni ne trinku el la pokalo de la kolero de Dio.
6. Kaj ĉi tiuj estas precize la vortoj, kiujn la reĝo Benjameno deziris de ili; kaj li do diris al ili: Vi parolis la vortojn, kiujn mi deziris; kaj la interligo, kiun vi faris, estas justa interligo.
7. Kaj pro la interligo, kiun vi faris, vi nomiĝos la infanoj de Kristo, liaj filoj, kaj liaj filinoj; ĉar jen hodiaŭ li spirite naskis vin; ĉar vi diras, ke viaj koroj estas ŝanĝitaj pro fido je lia nomo; tial vi naskiĝis el li kaj fariĝis liaj filoj kaj liaj filinoj.
8. Kaj per ĉi tiu nomo vi liberiĝas, kaj vi povas liberiĝi per neniu alia nomo. Ne estas donita alia nomo, per kiu savo venas; tial, mi volas, ke vi prenu al vi la nomon de Kristo, ĉiuj el vi, kiuj transiris en interligon kun Dio, ke vi obeos ĝis la fino de viaj vivoj.
9. Kaj okazos, ke kiu ajn faros tion, tiu troviĝos dekstre de Dio, ĉar li scios la nomon, per kiu li nomiĝas; ĉar li nomiĝos per la nomo de Kristo.
10. Kaj nun okazos, ke tiu, kiu ne volas preni al si la nomon de Kristo, devos nomiĝi per iu alia nomo; tial, li trovos sin maldekstre de Dio.
11. Kaj mi volas, ke vi memoru ankaŭ, ke ĉi tiu estas la nomo, kiun, mi diris, mi donos al vi kaj kiu neniam estos elviŝita, krom pro malobeado; tial, atentu, ke vi ne malobeu, por ke la nomo ne elviŝiĝu el viaj koroj.
12. Mi diras al vi, mi volas, ke vi memoru ĉiam reteni la nomon skribita en viaj koroj, por ke vi ne troviĝu maldekstre de Dio, kaj ke vi aŭdu kaj konu la voĉon, per kiu vi estos vokata, kaj ankaŭ la nomon, per kiu li vokos vin.
13. Ĉar, kiu homo konas la mastron, kiun li ne servis, kaj kiu estas fremdulo al li, kaj kiu estas malproksime de la pensoj kaj intencoj de lia koro?
14. Kaj plie, ĉu viro prenas azenon, kiu apartenas al lia najbaro, kaj prizorgas ĝin? Mi diras al vi, Ne; li ne permesas eĉ, ke ĝi paŝtiĝu inter liaj brutoj, sed li forpelos ĝin, kaj elĵetos ĝin. Mi diras al vi, ke tiel same okazos inter vi se vi ne scias la nomon laŭ kiu vi nomiĝas.
15. Tial, mi deziras, ke vi estu firmaj kaj nemoveblaj, ĉiam abundaj en bonaj laboroj, por ke Kristo, la Sinjoro, la Plejpotenca, sigelu vin siaj, por ke vi estu venigitaj al la ĉielo, por ke vi havu ĉiaman savon kaj eternan vivon, per la saĝo, kaj potenco, kaj justeco, kaj kompato de tiu, kiu kreis ĉion, en la ĉielo kaj sur la tero, kiu estas Dio super ĉio. Amen.

ĈAPITRO 17

KAJ tiam okazis, kiam Abinadai finis ĉi tiujn dirojn, ke la reĝo ordonis, ke la pastroj prenu lin kaj mortigu lin.
2. Sed inter ili estis iu, kies nomo estis Alma kaj kiu estis ankaŭ ido de Nifai. Kaj li estis junulo, kaj li kredis la vortojn, kiujn Abinadai diris, ĉar li sciis pri la malbona faro, pri kiu Abinadai atestis kontraŭ ili; tial li ekpledis al la reĝo, ke li ne koleru kontraŭ Abinadai, sed ke li permesu, ke li foriru en paco.
3. Sed la reĝo fariĝis pli kolera, kaj elpeligis Alma-on el inter ili, kaj sendis siajn servistojn post li, por ke ili mortigu lin.
4. Sed li fuĝis de antaŭ ili kaj kaŝis sin, tiel ke ili ne trovis lin. Kaj, kaŝite dum multaj tagoj, li skribis ĉiujn el la vortoj, kiujn Abinadai parolis.
5. Kaj okazis, ke la reĝo faris, ke liaj gardistoj ĉirkaŭu Abinadai on kaj prenu lin; kaj ili ligis lin kaj ĵetis lin en malliberejon.
6. Kaj post tri tagoj, konsiliĝinte kun siaj pastroj, li denove venigis lin antaŭ sin.
7. Kaj li diris al li: Abinadai, ni trovis akuzon kontraŭ vi kaj vi meritas la morton.
8. Ĉar vi diris, ke Dio mem malsuprenvenos inter la homidojn; kaj nun pro ĉi tiu kialo oni mortigos vin se vi ne reprenos ĉiujn el la vortoj de malbono, kiujn vi diris pri mi kaj mia popolo.
9. Abinadai tuj diris al li: Mi diris al vi, mi ne reprenos la vortojn, kiujn mi diris al vi pri ĉi tiu popolo, ĉar ili estas veraj; kaj por ke vi sciu pri ilia vereco, mi lasis min fali en viajn manojn.
10. Jes, kaj mi suferos ĝis la morto, kaj mi ne reprenos miajn vortojn, kaj ili staros kiel atesto kontraŭ vi. Kaj se vi mortigos min, vi verŝos senkulpan sangon, kaj ankaŭ tio staros kiel atesto kontraŭ vi je la lasta tago.
11. Kaj la reĝo Noah estis liberigonta lin, ĉar li timis lian parolon, ĉar li timis, ke la juĝoj de Dio venos al li.
12. Sed la pastroj levis siajn voĉojn kontraŭ li, kaj ekakuzis lin, dirante: Li hontigis la reĝon. Pro tio la reĝo kolere incitiĝis kontraŭ li, kaj li transdonis lin por ke oni mortigu lin.
13. Kaj okazis, ke oni prenis lin kaj ligis lin, kaj skurĝis lian haŭton per brulantaj branĉofaskoj, jes, eĉ ĝis la morto.
14. Kaj, kiam la flamoj komencis brulvundi lin, li kriis al ili, dirante:
15. Aŭdu, eĉ kiel vi faris al mi, same okazos, ke via idaro faros, ke multaj suferu eĉ la dolorojn, kiujn mi suferos, eĉ la dolorojn de la morto per fajro; kaj tio okazos pro tio, ke ili kredos je la savo de la Sinjoro, ilia Dio.
16. Kaj okazos, ke vi estos turmentataj per ĉiaj malsanoj pro viaj malbonaj agoj.
17. Jes, kaj vi estos ĉie frapataj, kaj vi estos pelataj kaj disigataj tien kaj reen, eĉ kiel sovaĝa brutaro estas pelata de sovaĝaj kaj kruelaj bestoj.
18. Kaj en tiu tago vi estos ĉasataj, kaj vi estos kaptitaj de la mano de viaj malamikoj, kaj tiam vi suferos, kiel mi suferas, la dolorojn de la morto per fajro.
19. Tiel Dio plenumas venĝon kontraŭ tiuj, kiuj detruas lian popolon. Ho Dio, Akceptu mian animon.
20. Kaj tiam, dirinte ĉi tiujn vortojn, Abinadai falis, suferinte morton per fajro; jes, mortigite ĉar li rifuzis fornei la ordonojn de Dio; sigelinte la veron de siaj vortoj per sia morto.

ĈAPITRO 18

KAJ okazis, ke Alma, fuĝinte de la servistoj de la reĝo Noa, pentis pri siaj pekoj kaj malvirteco, kaj sekrete rondiris inter la popolo, kaj komencis instrui la vortojn de Abinadai
2. Jes, pri tio, kio venos, kaj ankaŭ pri la releviĝo de la mortintoj, kaj la elaĉeto de la popolo, kio okazos per la potenco, kaj suferoj, kaj morto de Kristo, kaj lia releviĝo kaj supreniro en la ĉielon.
3. Kaj al ĉiuj, kiuj volis aŭdi liajn vortojn, li instruis. Kaj li instruis al ili sekrete, por ke la reĝo ne eksciu tion. Kaj multaj kredis liajn vortojn.
4. Kaj okazis, ke ĉiuj, kiuj kredis lin, iris al loko nomita Mormon, kiu ricevis sian nomon de la reĝo, kaj kiu estis ĉe la limo de la lando, kaj kiu de tempo al tempo en kelkaj sezonoj estis infestata de sovaĝaj bestoj.
5. En Mormon troviĝis fonto de pura akvo, kaj Alma ofte iris tien, ĉar apud la akvo estis densa arbetaro, kie li kaŝis sin dum la tago for de la serĉoj de la reĝo.
6. Kaj okazis, ke tiuj, kiuj kredis lin, iris tien por aŭdi liajn vortojn.
7. Kaj okazis post multaj tagoj, ke bela nombro da homoj kuniĝis en la loko Mormon, por aŭdi la vortojn de Alma. Jes, ĉiuj, kiuj kredis liajn vortojn, kuniĝis por aŭdi lin. Kaj li instruis al ili, kaj predikis al ili pri pentado, kaj liberiĝo, kaj fido je la Sinjoro.
8. Kaj okazis, ke li diris al ili: Rigardu, jen la akvoj de Mormon (ĉar tiel ili nomiĝis) kaj nun, ĉar vi deziras veni en la ŝafejon de Dio, kaj esti nomataj lia popolo, kaj konsentas porti la ŝarĝojn unu de la aliaj, por ke ili estu malpezaj;
9. Jes, kaj volas plori kun tiuj, kiuj ploras; jes, kaj konsoli tiujn, kiuj bezonas konsolon, kaj stari kiel atestantoj de Dio ĉiam, kaj pri ĉio, kaj ĉie kie vi estas, eĉ ĝis la morto, por ke vi estu elaĉetitaj de Dio, kaj estu alkalkulitaj al tiuj de la unua releviĝo, por ke vi havu eternan vivon
10. Mi diras al vi, se tio estas la deziro de viaj koroj, kiun oponon vi havas kontraŭ baptiĝo je la nomo de la Sinjoro, kiel atestanto antaŭ li, ke vi transiris en interligon kun li, ke vi servos lin kaj obeos liajn ordonojn, por ke li pli abunde verŝu sian Spiriton sur vin?
11. Kaj, kiam la popolanoj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili aplaŭdis per la manoj pro ĝojo, kaj ekkriis: Tio estas la deziro de niaj koroj.
12. Kaj tiam okazis, ke Alma prenis Helam-on, kiu estis unu el la unuaj, kaj iris kaj stariĝis en la akvo, kaj kriis, dirante: Ho Sinjoro, elverŝu vian Spiriton sur vian serviston, por ke li faru ĉi tiun agon kun sankteco de koro.
13. Kaj, kiam li diris ĉi tiujn vortojn, la Spirito de la Sinjoro estis sur li, kaj li diris: Helam, mi baptas vin posedante la aŭtoritaton de Dio Plejpotenca, kiel atesto, ke vi transiris en interligon por servi lin ĝis vi estos mortinta laŭ la mortema korpo; kaj la Spirito de la Sinjoro estu elverŝata sur vin; kaj li donu al vi eternan vivon, per la elaĉeto de Kristo, kiun li preparis ekde la fondiĝo de la mondo.
14. Kaj post kiam Alma diris ĉi tiujn vortojn, Alma kaj Helam ambaŭ subiĝis en la akvo, kaj ili leviĝis kaj elvenis el la akvo, ĝojante, estante plenaj de la Spirito.
15. Kaj denove, Alma prenis alian homon, kaj la duan fojon eniris en la akvon, kaj baptis lin tiel kiel la unuan krom tio, ke li ne ree subiĝis en la akvo.
16. Kaj sammaniere li baptis ĉiujn, kiuj iris al la loko Mormon; kaj ili nombris ĉirkaŭ ducent kvar animojn; jes, kaj ili baptiĝis en la akvoj de Mormon, kaj pleniĝis per la graco de Dio.
17. Kaj ili nomiĝis la eklezio de Dio, aŭ la eklezio de Kristo, ekde tiu tempo. Kaj okazis, ke ĉiu ajn, kiu baptiĝis per la potenco kaj aŭtoritato de Dio, aldoniĝis al lia eklezio.
18. Kaj okazis, ke Alma, havante aŭtoritaton de Dio, starigis pastrojn; nome, unu pastron por ĉiu kvindeko da ili, li starigis por prediki al ili, kaj por instrui al ili pri tio, kio apartenas al la regno de Dio.
19. Kaj li ordonis al ili, ke ili instruu nenion krom nur tio, kion li instruis, kaj tio, kio estis parolita de la buŝo de la sanktaj profetoj.
20. Jes, li ja ordonis al ili, ke ili prediku nenion krom nur pentado kaj fido al la Sinjoro, kiu liberigis sian popolon.
21. Kaj li ordonis al ili, ke ne estu disputoj unu kun alia, sed ke ili rigardu antaŭen per unuigita okulo, havante unu fidon kaj unu baptiĝon, havante siajn korojn kunligitaj en unueco kaj en amo unu al la aliaj.
22. Kaj tiel li ordonis ilin prediki. Kaj tiel ili fariĝis la infanoj de Dio.
23. Kaj li ordonis al ili, ke ili memoru pri la tago sabata, ke ili tenu ĝin sankta, kaj ke ĉiutage ili gloru la Sinjoron, sian Dion.
24. Kaj li ordonis al ili ankaŭ, ke la pastroj, kiujn li starigis, laboru per siaj propraj manoj por vivteni sin.
25. Kaj unu tago en ĉiu semajno estis elektita, por ke ili kuniĝu por instrui al la popolo, kaj por adori la Sinjoron, sian Dion, kaj ankaŭ tiel ofte kiel ili povos, por kolektiĝi.
26. Kaj la pastroj ne dependu de la popolo por siaj vivrimedoj; sed por sia laboro ili ricevos la gracon de Dio, por ke ili fariĝu fortaj en la Spirito, havante la scion de Dio, por ke ili instruu per potenco kaj aŭtoritato el Dio.
27. Kaj plie Alma ordonis, ke la anoj de la eklezio donu parton de sia havaĵo, ĉiu laŭ tio, kion li havas; se iu havas pli abunde, tiu donu pli abunde; kaj de tiu, kiu havas nur malmulton, oni postulu nur malmulton; kaj al tiu, kiu havas neniom, oni donu iom.
28. Kaj tiumaniere ili donu parton de sia havaĵo propravole kaj bondezire al Dio, kaj al tiuj pastroj, kiuj estas bezonantoj, jes, kaj al ĉiu bezonanta, senvesta animo.
29. Kaj ĉi tion li diris al ili, ordonite de Dio; kaj ili iris en virto antaŭ Dio, donante unu al la aliaj kaj materie kaj spirite laŭ iliaj bezonoj kaj iliaj mankoj. 30. Kaj okazis, ke ĉio ĉi fariĝis en Mormon, jes ĉe la akvoj de Mormon, en la arbetaro, kiu estis apud la akvoj de Mormon; ja, la loko Mormon, la akvoj de Mormon, la arbetaro de Mormon, kiel belaj ili estas al la okuloj de tiuj, kiuj tie venis al la kono de sia Elaĉetanto; jes, kaj kiel feliĉaj ili estas, ĉar ili glorkantos al li por eterne.
31. Kaj ĉio ĉi fariĝis ĉe la limo de la lando, por ke la reĝo ne eksciu pri tio.
32. Sed okazis, ke la reĝo, rimarkinte moviĝon en la popolo, sendis siajn servistojn por observi ilin. Pro tio je la tago, en kiu ili kolektiĝis por aŭdi la vorton de la Sinjoro, ili malkaŝiĝis al la reĝo.
33. Kaj la reĝo tiam diris, ke Alma incitas la popolon ribeli kontraŭ li; li do sendis sian armeon por detrui ilin.
34. Kaj okazis, ke Alma kaj la popolo de la Sinjoro estis informitaj pri la veno de la armeo de la reĝo; ili do prenis siajn tendojn kaj siajn familiojn kaj foriris en la dezerton.
35. Kaj ilia nombro estis ĉirkaŭ kvarcent kvindek animoj.

LA LIBRO DE ALMA
LA FILO DE ALMA

ĈAPITRO 5

NUN okazis, ke Alma ekdonis la vorton de Dio al la popolo, unue en la lando Zarahemla, kaj de tie tra la tuta lando.
2. Kaj jen la vortoj, kiujn li parolis al la popolo de la Eklezio, kiu estis establita en la urbo Zarahemla, laŭ lia propra analo, dirante;
3. Mi Alma, konsekrita de mia patro Alma, por ke mi estu ĉefpastro super la eklezio de Dio, ĉar li havis potencon kaj aŭtoritaton de Dio fari tion, jen mi diras al vi, ke li ekstarigis eklezion en la lando, kiu bordas al Nefi; jes, la lando, kiun oni nomas la lando de Mormon; jes, kaj li baptis siajn fratojn en la akvoj de Mormon.
4. Kaj jen mi diras al vi, ili estis savitaj el la manoj de la popolo de la reĝo Noa per la mizerikordo kaj potenco de Dio.
5. Kaj post tiam ili estis sklavigitaj de la manoj de la lamanidoj en la dezerto; jes, mi diras al vi, ili estis kaptitoj kaj ree la eternulo savis ilin el la sklaveco per la potenco de sia vorto; kaj ni estis venigitaj en ĉi tiun landon, kaj ĉi tie ni ekstarigis la eklezion de Dio ankaŭ en ĉi tiu lando.
6. Kaj nun mi diras al vi, miaj fratoj, vi, kiuj apartenas al ĉi tiu eklezio, ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro la kaptitecon de viaj prapatroj? Jes, kaj ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro lian mizerikordon kaj paciencon al ili? Jes, kaj plie, ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro, ke li savis iliajn animojn el la infero?
7. Jam li ŝanĝis iliajn korojn; jes, li vekis ilin el profunda dormo, kaj ili vekiĝis al Dio. Ili ja estis meze de la mallumo; malgraŭ tio iliaj animoj estis lumigitaj per la lumo de la eterna vorto; jes, la ligiloj de la morto kaj la katenoj de la infero ĉirkaŭis ilin, kaj eterna pereo atendis ilin.
8. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj, ĉu ili estis detruitaj? Mi diras al vi, ke ili ne estis detruitaj.
9. Kaj ree mi demandas, ĉu la ligiloj de la morto estis rompitaj, kaj ĉu la katenoj de la infero, kiuj ĉirkaŭis ilin, estis malligitaj? Mi diras al vi, jes, ili estis malligitaj, kaj iliaj animoj disfloris, kaj ili kantis pri la elaĉetanta amo. Kaj mi diras al vi, ke ili estas savitaj.
10. Kaj nun mi demandas al vi, sub kiuj kondiĉoj ili estis savitaj? Jes, kian motivon ili havis por atendi savon? Kio estas la kaŭzo, kiu liberigis ilin el la ligiloj de la morto, jes, kaj ankaŭ el la katenoj de la infero?
11. Aŭdu, mi povas diri al vi ĉu mia patro Alma ne kredis la vortojn, kiujn transdonis la buŝo de Abinadai? Kaj ĉu li ne estis sankta profeto? Ĉu li ne diris la vortojn de Dio, kaj ĉu mia patro Alma ne kredis ilin?
12. Kaj pro lia fido grandega ŝanĝiĝo okazis en lia koro. Jen mi diras al vi, ke ĉio ĉi estas vera.
13. Kaj okazis, ke li predikis la vorton al viaj prapatroj, kaj grandega ŝanĝiĝo okazis ankaŭ en iliaj koroj, kaj ili humiligis sin kaj fidis la veran kaj vivantan Dion. Kaj, aŭdu, ili estis fidelaj ĝis la fino; pro tio ili saviĝis.
14. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj de la eklezio, ĉu vi estas spirite naskitaj el Dio? Ĉu vi ricevis lian bildon en vian mienon? Ĉu vi spertis ĉi tian grandegan ŝanĝiĝon en viaj koroj?
15. Ĉu vi fidadas pri la elaĉeto de tiu, kiu kreis vin? Ĉu vi antaŭen rigardas per fidanta okulo, kaj vidas ĉi tiun morteman korpon levata en senmortecon, kaj ĉi tiun putreman levata en senputrecon, por stari antaŭ Dio por esti juĝata laŭ la agoj, kiuj estis faritaj en la mortema korpo?
16. Mi diras al vi, ĉu vi povas imagi al vi, ke vi aŭdas la voĉon de la Sinjoro diranta al vi, je tiu tago; Venu al mi, vi benataj, ĉar jen viaj faroj estis faroj de justeco sur la tuta tero?
17. Aŭ ĉu vi imagas al vi, ke vi povos mensogi al la Sinjoro je tiu tago, kaj diri Sinjoro, niaj faroj estis justaj faroj sur la tero kaj ke li savos vin?
18. Aŭ, alie, ĉu vi povas imagi vin venigitaj antaŭ la tribunalon de Dio kun viaj animoj plenaj de kulposento kaj rimorso, kaj memorantaj vian kompletan kulpecon, jes, perfekte memorantaj ĉiujn el viaj malvirtaj faroj, jes, memorantaj, ke vi malhonoris la ordonojn de Dio?
19. Mi diras al vi, ĉu vi povos supren rigardi al Dio je tiu tago kun pura koro kaj puraj manoj? Mi diras al vi, ĉu vi povos supren rigardi, havante la bildon de Dio gravuritan sur viaj mienoj?
20. Mi diras al vi, ĉu vi povos pensi pri la savo, kiam vi cedis vin por fariĝi regatoj de la diablo?
21. Mi diras al vi, vi scios je tiu tago, ke vi ne povos esti savita; ĉar neniu homo povos esti savita se liaj vestoj ne estas lavite blankaj; jes, liaj vestoj devos esti purigataj ĝis ili estos senigitaj de ĉia malpuraĵo, per la sango de tiu, pri kiu niaj prapatroj diris, ke li venos por elaĉeti sian popolon el iliaj pekoj.
22. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj, kiel iu el vi sentos, se vi staros antaŭ la tribunalo de Dio, havante viajn vestojn makulitajn per sango kaj ĉia malpuraĵo? Ja, kion tiuj ĉi aĵoj atestos kontraŭ vi?
23. Ĉu ili ne atestos, ke vi estas murdintoj, jes, kaj ankaŭ ke vi estas kulpaj pri ĉiaj malvirtecoj?
24. Nu, miaj fratoj, ĉu vi supozas, ke tia ulo havos lokon sidi en la regno de Dio, kun Abrahamo, kun Isaak, kaj kun Jakob, kaj ankaŭ kun ĉiuj el la sanktaj profetoj, kies vestoj estas purigitaj kaj senmakulaj, puraj kaj blankaj?
25. Mi diras al vi, Ne; krom se vi igus nian Kreinton mensoganto de la komenco, aŭ supozus, ke li estas mensoganto de la komenco, vi ne povus supozi, ke tiaj uloj povas havi lokon en la regno de la ĉielo; sed ili estos elĵetitaj, ĉar ili estas la infanoj de la regno de la diablo.
26. Kaj nun, aŭdu, mi diras al vi, miaj fratoj, se vi spertis ŝanĝiĝon en viaj koroj, kaj se vi sentis emon kanti la kanton de elaĉetanta amo, mi volas demandi, ĉu vi tiel sentas nun?
27. Ĉu vi iradis, tenante vin sen riproĉo antaŭ Dio? Se vi estus vokataj morti nunmomente, ĉu vi povus diri en vi mem, ke vi estis sufiĉe humilaj? Ke viaj vestoj estas purigitaj kaj blankigitaj per la sango de Kristo, kiu venos elaĉeti sian popolon de iliaj pekoj?
28. Aŭdu, ĉu vi estas senfierigitaj? Mi diras al vi, ke, se vi ne estas tiaj, vi ne preparis vin renkonti Dion. Aŭdu, vi devas rapide prepari vin; ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝas, kaj tia homo ne havas eternan vivon.
29. Aŭdu, mi diras, ĉu inter vi troviĝas iu, kiu ne estas senenviigita? Mi diras al vi, ke tia homo ne preparas sin; kaj mi deziras, ke li rapide preparu sin, ĉar la horo alproksimiĝas, kaj li ne scias, kiam la momento alvenos; ĉar tia homo ne estos lasita senpuna.
30. Kaj plie mi diras al vi, ĉu inter vi troviĝas iu, kiu mokas sian fraton, aŭ kiu amasigas persekutojn super li?
31. Ve al tiu ulo, ĉar li ne preparis sin, kaj la tempo alproksimiĝas, kiam li devos penti aŭ li ne povos esti savata;
32. Jes, ve ja al ĉiuj al vi malbonaj farantoj; pentu, pentu, ĉar Dio la Sinjoro diris tion.
33. Li ja sendas inviton al ĉiuj homoj, ĉar la brakoj estas etendataj al ili, kaj li diras: Pentu, kaj mi akceptos vin.
34. Jes, li diras: Venu al mi, kaj vi partoprenos el la frukto de la arbo de vivo; jes, vi libere manĝos kaj trinkos el la pano kaj la akvoj de vivo;
35. Jes, venu al mi kaj aperigu agojn de justeco, kaj vi ne estos dehakataj kaj ĵetataj en fajron
36. Ĉar, aŭdu, la tempo alproksimiĝas, kiam kiu ajn ne donas bonan frukton, aŭ kiu ajn ne faras agojn de justeco, tiu sama havos motivon por plori kaj funebri.
37. Ho vi malbonaj farintoj; vi, kiuj blove ŝvelis per la vantaĵoj de la mondo, vi, kiuj, pretendante koni la vojojn de la justeco, tamen erarvagis kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston, kvankam paŝtisto vokis al vi kaj ankoraŭ vokas al vi, sed vi ne volas aŭskulti lian voĉon;
38. Aŭdu, mi diras al vi, ke la bona paŝtisto vokas al vi; jes, kaj li vokas vin laŭ sia propra nomo, kiu estas la nomo Kristo; kaj, se vi ne volas aŭskulti la voĉon de la bona paŝtisto, kaj ne volas aŭdi la nomon per kiu vi estas alvokataj nu, vi ne estos la ŝafoj de la bona paŝtisto.
39. Kaj do, se vi ne estas la ŝafoj de la bona paŝtisto, el kiu ŝafejo vi estas? Nu, mi diras al vi, ke la diablo estas via paŝtisto, kaj vi estas el lia ŝafejo; kaj ja, kiu povas nei tion? Aŭdu, mi diras al vi, ĉiu, kiu neas tion, estas mensoganto kaj infano de la diablo.
40. Ĉar mi diras al vi, ke ĉio, kio estas bona, venas de Dio, kaj ĉio, kio estas malbona, venas de la diablo.
41. Tial, se homo estigas bonajn agojn, li aŭskultas la voĉon de la bona paŝtisto, kaj li sekvas lin; sed tiu, kiu estigas malbonajn agojn, fariĝas infano de la diablo, ĉar li aŭskultas lian voĉon, kaj sekvas lin.
42. Kaj ĉiu, kiu faras ĉi tion, devas ricevi sian salajron de li; tial, kiel sian salajron li ricevas morton koncerne aferojn, kiuj rilatas al la justeco, estante mortinta koncerne ĉiujn bonajn agojn.
43. Kaj nun, miaj fratoj, mi volas, ke vi aŭdu min, ĉar mi parolas per la energio de mia animo; ĉar mi ja klare parolis al vi, tiel ke vi ne povu erari, alivorte, mi parolis laŭ la ordonoj de Dio.
44. Ĉar mi estas vokita tiel paroli, laŭ la sankta ordo de Dio, kiu estas en Jesuo Kristo; jes, mi estas ordonita stari kaj atesti al ĉi tiu popolo tion, kion diris niaj prapatroj pri tio, kio venos poste.
45. Kaj tio ne estas ĉio. Ĉu vi supozas, ke mi scias pri ĉi tio per mi mem? Mi ja atestas al vi, ke mi scias, ke tio, pri kio mi parolis, estas vera. Kaj kiel viasupoze mi scias pri ties vereco?
46. Nu, mi diras al vi, mi scias tion per la Sankta Spirito de Dio. Mi ja fastis kaj preĝis multajn tagojn por ke mi sciu tion per mi mem. Kaj nun mi mem ja scias, ke tio estas vera; ĉar Dio la Sinjoro elmontris tion al mi per sia Sankta Spirito; kaj ĉi tio estas la spirito de revelacio, kiu estas en mi.
47. Kaj plie, mi diras al vi, ke tio, ke la vortoj diritaj de niaj prapatroj estas veraj, estas tiamaniere malkaŝita al mi, eĉ laŭ la spirito de profetado, kiu estas en mi kiu ankaŭ estas per la elmontro de la Spirito de Dio.
48. Mi diras al vi, ke mi mem scias, ke ĉio, kion mi diros al vi pri tio, kio venos poste, estas vera; kaj mi diras al vi, ke mi scias, ke Jesuo Kristo venos, jes, la Filo, la Solenaskito de la Patro, plena de graco, kaj mizerikordo, kaj vero. Kaj li ja estas tiu, kiu venos por forigi la pekojn de la mondo, jes, la pekojn de ĉiu homo, kiu firme kredas je lia nomo.
49. Kaj nun mi diras al vi, ke ĉi tio estas la ordo pri kiu mi estas vokita, jes, por prediki al miaj amataj fratoj, jes, kaj al ĉiu, kiu loĝas en la lando; jes, por prediki al ĉiuj, kaj maljunaj kaj junaj, kaj sklavaj kaj liberaj; jes, mi diras al vi, la maljunuloj, kaj ankaŭ la mezaĝuloj, kaj la kreskanta generacio; jes, por krii al ili, ke ili devas penti kaj renaskiĝi.
50. Jes, tiele diras la Spirito: Pentu, ĉiuj vi finoj de la tero, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝas: jes, la Filo de Dio venas en sia gloro, en siaj potenco, majesto, povo kaj regado. Jes, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ke la Spirito diras: Jen la gloro de la Reĝo de la tuta tero; kaj ankaŭ la Reĝo de la Ĉielo tre baldaŭ elbrilos inter ĉiuj homidoj.
51. Kaj la Spirito ankaŭ diras al mi, jes, krias al mi per laŭta voĉo, dirante; Eliru kaj diru al ĉi tiu popolo Pentu, ĉar, se vi ne pentos, vi neniel povos heredi la regnon de la ĉielo.
52. Kaj denove mi diras al vi, la Spirito diras; Jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo: tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estos dehakata kaj ĵetata en fajron, jes, fajron, kiu ne estas forbrulebla kaj estas ja neestingebla. Aŭdu, kaj memoru, la Sanktulo diris tion.
53. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ĉu vi povas kontraŭstari ĉi tiujn dirojn; jes, ĉu vi povas formeti ĉi tion, kaj premi la Sanktulon sub viaj piedoj: jes, ĉu vi povas ŝveliĝi vin blove en la fiereco de viaj koroj; jes, ĉu vi ankoraŭ persistos en portado de multekostaj vestoj kaj direktado de viaj koroj al la vantaĵoj de la mondo, al viaj riĉaĵoj?
54. Jes, ĉu vi persistos en supozado, ke vi estas pli bona unu ol alia; jes, ĉu vi persistos en la persekutado de viaj fratoj, kiuj humiliĝas kaj iras laŭ la sankta ordo de Dio, per kiu ili eniris ĉi tiun eklezion, sanktigite de la Sankta Spirito, kaj ili estigas farojn, kiuj estas taŭgaj por pentado
55. Jes, kaj ĉu vi persistos en turnado de via dorso el la malriĉuloj kaj la senhavuloj, kaj en rifuzado doni el via havaĵo al ili?
56. Kaj fine, al ĉiuj el vi, kiuj persistos en via malvirteco, mi diras al vi, ke ĉi tiuj estos dehakataj kaj ĵetataj en fajron, se ili ne rapide pentos.
57. Kaj nun mi diras al vi, al ĉiuj el vi, kiuj deziras sekvi la voĉon de la bona paŝtisto, elvenu el la malvirtuloj, kaj apartigu vin, kaj ne tuŝu iliajn malpuraĵojn; kaj iliaj nomoj ja elviŝiĝos, por ke la nomoj de la malvirtuloj ne estu kalkulataj inter la nomoj de la virtuloj, por ke la Vorto de Dio plenumiĝu, kiu diris: La nomoj de la malvirtuloj ne estos miksitaj kun la nomoj de mia popolo;
58. Ĉar la nomoj de la justuloj estos skribitaj en la libro de vivo, kaj mi donos al ili heredaĵon dekstre de mi. Kaj nun, miaj fratoj, kion vi diros kontraŭ ĉi tio? Mi diras al vi, ke, se vi parolos kontraŭ ĝi, tio ne gravas, ĉar la vorto de Dio devas plenumiĝi.
59. Ĉar kiu paŝtisto troviĝas inter vi, kiu, havante multajn ŝafojn, ne gardas ilin, por ke la lupoj ne envenu kaj manĝu lian gregon? Kaj ja, se lupo eniras inter sian ŝafaron, ĉu li ne elpelas ĝin? Jes, kaj fine, se li povos, li detruos ĝin.
60. Kaj nun mi diras al vi, ke la bona paŝtisto vokas al vi; kaj, se vi aŭskultos lian voĉon, li venigos vin en lian ŝafejon, kaj vi estos liaj ŝafoj; kaj li ordonas al vi, ke vi ne permesu, ke malsatega lupo envenu inter vin, por ke vi ne estu ekstermitaj.
61 . Kaj nun mi, Alma, ordonas al vi en la lingvaĵo de tiu, kiu ordonas al mi, ke vi observu obei la vortojn, kiujn mi parolis al vi.
62. Mi parolas per ordono al vi, kiuj apartenas al la eklezio; kaj al tiuj, kiuj ne apartenas al la eklezio, mi parolas per invito, dirante: Venu kaj baptiĝu por pento, por ke ankaŭ vi partoprenu el la fruktoj de la arbo de vivo.

ĈAPITRO 11

NU, laŭ la leĝo de Mozaja ĉiu viro, kiu estis juĝisto de la Leĝo, aŭ tiuj, kiuj estis nomitaj esti juĝistoj, ricevu salajron laŭ la tempo dum kiu ili laboris por juĝi tiujn, kiuj prezentiĝis antaŭ ili por esti juĝataj.
2. Se homo ŝuldis al alia, kaj ne volis pagi tion, kion li ŝuldis, oni denuncis lin al la juĝisto; kaj la juĝisto uzis sian aŭtoritaton kaj sendis oficistojn por ke la homo estu alkondukata antaŭ lin; kaj li juĝis la homon laŭ la leĝo kaj la atestoj, kiujn oni faris kontraŭ li, kaj sekve la homo estis devigata pagi tion, kion li ŝuldis, aŭ esti senposedigita, aŭ esti elpelita el la popolo kiel ŝtelinto kaj rabinto.
3. Kaj la juĝisto ricevis kiel sian salajron laŭ sia labortempo po unu senino da oro por unu tago, aŭ po unu senumo da arĝento, kiu egalas al unu senino da oro; kaj tio konformis al la leĝo, kiu estis donita.
4. Jen sekvas la nomoj de la diversaj oraj moneroj, kaj arĝentaj moneroj, laŭ ilia valoro. Kaj la nomoj estis donitaj de la nifaidoj, ĉar ili ne kalkulis laŭ la maniero de la Judoj, kiuj estis ĉe Jerusalemo; kaj ili ankaŭ ne mezuris laŭ la maniero de la Judoj; sed ili ŝanĝis sian kalkulmetodon kaj siajn mezurojn laŭ la opinioj kaj la cirkonstancoj de la popolo, en ĉiu generacio, ĝis la regado de la juĝistoj, kiujn la reĝo Mozaja estigis.
5. La kalkulado estis jena senino da oro, seono da oro, ŝumo da oro kaj limnaho de oro.
6. Senumo da arĝento, amnoro da arĝento, ezromo da arĝento, kaj ontio da arĝento.
7. Unu senumo da arĝento egalis unu seninon da oro, kaj por mezuro de hordeo kaj por mezuro de ĉiu speco de greno.
8. La sumo de seono de oro estis duoblo de la valoro de senino.
9. Kaj unu ŝumo da oro havis duoblon de la valoro de unu seono.
10. Kaj unu limnaho da oro havis la valoron de ili ĉiuj.
11. Kaj unu amnoro da arĝento estis tiel granda kiel du senumoj.
12. Kaj unu ezromo da arĝento estis tiel granda kiel kvar senumoj.
13. Kaj unu ontio estis tiel granda kiel ili ĉiuj.
14. Jen nun la valoro de la malpli grandaj moneroj de ilia kalkulmaniero
15. Unu ŝiblono estas duono de unu senumo; duonmezuro da hordeo do valoras unu ŝiblonon.
16. Kaj unu ŝiblumo estas duono de ŝiblono.
17. Kaj unu leaho estas duono de ŝiblumo.
18. Tio estas ilia valoro laŭ ilia kalkulo.
19. Unu antiono da oro egalas tri ŝiblonojn.
20. Nur kun la celo akiri profiton, ĉar ili ricevis sian salajron laŭ sia labortempo, ili incitis la popolon al malpaco kaj ĉiaj tumultoj kaj malvirteco, por ke ili havu pli da laboro, por ke ili akiru monon laŭ la procesoj, kiuj prezentiĝis antaŭ ili; pro tio ili incitis la popolon kontraŭ Alma kaj Amulek.
21. Kaj ĉi tiu Zeezrom komencis demandi al Amulek, dirante; Ĉu vi respondos al mi kelkajn demandojn, kiujn mi demandos al vi? Ĉar Zeezrom estis homo sperte lerta pri la intencoj de la diablo, ke li detruu tion, kio estas bona; tial li diris al Amulek; Ĉu vi respondos al la demandoj, kiujn mi metos al vi?
22. Kaj Amulek diris al li; Jes, se tio estos laŭ la Spirito de la Sinjoro, kiu estas en mi; ĉar mi diros nenion, kiu kontraŭas al la spirito de la Sinjoro. Kaj Zeezrom diris al li; Jen ses ontioj da arĝento, kaj ĉiujn el ili mi donos al vi se vi neos la ekziston de Suprema Estaĵo.
23. Tiam Amulek diris: Ho vi infano de la infero, kial vi tentas min? Ĉu vi ne scias, ke la justuloj ne cedas al tiaj tentoj?
24. Ĉu vi kredas, ke ne ekzistas Dio? Mi diras el vi. Ne, vi scias, ke ekzistas Dio, sed vi amas tiun monaĉon pli ol lin.
25. Kaj nun vi mensogis antaŭ Dio al mi. Vi diris al mi Jen ĉi tiujn ses ontiojn, kiuj havas grandan valoron, mi donos al vi kiam en via koro vi deziris deteni ilin de mi; kaj via sola deziro estis, ke mi neu la veran kaj vivantan Dion, por ke vi havu okazon detrui min. Kaj nun aŭdu, por ĉi tiu granda malbono vi havos vian rekompencon.
26. Kaj Zeezrom diris al li: Ĉu vi diras, ke ekzistas vera kaj vivanta Dio?
27. Kaj Amulek diris: Jes, ekzistas vera kaj vivanta Dio.
28. Tiam Zeezrom diris: Ĉu ekzistas pli ol unu Dio?
29. Kaj li respondis, Ne.
30. Tiam Zeezrom plue diris al li; Kiel vi scias tion?
31. Kaj li diris: Anĝelo sciigis tion al mi.
32. Kaj Zeezrom plue diris: Kiu estas tiu, kiu venos? Ĉu tiu estas la Filo de Dio?
33. Kaj li diris al li, Jes.
34. Kaj Zeezrom plue diris: Ĉu li savos sian popolon en iliaj pekoj? Kaj Amulek respondis kaj diris al li: Mi diras al vi, ke ne, ĉar estas ne eble, ke li forneu sian vorton.
35. Tiam Zeezrom diris al la popolo: Atentu, ke vi memoru ĉi tion; ĉar li diris, ke ekzistas nur unu Dio; tamen li diris, ke la Filo de Dio venos, sed li ne savos sian popolon kvazaŭ li havus aŭtoritaton ordoni al Dio.
36. Tiam Amulek plue diris al li: Aŭdu, vi mensogis, ĉar vi diris, ke mi parolis kvazaŭ mi havus aŭtoritaton ordoni al Dio, ĉar mi diris, ke li ne savos sian popolon en iliaj pekoj.
37. Kaj mi ree diras al vi, ke li ne povos savi ilin en iliaj pekoj; ĉar mi ne povas fornei lian vorton, kaj li diris, ke neniu malpurulo havos heredon en la regno de la ĉielo; tial, kiel vi povos esti savitaj se vi ne havos heredon en la regno de la ĉielo? Tial, vi ne povos esti savitaj en viaj pekoj.
38. Tiam Zeezrom plue diris al li; Ĉu la Filo de Dio estas la Eterna Patro mem
39. Kaj Amulek diris al li; Jes, li estas la Eterna Patro mem de la ĉielo kaj la tero, kaj de ĉio, kio estas en ili; li estas la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta;
40. Kaj li venos en la mondon por elaĉeti sian popolon; kaj li prenos sur sin la pekojn de tiuj, kiuj kredas je lia nomo; kaj tiuj havos eternan vivon, kaj savo venos al neniu alia.
41. Tial la malvirtuloj restos kvazaŭ estus okazinta neniu elaĉeto, krom malligo de la ligiloj de la morto; ĉar ja alproksimiĝas la tago, kiam ĉiuj leviĝos el la mortintoj kaj staros antaŭ Dio, kaj estos juĝataj laŭ siaj faroj.
42. Nun, ekzistas morto, kiu estas nomita portempa morto; kaj la morto de Kristo malplektos la ligilojn de ĉi tiu portempa morto, por ke ĉiuj estu levitaj el ĉi tiu portempa morto.
43. La spirito kaj la korpo estos rekunigitaj en sia perfekta formo; kaj membroj kaj artikoj estos redonitaj al sia ĝusta korpo, eĉ kiel ni nuntempe estas; kaj ni kondukiĝos por stari antaŭ Dio, sciante kiel ni nun scias, kaj ni havos klaran memoron pri nia tuta kulpeco.
44. Tiam ĉi tiu restarigo okazos al ĉiuj, kaj maljunaj kaj junaj, kaj sklavaj kaj liberaj, kaj viraj kaj virinaj, kaj malvirtaj kaj justaj; kaj eĉ ne unu sola el la haroj de iliaj kapoj estos perdita; sed al ĉio estos redonita ĝia perfekta formo, kiel ĝi estas nun, eĉ en la korpo, kaj ĉiuj estos venigitaj kaj vokitaj antaŭ la tribunalon de Kristo la Filo, kaj Dio la Patro, kaj la Sankta Spirito, kiuj estas unu Eterna Dio, por esti juĝataj laŭ siaj faritaĵoj, ĉu ili estas bonaj aŭ ĉu ili estas malbonaj.
45. Nun, mi ja parolis al vi pri la morto de la mortema korpo, kaj ankaŭ pri la releviĝo de la mortinta korpo. Mi diras al vi, ke ĉi tiu mortema korpo leviĝos al senmorta korpo, tio estas el la morto, eĉ el la unua morto, al la vivo, tiel ke ili ne povos ree morti; iliaj spiritoj unuiĝos kun iliaj korpoj, neniam dividote; tiel la tuto fariĝos spiriteca kaj senmorta, por ke ili ne plu forputru.
46. Tiam, kiam Amulek finis tiujn vortojn, la popolo denove ekmiris, kaj ankaŭ Zeezrom ektremis. Kaj tiel finiĝis la vortoj de Amulek; jen ĉio, kion mi skribis.

ĈAPITRO 12

RIMARKINTE, ke la vortoj de Amulek silentigis Zeezrom-on, ĉar tiu vidis, ke Amulek surprizis lin en lia mensogado kaj trompado por detrui lin, kaj rimarkante, ke Zeezrom ektremas pro konscio pri sia kulpo, Alma malfermis sian buŝon kaj komencis paroli al li, kaj konfirmi la vortojn de Amulek, kaj klarigi aferojn pli profunde kaj malvolvi la Skribojn pli malkaŝe ol Amulek faris.
2. La ĉirkaŭanta popolo aŭdis la vortojn, kiujn Alma diris al Zeezrom; ĉar la homamaso estis granda, kaj li parolis ĉi maniere;
3. Nun, Zeezrom, pro tio ke oni ekkonis vin en viaj mensogoj kaj ruzoj, ĉar vi mensogis ne nur al homoj, sed vi mensogis al Dio; ĉar, efektive, li konas ĉiujn el viaj pensoj, kaj vi vidas, ke lia Spirito konigas al ni viajn pensojn;
4. Kaj vi vidas, ke ni scias, ke via plano estis tre ruza plano, laŭ la ruza intenco de la diablo, mensogi kaj trompi ĉi tiun popolon, por ke vi povu turni ilin kontraŭ ni, insulti nin kaj elĵeti nin -
5. Nu, ĉi tio estis plano de via kontraŭulo, kaj li ekzercis sian potencon en vi. Mi ja volas, ke vi memoru, ke tion, kion mi diras al vi, mi diras al ĉiuj.
6. Kaj, aŭdu, mi diras al vi ĉiuj, ke jen estis kaptilo de la kontraŭulo, kiun li metis por kapti ĉi tiun popolon, por ke li servutigu vin, por ke li ĉirkaŭigu vin per siaj katenoj, por ke li ĉenu vin teren por eterna detruo, laŭ la povo de sia kaptiteco.
7. Post kiam Alma diris ĉi tiujn vortojn, Zeezrom pli multe ektremis, ĉar li pli kaj pli konvinkiĝis pri la povo de Dio; kaj li ankaŭ konvinkiĝis, ke Alma kaj Amulek havas scion pri li, ĉar li konvinkiĝis, ke ili konas la pensojn kaj intencojn de lia koro; ĉar potenco estis donita al ili por ke ili sciu pri ĉi tio laŭ la spirito de profetado.
8. Kaj Zeezrom komencis demandadi al ili, por ke li sciu pli multon pri la regno de Dio. Kaj li diris al Alma; Kion signifas tio, kion Amulek parolis pri la releviĝo de la mortintoj, ke ĉiuj, kaj la justuloj kaj la maljustuloj, leviĝos el la mortintoj, kaj kondukiĝos por stari antaŭ Dio por esti juĝotaj laŭ siaj faritaĵoj?
9. Kaj tiam Alma komencis klarigi ĉi tion al li, dirante; Al multaj estas donite scii la misterojn de Dio; tamen ili kuŝas sub strikta ordono, ke ili transdonu nur la porcion de lia vorto, kiun li donas al la homidoj, laŭ la atento kaj fervoro, kiujn ili donas al li.
10. Kaj, sekve, kiu malmoligos sian koron, tiu ricevos la malpli grandan porcion de la vorto; kaj al tiu, kiu ne malmoligos sian koron, estos donita la pli granda porcio de la vorto, ĝis estos donite al li scii la misterojn de Dio ĝis plena sciado.
11. Kaj al tiuj, kiuj malmoligos siajn korojn, estos donita la malpli granda porcio de la vorto ĝis ili scios nenion pri liaj misteroj; kaj tiam ili estos kaptitaj de la diablo, kaj kondukitaj laŭ lia volo malsupren al pereo. Tio do estas, kion signifas la katenoj de la infero.
12. Kaj Amulek parolis klare pri la morto, kaj pri leviĝo al senmorteco, kaj pri kondukiĝo antaŭ la tribunalo de Dio, por esti juĝata laŭ niaj faritaĵoj.
13. Tiam, se niaj koroj estos malmoligitaj, jes, se ni estos malmoligintaj niajn korojn kontraŭ la vorto, tiel ke ĝi ne troviĝos en ni, tiam nia stato estos terura, ĉar tiam ni estos kondamnitaj.
14. Ĉar niaj vortoj kondamnos nin, jes, ĉiuj el niaj faritaĵoj kondamnos nin; ni ne troviĝos senmakulaj; kaj ankaŭ niaj pensoj kondamnos nin; kaj en tiu terura stato ni ne kuraĝos alrigardi nian Dion; kaj ni volonte ĝojus se ni povus ordoni al la rokoj kaj la montoj, ke ili falu sur nin por kaŝi nin de li.
15. Sed tio ne povos okazi; ni nepre devos eliri kaj stari antaŭ li en lia gloro, kaj en lia povo, kaj en lia potenco, majesto kaj regado, kaj konfesi por nia eterna honto, ke ĉiuj el liaj juĝoj estas justaj; ke li estas justa en ĉiuj el siaj faritaĵoj, kaj ke, li havas mizerikordon por la homidoj, kaj ke li havas ĉian potencon por savi ĉiun, kiu kredas je lia nomo kaj donas fruktojn taŭgajn por pento.
16. Kaj tiam, aŭdu, mi diras al vi, tiam venos morto, nome dua morto, kiu estas spirita morto; tiam estos tempo, kiam tiu, kiu mortos en siaj pekoj korpan morton, mortos ankaŭ spiritan morton; jes, li mortos koncerne aferojn de la justeco.
17. Tiam estos la tempo, kiam iliaj turmentoj estos kiel lago fajra kaj sulfura, kies flamo leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj tiam estos la tempo, kiam ili estos enĉenigitaj por eterna detruo, laŭ la povo kaj kaptiteco de Satano, kiu servutigos ilin laŭ sia volo.
18. Tiam, mi diras al vi, ili estos kvazaŭ elaĉeto ne estus okazinta; ĉar ili ne povos esti elaĉetataj laŭ la justeco de Dio; kaj ili ne povos morti, ĉar putriĝo ne plu okazos.
19. Nu, okazis, ke, kiam Alma ĉesis paroli ĉi tiujn vortojn, la popolo pli ekmiris;
20. Sed iu Antionah, kiu estis estro inter ili, antaŭenvenis kaj diris al li; Kio estas tio, kion vi diris, ke homo leviĝos el la mortintoj kaj ŝanĝiĝos de ĉi tiu mortema al senmorta stato, kaj ke la animo povos neniam morti?
21. Kion signifas la skribo, kiu diras, ke Dio lokis oriente de la Edena Ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan glavon por ke niaj unuaj geprapatroj ne eniru kaj prenu de la fruktoj de la arbo de vivo, kaj vivu eterne? Kaj sekve ni vidas, ke tute ne eblas, ke ili vivu eterne.
22. Tiam Alma diris al ili: Tio estas la afero, kiun mi estis klarigonta. Ni scias, ke Adam, laŭ la vorto de Dio, pekis, prenante de la malpermesitaj fruktoj; kaj sekve ni vidas, ke pro lia falo la tuta homaro fariĝis perdita kaj falinta popolo.
23. Kaj, nun aŭdu, mi diras al vi, ke, se estus eble, ke Adam tiam prenu de la fruktoj de la arbo de vivo, neniu morto okazus, kaj la vorto estus nula, farante Dion mensoginto, ĉar li diris; Se vi manĝos, vi tutcerte ne mortos.
24. Kaj ni vidas, ke la morto venas al la homaro, jes, la morto, pri kiu parolis Amulek, kaj kiu estas la portempa morto; tamen tempospaco estis permesita al la homo, en kiu li povis penti; tial ĉi tiu vivo fariĝis provtempo; tempo por prepari sin renkonti Dion; tempo por prepari sin por tiu senfina stato, pri kiu ni parolis, kiu venos post la releviĝo de la mortintoj.
25. Efektive, se ne ekzistus la plano de elaĉeto, kiu estis preparita de post la fondiĝo de la mondo, ne povus okazi releviĝo de la mortintoj; sed plano de elaĉeto estis aranĝita, kiu okazigos la releviĝon de la mortintoj, pri kiu ni parolis.
26. Kaj, aŭdu, se eblus, ke niaj unuaj geprapatroj eliru kaj prenu de la arbo de vivo, ili estus por eterne mizeraj, havante nenian preparan staton; kaj konsekvence la plano de elaĉeto estus vanigita, kaj la vorto de Dio estus nuligita, neniel efikante.
27. Sed, aŭdu, tio ne okazis; sed estis destinite al homoj, ke ili devas morti; kaj post la morto, ili devos iri al juĝo, nome al tiu sama juĝo, pri kiu ni parolis, kiu estas la fino.
28. Kaj, post kiam Dio destinis, ke tio okazu al la homoj, li vidis, ke estas oportune, ke la homoj sciu pri tio, kion li destinis al ili;
29. Tial li sendis anĝelojn por interparoli kun ili, kio vidigis al homoj lian gloron.
30. Kaj ekde tiu tempo ili preĝadis al li; Dio do interparolis kun homoj, kaj sciigis al ili la planon de elaĉeto, kiu estis preparita de post la fondiĝo de la mondo; kaj tiun li sciigis al ili laŭ ilia fido kaj pentado kaj iliaj sanktaj faroj.
31. Pro tio li donis ordonojn al la homoj, kiuj jam malobeis la unuajn ordonojn pri tio, kio estis portempa, kaj fariĝis kiel Dioj, sciante bonon kaj malbonon, kaj metinte sin en stato por agi, aŭ metite en stato por agi laŭ sia volo kaj plaĉo, aŭ por fari malbonon aŭ por fari bonon
32. Tial Dio, sciiginte al ili la planon de elaĉeto, donis al ili ordonojn, ke ili ne faru malbonon, por kiu la puno estos dua morto, kiu estos eterna morto pri tio, kio rilatas al la justeco; ĉar pri tio la plano de elaĉeto povus havi nenian povon, ĉar la faroj de la justeco ne povas esti detruitaj, laŭ la superreganta boneco de Dio.
33. Sed Dio vokis al la homoj, en la nomo de sia Filo, (ĉar ĉi tio estis la plano de elaĉeto, kiu estis preparita), dirante: Se vi pentos, kaj ne malmoligos viajn korojn, mi havos mizerikordon por vi, pere de mia Solenaskita Filo;
34. Tial, ĉiuj, kiuj pentas kaj ne malmoligas sian koron, havos pretendon pri mizerikordo per mia Solenaskita Filo por pardonado de siaj pekoj; kaj ĉi tiuj venos en mian ripozon.
35. Kaj ĉiu, kiu malmoligas sian koron kaj malvirte faras, aŭdu, mi ĵuras en mia kolero, ke li ne venos en mian ripozon.
36. Kaj nun, miaj fratoj, aŭdu, mi diras al vi, ke, se vi malmoligos viajn korojn, vi ne eniros en la ripozon de la Sinjoro; tial viaj malvirteco incitos lin sendi sian koleron sur vin kiel dum la unua provoko, jes, laŭ lia vorto ankaŭ en la lasta provoko kiel en la unua, por la eterna detruo de viaj animoj; do, laŭ lia vorto, ankaŭ en la lasta morto kiel en la unua.
37. Kaj nun, miaj fratoj, ĉar ni scias ĉi tion kaj ĝi estas vera, ni pentu, kaj ne malmoligu niajn korojn, por ke ni ne incitu la Sinjoron, nian Dion, tiri sian koleron sur nin en ĉi tiu dua ordonaro, kiun li donis al ni; sed ni iru en la ripozon de Dio, kiu estas preparita laŭ lia vorto.

ĈAPITRO 32

KAJ okazis, ke ili eliris, kaj komencis prediki la vorton de Dio al la popolo, enirante iliajn sinagogojn kaj iliajn domojn; jes, kaj ili predikis la vorton eĉ en iliaj stratoj.
2. Kaj okazis, ke post granda penado inter ili, ili ekhavis sukceson inter la malriĉa klaso de la popolo; ĉar tiuj estis elpelitaj el la sinagogoj pro la krudeco de siaj vestoj -
3. Pro tio oni ne permesis al ili eniri siajn sinagogojn por adori Dion, rigardante ilin kiel malpuraj, ĉar ili estis malriĉaj; jes, iliaj fratoj rigardis ilin kiel skorion; ĉar ili estis malriĉaj koncerne la aĵojn de la mondo; kaj ili estis malriĉaj ankaŭ en koro.
4. Tiam, dum Alma instruis kaj parolis al la popolo sur la monteto Onidah venis al li granda homamaso, kiu konsistis el tiuj, pri kiuj ni ĵus parolis, kiuj estis malriĉaj en koro, pro sia malhavo de la aĵoj de la mondo.
5. Kaj ili venis al Alma; kaj tiu, kiu estis unua inter ili, diris al li; Aŭdu, kion ĉi tiuj fratoj miaj faru, ĉar ili estas malestimataj de ĉiuj homoj pro sia malriĉeco, jes, precipe de niaj pastroj; ĉar tiuj elpelis nin el niaj sinagogoj, kiujn ni per laborego konstruis per niaj propraj manoj; kaj ili elpelis nin pro nia grandega malriĉeco; kaj ni havas neniun lokon, kie ni povus adori nian Dion; kaj do, kion ni faru?
6. Kaj, kiam Alma aŭdis tion, li turniĝis kaj turnis sian vizaĝon al li, kaj li rigardis kun granda ĝojo; ĉar li vidis, ke ilia suferado vere humiligis ilin kaj ke ili estis pretaj aŭdi la vorton.
7. Li do ne parolis plu al la alia homamaso; sed li etendis sian manon, kaj kriis al tiuj, kiujn li vidis kaj kiuj estis vere pentemaj, kaj diris al ili;
8. Ni vidas, ke vi estas humilaj en la koro; kaj se jes, benataj estas vi.
9. Aŭdu, via frato diris, Kion ni faru? ĉar ni estas elpelitaj el niaj sinagogoj, tiel ke ni ne povas adori nian Dion.
10. Aŭdu, mi diras al vi, ĉu vi supozas, ke nur en viaj sinagogoj vi povas adori Dion?
11. Kaj plue, mi volas demandi, ĉu vi supozas, ke nur unu fojon en semajno vi devas adori Dion?
12. Mi diras al vi, estas bone, ke vi estas elpelitaj el viaj sinagogoj, por ke vi estu humilaj, kaj lernu saĝecon, ĉar necesas, ke vi lernu saĝecon; ĉar pro tio, ke vi estas elpelitaj kaj malestimataj de viaj fratoj pro via grandega malriĉeco, vi kondukiĝis al humileco de koro; ĉar vi pro neceseco humiliĝis.
13. Kaj nun, ĉar vi estas devigitaj esti humilaj, benataj estas vi; ĉar iufoje homo, se li estas devigita esti humila, deziras penti; kaj nun ĉiu, kiu pentas, certe trovos mizerikordon; kaj tiu, kiu trovas mizerikordon kaj persistas ĝis la fino, estos savita.
14. Kaj nun, kiel mi diris al vi, ĉar vi estis devigitaj esti humilaj, vi estis benataj, ĉu vi ne supozas, ke pli benataj estas tiuj, kiuj vere humiligas sin pro la vorto?
15. Jes, tiu, kiu vere humiligas sin, kaj pentas pri siaj pekoj, kaj persistas ĝis la fino, estos benita jes, multe pli benita ol tiuj, kiuj estas devigitaj esti humilaj per sia grandega malriĉeco.
16. Tial, benataj estas tiuj, kiuj humiligas sin sen devigo humiliĝi; aŭ, alivorte, benata estas tiu, kiu kredas je la vorto de Dio, kaj estas baptita sen obstineco de koro, jes, sen ekkono de la vorto, aŭ eĉ devigo koni ĝin, antaŭ ol kredi.
17. Jes, troviĝas multaj, kiuj diras; Se vi montros al ni signon el la ĉielo, tiam ni certe scios; tiam ni kredos.
18. Nun mi demandas, ĉu tio estas fido? Aŭdu, mi diras al vi, Ne; ĉar, se homo scias ion, li ne bezonas kredi, ĉar li scias.
19. Kaj kiom pli malbenita estas tiu, kiu konas la deziron de Dio kaj ne faras ĝin, ol tiu, kiu nur kredas, aŭ nur havas motivon kredi, kaj falas en leĝorompon?
20. Nun pri ĉi tio vi devas juĝi. Aŭskultu, mi diras al vi, ke ĝi estas unuflanke sama kiel ĝi estas aliflanke; kaj okazos al ĉiu homo laŭ sia faritaĵo.
21. Kaj nun, kiel mi diris pri la fido fido ne estas havi perfektan scion pri io; sekve, se vi havas fidon, vi esperas ion, kio ne estas vidata, sed kio estas vera.
22. Kaj nun, aŭdu, mi diras al vi, kaj mi volas, ke vi memoru, ke Dio havas mizerikordon por ĉiuj, kiuj kredas je lia nomo; tial li deziras, unualoke, ke vi kredu, jes, ja je lia vorto.
23. Kaj li donas sian vorton per anĝeloj al viroj, jes, ne nur al viroj sed ankaŭ al virinoj. Kaj tio ne estas ĉio; infanetoj multfoje ricevas vortojn, kiuj konfuzas la saĝulojn kaj la klerulojn.
24. Kaj nun, miaj amataj fratoj, pro tio, ke vi deziris ekscii de mi, kion fari, ĉar vi estas afliktitaj kaj elpelitaj nu, mi ne deziras, ke vi supozu, ke mi intencas juĝi vin nur laŭ tio, kio estas vera.
25. Ĉar mi ne volas diri, ke vi ĉiuj estas devigitaj humiligi vin; ĉar mi vere kredas, ke inter vi troviĝas kelkaj, kiuj humiligus sin en ĉiu ajn cirkonstanco.
26. Nu, kiel mi diris pri la fido ke ĝi ne estas perfekta scio same estas pri miaj vortoj. Vi ne povas je la komenco scii pri ilia certeco, ĝis perfektiĝo, ne pli ol la fido estas perfekta scio.
27. Sed, aŭdu, se vi vekiĝos kaj vekos viajn spiritajn kapablojn, nome al eksperimento pri miaj vortoj, kaj ekzercos eron da fido, jes, se vi ne povos pli ol deziri kredi, lasu tiun deziron agi en vi ĝis vi iel kredos, ke vi povas doni lokon al parto de miaj vortoj.
28. Nun, ni komparos la vorton al semo. Nu, se vi donos lokon por ke semo plantiĝu en via koro, jen, se ĝi estas vera semo, aŭ bona semo, se vi ne forpuŝos ĝin per via nekredemo, rezistante la Spiriton de la Sinjoro, ĝi ja ekŝvelos en viaj brustoj; kaj, kiam vi sentos ĉi tiujn ŝvelomoviĝojn, vi ekdiros en vi mem ĝi nepre devas esti bona semo, aŭ la vorto estas bona, ĉar ĝi komencas pligrandigi mian animon; jes, ĝi komencas lumigi mian komprenadon, jes, ĝi komencas doni ardan plezuron al mi.
29. Nun aŭdu, ĉu tio ne pligrandigus vian fidon? Mi diras al vi, Jes; tamen ĝi ne alkreskis ĝis perfekta scio.
30. Sed aŭdu, kiam la semo ŝvelas, kaj burĝonas, kaj ekkreskas, tiam vi nepre devas diri, ke la semo estas bona; ĉar ĝi ja ŝvelas, kaj burĝonas, kaj ekkreskas.
31. Kaj nun, aŭdu, ĉu vi estas certa, ke tiu estas bona semo? Ni diras al vi, Jes; ĉar ĉiu semo produktas laŭ sia propra formo.
32. Tial, se semo kreskas, ĝi estas bona, sed, se ĝi ne kreskas, ĝi ne estas bona, tial oni forĵetas ĝin.
33. Kaj nun, ja, ĉar vi faris la eksperimenton, kaj plantis la semon, kaj tiu ŝvelas kaj burĝonas, kaj ekkreskas, vi nepre scias, ke la semo estas bona.
34. Kaj nun, aŭdu, ĉu via scio estas perfekta? Jes, via scio estas perfekta en tio, kaj via fido dormas; kaj tio okazis, ĉar vi scias, ke la Vorto ŝveligis viajn animojn, kaj vi scias ankaŭ, ke ĝi burĝonis, ke via komprenado komencas klariĝi, kaj ke via menso komencas plietendiĝi.
35. Ho do, ĉu tio ne estas reala? Mi diras al vi, Jes, ĉar ĝi estas luma; kaj ĉio ajn, kio estas luma, estas bona, ĉar ĝi estas distingebla, kaj vi sekve devas scii, ke ĝi estas bona; kaj nun, aŭskultu, post gustumado de ĉi tiu lumo, ĉu via scio estas perfekta?
36. Mi ja diras al vi, Ne; kaj vi devas ne flankenmeti vian fidon, ĉar vi ekzercis vian fidon nur por planti la semon, por ke vi faru la eksperimenton por scii, ĉu la semo estas bona.
37. Kaj tiam, kiam la arbo komencos kreski, vi diros; Ni nutru ĝin kun granda zorgo, por ke ĝi ekradiku, ke ĝi plenkresku, kaj donu fruktojn al ni. Kaj nun aŭskultu, se vi nutros ĝin kun multa zorgo, ĝi ekradikos, kaj plenkreskos, kaj donos fruktojn.
38. Sed, se vi neglektos la arbon, kaj ne pensos pri ĝia kreskigo, ĝi ja ne ricevos radikon; kaj, kiam la varmego de la suno venos kaj brulsekigos ĝin, ĉar ĝi ne havos radikon, ĝi forvelkos, kaj vi elŝiros ĝin kaj elĵetos ĝin.
39. Ja, tio ne okazos, ĉar la semo ne estis bona, aŭ ĉar ĝiaj fruktoj ne estus dezirindaj; sed tio okazos, ĉar via grundo estas malfekunda, kaj vi ne volas nutri la arbon; tial vi ne povos ricevi fruktojn de ĝi.
40. Kaj tiele, se vi ne nutros la vorton, rigardante antaŭen per fidanta okulo al ĝiaj fruktoj, vi neniam povos preni de la fruktoj de la arbo de vivo.
41. Sed, se vi nutros la vorton, jes, nutros la arbon, per via fido kun granda diligenteco kaj kun pacienco, rigardante antaŭen al ĝiaj fruktoj, kiam ĝi komencos kreski, ĝi enradikiĝos; kaj ĝi ja estos arbo leviĝanta al eterna vivo.
42. Kaj pro via diligenteco kaj via fido kaj via pacienco dum la nutrado de la vorto, por ke ĝi enradikiĝu en vi, iam vi prenos ĝiajn fruktojn, kiuj estas plej valoraj, kiuj estas pli dolĉaj ol ĉio, kio estas dolĉa, kaj kiuj estas pli blankaj ol ĉio, kio estas blanka, jes, kaj pli puraj ol ĉio, kio estas pura; kaj vi regalos vin de tiuj fruktoj ĝis vi plene satiĝos, kaj nek malsatos nek soifos.
43. Tiam, miaj fratoj, vi rikoltos la rekompencojn de via fido, kaj viaj fervoro kaj pacienco kaj toleremeco dum la atendo ĝis la arbo donis fruktojn al vi.

ĈAPITRO 34

KAJ tiam okazis, ke, parolinte ĉi tiujn vortojn al ili, Alma sidiĝis sur la tero, kaj Amulek leviĝis kaj ekinstruis al ili, dirante;
2. Miaj fratoj, mi opinias, ke estas ne eble, ke vi ne scias pri tio, kio estas parolita pri la veno de Kristo, pri kiu ni instruis, ke li estas la Filo de Dio; jes, mi scias, ke tio estis malavare instruita al vi antaŭ via disiĝo de inter ni.
3. Kaj, ĉar vi petis al mia amata frato, ke li sciigu al vi, kion vi faru, pro viaj mizeroj; kaj li iom parolis al vi por prepari viajn mensojn; jes, kaj li admonis vin al fido kaj al pacienco -
4. Jes, por ke vi havu tiom da fido, kiom necesas por planti la vorton en viaj koroj, por ke vi provu la eksperimenton pri ĝia boneco.
5. Kaj ni vidis, ke la granda demando, kiu estas en viaj mensoj, estas, ĉu la vorto estas en la Filo de Dio, aŭ ĉu estos neniu Kristo.
6. Kaj vi vidis ankaŭ, ke mia frato pruvis al vi, per multe da ekzemploj, ke la vorto estas en Kristo por savado.
7. Mia frato citis la vortojn de Zenos, ke la elaĉeto venos pere de la Filo de Dio, kaj ankaŭ la vortojn de Zenock; kaj li referencis ankaŭ al Moseo, por pruvi, ke ĉi tio estas vera.
8. Kaj nun, aŭdu, mi mem atestos al vi, ke ĉi tio estas vera. Aŭskultu, mi diras al vi, ke mi scias, ke Kristo venos inter la homidojn, por preni sur sin la leĝorompojn de sia popolo, kaj ke li akiros pardonon por la pekoj de la mondo; ĉar Dio, la Sinjoro, diris tion.
9. Ĉar estas konsilinde, ke pentopago estu farita; ĉar laŭ la granda plano de la Eterna Dio pentopago devos esti farita, aŭ la tuta homaro neeviteble pereos; jes, ĉiuj estas obstinaj; jes, ĉiuj falis kaj perdiĝis, kaj devos perei se ne okazos la pentopago, kiun estas konsilinde fari.
10. Ĉar estas konsilinde, ke okazu granda kaj lasta ofero; jes, ne buĉofero de homo, aŭ de besto, aŭ de ia birdo; ĉar ĝi ne estos homa ofero; sed ĝi devos esti senlima kaj eterna ofero.
11. Neniu homo povas oferi sian propran sangon por pentopagi la pekojn de alia. Do, se viro murdas, ĉu nia leĝaro, kiu estas justa, prenos la vivon de lia frato? Ni diras al vi, Ne.
12. Sed la leĝaro postulas la vivon de tiu, kiu murdis; tial nenio malpli ol senlima pentopago povos sufiĉi por la pekoj de la mondo.
13. Tial, estas konsilinde, ke estu granda kaj lasta ofero; kaj tiam okazos, aŭ estas konsilinde ke okazos, fino al la verŝado de sango; tiam la leĝo de Moseo plenumiĝos; jes, ĝi tute plenumiĝos, ĉiu joto kaj streketo, kaj nenio forpasos.
14. Kaj tio ja estas la tuta signifo de la leĝo, kiu ĉiel indikas tiun grandan kaj lastan oferon; kaj tiu granda kaj lasta ofero estas la Filo de Dio, jes, senlima kaj eterna.
15. Kaj tiel li venigos savon al ĉiuj, kiuj kredos je lia nomo; tio estas la celo de ĉi tiu lasta ofero, plenumi la koron de kompato, kiu superregas la justecon, kaj donas al la homoj rimedojn por havi fidon, kiu estigas la penton.
16. Kaj tiel la kompato povos kontentigi la postulojn de la justeco, kaj ĉirkaŭprenos ilin en la brakoj de la sekureco, dum tiu, kiu ne praktikas la fidon, kiu estigas la penton, estos malŝirmata kontraŭ la tuta leĝo de la postuloj de la justeco; tial nur al tiu, kiu havas la fidon, kiu estigas la penton, efektiviĝos la granda kaj eterna plano de la elaĉeto.
17. Tial Dio favoru vin, miaj fratoj, ke vi komencu ekzerci vian fidon, kio estigus la penton, ke vi komencu preĝadi al lia sankta nomo, por ke li havu mizerikordon al vi;
18. Jes, kriu al li por mizerikordo; ĉar li estas potenca por savi.
19. Jes, humiliĝu kaj en preĝado al li persistu.
20. Kriu al li, kiam vi estos en viaj kampoj, jes, pri ĉiuj viaj gregoj.
21. Kriu al li en viaj domoj, jes, pri via tuta domanaro, kaj matene, kaj tagmeze, kaj vespere.
22. Jes, kriu al li kontraŭ la potenco de viaj malamikoj.
23. Jes, kriu al li kontraŭ la diablo, kiu estas malamiko al ĉia virteco.
24. Kriu al li pri la rikoltoj de viaj kampoj, ke vi prosperu per ili.
25. Kriu pri la gregoj de viaj kampoj, ke ili plimultiĝu.
26. Sed tio ne estas ĉio; vi devos elverŝi viajn animojn en viaj internaj ĉambretoj, kaj viaj sekretaj lokoj, kaj en via sovaĝejo.
27. Jes, kaj, kiam vi ne krios al la Sinjoro, viaj koroj estu ĉiam plenaj, eltirataj en preĝado por via bono, kaj ankaŭ por la bono de tiuj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
28. Kaj nun aŭskultu, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ne supozu, ke tio estas ĉio; ĉar, kiam vi faris ĉion ĉi, se vi forturnas la senhavulojn, kaj la nudulojn, kaj ne vizitas la malsanulojn kaj suferantojn, kaj donas parton de via havaĵo, se vi havas ion, al tiuj, kiuj bezonas mi diras al vi, ke, se vi ne faras iun el ĉi tiuj faroj, via preĝado estas vana, kaj neniel utilas al vi, kaj vi estas kiel hipokrituloj, kiuj neas la fidon.
29. Tial, se vi ne memoras esti karitatemaj, vi estas kiel skorio, kiun la rafinantoj forĵetas (ĉar ĝi estas senvalora), kaj kiun tretas la piedoj de la homoj.
30. Kaj nun, miaj fratoj mi volas, ke vi, ricevinte tiom da konfirmoj kaj vidante, ke la Sanktaj Skriboj atestas pri ĉi tio, alvenu kaj estigu fruktojn de pento.
31. Jes, mi volas, ke vi elvenu kaj ne plu malmoligu viajn korojn; ĉar, aŭdu, nun estas la momento kaj la tago de via savo; kaj tial, se vi pentos kaj ne malmoligos viajn korojn, la granda plano de la elaĉeto tuj plenumiĝos por vi.
32. Ĉar ĉi tiu vivo estas la tempo, kiam la homoj preparu sin por renkonti Dion; jes, la tago de ĉi tiu vivo estas la tago, kiam la homo faru siajn laborojn.
33. Kaj nun, kiel mi jam diris al vi, ĉar vi ricevis tiom da atestoj, tial mi petegas al vi, ke vi ne prokrastu la tagon de via pento ĝis la fino; ĉar post ĉi tiu tago da vivo, kiu estas donita al ni por prepari nin por la eterneco, aŭdu, se ni ne pli bone uzos nian tempon dum ĉi tiu vivo, poste venos la nokto de mallumo, en kiu nenia laboro povos esti farata.
34. Vi ne povos diri, kiam vi alvenos al tiu terura krizo, ke mi pentos, ke mi revenos al mia Dio. Ne, vi ne povos diri tion; ĉar tiu sama spirito, kiu posedas viajn korpojn je la momento, kiam vi eliros el ĉi tiu vivo, tiu sama spirito havos la potencon posedi vian korpon en tiu eterna mondo.
35. Ĉar, aŭdu, se vi estos prokrastintaj la tagon de via pento eĉ ĝis la morto, aŭdu, vi jam estas regatoj de la spirito de la diablo, kaj li sigelas vin siaj; tial la Spirito de la Sinjoro estos foririnta de vi, kaj havos neniun lokon en vi, kaj la diablo havos ĉian potencon super vi; kaj tio estas la fina stato de la malvirtuloj.
36. Kaj ĉi tion mi scias, ĉar la Sinjoro diris, ke li ne loĝas en malsanktaj temploj, sed li loĝas en la koroj de la virtuloj; jes, kaj li diris ankaŭ, ke la virtuloj sidiĝos en lia regno, ne plu elironte; sed iliaj vestoj estos blankigitaj per la sango de la Safido.
37. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi deziras, ke vi memoru ĉi tion, kaj ke vi ellaboru kun timo antaŭ Dio vian propran savon, kaj ke vi ne plu forneu la venon de Kristo;
38. Ke vi ne plu luktu kontraŭ la Sankta Spirito, sed ke vi akceptu ĝin, kaj prenu al vi la nomon de Kristo; ke vi humiliĝu eĉ ĝis la polvo, kaj adoru Dion, kie ajn vi estas, laŭ spirito kaj vero; kaj ke vi vivu, ĉiutage dankante pro la multaj korfavoroj kaj benoj, kiujn li donas al vi.
39. Jes, kaj mi ankaŭ admonas vin, miaj fratoj, ke vi zorgu preĝadi, por ke vi ne estu delogataj per la tentado de la diablo, por ke li ne superpotencu vin, por ke vi ne fariĝu liaj regatoj je la lasta tago; ĉar aŭdu li rekompencos vin per nenio bona.
40. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi admonas vin, ke vi havu paciencon, kaj ke vi eltenu ĉiajn afliktiĝojn; ke vi ne malbenu tiujn, kiuj elpelas vin pro via grandega malriĉeco, por ke vi ne fariĝu pekantoj kiel ili;
41. Sed ke vi havu paciencon, kaj eltenu ĉi tiujn afliktiĝojn, kun firma espero, ke vi iam liberiĝos de ĉiuj el viaj afliktiĝoj.

La ordonoj de Alma al sia filo Korianton

ĈAPITRO 39

KAJ nun, mia filo, mi havas iom pli por diri al vi ol tion, kion mi diris al via frato; ĉar, aŭdu, ĉu vi ne rimarkis la konstantecon de via frato, lian fidelecon, kaj lian fervoron obeadi la ordonojn de Dio? Aŭskultu, ĉu li ne montris bonan ekzemplon por vi?
2. Ĉar vi ne donis tiom da atento al miaj vortoj kiel via frato, inter la popolo de la Zoramidoj. Nun, tio estas, kion mi havas kontraŭ vi; vi daŭrigis fanfaronadon pri via forto kaj via saĝo.
3. Kaj tio ne estas ĉio, mia filo. Vi faris tion, kio forte malplaĉis al mi; ĉar vi forlasis la pastradon, kaj transiris en la landon Siron, ĉe la limoj de la lamanidoj, post la publikulino Izabela.
4. Jes, ŝi forŝtelis la korojn de multaj; sed tio estis nenia pledo por vi, mia filo. Via devo estis okupi vin pri la pastrado, kiu estis konfidita al vi.
5. Ĉu vi ne scias, mia filo, ke tio estas abomenaĵo antaŭ la Sinjoro; jes, plej abomeninda inter ĉiuj pekoj krom la verŝo de senkulpa sango aŭ forneo de la Sankta Spirito?
6. Ĉar, aŭskultu, se vi forneas la Sanktan Spiriton, kiam ĝi iam havis lokon en vi, kaj vi scias, ke vi forneas ĝin, aŭdu, tio estas peko, kiu estas nepardonebla; jes, kaj, se iu murdas kontraŭ la lumo kaj scio de Dio, ne estas facile por tiu akiri pardonon; jes, mi diras al vi, mia filo, ke ne estas facile por li akiri pardonon.
7. Kaj nun, mia filo, je Dio mi dezirus, ke vi ne estu kulpinta pri tiel granda krimo. Mi ne volus insisti pri viaj krimoj, por erpi vian animon, se tio ne estus bona al vi.
8. Sed, aŭdu, vi ne povos kaŝi viajn krimojn de Dio; kaj, se vi ne pentos, ili restos kiel atesto kontraŭ vi je la lasta tago.
9. Nun, mia filo, mi volas, ke vi pentu kaj forlasu viajn pekojn, kaj ne plu iru post la amorindaĵoj de viaj okuloj, sed krucumu vin pri ĉio ĉi; ĉar, se vi ne faros tion, vi povos neniel heredi la regnon de Dio. Ho, memoradu, kaj okupu vin pri tio, kaj krucumu vin pri ĉio ĉi.
10. Kaj mi ordonas al vi, ke vi decidu konsiliĝi kun viaj pli aĝaj fratoj en viaj entreprenoj; ĉar, aŭdu, vi estas en via juneco, kaj vi bezonas esti vartata de viaj fratoj. Kaj atentu ilian konsiladon.
11. Ne permesu, ke vi estu forlogata de iu vana aŭ malsaĝa afero; ne permesu, ke la diablo fortentu vian koron denove al tiuj fiaj publikulinoj. Komprenu, ho mia filo, la grandan malbonagon, kiun vi faris al la Zoramidoj; ĉar, vidinte vian konduton, ili ne kredis miajn vortojn.
12. Kaj nun la Spirito de la Sinjoro diras al mi; Ordonu al viaj infanoj, ke ili faru bonon, por ke ili ne forgvidu la korojn de multaj homoj al pereo; tial mi ordonas al vi, mia filo, je la timo de Dio, ke vi detenu vin de viaj fiagoj;
13. Ke vi turnu vin al la Sinjoro kun via tuta menso, povo kaj potenco al malvirta; agoj kaj via tuta forto; ke vi ne forgvidu la korojn neniuj aliaj por agi malvirte; sed anstataŭe reiru al ili, kaj konfesu viajn kulpojn kaj tiun fiagon, kiun vi faris.
14. Ne serĉu riĉaĵojn aŭ la vantaĵojn de ĉi tiu mondo; ĉar, aŭdu, vi ne povos porti ilin kun vi.
15. Kaj nun, mia filo, mi volas iom paroli al vi pri la veno de Kristo. Aŭdu, mi diras al vi, ke li certe venos por forporti la pekojn de la mondo; jes, li venos por deklari bonan sciigon pri savo al sia popolo.
16. Kaj nun, mia filo, tia estis la pastrado, al kiu vi estis vokita, por deklari ĉi tiun bonan sciigon al ĉi tiu popolo, por prepari iliajn mensojn; aŭ, pli ĝuste, por ke savo venu al ili, por ke ili preparu la mensojn de siaj infanoj por aŭdi la vorton je la momento de lia veno.
17. Kaj nun mi iom trankviligos vian menson pri ĉi tiu temo. Vi ja diras, kial ĉi tio estu jam sciata tiel longan tempon antaŭe. Aŭdu, mi diras al vi, ĉu animo nuntempe ne estas tiel valora al Dio kiel animo estos je la momento de lia veno?
18. Ĉu ne egale necesas, ke la plano de elaĉeto estu sciigata ankaŭ al ĉi tiu popolo same kiel al iliaj infanoj?
19. Ĉu ne estas tiel facile por la Sinjoro sendi sian anĝelon nuntempe por deklari ĉi tiun bonan sciigon al ni kiel al niaj infanoj, eĉ kiel je la momento de lia veno?

ĈAPITRO 40

NUN, mia filo, jen iom plu mi volas diri al vi; ĉar mi perceptas, ke via menso maltrankvilas pri la releviĝo de la mortintoj.
2. Aŭdu, mi diras al vi, ke okazos neniu releviĝo aŭ, mi preferas diri, alivorte, ke ĉi tiu mortema ne surmetos senmortecon, ĉi tiu putrema ne surmetos senputrecon ĝis post la veno de Kristo.
3. Aŭdu, li okazigos la releviĝon de la mortintoj. Sed, aŭdu, mia filo, ankoraŭ ne estos la releviĝo. Nun mi malkaŝas al vi misteron; tamen, ekzistas multaj misteroj, kiuj restas kaŝitaj, por ke sciu pri ili neniu krom Dio mem. Sed mi montras al vi unu aferon, pri kiu mi fervore demandis al Dio, ke mi sciu tio estas pri la releviĝo.
4. Aŭdu la momento estas difinita kiam ĉiuj elvenos el la mortintoj. Nu, kiam ĉi tiu momento venos, neniu scias; sed Dio scias la momenton, kiu estas difinita.
5. Nu, ĉu estos unua tempo aŭ dua tempo aŭ tria tempo, kiam homoj elvenos el la mortintoj, ne gravas; ĉar Dio scias ĉi tion; kaj sufiĉas al mi scii, ke ĉi tio okazos ke momento estas difinita, kiam ĉiuj leviĝos el la mortintoj.
6. Nepre devos esti spaco inter la momento de morto kaj la momento de la releviĝo.
7. Kaj nun mi volas demandi, kio okazas al la animoj de homoj inter ĉi tiu momento de morto kaj la momento difinita por la releviĝo?
8. Ĉu estas difinita pli ol unu momento por la releviĝo de homoj, ne gravas; ĉar ĉiuj ne samtempe mortas, kaj tio ne gravas; ĉio estas kiel unu tago por Dio, kaj tempo estas mezurata nur por homoj.
9. Tiel, por homoj momento estas difinita, kiam ili leviĝos el la mortintoj; kaj estas spaco inter la momento de morto kaj la releviĝo. Kaj nun, pri ĉi tiu spaco de tempo; kio okazas al la animoj de homoj estas tio, pri kio mi fervore demandis al la Sinjoro, ke mi sciu: kaj jen tio, kion mi scias.
10. Kaj kiam venos la tempo, kiam ĉiuj leviĝos, tiam ili scios, ke Dio scias ĉiujn tempojn, kiuj estas difinitaj por la homoj.
11. Nun, pri la stato de la animo inter la morto kaj la releviĝo Aŭdu, anĝelo sciigis al mi, ke la spiritoj de ĉiuj homoj, tuj kiam ili foriris de ĉi tiu mortema korpo, jes, la spiritoj de ĉiuj homoj, ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj, hejmeniĝas al tiu Dio, kiu donis al ili vivon.
12. Kaj tiam okazos, ke la spiritoj de tiuj, kiuj estas justaj, estos akceptitaj en staton de feliĉo, kiu estas nomita paradizo, staton de ripozo, staton de paco, kie ili ripozos de ĉiuj siaj mizeroj kaj de ĉiaj zorgo kaj malĝojo.
13. Kaj tiam okazos, ke la spiritoj de la malvirtuloj, jes, kiuj estas malbonegaj ĉar, aŭdu, ili havas nenian parton eĉ porcion de la Spirito de la Sinjoro; ĉar ili ja elektis fie agi anstataŭ bone agi; pro tio la spirito de la diablo eniris en ilin, kaj ekposedis ilian domon kaj ĉi tiuj estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos plorado kaj grincado de dentoj, kaj tio pro ilia propra fiagado, ĉar ili fariĝis kaptitoj de la volo de la diablo.
14. Tio estas la stato de la animoj de la malvirtuloj, nome en mallumo, kaj stato de terura timoplena atendo de la fajra indigno de la kolero de Dio kontraŭ ili; ili do restos en ĉi tiu stato, kiel la justuloj en la paradizo, ĝis la momento de sia releviĝo.
15. Kelkaj opiniis, ke ĉi tiu stato de feliĉo kaj ĉi tiu stato de mizero de la animo, antaŭ la releviĝo, estas unua releviĝo. Jes, mi konsentas, ke oni povus nomi ĝin releviĝo, la levo de la spirito aŭ animo kaj ilia transiĝo al feliĉo aŭ mizero, laŭ la vortoj, kiuj estas parolitaj.
16. Kaj, aŭdu, oni plie diris, ke okazas unua releviĝo, releviĝo de ĉiuj, kiuj estis, aŭ estas, aŭ estos, ĝis la releviĝo de Kristo el la mortintoj.
17. Nun, ni ne supozas, ke ĉi tiu unua releviĝo, pri kiu oni tiel parolis, povas esti la releviĝo de la animoj kaj ilia transdono al feliĉo aŭ mizero. Vi ne povas supozi, ke ĉi tio estas tio, kion ĝi signifas.
18. Aŭskultu, mi diras al vi, Ne; sed ĝi signifas la reunuiĝon de la animo kun la korpo de tiuj, kiuj mortis, de la tagoj de Adam ĝis la releviĝo de Kristo.
19. Mi ja ne diras, ke la animoj kaj la korpoj de tiuj, pri kiuj oni parolis, samtempe reunuiĝos, la malvirtuloj kune kun la justuloj; sufiĉu, ke mi diras, ke ili ĉiuj elvenos; alivorte, ilia releviĝo okazos antaŭ la releviĝo de tiuj, kiuj mortos post la releviĝo de Kristo.
20. Nu, mia filo, mi ne diras, ke ilia releviĝo okazos je la releviĝo de Kristo; sed, aŭdu, mi donas kiel mian opinion, ke la animoj kaj la korpoj de la justuloj reunuiĝos je la releviĝo de Kristo kaj lia supreniro en la ĉielon.
21. Sed ĉu tio estos je lia releviĝo aŭ poste, mi ne diras; nur ĉi tion mi diras, ke estas tempospaco inter la morto kaj la releviĝo de la korpo, kaj stato de la animo en feliĉo aŭ mizero ĝis la momento, kiu estas difinita de Dio, kiam la mortintoj elvenos, kaj reunuiĝos, kaj animo kaj korpo, kaj kondukiĝos stari antaŭ Dio, kaj estos juĝataj laŭ siaj faritaĵoj.
22. Jes, tio efektivigos la restarigon de tio, pri kiu parolis la buŝoj de la profetoj.
23. La animo estos restatigita al la korpo, kaj la korpo al la animo; jes, kaj ĉiu membro kaj artiko estos restatigita al sia korpo; jes, eĉ ne unu haro de la kapo estos perdita; sed ĉio estos restatigita al sia ĝusta kaj perfekta formo.
24. Kaj nun, mia filo, tio estas la restatigo, pri kiu parolis la buŝoj de la profetoj -
25. Kaj tiam la justuloj elbrilos en la regno de Dio.
26. Sed, aŭdu, terura morto venos sur la malvirtulojn; ĉar ili mortos koncerne tion, kio rilatas al la aferoj de virteco; ĉar ili estas malpuraj, kaj nenio malpura povos heredi regnon de Dio; sed ili estos elĵetitaj, kaj destinitaj partopreni de la fruktoj de siaj laboroj aŭ siaj faritaĵoj, kiuj estis malbonaj; kaj ili trinkos la feĉon de amara kaliko.

ĈAPITRO 41

KAJ nun, mia filo, mi havas iom por diri pri la restatigo, pri kiu oni parolis: ĉar, aŭdu, kelkaj tordis la skribojn, kaj erare forvagis malproksimen pro ĉi tio. Kaj mi vidas, ke via menso maltrankvilas ankaŭ pri ĉi tio. Sed aŭdu, mi klarigos ĝin al vi.
2. Mi diras al vi, mia filo, ke la plano de restatigo estas postulata de la justeco de Dio; ĉar necesas, ke ĉio estu remetita en sia ĝusta ordo. Aŭskultu, estas necese kaj juste, laŭ la povo kaj releviĝo de Kristo, ke la animo de la homo estu restatigita al sia korpo, kaj ke ĉiu parto de la korpo estu restatigita al ĝi.
3. Kaj la justeco de Dio postulas, ke homoj estu juĝataj laŭ siaj faritaĵoj; kaj, ke iliaj faroj en ĉi tiu vivo estis bonaj, kaj se la deziroj de iliaj koroj estis bonaj, ke je la lasta tago ili ankaŭ estu restatigitaj al tio, kio estas bona.
4. Kaj, se iliaj faritaĵoj estis malbonaj, ili estos restatigitaj al ili por la malbono. Tial ĉio estos restatigita en sia ĝusta ordo, ĉio al sia natura formo mortemeco levita al senmorteco, putreco al senputreco aŭ levita al senfina feliĉado por heredi la regnon de Dio, aŭ al senfina mizerado por heredi la regnon de la diablo, unu unuflanke, la alia aliflanke.
5. Unu levita al feliĉo laŭ siaj deziroj al feliĉeco, aŭ bono laŭ siaj deziroj al bono; kaj la alia al malbono laŭ siaj deziroj al malbono; ĉar, kiel li deziris fari malbonon la tutan tagon, tiel li havos sian rekompencon de malbono, kiam la nokto venos.
6. Kaj tiel estos aliflanke. Se li pentis pri siaj pekoj, kaj deziris justecon ĝis la fino de siaj tagoj, ĝuste tiel li estos rekompencata laŭ sia justeco.
7. Jen tiuj, kiuj estas elaĉetitaj de la Sinjoro; jes, jen tiuj, kiuj estas forprenitaj, kiuj estas liberigitaj el tiu senfina nokto de mallumo; kaj tiel ili staras aŭ falas; ĉar, aŭdu, ili estas siaj propraj juĝantoj, ĉu por fari bonon, ĉu por fari malbonon.
8. La dekretoj de Dio estas ja neŝanĝeblaj; tial, la vojo estas preparita tiel ke ĉiu, kiu volas, povas iri sur ĝi kaj esti savata.
9. Kaj nun, aŭdu, mia filo, ne risku iun plian pekon kontraŭ via Dio pri ĉi tiuj punktoj de doktrino, pri kiuj vi ĝis nun riskis fari pekon.
10. Ne supozu, ĉar restatigo estas priparolita, ke vi povos esti restatigita el pekado al feliĉeco. Aŭskultu, mi diras al vi, malvirteco neniam estis feliĉeco.
11. Kaj nun, mia filo, ĉiuj homoj, kiuj estas en natura stato, aŭ pli bone dirate en karna stato, estas en la galo de maldolĉeco kaj en la katenoj de maljusteco: ili estas sen Dio en la mondo, kaj ili kontraŭiris al la naturo de Dio; pro tio, ili estas en stato kontraŭa al la naturo de feliĉeco.
12. Kaj nun, aŭdu, ĉu la signifo de la vorto restatigo estas preni aĵon en natura stato kaj meti ĝin en nenaturan staton, aŭ meti in en staton kontraŭan al ĝia naturo?
13. Ho mia filo, tio ne estas la kazo; sed la signifo de la vorto restatigo estas revenigi malbonan al malbona, aŭ karnan al karna, aŭ diablan al diabla bonan al tio, kio estas bona; virtan al tio, kio estas virta; justan al tio, kio estas justa; mizerikordan al tio, kio estas mizerikorda.
14. Tial, mia filo, zorgu, ke vi estu mizerikorda al viaj fratoj; juste agu, virte juĝu, kaj konstante faru bonon; kaj, se vi faros ĉion ĉi, vi ricevos vian rekompencon; jes, la mizerikordo estos redonita al vi; la justeco estos redonita al vi; justa juĝo estos redonita al vi; kaj bono estos rekompencita al vi.
15. Ĉar tio, kion vi elsendas, denove revenos al vi, kaj estos restatigita; tial, la vorto restatigo pli plene kondamnas la pekanton, kaj tute ne pravigas lin.

ĈAPITRO 42

KAJ nun, mia filo, mi vidas, ke maltrankviligas vian menson io pli, kion vi ne povas kompreni kio koncernas la justecon de Dio en la punado de la pekinto; ĉar vi emas supozi, ke estas maljuste, ke la pekinto estas transdonita al stato de mizero.
2. Nun aŭskultu, mia filo, mi klarigos ĉi tion al vi. Post kiam Dio la Sinjoro eligis niajn unuajn geprapatrojn el la Edena Ĝardeno, por ke ili prilaboradu la teron, el kiu ili estis prenitaj jes, li elpelis la viron, kaj li lokis oriente antaŭ la Edena Ĝardeno kerubon kaj flaman glavon, kiu ĉiudirekten turniĝis, por gardi la arbon de vivo -
3. Ni vidas, ke la viro fariĝis kiel Dio, sciante bonon kaj malbonon; kaj por ke li ne etendu sian manon, kaj prenu ankaŭ de la arbo de vivo, kaj manĝu kaj vivu eterne, Dio la Sinjoro metis kerubon kaj la flaman glavon, por ke li ne partoprenu de la fruktoj -
4. Kaj ni sekve vidas, ke tempo estis donita al la homo por penti, jes, provtempo, tempo por penti kaj servi Dion.
5. Ĉar ja, se Adam estus tuj etendinta sian manon kaj preninta de la arbo de vivo, li vivus eterne, laŭ la vorto de Dio, havante neniom da tempospaco por pentado; jes, kaj ankaŭ la vorto de Dio estus nuligita, kaj la grandioza plano de savado estus vanigita.
6. Sed, aŭdu, estis destinite, ke la homoj mortu tial, kiel ili estis fortranĉitaj de la arbo de vivo, ili estu fortranĉitaj de sur la tero - kaj la homoj perdiĝis por eterne, jes, ili fariĝis falinta homaro.
7. Kaj nun, vi vidas per ĉi tio, ke niaj unuaj geprapatroj estis fortranĉitaj kaj portempe kaj spirite de antaŭ la Sinjoro; kaj ni do vidas, ke ili fariĝis liberaj sekvi sian propran volon.
8. Nu, aŭdu, ne estis bone, ke la homo estu reakirita el ĉi tiu portempa morto, ĉar tio detruus la grandan planon de feliĉeco.
9. Pro tio, ĉar la animo povas neniam morti, kaj la falo venigis al la tuta homaro spiritan morton kiel ankaŭ portempan morton, tio estas, ili estis fortranĉitaj de antaŭ la Sinjoro, estis oportune, ke la homaro estu reakirita el ĉi tiu spirita morto.
10. Pro tio, ĉar ili fariĝis voluptamaj, ĝuamaj, kaj diablecaj en naturo, ĉi tiu prova stato fariĝis stato, en kiu ili povis prepari sin; ĝi fariĝis prepara stato.
11. Kaj nun memoru, mia filo, se la plano de reaĉeto ne ekzistus, (kaj mi flankenmetas ĝin), tuj post ilia morto iliaj animoj estus mizeraj, estante fortranĉitaj de antaŭ la Sinjoro.
12. Kaj estis nenia rimedo reakiri homojn el ĉi tiu falinta stato, kiun la homo venigis al si pro sia malobeado;
13. Tial laŭ la justeco, la plano de reaĉeto ne povus plenumiĝi sen kondiĉo, ke la homoj pentu en ĉi tiu prova stato, jes, ĉi tiu prepara stato; ĉar sen ĉi tiu kondiĉo la mizerikordo ne povus efektiviĝi sen detruo de la efiko de la justeco. Nu, la efiko de la justeco ne povus esti detruata; se jes, Dio ĉesus esti Dio.
14. Kaj tiel ni vidas, ke la tuta homaro falis, kaj ke ili estis en la tenego de la justeco; jes, la justeco de Dio, kiu transdonis ilin esti fortranĉitaj de antaŭ li por ĉiam.
15. Kaj la plano de la mizerikordo ne povus plenumiĝi se pentopago ne estus farita; tial Dio mem akiris pardonon por la pekoj de la mondo, por plenumi la planon de la mizerikordo, por plenumi la postulojn de la justeco, por ke Dio estu perfekta, justa Dio, kaj ankaŭ mizerikorda Dio.
16. Pento ja ne povis veni al homoj sen puno, kiu estis ankaŭ eterna kiel la vivo de la animo devus esti, alfiksita male al la plano de feliĉeco, kiu estis ankaŭ eterna kiel la vivo de la animo.
17. Nu, kiel homo povus penti se li ne pekis? Kiel li povus peki se ne estis leĝo? Kiel povus esti leĝo se ne estis puno?
18. Do, puno estis fiksita, kaj justa leĝo estis donita, kiu venigis kulposcion en la konsciencon de la homo.
19. Nu, se neniu leĝo estus donita ke, se viro murdis, li mortu - ĉu li timus, ke li mortos se li murdus?
20. Kaj ankaŭ, se estus donita nenia leĝo kontraŭ la peko, homoj ne timus peki.
21. Kaj se ne estus donita leĝo, se homoj pekus, kion povus fari la justeco, aŭ la mizerikordo, ĉar ili havus nenian pretendon pri la kreitulo?
22. Sed leĝo estas donita, kaj puno estas alfiksita, kaj pento estas permesata; kiun penton la mizerikordo pretendas; alie, la justeco pretendas la kreiton kaj plenumas la leĝon, kaj la leĝo trudas la punon; se tio ne okazus, la efikoj de la justeco estus detruataj, kaj Dio ĉesus esti Dio.
23. Sed Dio ne ĉesas esti Dio, kaj la mizerikordo pretendas la pentantojn, kaj la mizerikordo venas pro la pentopago; kaj la pentopago okazigas la releviĝon de la mortintoj; kaj la releviĝo de la mortintoj revenigas homojn antaŭ Dion; kaj tiamaniere ili estas restarigataj antaŭ li, por esti juĝataj laŭ siaj faritaĵoj, laŭ la leĝo kaj la justeco.
24. Ĉar, aŭdu, la justeco ekzercus ĉiujn el siaj postuloj, kaj ankaŭ la mizerikordo pretendas ĉion, kio apartenas al ĝi; kaj sekve, neniu krom la veraj pentantoj saviĝas.
25. Kio, ĉu vi supozas, ke la mizerikordo povas prirabi la justecon? Mi diras al vi, Ne; ne unu joton. Se jes, Dio ĉesus esti Dio.
26. Kaj tiamaniere Dio efektivigas siajn grandiozajn kaj eternajn celojn, kiuj estas preparitaj de post la fondiĝo de la mondo. Kaj tiamaniere okazas la savo kaj la elaĉeto de homoj, kaj ankaŭ ilia pereo kaj mizero.
27. Tial ho mia filo, kiu ajn venos, rajtos veni kaj libere partopreni de la akvoj de vivo; kaj kiu ajn ne venos, tiu sama ne estos devigata veni: sed je la lasta tago laŭ siaj faritaĵoj ĝi estos restatigita al li.
28. Se li deziris fari malbonon, kaj ne pentis dum siaj vivotagoj, aŭdu, malbono estos farata al li, laŭ la restatigo de Dio.
29. Kaj nun, mia filo, mi deziras, ke vi ne plu lasu ĉi tion maltrankviligi vin, kaj nur viaj pekoj ĝenu vin, per tia ĝeno, kiu venigos vin al pento.
30. Ho mia filo, mi deziras, ke vi ne plu forneu la justecon de Dio. Ne provu senkulpigi vin pri eĉ la malplej granda punkto, forneante la justecon de Dio; sed vi lasu la justecon de Dio, kaj lian mizerikordon, kaj lian toleremecon plene regi en via koro; kaj lasu ĝin meti vin en la polvon en humiliĝo.
31. Kaj nun, ho mia filo, vi estas vokita de Dio prediki la vorton al ĉi tiu popolo. Kaj nun, mia filo, iru vian vojon, deklaru la vorton kun veremo kaj prudento, por ke vi venigu animojn al pento, por ke la grandioza plano de la mizerikordo asertu rajton super ili. Kaj Dio donu al vi tute laŭ miaj vortoj. Amen.

LA LIBRO DE HELAMAN

La profetaĵo de Samuel la lamanido al la nifaidoj konsistanta el ĉapitroj 13 ĝis 15 inkluzive.

ĈAPITRO 13

KAJ okazis en la okdek sesa jaro, ke la nifaidoj ankoraŭ restis malvirtaj, ja treege malvirtaj, dum la lamanidoj strikte observis plenumi la ordonojn de Dio laŭ la leĝo de Moseo.
2. Kaj okazis, ke en tiu jaro iu Samuel, lamanido, venis en la landon de Zarahemla kaj komencis prediki al la popolo. Kaj okazis, ke li dum multaj tagoj predikis penton al la popolanoj, kaj ili forpelis lin, kaj li estis revenonta al sia lando.
3. Sed jen la voĉo de la Sinjoro venis al li, ke li denove reiru kaj profetu al la popolanoj ĉion, kio venos en lian koron.
4. Kaj okazis, ke ili ne permesis, ke li eniru en la urbon; li do iris kaj supreniris sur ĝian muron kaj etendis sian manon kaj kriis per laŭta voĉo kaj profetis al la popolanoj ĉion, kion la Sinjoro metis en lian koron.
5. Kaj li diris al ili: Aŭskultu, mi, Samuel, lamanido, ja parolas la vortojn de la Sinjoro, kiujn li metas en mian koron; kaj jen li metis en mian koron diri al ĉi tiu popolo, ke la glavo de la justeco pendas super ĉi tiu popolo; kaj kvarcent jaroj ne forpasos antaŭ ol la glavo de la justeco falos sur ĉi tiun popolon.
6. Jes, peza detruo atendas ĉi tiun popolon, kaj ĝi certe venos al ĉi tiu popolo, kaj nenio povos savi ĉi tiun popolon krom pento kaj fido al la Sinjoro Jesuo Kristo, kiu certe venos en la mondon kaj suferos multon kaj estos mortigita por sia popolo.
7. Kaj jen, anĝelo de la Sinjoro deklaris tion al mi, kaj li alportis bonan sciigon al mia animo. Kaj jen, mi estas sendita al vi por deklari tion ankaŭ al vi, por ke vi havu bonan sciigon; sed jen, vi ne volis akcepti ĝin.
8. Tial, jenon diras la Sinjoro: Pro la malmoleco de la koroj de la popolanoj Nifaidaj, se ili ne pentos, mi detiros mian vorton de ili, kaj mi forprenos mian Spiriton de ili, kaj mi ne plu toleros ilin, kaj mi turnos la korojn de iliaj fratoj kontraŭ ilin.
9. Kaj kvarcent jaroj ne forpasos antaŭ ol mi frapigos ilin; jes, mi punos ilin per la glavo kaj per malsato kaj per pesto.
10. Jes, mi punos ilin en mia flama kolero, kaj pluraj el la kvara generacio de viaj malamikoj vivos por vidi vian kompletan detruon; kaj ĉi tio certe venos se vi ne pentos, diras la Sinjoro; kaj tiuj el la kvara generacio estos la puniloj por via detruo.
11. Sed, se vi pentos kaj revenos al la Sinjoro via Dio, mi forklinos mian koleron, diras la Sinjoro; jes, jene diras la Sinjoro, feliĉaj estas tiuj, kiuj pentos kaj turnos sin al mi, sed ve al tiu, kiu ne pentos.
12. Jes, ve al ĉi tiu granda urbo Zarahemla; ĉar jen pro tiuj, kiuj estas virtaj, ĝi estas savita; jes, ve al ĉi tiu granda urbo, ĉar mi perceptas, diras la Sinjoro, ke multaj, jes, eĉ la plimulto de ĉi tiu granda urbo, malmoligos siajn korojn kontraŭ mi, diras la Sinjoro.
13. Sed feliĉaj estas tiuj, kiuj pentos, ĉar ilin mi pardonos. Sed jen, se ne ĉeestus la virtuloj, kiuj estas en ĉi tiu granda urbo, mi ja malsuprenigus fajron el la ĉielo por detrui ĝin.
14. Sed jen, pro la virtuloj ĝi estas pardonita. Sed jen, la tempo venos, diras la Sinjoro, kiam vi estos forpelintaj la virtulojn el inter vi, tiam vi estos maturaj por detruo; jes, ve al ĉi tiu granda urbo pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ĝi.
15. Jes, kaj ve al la urbo de Gideon pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ĝi.
16. Jes, kaj ve al ĉiuj urboj, kiuj estas en la lando ĉirkaŭe, kiuj estas posedataj de la nifaidoj, pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ili.
17. Kaj jen, malbeno venos sur la landon, diras la Sinjoro de la armeoj, pro la homoj, kiuj estas en la lando, jes, pro ilia malvirteco kaj iliaj abomenaĵoj.
18. Kaj okazos, diras la Sinjoro de la armeoj, jes, nia granda kaj vera Dio ke, tiu, kiu kaŝos trezorojn en la tero, ne retrovos ilin, pro la malbeno al la lando, escepte se li ne estos virtulo kaj kaŝos ĝin por la Sinjoro
19. Ĉar mi volas, diras la Sinjoro, ke ili kaŝu siajn trezorojn al mi; kaj malbenataj estu tiuj, kiuj ne kaŝos siajn trezorojn al mi; ĉar neniu kaŝas siajn trezorojn al mi krom la virtuloj; malbenitaj estos tiu, kiu ne kaŝos siajn trezorojn al mi, kaj ankaŭ la trezoro, kaj neniu retrovos ĝin pro la malbeno al la lando.
20. Kaj la tago venos, kiam ili kaŝos siajn trezorojn, ĉar ili direktis siajn korojn al riĉaĵoj; kaj, ĉar ili direktis siajn korojn al riĉaĵoj, mi kaŝos iliajn trezorojn, kiam ili fuĝos antaŭ siaj malamikoj; ĉar ili ne volos kaŝi ilin al mi, malbenitaj estu ili kaj ankaŭ iliaj trezoroj; kaj en tiu tago ili estos frapitaj, diras la Sinjoro.
21. Vi, la popolo de ĉi tiu granda urbo, atentu kaj aŭskultu miajn vortojn; jes, aŭskultu la vortojn, kiujn la Sinjoro diras; ĉar jen, li diras, ke vi estas malbenitaj pro viaj riĉaĵoj, kaj ankaŭ viaj riĉaĵoj estas malbenitaj, ĉar vi direktis viajn korojn al ili kaj ne aŭskultis la vortojn de tiu, kiu donis ilin al vi.
22. Vi ne memoras la Sinjoron vian Dion en tio, per kio li benis vin, sed vi ĉiam memoras viajn riĉaĵojn, ne por danki la Sinjoron vian Dion pro ili; jes, viaj koroj ne estas malfermitaj al la Sinjoro, sed ili ŝvelas pro fierego ĝis fanfaronado kaj granda ŝveliĝo, ĵaluzo, malpacoj, malico, persekutadoj kaj murdoj, kaj ĉiaj malvirtaj agoj.
23. Pro tiu kaŭzo Dio la Sinjoro venigis malbenon sur la landon, kaj ankaŭ sur viajn riĉaĵojn, kaj tio okazis pro viaj malvirtaj agoj.
24. Jes, ve al ĉi tiu popolo pro ĉi tiu epoko, kiu alvenis, en kiu vi forpelas la profetojn kaj mokas ilin kaj ĵetas ŝtonojn kontraŭ ilin kaj mortigas ilin kaj faras ĉiajn fiajn agojn al ili, eĉ kiel oni faris en la antikva tempo.
25. Kaj nun, kiam vi parolas, vi diras; Se niaj tagoj estus en la tagoj de niaj prapatroj, ni ne mortigus la profetojn; ni ne ŝtonumus ilin kaj forpelus ilin.
26. Jen, vi estas pli malvirtaj ol ili; ĉar, samvere kiel la Sinjoro vivas, se profeto venas inter vin kaj deklaras al vi la vorton de la Sinjoro, kiu atestas pri viaj pekoj kaj malvirtaj faroj, vi koleras kontraŭ li kaj forpelas lin kaj serĉas ĉiajn manierojn detrui lin; jes, vi diras, ke li estas falsa profeto, kaj ke li estas pekulo kaj el la Diablo, ĉar li atestas, ke viaj faroj estas malvirtaj.
27. Sed jen, se homo venas inter vin kaj diras; Faru tion, kaj tio ne estas malvirtaĵo; faru tion, kaj vi ne suferos; jes, li diros; Iru laŭ la aroganteco de viaj propraj koroj; jes, iru laŭ la aroganteco de viaj okuloj, kaj faru ĉion, kion via koro deziras kaj, se homo venas inter vin kaj diras tion, vi akceptos lin kaj diros, ke li estas profeto.
28. Jes, vi altigos lin, kaj vi donos al li el via havaĵo; vi donos al li el via oro, kaj el via arĝento, kaj vi vestos lin per multekostaj vestoj: kaj pro tio, ke li diras flatajn vortojn al vi, kaj ke li diras, ke ĉio estas bona, tial vi trovos nenian kulpon en li.
29. Ho, vi malbona kaj perversa generacio; vi obstiniĝinta kaj malmolnuka popolo, ĝis kiam viasupoze la Sinjoro toleros vin? Jes, ĝis kiam vi lasos vin esti gvidataj de malsaĝaj kaj blindaj gvidantoj? Jes, ĝis kiam vi elektos mallumon prefere al lumo?
30. Jes jen, la kolero de la Sinjoro jam ekflamis kontraŭ vi; jen, li jam malbenis la landon pro via malvirteco.
31. Kaj jen, venos la tempo, kiam li malbenos viajn riĉaĵojn, por ke ili fariĝu glitaj tiel ke vi ne povos teni ilin; kaj en la tagoj de via malriĉeco vi ne povos reteni ilin.
32. Kaj en la tagoj de via malriĉeco vi krios al la Sinjoro; kaj vane vi krios, ĉar via ruiniĝo jam venis sur vin, kaj via pereo estas certigita; kaj tiam vi ploregos kaj hurlos en tiu tago, diras la Sinjoro de la armeoj. Kaj tiam vi lamentos kaj diros;
33. Ho, se mi estus pentinta, kaj ne estus mortiginta la profetojn kaj ŝtonuminta ilin kaj forpelinta ilin. Jes, en tiu tago vi diros; Ho, se ni estus memorintaj la Sinjoron nian Dion en la tago, kiam li donis al ni niajn riĉaĵojn, tiam ili ne estus fariĝintaj glitaj tiel ke ni perdus ilin; ĉar niaj riĉaĵoj foriris de ni.
34. Jen, ni metas laborilon ĉi tien kaj morgaŭ ĝi estas foririnta; kaj jen niaj glavoj estas prenitaj for de ni en la tago, kiam ni serĉis ilin por batalo.
35. Jes, ni kaŝis niajn trezorojn kaj ili forglitis de ni pro la malbeno al la lando.
36. Ho, ke ni estus pentintaj en la tago, kiam la vortoj de la Sinjoro venis al ni; ĉar jen la lando estas malbenita, kaj ĉio fariĝis glita, kaj ni povas teni nenion.
37. Jen, ĉirkaŭas nin demonoj, jes, ĉirkaŭas nin la anĝeloj de tiu, kiu celis detrui niajn animojn. Jen, niaj malvirtaĵoj estas grandaj. Ho, Sinjoro, ĉu vi ne povas deturni vian koleron de ni; Kaj tia estos via lingvaĵo en tiuj tagoj.
38. Sed jen, viaj provtagoj jam pasis; vi prokrastis la tagon de via savo ĝis ĝi estas poreterne tro malfrua kaj via pereo estas certigita; jes, ĉar vi dum ĉiuj tagoj de viaj vivoj serĉis tion, kion vi ne povis havigi al vi; kaj vi serĉis feliĉon, farante malvirtaĵojn kio kontraŭas al la naturo de tiu virteco, kiu estas en nia grandioza kaj Eterna Ĉefo.
39. Ho, vi popolo de la lando, se vi volus aŭdi miajn vortojn; Kaj mi preĝas, ke la kolero de la Sinjoro estu deturnita for de vi, kaj ke vi pentu kaj estu savita.

ĈAPITRO 14

KAJ nun okazis, ke Samuel la lamanido profetis tre multon, kio ne estas skribebla.
2. Kaj jen, li diris al ili; Jen mi donas al vi signon; kvin jaroj pli venos kaj jen tiam venos la Filo de Dio por redempti ĉiujn tiujn, kiuj kredos al lia nomo.
3. Kaj, jen, ĉi tion mi donos al vi kiel signon je la momento de lia veno; ĉar jen, estos grandaj lumaĵoj en la ĉielo, tiom ke en la nokto antaŭ lia veno estos neniu mallumo, tiom ke ŝajnos al la homo kvazaŭ estus tago.
4. Sekve, estos unu tago kaj nokto kaj tago, kvazaŭ estus unu tago kaj neniu nokto; kaj ĉi tio estos kiel signo por vi; ĉar vi scios pri la leviĝo de la suno kaj ankaŭ pri ĝia subiro; tial oni certe scios, ke estos du tagoj kaj nokto; tamen la nokto ne fariĝos malluma; kaj ĝi estos la nokto antaŭ lia naskiĝo.
5. Kaj jen, nova stelo leviĝos, tia kian vi neniam vidis; kaj ankaŭ tio estos signo al vi.
6. Kaj jen, tio ne estas ĉio, okazos multaj signoj kaj miraĵoj en la ĉielo.
7. Kaj okazos, ke vi ĉiuj konsterniĝos kaj miregos, tiom ke vi falos al la tero.
8. Kaj okazos, ke ĉiu ajn, kiu kredos al la Filo de Dio, havos eternan vivon.
9. Kaj jen, tial la Sinjoro ordonis al mi, per sia anĝelo, ke mi venu kaj diru ĉi tion al vi; jes, li ordonis, ke mi profetu ĉi tion al vi; jes, li diris al mi; Kriu al ĉi tiu popolo, pentu kaj pretigu la vojon de la Sinjoro.
10. Kaj nun, ĉar mi estas lamanido, kaj diris al vi la vortojn, kiujn la Sinjoro ordonis al mi, kaj ĉar tio estis severa kontraŭ vi, vi koleras kontraŭ mi kaj volas detrui min kaj forpelis min el inter vi.
11. Kaj vi aŭdos miajn vortojn, ĉar kun ĉi tiu intenco mi suprenvenis sur la murojn de ĉi tiu urbo, por ke vi aŭdu kaj sciu pri la juĝoj de Dio, kiuj atendas vin pro viaj malvirtaĵoj, kaj ankaŭ por ke vi sciu la kondiĉojn de pentado;
12. Kaj ankaŭ por ke vi sciu pri la veno de Jesuo Kristo, la Filo de Dio, la Patro de la ĉielo kaj de la tero, la Kreinto de ĉio de la komenco; kaj por ke vi sciu pri la signoj de lia veno, por ke vi kredu je lia nomo
13. Kaj, se vi kredos je lia nomo, vi pentos pri ĉiuj viaj pekoj, por ke per tio vi havu pardonon de ili per liaj meritoj.
14. Kaj jen, plie, alian signon mi donas al vi, jes, signon de lia morto.
15. Ĉar jen, li nepre devos morti, por ke savo venu; jes, konvenas al li kaj fariĝas necese, ke li mortu por efektivigi la releviĝon de la mortintoj, por ke per tio homoj estu venigitaj antaŭ la Sinjoron.
16. Jes, jen, ĉi tiu morto plenumas la releviĝon kaj redemptas la tutan homaron el la unua morto tiu spirita morto; ĉar la tuta homaro, detranĉite de antaŭ la Sinjoro per la falo de Adam, estas konsiderata mortinta, kaj koncerne nespiritajn aferojn kaj koncerne spiritajn aferojn.
17. Sed jen, la releviĝo de Kristo redemptas la homaron, jes, nome la tutan homaron, kaj revenigas ĝin antaŭ la Sinjoron.
18. Jes, kaj ĝi plenumas la kondiĉon de pentado, ke ĉiu, kiu pentas, tiu ne estas dehakata kaj ĵetata en fajron; sed kiu ajn ne pentas, tiu estas dehakata kaj ĵetata en fajron; kaj refariĝas al li spirita morto, jes, dua morto, ĉar li estas denove detranĉita for de ĉio rilatanta al virteco.
19. Tial pentu, pentu, por ke, sciante ĉi tion kaj ne farante ĝin, vi ne lasos vin veni sub juĝon, kaj vi ne estos malaltigata al ĉi tiu dua morto.
20. Sed jen, kiel mi diris al vi pri alia signo, signo de lia morto, jen, en tiu tago, kiam li suferos morton, la suno mallumiĝos kaj rifuzos doni sian lumon al vi, kaj ankaŭ la luno kaj la steloj; kaj estos nenia lumo sur la supraĵo de ĉi tiu lando, nome de la tempo, kiam li suferos morton, dum la daŭro de tri tagoj, ĝis la momento, kiam li releviĝos el la mortintaro.
21. Jes, je la tempo kiam li ellasos for la spiriton, okazos tondrado kaj fulmado dum la daŭro de multaj horoj, kaj la tero skuiĝos kaj tremos; kaj la rokoj, kiuj estas sur la supraĵo de ĉi tiu tero, kiuj estas kaj sur la tero kaj sub ĝi, kiujn vi scias esti nuntempe solidaj, kaj kies pli granda parto estas unu solida maso, disrompiĝos;
22. Jes, ili disŝiriĝos en pecojn, kaj ĉiam poste troviĝos en vejnoj kaj fendoj, kaj en rompitaj fragmentoj sur la supraĵo de la tuta tero, jes, kaj sur la tero kaj sub ĝi.
23. Kaj jen, okazos grandaj ventegoj, kaj malaltigos multaj montoj kvazaŭ valoj, kaj multaj lokoj, kiujn oni nun nomas valoj, fariĝos montoj, kies alteco estos granda.
24. Kaj multaj vojoj disrompiĝos, kaj multaj urboj dezertiĝos.
25. Kaj multaj tomboj malfermiĝos kaj ellasos multajn el siaj mortintoj; kaj multaj sanktuloj aperos al multaj.
26. Kaj jen, tiel la anĝelo parolis al mi; ĉar li diris al mi, ke okazos tondrado kaj fulmado dum la daŭro de multaj horoj.
27. Kaj li diris al mi, ke ĉio ĉi okazos, dum la tondrado kaj la fulmado daŭros, kaj la tempesto, kaj ke mallumo kovros la supraĵon de la tuta tero dum la daŭro de tri tagoj.
28. Kaj la anĝelo diris al mi, ke multaj vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tiujn, por ke ili kredu, ke ĉi tiuj signoj kaj ĉi tiuj miraĵoj plenumiĝos sur la tuta supraĵo de ĉi tiu lando, por ke ne estu la kialo por nekredo inter la homidoj -
29. Kaj ĉi tio, por ke ĉiu, kiu kredos, estu savata, kaj por ke al ĉiu, kiu ne kredos, venu justa juĝo; kaj ankaŭ por ke, se ili kondamniĝos, ili venigu al si sian propran kondamniĝon.
30. Kaj nun memoru, memoru, miaj fratoj, ke ĉiu, kiu pereos, mem pereigas sin; kaj ĉiu, kiu faras malbonon, faras malbonon al si mem; ĉar jen, vi estas liberaj; vi rajtas agi por vi mem; ĉar jen, Dio donis al vi scion kaj li faris vin liberaj.
31. Li donis al vi la povon distingi bonon de malbono, kaj li donis al vi la povon elekti vivon aŭ morton; kaj vi povos fari bonon kaj esti redonita al tio, kio estas bona, aŭ fari, ke tio, kio estas bona, estu redonita al vi; aŭ vi povos fari malbonon kaj fari, ke tio, kio estas malbona, estu redonita al vi.

ĈAPITRO 15

KAJ nun, miaj amataj fratoj, jen, mi deklaras al vi, ke, se vi ne pentos, viaj domoj estos lasitaj al vi dezertaj.
2. Jes, se vi ne pentos, viaj virinoj havos egan kialon por funebri en la tago, kiam ili suĉigos; ĉar vi provos fuĝi kaj ne estos rifuĝejo; jes, kaj ve al tiuj, kiuj estas gravedaj, ĉar ili estos pezaj kaj ne povos fuĝi; pro tio ili estos piedpremitaj kaj lasitaj perei.
3. Jes, ve al ĉi tiu popolo, kiu estas nomita la popolo de Nifai, se ĝi ne pentos, kiam ĝi vidos ĉiujn ĉi signojn kaj miraĵojn, kiuj montriĝos al ĝi; ĉar jen, ĝi estis popolo elektita de la Sinjoro; jes, li amis la popolon de Nifai, kaj li ankaŭ punis ĝin; jes, en la tagoj de ĝiaj malvirtaĵoj li punadis ĝin, ĉar li amis ĝin.
4. Sed jen, miaj fratoj, la lamanidojn li malamis, ĉar iliaj agoj estis daŭre malvirtaj, pro la malvirteco de la tradicio de iliaj prapatroj. Sed jen, savo venis al ili per la predikado de la nifaidoj; kaj pro tio la Sinjoro plilongigis iliajn tagojn.
5. Kaj mi volus, ke vi vidu, ke la granda plimulto el ili estas sur la vojo de sia devo, kaj ili atente iradas antaŭ Dio, kaj ili observas obei liajn ordonojn kaj liajn statutojn kaj liajn juĝojn laŭ la leĝo de Moseo.
6. Jes, mi diras al vi, ke la granda plimulto el ili tion faras, kaj ili penegas per senlaca diligenteco por venigi siajn ceterajn fratojn al sciado pri la vero; tial troviĝas multaj, kiuj ĉiutage aldoniĝas al ilia nombro.
7. Kaj jen, vi mem scias, ĉar vi vidis tion, ke ĉiuj el ili, kiujn oni venigis al sciado pri la vero kaj al sciado pri la malvirtaj kaj abomenindaj tradicioj de siaj prapatroj kaj kiujn oni kondukis al kredo je la Sanktaj Skriboj, jes, la profetaĵoj de la sanktaj profetoj, kiuj estas skribitaj, kio kondukas ilin al fido al la Sinjoro kaj al pento, fido kaj pento, kiuj okazigas korŝanĝon en ili -
8. Pro tio, ĉiuj, kiuj venis ĉi tien, vi mem scias, estas firmaj kaj konstantaj en kredo, kaj en tio, kio liberigis ilin.
9. Kaj vi scias ankaŭ, ke ili enterigis siajn ilojn de militado, kaj ili ne kuraĝas repreni ilin, timante, ke iel ili pekos; jes, vi povas vidi, ke ili timas peki ĉar jen ili permesos, ke iliaj malamikoj piedpremu kaj mortigu ilin, kaj ili ne levos siajn glavojn kontraŭ ilin, kaj tio pro sia fido je Kristo.
10. Kaj nun, pro ilia konstanteco en sia kredo al tio, kion ili ja kredas, kaj pro ilia firmeco dum sia allumiteco, la Sinjoro benos ilin kaj plilongigos iliajn tagojn malgraŭ ilia malvirteco.
11. Jes, eĉ se ili ŝrumpos en nekredemo, la Sinjoro plilongigos iliajn tagojn ĝis la tempo, pri kiu parolis niaj prapatroj kaj ankaŭ la profeto Zenos kaj multaj aliaj profetoj koncerne la revenigon de niaj fratoj la lamanidoj al sciado pri la vero.
12. Jes, mi diras al vi, ke en la lastaj tempoj la promesoj de la Sinjoro estas etenditaj al niaj fratoj la lamanidoj; kaj malgraŭ la multaj afliktiĝoj, kiujn ili havos, kaj malgraŭ tio, ke ili estos pelataj tien kaj reen sur la supraĵo de la tuta tero, kaj estos ĉasataj, kaj estos frapataj kaj disigataj, havante neniun rifuĝejon, la Sinjoro estos kompatema al ili.
13. Kaj tio estas laŭ la profetaĵo, ke ili estos venigataj al la vera scio, kiu estas la scio de ilia Elaĉetinto, kaj ilia granda kaj vera ŝafisto, kaj ili estos alkalkulitaj inter lia ŝafaro.
14. Tial mi diras al vi, ke estos pli bone por ili ol por vi, se vi ne pentos.
15. Ĉar jen, se la potencaĵoj, kiuj estas montritaj al vi, estus montritaj al ili, jes, al tiuj, kiuj ŝrumpis de nekredemo pro la tradicioj de siaj prapatroj, vi mem povas vidi, ke ili neniam reŝrumpus de nekredemo.
16. Tial, diras la Sinjoro, mi ne ekstermos ilin, sed mi revenigos ilin al mi en la tago decidita de mia saĝeco, diras la Sinjoro.
17. Kaj nun aŭdu, diras la Sinjoro pri la popolo de la nifaidoj; Se ili ne pentos kaj observos fari mian volon, mi ekstermos ilin, diras la Sinjoro, pro ilia nekredemo malgraŭ la multaj potencaĵoj, kiujn mi faris inter ili; kaj tiel certe kiel la Sinjoro vivas, ĉi tio okazos, diras la Sinjoro.

ĈAPITRO 16

KAJ okazis, ke multaj aŭdis la vortojn de Samuel la lamanido, kiujn li parolis sur la muroj de la urbo. Kaj ĉiuj, kiuj kredis liajn vortojn, eliris kaj serĉis Nifai; kaj, elirinte kaj trovinte lin, ili konfesis siajn pekojn al li kaj ne neadis, dezirante, ke ili baptiĝu al la Sinjoro.
2. Sed ĉiuj, kiuj ne kredis la vortojn de Samuel, koleris kontraŭ li; kaj ili ĵetis ŝtonojn kontraŭ li sur la muro, kaj ankaŭ multaj pafis sagojn kontraŭ li dum li staris sur la muro; sed la spirito de la Sinjoro estis kun li, tiel ke ili ne povis trafi lin nek per siaj ŝtonoj nek per siaj sagoj.
3. Do, vidinte ĉi tion, ke ili ne povis trafi lin, pli multaj kredis liajn vortojn, tiel ke ili foriris al Nifai por esti baptataj.
4. Ĉar jen, Nifai baptis kaj profetis kaj predikis, kriante penton al la popolo, montrante signojn kaj miraĵojn, farante miraklojn inter la popolo, por ke ili sciu, ke la Kristo devos baldaŭ veni -
5. Informante ilin pri aferoj, kiuj devos baldaŭ veni, por ke ili sciu kaj memoru je la tempo de ilia veno, ke ili estis jam informitaj pri ili, kun la celo, ke ili kredu; tial ĉiuj, kiuj kredis je la vortoj de Samuel, aliris al li por esti baptataj, tial ke ili venis, pentante kaj konfesante siajn pekojn.
6. Sed la plimulto el ili ne kredis la vortojn de Samuel; pro tio, konstatinte, ke ili ne povis trafi lin per siaj ŝtonoj kaj siaj sagoj, ili alvokis al siaj kapitanoj, dirante: Kaptu tiun ulon kaj ligu lin, ĉar jen li havas demonon; kaj pro la potenco de la demono, kiu estas en li, ni ne povas trafi lin per niaj ŝtonoj kaj niaj sagoj; tial kaptu lin kaj ligu lin, kaj forigu lin.
7. Kaj, kiam ili eliris por meti siajn manojn sur lin, jen, li ĵetis sin malsupren de la muro, kaj fuĝis el ilia lando, jes, nome al sia propra lando, kaj komencis prediki kaj profeti inter sia propra popolo.
8. Kaj jen, oni aŭdis nenion plu pri li inter la nifaidoj; kaj tiaj estis la aferoj de la popolo.
9. Kaj tiel finiĝis la okdek sesa jaro de la reĝado de la juĝistoj super la popolo de Nifai.
10. Kaj tiel finiĝis ankaŭ la okdek sepa jaro de la regado de la juĝistoj, kun la plimulto de la popolo restanta en sia aroganteco kaj malvirteco, kaj kun la malplimulto pli atenteme irantaj antaŭ Dio.
11. Kaj tia estis la kondiĉoj ankaŭ en la okdek oka jaro de la reĝado de la juĝistoj.
12. Kaj malmulto ŝanĝiĝis en la aferoj de la popolo en la okdek naŭa jaro de la regado de la juĝistoj krom tio, ke la popolo komencis esti pli hardiĝinta en malvirteco kaj fari pli kaj pli multon el tio, kio estis kontraŭa al la ordonoj de Dio.
13. Sed okazis en la naŭdeka jaro de la regado de la juĝistoj, ke grandaj signoj kaj miraĵoj estis donitaj al la popolo; kaj la vortoj de la profetoj ekplenumiĝis.
14. Kaj anĝeloj aperis al homoj, saĝaj homoj, kaj deklaris al ili bonan sciigon de granda ĝojo; tiel tiujare la skriboj ekplenumiĝis.
15. Tamen la popolanoj ekmalmoligis siajn korojn, ĉiuj krom la plej kredanta parto el ili, kaj el la nifaidoj kaj ankaŭ el la lamanidoj, kaj komencis dependi de sia propra forto kaj de sia propra saĝeco, dirante:
16. Kelkajn aferojn ili eble ĝuste divenis inter tiom multaj; sed jen, ni scias, ke ne povos plenumiĝi ĉiuj tiuj grandaj kaj mirindaj farotaĵoj, pri kiuj oni parolis.
17. Kaj ili komencis diskuti kaj disputi inter si, dirante;
18. Ke ne estas racie, ke estulo kiel Kristo venos; se jes, kaj li estos la Filo de Dio, la Patro de la ĉielo kaj la tero, kiel oni diris, kial li ne montros sin al ni krom al tiuj, kiuj estos en Jerusalemo?
19. Jes, kial li ne montros sin en ĉi tiu lando krom en la lando Jerusalema?
20. Sed ni ja scias, ke tio estas malbona tradicio, kiu estas transdonita al ni de niaj prapatroj, por kredigi al ni, ke io granda kaj mirinda okazos, ne inter ni, sed en lando kiu estas tre malproksima, lando kiun ni ne konas; tiel ili povos teni nin en nescio, ĉar ni ne povas atesti per niaj okuloj, ke ili estas veraj.
21. Kaj per la ruzeco kaj la misteraj artoj de la Malvirtulo ili artifikos ian grandan mistikon, kiun ni ne povos kompreni, kiu subpremadas nin esti servantoj al iliaj vortoj, kaj ankaŭ servantoj al ili, ĉar ni dependas de ili por instrui al ni la vorton; kaj tiamaniere ili tenos nin en nescio ĉiujn niajn tagojn dum nia tuta vivo, se ni cedos nin al ili.
22. Kaj multajn aliajn aferojn, kiuj estis malsaĝaj kaj vantaj, la popolo imagis en siaj koroj; kaj ili estis tre maltrankvilaj, ĉar Satano daŭre incitis ilin fari malvirtaĵojn; jes, li ĉirkaŭiris, disvastigante famojn kaj disputojn sur la supraĵo de la tuta lando, por ke li malmoligu la korojn de la popolo kontraŭ tio, kio estis bona, kaj kontraŭ tio, kio estis venonta.
23. Kaj malgraŭ la signoj kaj la miraĵoj, kiuj fariĝis ĉe la popolo de la Sinjoro, kaj la multaj mirakloj, kiujn oni faris, Satano firme ekkaptis la korojn de la popolo sur la supraĵo de la tuta lando.
24. Kaj tiel finiĝis la naŭdeka jaro de la regado de la juĝistoj super la popolo de Nifai.
25. Kaj tiel finiĝis la libro de Helaman laŭ la atesto de Helaman kaj liaj filoj.

LA TRIA LIBRO DE NIFAI

LA FILO DE NIFAI, KIU ESTIS LA FILO DE HELAMAN

ĈAPITRO 1

TIAM okazis, ke la naŭdek unua jaro jam forpasis, kaj sescent jarojn antaŭe Lihai foriris de Jerusalemo; kaj la jaro estis tiu, kiam Lakoneus estis la ĉefjuĝisto kaj la estro super la lando.
2. Kaj Nifai, la filo de Helaman, jam foriris al la lando Zarahemla, doninte al sia filo Nifai instrukciojn pri la platoj el latuno kaj pri ĉiuj analoj, kiujn oni konservis, kaj pri ĉio, kion oni konsideris sankta de post la foriro de Lihai el Jerusalemo.
3. Poste li eliris el la lando kaj neniu scias, kien li iris; kaj lia filo Nifai konservis la analojn anstataŭ li, jes, la kronikon de ĉi tiu popolo.
4. Kaj okazis, ke je la komenco de la naŭdek dua jaro, jen, la antaŭdiroj de la profetoj komencis esti pli plene plenumataj; ĉar pli grandaj signoj kaj pli grandaj mirakloj ekfariĝis inter la popolo.
5. Sed kelkaj komencis diri, ke la horo jam pasis por la plenumiĝo de la vortoj, kiuj estis diritaj de Samuel la lamanido.
6. Kaj ili komencis ĝoji pri siaj fratoj, dirante: Jen la horo jam pasis, kaj la vortoj de Samuel ne estas plenumitaj; tial via ĝojo kaj via fido pri ĉi tio estis vanaj.
7. Kaj okazis, ke ili faris grandan tumultan bruon tra la lando; kaj la popolanoj, kiuj kredis, komencis esti tre malĝojaj, timante ke tio, kio estis parolita, eble ne okazos.
8. Sed jen, ili konstante atendis tiun tagon kaj tiun nokton kaj tiun tagon, kiuj devus esti kiel unu tago, kvazaŭ estus neniu nokto, por ke ili sciu, ke ilia fidado ne estis vana.
9. Tiam okazis, ke unu tago estis konsekrita de la nekredantoj, por ke ĉiuj tiuj, kiuj kredis al tiuj tradicioj, estu mortigataj, se ne plenumiĝos la pruvosigno, kiun Samuel la profeto diris.
10. Tiam okazis, kiam Nifai, la filo de Nifai, vidis ĉi tiun malvirtecon de sia popolo, ke lia koro treege malĝojiĝis.
11. Kaj okazis, ke li eliris kaj klinis sin malsupren sur la teron, kaj fervore kriis al sia Dio por sia popolo, jes, por tiuj, kiuj estis detruotaj pro sia kredo al la tradicio de siaj prapatroj.
12. Kaj okazis, ke li fervore kriis la tutan tagon al la Sinjoro; kaj jen, la voĉo de la Sinjoro venis al li, dirante:
13. Levu vian kapon kaj kuraĝiĝu; ĉar jen, la horo alproksimiĝas, kaj ĉi nokte la provosigno estos donita, kaj morgaŭ mi venos en la mondon, por montri al la homaro, ke mi plenumos ĉion tion, kion mi elparoligis per la buŝo de miaj sanktaj profetoj.
14. Jen, mi venas al miaj propraj, por plenumi ĉion, kion mi sciigis al la homidoj de post la fondiĝo de la mondo, kaj por fari la volon kaj de la Patro kaj de la Filo de la Patro pro mi, kaj de la Filo pro mia karno. Kaj jen, la horo estas proksima, kaj ĉi nokte la pruvosigno estos donita.
15. Kaj okazis, ke plenumiĝis la vortoj, kiuj venis al Nifai, konforme al tio, kio estis dirita en ili; ĉar jen, je la subiĝo de la suno ne okazis mallumiĝo; kaj la popolo ekmiregis pro la manko de mallumo, kiam la nokto venis.
16. Kaj multaj, kiuj antaŭe ne kredis la vortojn de la profetoj, falis al la tero kaj fariĝis kvazaŭ ili estus mortintaj, ĉar ili sciis, ke vaniĝis la granda plano de detruo, kiun ili komplotis por tiuj, kiuj kredis je la vortoj de la profetoj; ĉar jam tie estis la signalo, kiu estis donita.
17. Kaj ili eksciis, ke la Filo de Dio baldaŭ aperos; jes, efektive, ĉiuj homoj sur la supraĵo de la tuta tero de la okcidento al la oriento, kaj en la landa nordo kaj en la landa sudo, tial treege konsterniĝis, ke ili falis al la tero.
18. Ĉar ili sciis, ke la profetoj atestis pri ĉi tio dum multaj jaroj, kaj ke jam tie estis la signo, kiu estis donita; kaj ili ektimis pro sia malvirteco kaj sia nekredemo.
19. Kaj okazis, ke dum tiu tuta nokto ne estis mallume, sed estis tiel lume, kvazaŭ tagmeze. Kaj okazis, ke la suno releviĝis en la mateno laŭ sia natura ordo; kaj ili sciis pro la signo, kiu estis donita, ke tiu estis la tago, en kiu la Sinjoro naskiĝos.
20. Kaj ĉio ĉiel plenumiĝis jes, konforme al la vortoj de la profetoj.
21. Kaj okazis ankaŭ, ke nova stelo aperis, konforme al la vorto.
22. Kaj okazis, ke de post tiam Satano dissendis mensogaĵojn inter la homojn por malmoligi iliajn korojn, intencante, ke ili ne kredu je tiuj pruvosignoj kaj miraĵoj, kiujn ili vidis; sed malgraŭ ĉi tiuj mensogaĵoj kaj trompaĵoj la plimulto de la popolo ja kredis kaj konvertiĝis al la Sinjoro.
23. Kaj okazis, ke Nifai eliris inter la popolon, kaj ankaŭ multaj aliaj, baptante al pento, en kiu estis granda pardonado de pekoj. Kaj tiel la popolo komencis rehavi pacon en la lando.
24. Kaj oni ne disputis, krom kelkaj, kiuj komencis prediki, provante pruvi per la Skriboj, ke ne plu necesas observi la Leĝon de Moseo. Tamen pri tio ili eraris, ne komprenante la Skribojn.
25. Sed okazis, ke ili baldaŭ konvertiĝis kaj konvinkiĝis pri la eraro, en kiu ili estis ĉar oni sciigis al ili, ke la Leĝo ankoraŭ ne estas plenumita, kaj ke ghi devos esti tute plenumita; jes, la Diro venis al ili, ke ĝi devos esti plenumita; jes, ke nek unu joto nek unu streketo forpasos ĝis ĉio plenumiĝos; do en tiu sama jaro ili estis kondukitaj al scio pri sia eraro kaj konfesis sian kulpon.
26. Kaj tiel la naŭdek dua jaro forpasis, doninte bonan sciigon al la popolo pro la signoj kiuj okazis, konforme al la vortoj de la profetaĵo de ĉiuj el la sanktaj profetoj.
27. Kaj okazis, ke ankaŭ la naŭdek tria jaro pace forpasis, escepte de la rabistoj de Gadianton, kiuj loĝis sur la montoj kaj infestis la landon; ĉar tiel fortaj estis iliaj fortikaĵoj kaj iliaj sekretaj lokoj, ke la popolo ne povis subigi ilin; ili do faris multajn murdojn kaj grandan buĉadon inter la popolo.
28. Kaj okazis, ke en la naŭdek kvara jaro ili altgrade plinombriĝis, ĉar multaj skismuloj el la nifaidoj fuĝis al ili, kio kaŭzis multan malĝojon al tiuj nifaidoj, kiuj restis en la lando.
29. Kaj estis alia kaŭzo de multa malĝojo inter la lamanidoj; ĉar jen, ili havis multajn infanojn, kiuj plenaĝiĝis kaj ekfortiĝis kun la jaroj, tiom ke ili emancipiĝis kaj estis forkondukitaj de kelkaj, kiuj estis Zoramidoj, per iliaj mensogaĵoj kaj iliaj flataj vortoj, por aliĝi al tiuj rabistoj de Gadianton.
30. Kaj do ankaŭ la lamanidoj afliktiĝis, kaj ilia fido kaj ilia justeco komencis malpliiĝi pro la malvirteco de la kreskanta generacio. 3 5 a. K.

ĈAPITRO 8

KAJ tiam okazis, ke laŭ nia kroniko, kaj ni scias, ke nia kroniko estas vera, ĉar jen, virtulo kompilis la kronikon ĉar li vere faris multajn miraklojn en la nomo de Jesuo; kaj neniu homo povis fari miraklon en la nomo de Jesuo krom tiu, kiu estis ĉiel puriĝinta de siaj pekoj -
2. Kaj okazis, se ĉi tiu viro faris neniun eraron en la kalkulado de nia tempo, ke la tridek tria jaro estis forpasinta;
3. Kaj la popolo komencis tre fervore atendi la signon, kiu estis donita de la profeto Samuel la lamanido, jes, la tempon, kiam estos mallumo dum la daŭro de tri tagoj super la supraĵo de la tuta lando.
4. Kaj ekokazis multa dubado kaj disputado inter la popolo malgraŭ tio, ke tiom da signoj estis donitaj.
5. Kaj okazis en la tridek kvara jaro, en la unua monato, en la kvara tago de la monato, ke leviĝis forta ventego tia, kia neniam antaŭe estis konata en la tuta lando.
6. Kaj okazis ankaŭ granda kaj terura tempesto; kaj okazis terura tondrado, tiom ke ĝi skuis la tutan teron kvazaŭ ĝi estus disdividota.
7. Kaj okazis treege brila fulmado, tia kia neniam antaŭe estis konata en la tuta lando.
8. Kaj la urbo de Zarahemla ekbrulis.
9. Kaj la urbo de Moroni subiĝis en la profundon de la maro, kaj ĝiaj loĝantoj dronis.
10. Kaj la tero amasiĝis sur la urbon de Moroniha, tiel ke anstataŭ la urbo troviĝis tie granda monto.
11. Kaj okazis granda kaj terura detruo en la lando suden.
12. Sed jen, okazis pli granda kaj terura detruo en la lando norden; ĉar jen, la supraĵo de la tuta lando ŝanĝiĝis pro la tempesto kaj la turnoventegoj kaj la tondrado kaj la fulmado, kaj la treega tremado de la tuta tero:
13. Kaj la ĉefaj vojoj disrompiĝis, kaj la ebenaj vojoj difektiĝis, kaj multaj glataj lokoj fariĝis malglataj.
14. Kaj multaj grandaj kaj famaj urboj submariĝis, kaj multaj brulis, kaj multaj skuiĝis ĝis iliaj konstruaĵoj falis al la tero, kaj iliaj loĝantoj mortis, kaj la lokoj estis lasitaj dezertaj.
15. Kaj kelkaj urboj restis; sed la difektoj al ili estis grandegaj, kaj multaj en ili estis mortigitaj.
16. Kaj kelkaj estis forblovitaj de la turnoventego; kaj kien ili iris neniu homo scias; oni scias nur; ke ili estis forblovitaj.
17. Kaj tiel la supraĵo de la tuta tero deformiĝis pro la tempestoj kaj la tondrado kaj la fulmado kaj la tremado de la tero.
18. Kaj jen, la rokoj disŝiriĝis en pecojn; ili disrompiĝis sur la supraĵo de la tuta tero tiagrade, ke ili troviĝis en rompitaj fragmentoj, kaj en vejnoj kaj en fendoj, sur la tuta supraĵo de la tuta lando,
19. Kaj okazis, ke, kiam la tondrado kaj la fulmado kaj la ventego kaj la tempesto kaj la tremoj de la tero ĉesis ĉar jen, ili daŭris dum preskaŭ tri horoj; kaj kelkaj diris, ke la daŭro estis pli longa; tamen, ĉiuj ĉi grandaj kaj teruraj aferoj estis faritaj en ĉirkaŭ tri horoj kaj poste jen, estis mallumo sur la supraĵo de la tuta lando.
20. Kaj okazis, ke estis densa mallumo sur la supraĵo de la tuta lando tiagrade, ke la tieaj loĝantoj, kiuj ne estis falintaj, povis senti la vaporon de la mallumo;
21. Kaj pro la mallumo ne povis esti lumo, nek kandeloj nek torĉoj; kaj oni ne povis ekbruligi fajron per sia bonega kaj treege seka ligno, tiel ke tute ne povis esti ia lumo;
22. Kaj nenia lumo estis vidata, nek fajro nek brileto, nek la suno nek la luno nek la steloj, ĉar tiel granda estis la nebuloj de mallumo, kiuj estis sur la supraĵo de la tuta lando.
23. Kaj okazis, ke dum la daŭro de tri tagoj nenia lumo estis vidata; kaj estis granda malĝojo kaj ĝemegado kaj plorado daŭre ĉe la popolo; jes, granda estis la ĝemado de la popolo pro la mallumo kaj la granda ruiniĝo, kiuj trafis ilin.
24. Kaj en unu loko oni aŭdis ilin vekrii, dirante: Ho, se ni estus pentintaj antaŭ ĉi tiu granda kaj terura tago, niaj fratoj estus indulgitaj, kaj ili ne estus bruligitaj en tiu granda urbo Zarahemla.
25. Kaj en alia loko oni aŭdis ilin vekrii kaj lamenti, dirante; Ho, se ni estus pentintaj antaŭ ĉi tiu granda kaj terura tago, kaj ne estus mortigintaj kaj ŝtonumintaj la profetojn kaj forpelintaj ilin, niaj patrinoj kaj niaj belaj filinoj kaj niaj infanoj estus indulgitaj, kaj ili ne estus enterigitaj en tiu granda urbo Moroniha. Kaj tiel la ĝemegado de la popolo estis granda kaj terura.

34 p.K.

Jesuo Kristo montris sin al la popolo de Nifai, kiam la homamaso kunkolektiĝis en la lando Abundeco, kaj pastradis al ili; kaj ĉi maniere li montris sin al ili.

Konsistanta el ĉapitroj 11 ĝis 26 inkluzive.

ĈAPITRO 11

KAJ tiam okazis, ke granda homamaso el la popolo de Nifai kunkolektiĝis ĉirkaŭ la templo, kiu estis en la lando Abundeco; kaj ili miradis unuj kun aliaj kaj montris unuj al aliaj la grandan kaj mirindan ŝanĝon, kiu okazis.
2. Kaj ili ankaŭ interparoladis pri ĉi tiu Jesuo Kristo, pri kiu oni donis signon pri lia morto.
3. Kaj okazis dum ili interparoladis, ke ili aŭdis voĉon, kvazaŭ ĝi venus el la ĉielo; kaj ili ĵetis siajn rigardojn ĉirkaŭen, ĉar ili ne komprenis la voĉon, kiun ili aŭdis; kaj ĝi ne estis severa voĉo, kaj ĝi ne estis laŭta voĉo; tamen, kvankam ĝi estis nelaŭta voĉo, ĝi ĝiskernen trapenetris tiujn, kiuj aŭdis, tiagrade ke estis neniu parto de ilia korpo, kiun ĝi ne tremigis; jes ĝi trapenetris ilin ĝis la animo mem kaj bruligis iliajn korojn.
4. Kaj okazis, ke denove ili aŭdis la voĉon, kaj ili ne komprenis ĝin.
5. Kaj denove la trian fojon ili aŭdis la voĉon kaj malfermis siajn orelojn por aŭdi ĝin; kaj iliaj okuloj estis turnitaj al ĝia sono; kaj ili fikse rigardis al la ĉielo, el kiu la sono venis.
6. Kaj jen, la trian fojon ili komprenis la voĉon, kiun ili aŭdis; kaj ĝi diris al ili:
7. Ĉi tiu estas mia Amata Filo, en kiu mi havas plezuron, en kiu mi gloris mian nomon aŭdu lin.
8. Kaj okazis, ke, komprenante, ili ree ĵetis siajn rigardojn sur la ĉielon; kaj jen, ili vidis Homon malsupreniranta el la ĉielo; kaj li estis vestita per blanka robo; kaj li malsuprenvenis kaj ekstaris meze de ili; kaj la okuloj de la tuta homamaso estis turnitaj al li, kaj ili ne kuraĝis malfermi siajn buŝojn, eĉ unu al alia, kaj ili ne sciis, kion tio signifis, ĉar ili pensis, ke tiu, kiu aperis al ili, estas anĝelo.
9. Kaj okazis, ke li etendis sian manon kaj parolis al la popolo, dirante;
10. Jen, mi estas Jesuo Kristo, pri kiu la profetoj atestis, ke li venos en la mondon.
11. Kaj jen, mi estas la lumo kaj la vivo de la mondo; kaj mi jam trinkis el tiu maldolĉa kaliko, kiun la Patro donis al mi, kaj mi gloris la Patron, prenante sur min la pekojn de la mondo, en kio mi suferis la volon de la Patro en ĉio de la komenco.
12. Kaj okazis, kiam Jesuo parolis tiujn vortojn, ke la tuta homamaso falis al la tero; ĉar ili memoris, ke oni profetis inter ili, ke Kristo montros sin al ili post sia supreniro en la ĉielon.
13. Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al ili, dirante;
14. Leviĝu kaj venu al mi, por ke vi enmetu viajn manojn en mian flankon kaj por ke vi ankaŭ palpu la truon de la najloj en miaj manoj kaj en miaj piedoj, por ke vi sciu, ke mi estas la Dio de Izrael, kaj la Dio de la tuta tero, kaj ke mi estas mortigita pro la pekoj de la mondo.
15. Kaj okazis, ke la homamaso antaŭeniris, kaj enmetis siajn manojn en lian flankon, kaj palpis la truon de la najloj en liaj manoj kaj en liaj piedoj; kaj tion ili faris, antaŭenirante unuope ĝis ili ĉiuj iris kaj vidis per siaj okuloj kaj palpis per siaj manoj, kaj tutcerte sciis kaj atestis, ke li estas tiu, pri kiu la profetoj skribis, ke li venos.
16. Kaj, kiam ili ĉiuj iris kaj atestis por si mem, ili unuanime ekkriis, dirante;
17. Hosana! Benata estu la nomo de Dio Plejsupra! Kaj ili faligis sin antaŭ la piedoj de Jesuo, kaj adoris lin.
18. Kaj okazis, ke li parolis al Nifai (ĉar Nifai estis en la popolamaso kaj li ordonis al li, ke li elvenu.
19. Kaj Nifai leviĝis kaj antaŭeniris, kaj kliniĝis antaŭ la Sinjoro kaj kisis liajn piedojn.
20. Kaj la Sinjoro ordonis al li, ke li leviĝu. Kaj li leviĝis kaj staris antaŭ li.
21. Kaj la Sinjoro diris al li: Mi donas al vi aŭtoritaton bapti ĉi tiun popolon, kiam mi estos resuprenirinta en la ĉielon.
22. Kaj, plue, la Sinjoro alvokis aliajn, kaj diris al ili la samon; Kaj li donis al ili aŭtoritaton bapti. Kaj li diris al ili; ĉi maniere vi devos bapti; kaj ne okazos disputoj inter vi.
23. Vere mi diras al vi, ke, kiam iu pentos pro viaj vortoj pri siaj pekoj kaj deziros esti baptata en mia nomo, ĉi maniere vi devos bapti lin Jen, vi devos malsupreniri kaj stari en la akvo, kaj en mia nomo vi devos bapti lin.
24. Kaj jen, ĉi tiuj estas la vortoj, kiujn vi devos diri, vokante lin per lia nomo, dirante;
25. Havante aŭtoritaton donitan al mi de Jesuo Kristo, mi baptas vin en la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.
26. Kaj tiam vi devos mergi lin en la akvon kaj poste eliri el la akvo.
27. Kaj ĉi maniere vi devos bapti en mia nomo; ĉar jen, vere mi diras al vi, ke la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito estas unu; kaj mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi, kaj la Patro kaj mi estas unu.
28. Kaj tiel, kiel mi ordonis al vi, vi devos bapti. Kaj devos esti inter vi nenia disputado, kia ĝis nun estis; kaj ne devos esti inter vi pri la punktoj de mia doktrino disputadoj, kiaj ĝis nun estis.
29. Ĉar vere, vere mi diras al vi, tiu, kiu havas spiriton de disputemo, ne estas de mi, sed estas de la Diablo, kiu estas la patro de disputemo, kaj li incitas la korojn de homoj por argumenti kun kolero, unu kontraŭ alia.
30. Jen, mia doktrino ne estas inciti la korojn de homoj per koleriĝo, unu kontraŭ alia; sed mia doktrino estas, ke tio estu forigita.
31. Jen, vere, vere, mi diras al vi, mi deklaras al vi mian doktrinon.
32. Kaj jen mia doktrino, kaj ĝi estas la doktrino, kiun la Patro donis al mi; kaj mi atestas pri la Patro, kaj la Patro atestas pri mi, kaj la Sankta Spirito atestas pri la Patro kaj mi; kaj mi atestas, ke la Patro ordonas ĉiujn homojn, ĉie, penti kaj kredi je mi.
33. Kaj ĉiu, kiu kredas je mi kaj estas baptita, tiu estos savita; kaj tiaj heredos la regnon de Dio.
34. Kaj ĉiu, kiu ne kredas je mi kaj ne estas baptita, estos kondamnita.
35. Vere, vere, mi diras al vi, ke tio estas mia doktrino, kaj de la Patro mi atestas pri ĝi; kaj ĉiu, kiu kredas je mi, kredas ankaŭ je la Patro; kaj al tiu la Patro atestos pri mi, ĉar li vizitos lin per fajro kaj per la Sankta Spirito.
36. Kaj tiel la Patro atestos pri mi, kaj la Sankta Spirito atestos al li pri la Patro kaj mi; ĉar la Patro kaj mi kaj la Sankta Spirito estas unu.
37. Kaj denove mi diras al vi, vi devas penti, kaj fariĝi kiel infano, kaj esti baptita en mia nomo, aŭ vi neniel povos ricevi ĉi tion.
38. Kaj denove mi diras al vi, vi devas penti, kaj esti baptita en mia nomo, kaj fariĝi kiel infano, aŭ vi neniel povos heredi la regnon de Dio.
39. Vere, vere, mi diras al vi, ke ĉi tio estas mia doktrino, kaj ĉiu, kiu konstruas sur ĉi tio, konstruas sur mia roko, kaj la pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
40. Kaj ĉiu, kiu deklaros pli aŭ malpli ol ĉi tion, kaj estigos ĝin kiel mian doktrinon, tiu sama venas el malbono, kaj ne estas konstruita sur mia roko; sed li konstruas sur sableca fundamento, kaj la pordegoj de Hades staras malfermitaj por ricevi tiajn, kiam la inundoj venas kaj la ventoj albatas ilin.
41. Tial, eliru al ĉi tiu popolo, kaj deklaru la vortojn, kiujn mi parolis, ĝis la finoj de la tero.

34 a.K.

ĈAPITRO 12

KAJ okazis, post kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn al Nifai, kaj al tiuj, kiuj estis vokitaj, (tiam la nombro de tiuj, kiuj estis vokitaj kaj ricevis potencon kaj aŭtoritaton bapti, estis dek du) ke jen, li etendis sian manon al la homamaso, kaj kriis al ili, dirante; Benataj estas vi, se vi atentos la vortojn de ĉi tiuj dek du, kiujn mi elektis el inter vi por pastrohelpi al vi kaj esti viaj servantoj; kaj al ili mi donis aŭtoritaton, por ke ili povu bapti vin per akvo; kaj, kiam vi estos baptitaj per akvo, jen, mi baptos vin per fajro kaj per la Sankta Spirito; tial benataj estas vi se vi kredos je mi kaj estos baptitaj, post kiam vi vidis min kaj scias, ke mi estas.
2. Kaj plue, pli feliĉaj estas tiuj, kiuj kredos je viaj vortoj pro tio, ke vi atestos, ke vi vidis min, kaj ke vi scias, ke mi estas. Jes, feliĉaj estas tiuj, kiuj kredos je viaj vortoj kaj venos malsupren en la profundaĵon de humileco kaj estos baptitaj, ĉar ili estos helpataj per fajro kaj per la Sankta Spirito kaj ricevos pardonadon de siaj pekoj.
3. Jes, feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, kiuj venas al mi, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
4. Kaj plue, feliĉaj estas ĉiuj plorantoj, ĉar ili konsoliĝos.
5. Kaj feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
6. Kaj feliĉaj estas ĉiuj tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos per la Sankta Spirito.
7. Kaj feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
8. Kaj feliĉaj estas ĉiuj kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
9. Kaj feliĉaj estas ĉiuj pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
10. Kaj feliĉaj estas ĉiuj, kiuj estas persekutitaj pro mia nomo, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
11. Kaj feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi;
12. Ĉar vi havos grandan ĝojon kaj raviĝon, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
13. Vere, vere, mi diras al vi, mi donas al vi esti la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝos, per kio la tero estos salita? La salo jam taŭgos por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.
14. Vere, vere, mi diras al vi, mi donas al vi esti la lumo de ĉi tiu popolo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.
15. Jen, ĉu oni bruligas lampon, kaj metas ĝin sub grenmezurilon? Ne, sed sur la lampingon, kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo;
16. Pro tio tiel same via lumo lumu antaŭ ĉi tiu popolo, por ke ili vidu viajn bonajn farojn kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
17. Ne pensu, ke mi venis por detrui la leĝon aŭ la profetojn. Mi venis ne por detrui, sed por plenumi;
18. Vere mi diras al vi, nek unu joto nek unu streketo forpasis de la leĝo, sed en mi ĉio plenumiĝis.
19. Kaj jen, mi donis al vi la leĝon kaj la ordonojn de mia Patro, por ke vi kredu je mi, kaj pentu pri viaj pekoj, kaj venu al mi kun rompita koro kaj pentema spirito. Jen, vi havas la ordonojn antaŭ vi, kaj la leĝo plenumiĝis.
20. Tial venu al mi kaj saviĝu; ĉar vere mi diras al vi, ke, se vi ne observos miajn ordonojn, kiujn mi ĉi momente ordonis al vi, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
21. Vi aŭdis, ke estas dirite de la antikvuloj, kaj estas ankaŭ skribite antaŭ vi, ke vi ne mortigu, kaj kiu mortigas, tiu estos en danĝero de juĝado de Dio;
22. Sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de lia juĝado. Kaj kiu diros al sia frato; Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.
23. Tial, se vi venos al mi, aŭ deziros veni al mi, kaj memoros, ke via frato havas ion kontraŭ vi -
24. Foriru al via frato, kaj unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu al mi kun plena korintenco, kaj mi akceptos vin.
25. Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke li ne prenu vin kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon.
26. Vere, vere, mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan seninon. Kaj dum vi estos en malliberejo, ĉu vi povos pagi eĉ unu seninon? Vere, vere, mi diras al vi, ke ne.
27. Jen, estas skribite de la antikvuloj, ke vi ne adultu;
28. Sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis en sia koro.
29. Jen, mi donas al vi ordonon, ke vi ne permesu, ke io ajn el ĉi tio eniru en vian koron;
30. Ĉar estas pli bone ke vi abnegacius ĉi tion, kaj levus vian krucon, ol ke vi estus ĵetita en Gehenan.
31. Estas skribite, ke, kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron.
32. Vere, vere, mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendos sian edzinon, krom pro malĉasteco, igos ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultos.
33. Kaj, plue, estas skribite: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Sinjoro;
34. Sed vere, vere, mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio;
35. Nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de liaj piedoj;
36. Nek ĵuru per la kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron nigra aŭ blanka;
37. Sed via parolo estu; Jes, jes; Ne, ne; ĉio ekster tio venas el malbono.
38. Kaj jen, estas skribite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
39. Sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian;
40. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon;
41. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
42. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
43. Kaj jen, estas skribite ankaŭ, ke vi amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;
44. Sed jen, mi diras al vi: Amu viajn malamikojn: benu tiujn, kiuj vin malbenas; faru bonon al viaj malamantoj; kaj preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas kaj vin persekutas;
45. Por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn.
46. Tial tio, kio estis antikva kaj sub la leĝo, tute plenumiĝis en mi.
47. Malnovaĵoj neniiĝis, kaj ĉio fariĝis nova.
48. Tial mi volas, ke vi estu perfektaj, kiel mi aŭ via Ĉiela Patro estas perfekta.

34 a. K.

ĈAPITRO 13

VERE, vere, mi diras, ke mi volas, ke vi donu almozojn al la malriĉuloj; sed gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
2. Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
3. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
4. Por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
5. Kaj kiam vi preĝas, ne faru kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
6. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton kaj, ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
7. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nejudaj nacianoj, ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.
8. Ne estu similaj al ili, ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de li.
9. Vi do preĝu jene; Patro nia, kiu estas en la ĉielo, via nomo estu sanktigita.
10. Plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
11. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
12. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
13. Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, por eterne. Amen.
14. Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi
15. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.
16. Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi; Ili jam ricevas sian rekompencon.
17. Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon;
18. Por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos en malsekreto.
19. Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas;
20. Sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas.
21. Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
22. La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
23. Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estos la mallumo!
24. Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
25. Kaj okazis, kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, ke li rigardis al la dek du, kiujn li elektis, kaj diris al ili: Memoru la vortojn, kiujn mi parolis. Ĉar jen, vi estas tiuj, kiujn mi elektis por pastrohelpi al ĉi tiu popolo. Tial mi diras al vi; Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
26. Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
27. Kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
28. Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo; Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas;
29. Kaj tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj.
30. Tial, se Dio tial vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, tiom pli certe li vestos vin, se vi ne estas malgrandfiduloj.
31. Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ; Kion ni trinku? aŭ; Kion ni surmetu?
32. Ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.
33. Sed celu unue la regnon de Dio kaj lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
34. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

34 p.K.

ĈAPITRO 14

KAJ tiam okazis, kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, ke li turnis sin denove al la homamaso, kaj denove malfermis sian buŝon al ili, dirante; Vere, vere, mi diras al vi, ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.
2. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
3. Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
4. Aŭ kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
5. Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
6. Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
7. Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi.
8. Ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
9. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon?
10. Aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
11. Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de li?
12. Kion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili, ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
13. Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras;
14. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
15. Ĝardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
16. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn?
17. Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
18. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
19. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron.
20. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
21. Ne ĉiu, kiu diras al mi; Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
22. Multaj diros al mi en tiu tago; Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?
23. Kaj tiam mi deklaros al ili; Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
24. Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata de mi al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko
25. Kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis, ĉar ĝi estis fondita sur roko.
26. Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo
27. Kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon; kaj ĝi falis, kaj granda estis ĝia falo.

34 pk.K.

ĈAPITRO 15

KAJ tiam okazis, kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, ke li ĵetis siajn rigardojn ĉirkaŭen sur la homamason, kaj diris al ili: Jen, vi aŭdis tion, kion mi instruis antaŭ ol mi supreniris al mia Patro; tial ĉiun, kiu memoras ĉi tiujn miajn parolojn, mi levos en la lasta tago.
2. Kaj okazis, kiam Jesuo diris ĉi tiujn vortojn, ke li vidis, ke kelkaj inter ili miregis, kaj scivolis, kion li volas fari pri la leĝo de Moseo; ĉar ili ne komprenis la parolon, ke malnovaĵoj neniiĝis, kaj ke ĉio fariĝis nova.
3. Kaj li diris al ili: Ne miru, ke mi diris al vi, ke malnovaĵoj neniiĝis, kaj ke ĉio fariĝis nova.
4. Jen, mi diras al vi, ke plenumiĝis la leĝo, kiu estis donita al Moseo.
5. Jen, mi estas tiu, kiu donis la leĝon, kaj mi estas tiu, kiu faris interligon kun mia popolo Izrael; tial, la leĝo en mi plenumiĝis, ĉar mi venis por plenumi la leĝon; tial ĝi havas finon.
6. Jen, mi ne detruas la profetaĵojn, ĉar el tiuj, kiuj ne plenumiĝis en mi, vere mi diras al vi, ĉiuj plenumiĝis.
7. Kaj kvankam mi diris al vi, ke malnovaĵoj neniiĝis, mi ne detruas tion, kio estas parolita pri venontaĵoj.
8. Ĉar jen, la interligo, kiun mi faris kun mia popolo, ne tute plenumiĝis; sed la leĝo, kiu estis donita al Moseo, havas finon en mi.
9. Jen, mi estas la leĝo kaj la Lumo. Rigardu al mi, kaj persistu ĝis la fino, kaj vi vivos; ĉar al tiu, kiu persistas ĝis la fino, mi donos eternan vivon.
10. Jen, mi jam donis al vi la ordonojn; do, observu miajn ordonojn. Kaj tio estas la leĝo kaj la profetoj, ĉar ili vere atestis pri mi.
11. Kaj okazis, kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, ke li diris al tiuj dek du, kiujn li elektis:
12. Vi estas miaj disĉiploj; kaj vi estas lumo al ĉi tiu popolo, kiu estas restaĵo de la domo de Jozef.
13. Kaj jen, ĉi tiu estas la lando de via heredaĵo; kaj la Patro donis ĝin al vi.
14. Kaj neniam la Patro donis al mi ordonon, ke mi diru tion al viaj fratoj en Jerusalemo.
15. Kaj neniam la Patro donis al mi ordonon, ke mi parolu al ili pri la aliaj triboj de la domo de Izrael, kiujn la Patro kondukis el la lando.
16. Nur tion la Patro ordonis al mi, ke mi diru al ili;
17. Ke aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, kaj unu paŝtisto.
18. Nu, pro malmolnukeco kaj nekredemo ili ne komprenis mian vorton; tial mi estis ordonita de la Patro ne paroli plu pri ĉi tio al ili.
19. Sed, vere, mi diras al vi, ke la Patro ordonis al mi, kaj mi diras al vi, ke vi estis apartigitaj de inter ili pro ilia malvirteco; tial pro sia malvirteco ili ne scias pri vi.
20. Kaj vere, mi diras al vi plue, ke la Patro apartigis la aliajn tribojn de ili; kaj pro sia malvirteco ili ne scias pri ili.
21. Kaj vere mi diras al vi, ke vi estas tiuj, pri kiuj mi diris: Aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, kaj unu paŝtisto.
22. Kaj ili ne komprenis min, ĉar ili supozis, ke temas pri la nejudaj nacianoj; ĉar ili ne komprenis, ke la nejudaj nacianoj devus esti konvertitaj per ilia predikado.
23. Kaj ili ne komprenis min, kiam mi diris, ke ili aŭdos mian voĉon; kaj ili ne komprenis, ke la nejudaj nacianoj neniam aŭdos mian voĉon - ke mi ne montros min al ili krom per la Sankta Spirito.
24 Sed jen vi kaj aŭdis mian voĉon kaj vidis min: kaj vi estas miaj ŝafoj, kaj vi estas kalkulitaj inter tiuj, kiujn la Patro donis al mi.

34 p.K.

ĈAPITRO 16

KAJ vere, vere, mi diras al vi, ke mi havas aliajn ŝafojn, kiuj ne estas de ĉi tiu lando, nek el la lando Jerusalema, nek en iu parto de tiu lando ĉirkaŭe, kien mi iris por pastradi.
2. Ĉar tiuj, pri kiuj mi parolas, estas tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis mian voĉon; kaj neniam mi montris min al ili.
3. Sed mi ricevis ordonon de la Patro, ke mi iru al ili, kaj ke ili aŭdu mian voĉon kaj estu kalkulitaj inter miaj ŝafoj, por ke estu unu grego kaj unu ŝafisto; tial mi iros por montri min al ili.
4. Kaj mi ordonas al vi, ke vi skribu ĉi tiujn parolojn post mia foriro, por ke, se mia popolo en Jerusalemo, tiuj kiuj vidis min kaj estis kun mi en mia pastrado, eventuale ne petos la Patron en mia nomo, ke ili ricevu scion per la Sankta Spirito pri vi, kaj ankaŭ pri la aliaj triboj, pri kiuj ili ne scias, ĉi tiuj paroloj, kiujn vi skribos, estu konservataj kaj manifestataj al la nejudaj nacianoj, por ke per la pleneco de la nejudaj nacianoj, la restaĵo de ilia idaro, kiu estos dispelita sur la supraĵo de la tuta tero pro sia nekredemo, povu esti venigita aŭ kondukita al scio pri mi, sia Redemptanto.
5. Kaj tiam mi kolektos ilin el la kvar anguloj de la tero; kaj tiam mi plenumos la interligon, kiun la Patro faris kun la tuta popolo de la domo de Izrael.
6. Kaj pro sia kredo je mi feliĉaj estas la nejudaj nacianoj en kaj per la Sankta Spirito, kiu atestas al ili pri mi kaj pri la Patro.
7. Jen, pro ilia kredo je mi, diras la Patro, kaj pro via nekredemo, ho domo de Izrael, en la lasta tago la vero venos al la nejudaj nacianoj, por ke la pleneco de ĉi tio estu konigita al ili.
8. Sed, diras la Patro, ve al la nekredantoj de la nejudaj nacianoj - ĉar malgraŭ tio, ke ili elvenis sur la supraĵon de ĉi tiu lando, kaj dispelis mian popolon, kiu estas de la domo de Izrael; kaj mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael, estas elĵetita el inter ili, kaj estas piedpremita de ili;
9. Kaj pro la korfavoroj de la Patro al la nejudaj nacianoj, kaj ankaŭ la juĝoj de la Patro kontraŭ mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael, vere, vere, mi diras al vi, ke post ĉio ĉi, post kiam mi farigis, ke mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael, estu frapita, kaj afliktita, kaj mortigita, kaj elĵetita el inter ili, kaj fariĝu malamata de ili kaj insultataĵo kaj mokataĵo ĉe ili
10. Kaj la Sinjoro ordonas, ke mi diru jene al vi; En tiu tago, kiam la nejudaj nacianoj pekos kontraŭ mia evangelio, kaj leviĝos per la aroganteco de siaj koroj super ĉiujn naciojn, kaj super ĉiujn homojn de la tuta tero, kaj pleniĝos per ĉiaj mensogoj, kaj trompoj, kaj malicaĵoj, kaj ĉiaj hipokritaĵoj, kaj murdoj, kaj pastroruzaĵoj, kaj malĉastaĵoj, kaj sekretaj abomenindaĵoj; kaj se ili faros ĉion ĉi, kaj forrifuzos la plenecon de mia evangelio, jen, diras la Patro, mi venigos la plenecon de mia evangelio for de inter ili.
11. Kaj tiam mi memoros la interligon, kiun mi faris kun mia popolo, ho domo de Izrael, kaj mi venigos mian evangelion al ĝi.
12. Kaj mi montros al vi, ho domo de Izrael, ke la nejudaj nacianoj ne havos potencon super vi; sed mi memoros mian interligon kun vi, ho domo de Izrael, kaj vi venos al la scio pri la pleneco de mia evangelio.
13. Sed, se la nejudaj nacianoj pentos kaj revenos al mi, diras la Patro, jen ili estos kalkulitaj inter mia Popolo, ho domo de Izrael.
14. Kaj mi ne permesos, ke mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael, elpaŝu kontraŭ ilin kaj piedpremu ilin, diras la Patro.
15. Sed, se ili ne turnos sin al mi kaj aŭskultos mian voĉon, mi permesos al ĝi, jes, mi permesos, ke mia popolo, ho domo de Izrael, elpaŝu kontraŭ ilin kaj piedpremu ilin, kaj ili estos kiel salo, kiu sengustiĝis kaj kiu de tiam taŭgas nur por esti forĵetata kaj piedpremata de mia popolo, ho domo de Izrael.
16. Vere, vere, mi diras al vi, la Sinjoro ordonis al mi jene ke mi donu al ĉi tiu popolo ĉi tiun landon por ilia heredo.
17. Kaj tiam plenumiĝos la vortoj de la profeto Jesaja, kiuj diras:
18. Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Sinjoro revenas al Cion.
19. Triumfu, ĝojkriu kuno, ho ruinoj de Jerusalemo; ĉar la Sinjoro konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
20. La Sinjoro malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
34 p.K.

ĈAPITRO 17

JEN, tiam okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tiujn vortojn, ke li ĉirkaŭrigardis la homamason denove, kaj li diris al ili: Jen, mia tempo estas proksima.
2. Mi vidas, ke vi estas malfortaj, ke vi ne povas kompreni ĉiujn miajn vortojn, kiujn la Patro ordonis al mi nuntempe diri al vi.
3. Do, iru al viaj hejmoj, kaj meditu pri tio, kion mi diris, kaj petu de la Patro, en mia nomo, ke vi komprenu, kaj preparu viajn mensojn por la morgaŭo, kiam mi revenos al vi.
4. Sed nun mi iros al la Patro, kaj ankaŭ montros min al la perditaj triboj de Izrael, ĉar ili ne estas perditaj de la Patro, ĉar li scias, kien li forkondukis ilin.
5. Kaj okazis, post kiam Jesuo tiel parolis, ke li denove ĵetis siajn rigardojn ĉirkaŭen sur la homamason, kaj vidis, ke ili ploris kaj konstante rigardis lin, kvazaŭ ili volus peti lin resti iomete pli longe ĉe ili.
6. Kaj li diris al ili; Jen, mia interno pleniĝas de kompato al vi.
7. Ĉu vi havas malsanulojn inter vi? Venigu ilin ĉi tien. Ĉu vi havas lamulojn, aŭ blindulojn, aŭ kriplulojn, aŭ invalidojn, aŭ leprulojn, aŭ velkintojn, aŭ surdulojn, aŭ homojn, kiuj iel afliktiĝis? Venigu ilin ĉi tien, kaj mi kuracos ilin, ĉar mi havas kompaton al vi; mia interno estas plena de kompatemo.
8. Ĉar mi vidas, ke vi deziras, ke mi montru al vi, kion mi faris al viaj fratoj en Jerusalemo, ĉar mi vidas, ke sufiĉas via fido, ke mi kuracos vin.
9. Kaj okazis, post kiam li tiel parolis, ke la tuta homamaso, unuanime, elvenis kun siaj malsanuloj kaj siaj afliktitoj, kaj siaj lamuloj, kaj kun siaj blinduloj, kaj kun siaj mutuloj, kaj kun ĉiuj, kiuj iel afliktiĝis; kaj li kuracis ĉiun el ili laŭvice, kiel ili estis venigitaj al li.
10. Kaj ili ĉiuj, kaj kuracitoj kaj sanuloj, kliniĝis ĉe liaj piedoj vizaĝaltere, kaj adoris lin; kaj tiom, kiom povis veni spite la homamason, kisis liajn piedojn, tiagrade ke ili lavis liajn piedojn per siaj larmoj.
11. Kaj okazis, ke li ordonis, ke oni venigu iliajn infanetojn.
12. Ili do venigis siajn infanetojn kaj metis ilin malsupren sur la teron ĉirkaŭ li, kaj Jesuo staris en la mezo; kaj la homamaso cedis spacon ĝis ili ĉiuj estis venigitaj al li.
13. Kaj okazis, kiam ili ĉiuj estis venigitaj, kaj Jesuo staris en la mezo, ke li ordonis al la homamaso, ke ili ekgenuu sur la tero.
14. Kaj okazis, kiam ili genuis sur la tero, ke Jesuo ĝemis en si kaj diris: Patro, mi maltrankviliĝas pro la malvirteco de la popolo de la domo de Izrael.
15. Kaj, dirinte ĉi tiujn vortojn, ankaŭ li mem ekgenuis sur la tero; kaj jen li preĝis al la Patro, kaj tio, kion li preĝis, ne povas esti skribata, kaj la homamaso, kiu aŭdis lin, atestis.
16. Kaj ili atestis jene; Neniam la okulo vidis, nek la orelo aŭdis, tiel grandiozajn kaj mirindajn aferojn kiel tiujn, kiujn ni vidis kaj aŭdis Jesuon diri al la Patro;
17. Kaj neniu lango povas paroli, nek iu homo povas skribi, nek la koroj de homoj povas koncepti tiel grandiozajn kaj mirindajn aferojn kiel tiujn, kiujn ni kaj vidis kaj aŭdis Jesuon paroli; kaj neniu povas koncepti la ĝojon, kiu plenigis niajn animojn, kiam ni aŭdis lin preĝi por ni al la Patro.
18. Kaj okazis, kiam Jesuo ĉesis preĝi al la Patro, ke li leviĝis; sed tiel granda estis la ĝojo de la homamaso, ke ili estis senfortigitaj.
19. Kaj okazis, ke Jesuo parolis al ili, kaj diris, ke ili levu sin.
20. Kaj ili leviĝis de la tero, kaj li diris al ili: Benitaj estas vi pro via fido. Kaj nun jen, mia ĝojo estas plena.
21. Kaj, dirinte ĉi tiujn vortojn, li ploris, kaj la homamaso atestis tion, kaj li prenis iliajn infanetojn, unuope, kaj benis ilin, kaj preĝis al la Patro por ili.
22. Kaj, farinte ĉi tion, li denove ploris;
23. Kaj li parolis al la homamaso, kaj diris al ĝi; Rigardu viajn infanetojn.
24. Kaj, ekrigardante, ili ĵetis siajn rigardojn sur la ĉielon, kaj ili vidis la ĉielon malfermitan, kaj ili vidis anĝelojn malsupreniranta el la ĉielo kvazaŭ en la mezo de fajro; kaj ili malsuprenvenis kaj ĉirkaŭis tiujn etulojn, kaj ili estis ĉirkaŭataj de fajro; kaj la anĝeloj servis al ili.
25. Kaj la homamaso vidis kaj aŭdis kaj atestis; kaj ili scias, ke ilia atesto estas vera, ĉar ĉiuj el ili vidis kaj aŭdis, ĉiu por si mem; kaj ili nombris ĉirkaŭ du mil kvincent animojn; kaj ili konsistis el viroj, virinoj, kaj infanoj.

34 p.K.

ĈAPITRO 18

KAJ okazis, ke Jesuo ordonis al siaj disĉiploj, ke ili alportu iom da pano kaj vino al li.
2. Kaj, kiam ili foriris por pano kaj vino, li ordonis al la homamaso, ke ĝi sidiĝu sur la tero.
3. Kaj, kiam la disĉiploj alvenis kun pano kaj vino, li prenis al la pano kaj dispeĉigis kaj benis ĝin; kaj li disdonis al la disĉiploj kaj ordonis, ke ili manĝu.
4. Kaj, post kiam ili manĝis kaj pleniĝis, li ordonis, ke ili disdonu al la homamaso.
5. Kaj, post kiam la homamaso manĝis kaj pleniĝis, li diris al la disĉiploj; Jen unu estos ordinita inter vi, kaj al tiu mi donos aŭtoritaton, ke li dispecigu panon kaj benu ĝin kaj donu ĝin al la homoj de mia eklezio, al ĉiuj, kiuj kredos kaj estos baptitaj en mia nomo.
6. Kaj ĉi tion vi ĉiam devos observi fari, eĉ kiel mi faris, eĉ kiel mi dispecigis panon kaj benis ĝin kaj disdonis ĝin al vi.
7. Kaj ĉi tion vi devos fari por memorigo pri mia korpo, kiun mi montris al vi. Kaj tio estos atestaĵo al la Patro, ke vi ĉiam memoras min. Kaj, se vi ĉiam memoros min, vi havos mian Spiriton ĉe vi.
8. Kaj okazis, kiam li diris ĉi tiujn vortojn, ke li ordonis al siaj disĉiploj, ke ili prenu el la vino de la kaliko kaj trinku el ĝi, kaj ke ili ankaŭ disdonu al la homamaso, por ke ĝi trinku el ĝi.
9. Kaj okazis, ke ili tion faris, kaj trinkis el ĝi kaj sensoifiĝis; kaj ili disdonis al la homamaso, kaj tiu trinkis, kaj tiu sensoifiĝis.
10. Kaj, post kiam la disĉiploj faris tion, Jesuo diris al ili: Feliĉaj estas vi pro tio, kion vi faris, ĉar tio plenumas miajn ordonojn, kaj tio atestas al la Patro, ke vi deziras fari tion, kion mi ordonis al vi.
11. Kaj ĉi tion vi devos ĉiam fari al tiuj, kiuj pentas kaj baptiĝas en mia nomo; kaj vi devos fari ĉi tion por memorigo pri mia sango, kiun mi elverŝis por vi, por ke vi atestu al la Patro, ke vi ĉiam memoras min. Kaj, se vi ĉiam memoros min, vi havos mian Spiriton ĉe vi.
12. Kaj mi donas al vi ordonon, ke vi faru ĉi tion. Kaj, se vi ĉiam faros ĉi tion, feliĉaj estas vi, ĉar vi konstruiĝas sur mia roko.
13. Sed ĉiuj inter vi kiuj faros pli aŭ malpli ol ĉi tion, ne konstruiĝas sur mia roko, sed konstruiĝas sur sabla fundamento; kaj, kiam falas pluvo, kaj venas inundoj, kaj blovas ventoj, kaj albatas ilin, ili falos, kaj la pordegoj de Hades estas malfermitaj, pretaj por ricevi ilin.
14. Do, feliĉaj estas vi, se vi obeos miajn ordonojn, kiujn la Patro ordonis al mi doni al vi.
15. Vere, vere, mi diras al vi, vi devas ĉiam vigli kaj preĝi, por ke vi ne estu tentataj de la Diablo kaj por ke vi ne estu forkaptataj de li.
16. Kaj same kiel mi preĝis inter vi, eĉ tiel vi devos preĝi en mia eklezio, inter mia popolo, kiu pentas kaj baptiĝas en mia nomo. Jen mi estas la Lumo; mi donis ekzemplon por vi.
17. Kaj okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tiujn vortojn al siaj disĉiploj, ke li denove turnis sin al la homamaso kaj diris al ĝi:
18. Jen, vere, vere, mi diras al vi, vi devos ĉiam vigli kaj preĝi, por ke vi ne eniru en tenton; ĉar Satano deziras havi vin, por ke li disĵetu vin per kribrilo kiel tritikajn grajnojn.
19. Vi do devos ĉiam preĝi al la Patro en mia nomo.
20. Kaj kion ajn, kio estas justa, kion vi petos de la Patro en mia nomo, kredante ke vi ricevos ĝin, jen ĝi estos donata al vi.
21. Preĝu en viaj familioj al la Patro, ĉiam en mia nomo, por ke viaj edzinoj kaj viaj infanoj estu benataj.
22. Kaj jen, vi devos ofte kune kunveni; kaj vi devos ne malpermesi, ke homoj venu al vi, kiam vi kune kunvenos, sed vi devos permesi, ke ili venu al vi, kaj vi devos ne malpermesi ilin;
23. Sed vi devos preĝi por ili kaj ne forpeli ilin; kaj, se ili eventuale ofte venos al vi, vi devos preĝi por ili al la Patro, en mia nomo.
24. Do, alte tenu vian lumon, por ke ĝi brilu al la mondo. Jen mi estas la Lumo, kiun vi devos alte teni kion vi vidis min fari. Jen vi vidas, ke mi preĝis al la Patro, kaj vi ĉiuj tion atestis.
25. Kaj vi vidas, ke mi ordonis, ke neniu el vi foriru, sed mi ordonis, ke vi anstataŭe venu al mi, por ke vi tuŝu kaj vidu; vi devos same fari al la mondo; kaj ĉiu, kiu rompos ĉi tiun ordonon, lasos sin kondukiĝi en tenton.
26. Kaj tiam okazis, kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, ke li denove turnis sian rigardon al la disĉiploj, kiujn li elektis, kaj diris al ili;
27. Jen vere, vere, mi diras al vi, mi donos al vi unu plian ordonon, kaj poste mi devos iri al mia Patro, por ke mi plenumu aliajn ordonojn, kiujn li donis al mi.
28. Kaj nun jen la ordono, kiun mi donas al vi, ke vi ne plenscie permesu, ke iu neinde partoprenu en mia sango kaj karno, kiam vi disdonos ĝin;
29. Ĉar ĉiu, kiu neinde manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, manĝas kaj trinkas juĝon al sia animo; tial, se vi scios, ke homo ne indas manĝi el mia karno kaj trinki el mia sango, vi devos malpermesi tion al li.
30. Tamen, vi devos ne elpeli lin el inter vi, sed vi devos pastrohelpi al li kaj preĝi por li al la Patro, en mia nomo; kaj, se li eventuale pentos kaj estos baptita en mia nomo, tiam vi devos akcepti lin kaj doni al li el mia sango kaj karno.
31. Sed, se li ne pentos, li ne estos kalkulita inter mia popolo, por ke li ne detruu mian popolon, ĉar jen mi konas miajn ŝafojn, kaj ili estas kalkulitaj.
32. Tamen, vi devos ne forpeli lin el viaj sinagogoj, aŭ viaj preĝejo, ĉar al tiaj homoj vi devos pastrohelpadi; ĉar vi ne scias, ke ili ne revenos kaj pentos, kaj venos al mi kun plena korfirmeco, kaj mi kuracos ilin; kaj vi estos la helpilo por venigi savon al ili.
33. Do, observu ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonis al vi, por ke vi ne venu sub juĝon; ĉar ve al tiu, kiun la Patro kondamnas.
34. Kaj mi donas al vi ĉi tiujn ordonojn pro la disputadoj, kiuj okazis inter vi. Kaj feliĉaj estas vi, se disputoj ne okazos inter vi.
35. Kaj nun mi iros al la Patro, ĉar estas necese, ke mi iru al la Patro por vi.
36. Kaj okazis, kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, ke li ektuŝis per sia mano unu post alia al la disĉiploj, kiujn li elektis, ĝis li tuŝis ilin ĉiujn kaj, tuŝante ilin, li parolis al ili.
37. Kaj la homamaso ne aŭdis la vortojn, kiujn li parolis, sekve ili ne atestis; sed la disĉiploj atestis, ke li donis al ili potencon doni la Sanktan Spiriton. Kaj mi poste montros al vi, ke ĉi tiu atesto estas vera.
38. Kaj okazis, post kiam Jesuo tuŝis ilin ĉiujn, ke venis nubo kaj superombris la homamason tiel ke ili ne povis vidi Jesuon.
39. Kaj, dum ili estis superombrataj, li foriris de ili kaj supreniris en la ĉielon. Kaj la disĉiploj vidis kaj atestis, ke li denove supreniris en la ĉielon.

34 p.K.

ĈAPITRO 19

KAJ okazis, post kiam Jesuo supreniris en la ĉielon, ke la homamaso disiris, kaj ĉiu viro prenis sian edzinon kaj siajn infanojn kaj reiris al sia hejmo.
2. Kaj tuj, antaŭ ol mallumiĝis, tra la popolo disvastiĝis la novaĵo, ke la homamaso vidis Jesuon, kaj ke li pastradis al ili, kaj ke li ankaŭ morgaŭ montros sin al la homamaso.
3. Jes, kaj eĉ tra la tuta nokto disvastiĝis la novaĵo pri Jesuo; kaj tiagrade ĝi disvastiĝis tra la popolo, ke multaj, jes, treege multaj homoj penegadis tra tiu tuta nokto, por ke ili la morgaŭon estu en la loko, kie Jesuo montros sin al la homamaso.
4. Kaj okazis, kiam la homamaso kunvenis en la sekvanta tago, kaj jen, Nifai kaj lia frato, kiun li levis el inter la mortintoj, kies nomo estis Timoteo, kaj ankaŭ lia filo, kies nomo estis Jonas, kaj ankaŭ Mathoni, kaj Mathoniha, lia frato, kaj Kumen, kaj Kumenonhi, kaj Jeremia, kaj Semnon, kaj Jonas, kaj Cidkija, kaj Jesaja kiuj estis la nomoj de la disĉiploj, kiujn Jesuo elektis ili eliris kaj ekstaris en la mezo de la homamaso.
5. Kaj jen, la homamaso estis tiel granda, ke ili dividis ilin en dek du erojn.
6. Kaj la dek du instruis al la homamaso; kaj jen, ili igis, ke la homamaso ekgenuu sur la tero kaj preĝu al la Patro en la nomo de Jesuo.
7. Kaj ankaŭ la disĉiploj preĝis al la Patro en la nomo de Jesuo. Kaj okazis, ke ili leviĝis kaj pastradis al la popolo.
8. Kaj, prononcinte tiujn samajn vortojn, kiujn Jesuo diris, kaj neniel ŝanĝinte la vortojn, kiujn Jesuo parolis, jen, ili denove ekgenuis kaj preĝis al la Patro en la nomo de Jesuo.
9. Kaj ili preĝis por tio, kion ili plej deziris; kaj ili deziris, ke la Sankta Spirito estu donata al ili.
10. Kaj, tiel preĝinte, ili iris malsupren al la rando de la akvo, kaj la homamaso sekvis ilin.
11. Kaj okazis, ke Nifai iris malsupren en la akvon kaj baptiĝis.
12. Kaj li venis supren el la akvo kaj komencis bapti. Kaj li baptis ĉiujn, kiujn Jesuo elektis.
13. Kaj okazis, kiam ili ĉiuj estis baptitaj kaj elvenintaj supren el la akvo, ke la Sankta Spirito falis sur ilin, kaj ili plenigis per la Sankta Spirito kaj per fajro.
14. Kaj jen, ĉirkaŭis ilin kvazaŭ fajro; kaj ĝi venis malsupren el la ĉielo, kaj la homamaso vidis tion kaj atestis tion; kaj anĝeloj malsuprenvenis el la ĉielo kaj gracis al ili.
15. Kaj okazis, dum la anĝeloj gracis al la disĉiploj, ke jen Jesuo venis kaj ekstaris en la mezo kaj pastradis al ili.
16. Kaj okazis, ke li parolis al la homamaso, kaj ordonis al ili, ke ili denove ekgenuu sur la tero, kaj ankaŭ ke liaj disĉiploj ekgenuu sur la tero.
17. Kaj okazis, kiam ili ĉiuj genuiĝis sur la tero, ke li ordonis al siaj disĉiploj, ke ili preĝu.
18. Kaj jen, ili ekpreĝis; kaj ili preĝis al Jesuo, vokante lin sia Sinjoro kaj sia Dio.
19. Kaj okazis, ke Jesuo eliris el la mezo de ili, kaj iomete foriris de ili kaj kliniĝis al la tero, kaj li diris:
20. Patro, mi vin dankas, ke vi donis la Sanktan Spiriton al tiuj, kiujn mi elektis; kaj estas pro ilia kredo al mi, ke mi elektis ilin for de la mondo.
21. Patro, mi preĝas al vi, ke vi donu la Sanktan Spiriton al ĉiuj, kiuj kredos al iliaj vortoj.
22. Patro, vi donis la Sanktan Spiriton al ili, ĉar ili kredas al mi; kaj vi vidas, ke ili kredas al mi, ĉar vi aŭdas ilin, kaj ili preĝas al mi; kaj ili preĝas al mi, ĉar mi estas ĉe ili.
23. Kaj nun, Patro, mi preĝas al vi por ili, kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj kredas al iliaj vortoj, por ke ili kredu al mi, por ke mi estu en ili, kiel vi, Patro, estas en mi, por ke ni estu unu.
24. Kaj okazis, post kiam Jesuo tiel preĝis al la Patro, ke li venis al siaj disĉiploj, kaj jen, ili ankoraŭ senĉese preĝadis al li; kaj ili ne tre multigis siajn vortojn, ĉar estis donita al ili tio, kion ili preĝu, kaj ili pleniĝis de deziro.
25. Kaj okazis, ke Jesuo benis ilin dum ili preĝis al li; kaj lia vizaĝo ridetis al ili, kaj la lumo de lia vizaĝo brilis sur ilin, kaj jen ili estis tiel blankaj kiel la vizaĝo kaj ankaŭ la vestoj de Jesuo; kaj jen ties blankeco superis ĉiun blankecon, jes, ja nenio sur la tero povus esti tiel blanka kiel ties blankeco.
26. Kaj Jesuo diris al ili; Preĝadu; kvankam ili ne ĉesis preĝi.
27. Kaj li denove deturnis sin de ili, kaj iomete foriris de ili kaj kliniĝis al la tero; kaj li denove preĝis al la Patro, dirante;
28. Patro, mi dankas vin, ke vi purigis tiujn, kiujn mi elektis, pro ilia fido, kaj mi preĝas por ili, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj kredos iliajn vortojn, por ke ili estu purigitaj en mi, per fido al iliaj vortoj, same kiel ili estos purigitaj en mi.
29. Patro, mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn vi donis al mi el la mondo, pro ilia fido, por ke ili estu purigitaj en mi, por ke mi estu en ili, kiel vi, Patro, estas en mi, por ke ni estu unu, por ke mi estu glorata en ili.
30. Kaj, post kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, li denove venis al siaj disĉiploj; kaj jen ili konstante preĝadis, senĉese, al li; kaj li denove ridetis al ili; kaj jen ili estis blankaj, same kiel Jesuo.
31. Kaj okazis, ke li denove iomete foriris kaj preĝis al la Patro;
32. Kaj lango ne povas paroli la vortojn, kiujn li preĝis, kaj homo ne povas skribi la vortojn, kiujn li preĝis.
33. Kaj la homamaso aŭdis kaj atestis; kaj iliaj koroj malfermiĝis, kaj en siaj koroj ili komprenis la vortojn, kiujn li preĝis.
34. Tamen, tiel grandiozaj kaj mirindaj estis la vortoj, kiujn li preĝis, ke ili ne povas esti skribataj kaj ili ne povas esti parolataj de homo.
35. Kaj okazis, post kiam Jesuo finis preĝi, ke li revenis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Tiom granda fido mi neniam vidis inter la Judoj; pro tio mi ne povis montri al tiuj tiel grandajn miraklojn, pro ties nekredemo.
36. Vere mi diras al vi, ke neniu el tiuj vidis tiel grandiozajn aferojn, kiel vi vidis; kaj ili ne aŭdis tiel grandajn aferojn, kiel vi aŭdis.

ĈAPITRO 20

KAJ okazis, ke li ordonis al la homamaso, kaj ankaŭ al siaj disĉiploj, ke ili ĉesu preĝi. Kaj li ordonis al ili, ke ili ne ĉesu preĝi en siaj koroj.
2. Kaj li ordonis al ili, ke ili leviĝu kaj ekstaru sur siaj piedoj. Kaj ili leviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj.
3. Kaj okazis, ke li denove dispecigis panon kaj benis ĝin kaj donis ĝin al la disĉiploj por manĝi.
4. Kaj, post kiam ili manĝis, li ordonis al ili, ke ili dispecigu panon kaj donu ĝin al la homamaso.
5. Kaj, post kiam ili donis ĝin al la homamaso, li donis al ili ankaŭ vinon por trinki, kaj ordonis al ili, ke ili disdonu al la homamaso.
6. Nu, nek pano nek vino estis jam alportita de la disĉiploj aŭ la homamaso;
7. Sed li vere donis al ili panon por manĝi, kaj ankaŭ vinon por trinki.
8. Kaj li diris al ili; Tiu, kiu manĝas ĉi tiun panon manĝas el mia korpo en sian animon; kaj tiu, kiu trinkas el ĉi tiu vino, trinkas el mia sango en sian animon; kaj lia animo neniam malsatos aŭ soifos, sed satos.
9. Nu, post kiam ĉiuj en la homamaso manĝis kaj trinkis, jen, ili pleniĝis de la Spirito; kaj ili kriis per unu voĉo, kaj gloris Jesuon, kiun ili kaj vidis kaj aŭdis.
10. Kaj okazis, post kiam ili ĉiuj gloris Jesuon, ke li diris al ili; Jen nun mi plenumas la ordonon, kiun la Patro ordonis al mi pri ĉi tiu popolo, kiu estas restaĵo de la domo de Izrael.
11. Vi memoras, ke mi parolis al vi, kaj diris, ke, kiam la vortoj de Jesaja plenumiĝos jen ili estas skribitaj, vi havas ilin antaŭ vi, do esploru ilin -
12. Kaj vere, vere, mi diras al vi, ke, kiam ili plenumiĝos, tiam plenumiĝos la interligo, kiun la Patro faris kun sia popolo, ho, domo de Izrael.
13. Kaj tiam la restaĵoj, kiuj estos disigitaj sur la supraĵo de la tuta tero, estos kolektitaj de la oriento kaj de la okcidento, kaj de la sudo kaj de la nordo; kaj ili estos venigitaj al la Sinjoro, sia Dio, kiu redemptis ilin.
14. Kaj la Patro ordonis al mi, ke mi donu el vi ĉi tiun landon, por via heredaĵo.
15. Kaj mi diras al vi, ke, se la nejudaj nacioj ne pentos post la beno, kiun ili ricevos, post kiam ili estos dispelintaj mian popolon -
16. Tiam vi, kiu estas restaĵo de la domo de Jakob, iros inter ilin; kaj vi estos meze de ili, kiuj estos multaj; kaj vi estos inter ili kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas paŝante, disŝiras, kaj neniu povas savi.
17. Leviĝos via mano super viaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikaj ekstermiĝos.
18. Kaj mi kolektos mian popolon, kiel viro kolektas garbojn en sian draŝejon.
19. Ĉar, mia popolo, kun kiu la Patro faris interligon, jes, vian kornon mi faros fera, viajn hufojn mi faros kupraj. Kaj vi dispremos multe da popoloj; kaj mi konsekros al la Sinjoro ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero. Kaj jen, mi estas tiu, kiu faros tion.
20. Kaj okazos, diras la Patro, ke en tiu tago la glavo de mia justeco pendos super ili; kaj, se ili ne pentos, ĝi falos sur ilin, diras la Patro, jes, ja, sur ĉiujn nejudajn naciojn.
21. Kaj okazos, ke mi starigos mian popolon, ho domo de Izrael.
22. Kaj jen, ĉi tiun popolon mi starigos en ĉi tiu lando, por plenumi la interligon, kiun mi faris kun via prapatro Jakob; kaj ĝi estos Nova Jerusalemo. Kaj la potencoj de la ĉielo estos meze de ĉi tiu popolo; jes, mi mem estos meze de vi.
23. Jen, mi estas tiu, pri kiu Moseo parolis, dirante; profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Sinjoro, via Dio; lin aŭskultu pri tio kion li al vi parolos. Kaj okazos, ke ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.
24. Vere mi diras al vi, jes, kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, tiuj atestis pri mi.
25. Kaj jen, vi estas la gefiloj de la profetoj; kaj vi estas de la domo de Izrael; kaj vi estas de la interligo, kiun la Patro faris kun viaj prapatroj, dirante al Abraham; Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
26. La Patro, levinte min unue por vi, kaj sendinte min por beni vin, deturnante ĉiun el vi de liaj malvirtecoj; kaj ĉi tio, ĉar vi estas la filoj de la interligo -
27. Kaj, post kiam vi estis benitaj, tiam la Patro plenumis la interligon, kiun li faris kun Abraham; dirante: Beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero ĝis la elverŝiĝo de la Sankta Spirito per mi sur la nejudajn nacianojn, donaco al la nacianoj, kiu faros ilin potencaj super ĉiuj, ĝis la dispelo de mia popolo, ho domo de Izrael.
28. Kaj ili estos vipo al la popolo de ĉi tiu lando. Tamen, post kiam ili ricevos la plenecon de mia evangelio, tiam, se ili malmoligos siajn korojn kontraŭ mi, mi repagos iliajn malvirtecojn sur iliajn kapojn, diras la Patro.
29. Kaj mi memoros la interligon, kiun mi faris kun mia popolo; kaj mi faris interligon kun ili, ke mi kolektos ilin en tempo konvena al mi, ke mi redonos al ili por ilia heredaĵo la landon de iliaj prapatroj, kiu estas la lando Jerusalema, kiu estas la lando promesita al ili por ĉiam, diras la Patro.
30. Kaj okazos, ke la tempo venos, kiam estos predikata la plenecon de mia evangelio al ili;
31. Kaj ili kredos je mi, ke mi estas Jesuo Kristo, la Filo de Dio, kaj preĝos al la Patro en mia nomo.
32. Tiam eksonos la voĉo de iliaj gardostaranto kaj ili levos la voĉon kaj kune ĝojkrios; ĉar per siaj propraj okuloj ili vidos.
33. Tiam la Patro rekolektos ilin, kaj donos al ili Jerusalemon por la lando de ilia heredaĵo.
34. Tiam ili triumfos ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Patro konsolis sian popolon, liberigis Jerusalemon.
35. La Patro malkovris sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidos la helpon de la Patro; kaj la Patro kaj mi estas unu.
36. Kaj tiam okazos tio, kio estas skribita: Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo, ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
37. Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
38. Ĉar tiele diras la Sinjoro; Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.
39. Vere, vere, mi diras al vi, ke mia popolo ekkonos mian nomon; jes, ĝi ekscios en tiu tago, ke mi estas tiu sama, kiu parolas.
40. Kaj tiam ili diros; Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto al ili, kiu proklamas pacon, kiu anoncas al ili bonon, kiu sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝos via Dio;
41. Kaj tiam eliros krio: Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo: purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Sinjoro.
42. Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros: ĉar iros antaŭ vi la Sinjoro. Kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.
43. Jen mia servanto havos sukceson; li altigos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
44. Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo
45. Tiel li aspergos multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili; kaj ili rimarkis ion, pri kio ili ne aŭdis.
46. Vere, vere, mi diras al vi, ĉio ĉi certe venos, same kiel la Patro ordonis al mi. Tiam plenumiĝos ĉi tiu interligo, kiun la Patro faris kun sia popolo; kaj tiam mia popolo denove loĝos en Jerusalem, kaj ĝi estos la lando de ilia heredaĵo.

ĈAPITRO 21

KAJ vere mi diras al vi, mi donos al vi signon, por ke vi sciu la tempon, kiam ĉi tio estos tuj okazonta kiam mi kolektos, post ilia longa disiĝo, mian popolon, ho domo de Izrael, kaj restarigos inter ili mian Cionon;
2. Kaj jen, ĉi tio estas tio, kion mi donos al vi por signo ĉar vere mi diras al vi, ke, kiam ĉi tio, kion mi deklaras al vi, kaj kion mi mem poste deklaros, kaj kio per la potenco de la Sankta Spirito, kiun la Patro donis al vi, estos konigita al la nejudaj nacianoj, por ke ili sciu pri ĉi tiu popolo, kiu estas restaĵo de la domo de Jakob, kaj pri ĉi tiu popolo mia, kiun ili dispelos;
3. Vere, vere, Mi diras al vi, kiam ĉi tio estos konigita al ili de la Patro, kaj venos de la Patro, de ili al vi;
4. Ĉar la saĝeco de la Patro pravas, ke ili estu establitaj en ĉi tiu lando, kaj starigitaj kiel libera popolo per la potenco de la Patro, por ke ĉi tio venu el ili al restaĵo de via idaro, Por ke plenumiĝu la interligo de la Patro, kiun li faris kun sia popolo, ho domo de Izrael;
5. Tial, kiam ĉi tiuj faritaĵoj kaj la faritaĵoj, kiuj poste estos faritaj inter vi, venos de la nejudaj nacioj al via idaro, kiu ŝrumpos en nekredemo pro malbonaj agoj;
6. Ĉar konvenas al la Patro, ke ili venu de la nejudaj nacianoj, por ke li montru sian potencon al la ne judaj nacioj, por ke la nejudaj nacianoj, se ili ne malmoligos siajn korojn, povu penti kaj veni al mi kaj baptiĝi en mia nomo kaj scii pri la veraj punktoj de mia doktrino, por ke ili estu kalkulitaj inter mia popolo, ho domo de Izrael;
7. Kaj, kiam ĉi tio okazos, ke via idaro ekkonos ĉi tion ĝi estos signo al ili, por ke ili sciu, ke la farataĵo de la Patro jam komenciĝis por plenumi la interligon, kiun li faris kun la popolo, kiu estas de la domo de Izrael.
8. Kaj, kiam tiu tago venos, okazos, ke reĝoj fermos siajn buŝojn; ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili; kaj ili rimarkis ion, pri kio ili ne aŭdis.
9. Ĉar en tiu tago la Patro faros por mi ion, kiu estos grandioza kaj mirinda faritaĵo inter ili; kaj inter ili estos tiuj, kiuj ne kredos tion, kvankam homo deklaros al ili.
10. Sed jen, la vivo de mia servanto estos en mia mano; ili ne faros malbonon al li, kvankam li estos malbeligita pro ili. Tamen mi kuracos lin, ĉar mi montros al ili, ke mia saĝeco estas pli granda ol la ruzeco de la Diablo.
11. Tial okazos, ke ĉiu ajn, kiu ne kredos al miaj vortoj, kiujn la Patro alportigos al la nejudaj nacianoj per mi, kiu estas Jesuo Kristo, al kiu la Patro donis aŭtoritaton, ke li alportu ilin al la nejudah nacianoj, (tio estos farita same kiel diris Moseo), tiu estos ekstermita de inter mia popolo, kiu estas de la interligo.
12. Kaj mia popolo, kiu estas restaĵo de Jakob, estos inter la nacianoj, jes, meze de ili, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante, disŝiras, kaj neniu povas savi.
13. Leviĝos ilia mano super iliaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj iliaj malamikoj ekstermiĝos.
14. Jes, ve al la nacianoj se ili ne pentos; ĉar en tiu tago okazos, diras la Patro, ke mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe vi kaj pereigos viajn ĉarojn;
15. Kaj mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn;
16. Kaj mi ekstermos ĉe vi la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn;
17. Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorkliniĝos antaŭ la faritaĵoj de viaj manoj;
18. Kaj mi elŝiros el via mezo viajn sanktajn boskojn kaj ekstermos viajn urbojn,
19. Kaj okazos, ke ĉiaj mensogoj, kaj trompoj, kaj ĵaluzoj, kaj malpacoj, kaj pastraĉaĵoj, kaj malĉastaĵoj, estos forigitaj.
20. Ĉar okazos, diras la Patro, ke en tiu tago ĉiun ajn, kiu ne pentos kaj venos al mia Amata Filo, mi ekstermos de inter mia popolo, ho domo de Izrael.
21. Kaj en kolero kaj indigno mi faros venĝon super ili, eĉ kiel super la paganoj, kian ili neniam priaŭdis.
22. Sed, se ili pentos kaj aŭskultos miajn vortojn, kaj ne malmoligos siajn korojn, mi starigos mian eklezion inter ili, kaj ili alvenos al la interligo kaj estos kalkulitaj inter ĉi tiu restaĵo de Jakob, al kiu mi donis ĉi tiun landon por ilia heredaĵo;
23. Kaj ili helpos mian popolon, la restaĵon de Jakob, kaj ankaŭ multajn tiom ke la domo de Izrael, kiom alvenos, por konstrui urbon, kiu estos nomata la Nova Jerusalemo.
24. Kaj poste ili helpos mian popolon, kiu estas disigita sur la supraĵo de la tuta lando, por ke ĝi kolektiĝu en la Nova Jerusalemo.
25. Kaj tiam la potenco de la ĉielo malsupren venos inter ilin; kaj ankaŭ mi estos en la mezo.
26. Kaj tiam komenciĝos la agado de la Patro en tiu tago, kiam ĉi tiu evangelio estos predikata inter la restaĵo de ĉi tiu popolo. Vere mi diras al vi, en tiu tago komenciĝos la agado de la Patro inter ĉiuj dispelitoj de mia popolo, jes, eĉ la perditaj triboj, kiujn la Patro forkondukis de Jerusalem.
27. Jes, kun la Patro komenciĝos la agado inter ĉiuj dispelitoj de mia popolo por prepari la vojon, per kiu ili povos veni al mi, Por ke ili voku la Patron en mia nomo.
28. Jes, kaj tiam kun la Patro komenciĝos la agado inter ĉiuj nacioj por prepari la vojon, per kiu lia popolo povos esti revenigata hejmen al la lando de sia heredaĵo.
29. Kaj ili eliros el ĉiuj nacioj; kaj ne rapidante ili eliros, kaj ne forkurante ili iros; ĉar mi iros antaŭ ili, diras la Patro, kaj gardos ilin malantaŭe.

ĈAPITRO 22

KAJ tiam okazos tio, kio estas skribita: ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havas pli da infanoj, ol tiu havanta edzon, diras la Sinjoro.
2. Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj; ne retenu, etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
3. Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.
4. Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata; ĉar la honton de via juneco vi forgesos, kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
5. Ĉar via kreinto estas via edzo Sinjoro de la armeoj estas lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
6. Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Sinjoro vin alvokis, kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
7. Por malgranda momento mi vin forlasis, sed kun granda kompato mi vin reprenos al mi.
8. En eksplodo de kolero mi forturnis de vi mian vizaghon por momento, sed per eterna favorkoreco mi vin kompatos, diras via Liberiginto, la Sinjoro.
9. Ĉar tio estas por mi kiel la akvo de Noa, ĉar, kiel mi ĵuris, ke mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel mi ĵuris, ke mi ne koleros vin.
10. Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos, sed mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de mia popolo ne ŝanceliĝos, diras la Sinjoro, via Kompatanto.
11. Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! Jen mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton mi faros el safiroj.
12. Kaj mi faros viajn fenestrojn el agatoj kaj viajn pordegojn el karbunkoloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj.
13. Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Sinjoro; kaj granda estos la paco de viaj filoj.
14. Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonos timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.
15. Certe, oni sin armos kontraŭ vi, sed tio ne estos de mi; kiu ajn armos kontraŭ vi, tiu falos antaŭ vi.
16. Jen mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado.
17. Nenia ilo kreita kontraŭ vi havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Sinjoro, kaj ilia graveco antaŭ mi, diras la Sinjoro.

ĈAPITRO 23

KAJ nun, jen, mi diras al vi, ke vi devus esplori ĉi tion. Jes, ordonon mi donas al vi, ke vi diligente esploru ĉi tion; ĉar grandaj estas la vortoj de Jesaja.
2. Ĉar li vere parolis pri ĉio, kio rilatas al mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael; estas do nepre necese, ke li parolu ankaŭ al la nejudaj nacioj.
3. Kaj ĉio, kion li diris, okazis kaj okazos, konforme al la vortoj, kiujn li diris.
4. Do atentu miajn vortojn; skribu tion, kion mi diris al vi; kaj en konvena tempo kaj laŭ la volo de la Patro ili eliros al la nejudaj nacioj.
5. Kaj ĉiu ajn, kiu aŭskultos miajn vortojn kaj pentos kaj baptiĝos, tiu estos savita. Esploru ĉe la profetoj, ĉar multaj el ili atestos ĉi tion.
6. Kaj tiam okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tiun vortojn, ke li reparolis al ili, post klarigo al ili el ĉiuj Skriboj, kiujn ili ricevis, dirante al ili; Jen, mi volas, ke vi skribu aliajn Skribojn, kiujn vi ne havas.
7. Kaj okazis, ke li diris al Nifai: Alportu la atestojn, kiujn vi kompilis kaj konservis.
8. Kaj, post kiam Nifai alportis la atestojn, kaj metis ilin antaŭ lin, li ĵetis sian rigardon sur ilin kaj diris:
9. Vere mi diras al vi, mi ordonis al mia servanto Samuel, la lamanido, ke li atestu al ĉi tiu popolo, ke en la tago, kiam la Patro gloros sian nomon en mi, multaj sanktuloj leviĝos el la mortintaro kaj pastre servos al ili. Kaj li diris al ili: Ĉu tio ne estis vera?
10. Kaj liaj disĉiploj respondis al li kaj diris: Jes, Sinjoro, Samuel ja profetis laŭ viaj vortoj, kaj ili ĉiuj plenumiĝis.
11. Kaj Jesuo diris al ili: Kiel okazis, ke vi ne skribis ĉi tion, ke multaj sanktuloj leviĝis kaj aperis al multaj kaj pastre servis al ili?
12. Kaj okazis, ke Jesuo ordonis, ke ili skribu ĝin; pro tio ĝi estis skribita tiel, kiel li ordonis.
14. Kaj tiam okazis, ke, post kiam Jesuo detalis ĉiujn Skribojn en unu, kiun ili skribis, li ordonis al ili, ke ili instruu tion, kion li eksplikis al ili.
34 p.K.

ĈAPITRO 24

KAJ okazis, ke li ordonis al ili, ke ili skribu la vortojn, kiujn la Patro donis al Malachi, kiujn li diros al ili. Kaj okazis, kiam ili estis skribitaj, ke li eksplikis ilin. Kaj jen estas la vortoj, kiujn li parolis al ili, dirante: Tiel parolis la Patro al Malachi - "Jen, mi sendos mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ mi la vojon, kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas, kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Sinjoro de la armeoj.
2. Sed kiu eltenos la tagon de lia veno, kaj kiu povos stari, kiam li aperos. Ĉar li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
3. Kaj li sidiĝos por refandi kaj purigi arĝenton, kaj li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Sinjoro la donojn kun pieco.
4. Tiam al la Sinjoro estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antaŭaj.
5. Kaj mi venos al vi, por juĝi; kaj mi estos rapida atestanto kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, maljustaj al vidvino kaj al orfo, kaj kiuj forklinas la fremdulon, kaj min ne timas, diras la Sinjoro de la armeoj.
6. Ĉar mi, la Sinjoro, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.
7. De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de miaj leĝoj kaj ne observas ilin. Revenu al mi, kaj tiam mi returnos min al vi, diras la Sinjoro de la armeoj. Sed vi diras: En kio ne venas reveni?
8. Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? Tamen vi ruzas kontraŭ mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraŭ vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj.
9. Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ mi vi ruzas, la tuta popolo.
10. Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en mia domo; kaj elprovu min per tio, diras la Sinjoro de la armeoj, ĉu mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo, kaj ĉu mi ne verŝos sur vin benon abundan.
11. Tiam mi faros por vi malpermeson al la manĝeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de via tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn sur la kampoj, diras la Sinjoro de la armeoj.
12. Kaj ĉiuj nacioj nomos vin feliĉaj, ĉar vi estos lando ravanta, diras la Sinjoro de la armeoj.
13. Arogantaj estas kontraŭ mi viaj vortoj, diras la Sinjoro. Tamen vi diras: Kion ni parolis kontraŭ vi?
14. Vi parolas: Vane ni servas al Dio; kian profiton ni havas, se ni plenumas liajn preskribojn kaj se ni iradas senĝoje antaŭ la Sinjoro de la armeoj?
15. Tial ni diras, ke la malbonuloj estas feliĉaj, kaj la malpiuloj estas bone aranĝitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.
16. Sed tiuj, kiuj timas la Sinjoron, diras al si reciproke: La Sinjoro atentas kaj aŭdas: kaj memorlibro estas skribita antaŭ
li pri tiuj, kiuj timas la Sinjoron kaj respektas lian nomon.
17. Kaj ili estos miaj, diras la Sinjoro de la armeoj, en la tago, kiam mi aranĝos mian apartan trezoron; kaj mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
18. Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al li.

34. p.K.

ĈAPITRO 25

ĈAR jen venos tago, ardanta kiel forno: tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo; kaj la venonta tago bruligos ilin, diras la Sinjoro de la armeoj, tiel ke ĝi ne restigos al ili radikon ne branĉon.
2. Sed por vi, kiuj respektas mian nomon, leviĝos la Filo de justeco, kaj sanigo estos en liaj flugiloj; kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
3. Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun mi aranĝos, diras la Sinjoro de la armeoj.
4. Memoru la instruon de mia servanto Moseo, kiun mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn.
5. Jen mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Sinjoro;
6. Kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.

ĈAPITRO 26

KAJ tiam okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tion, ke li klarigis ĝin al la popolamaso; kaj li klarigis al ili ĉion, kaj grandan kaj malgrandan.
2. Kaj li diris; la Patro ordonis, ke mi donu al vi ĉi tiujn skribojn, kiujn vi ne havas ĉe vi; ĉar saĝecon li havas, ke ili estu donataj al estontaj generacioj.
3. Kaj li klarigadis ĉion, ekde la komenco ĝis la tempo, kiam li venos en sia gloro - jes, ĉion, kio venos sur la tersupraĵon, ĝis la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kunevolviĝos kiel skribrulaĵo, kaj ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos.
4. Kaj ĝis la granda kaj lasta tago, kiam ĉiuj popoloj, kaj ĉiuj gentoj, kaj ĉiuj nacioj kaj lingvanoj staros antaŭ Dio, por esti juĝataj pri siaj agoj, ĉu ili estas bonaj aŭ ĉu ili estas malbonaj -
5. Se ili estas farintoj de bono, al releviĝo por eterna vivo; kaj, se ili estas farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo; paralele, tiu unuflanke kaj ĉi tiu aliflanke, laŭ la korfavoro, kaj la justeco, kaj la sankteco, kiuj estas en Kristo, kiu estis antaŭ ol la mondo komenciĝis.
6. Kaj nun en ĉi tiu libro ne povas esti skribita eĉ centono de tio, kion Jesuo vere instruis al la popolo;
7. Sed jen la platoj de Nifai enhavas la plimulton de tio, kion li instruis al la popolo.
8. Kaj li skribis ĉi tion, kion estas malplimulto de tio, kion li instruis al la popolo; kaj mi skribis ĝin kun la intenco, ke oni raportu ĝin de la nejudaj nacianoj al ĉi tiu popolo, konforme al la vortoj, kiujn Jesuo parolis.
9. Kaj, kiam ili estos ricevintaj ĝin, ĉar estas konsilinde, ke ili estu la unuaj ricevi ĝin, por ke oni provu ilian fidon kaj, se okazos, ke ili kredos ĉi tion, tiam la pli grandaj aferoj estos montrataj al ili.
10. Kaj, se okazos, ke ili ne kredos ĉi tion, tiam la pli grandaj aferoj estos rifuzataj al ili, en juĝo al ili.
11. Jen, mi estis skribonta ĉion, kio estis gravurita sur la platoj de Nifai, sed la Sinjoro tion malpermesis, dirante; Mi provos la fidon de mia popolo.
12. Tial mi, Mormon, skribas tion, kion la Sinjoro ordonis al mi. Kaj nun mi, Mormon, finas mian paroladon, kaj ekskribas tion, kio estas ordonita al mi.
13. Tial, mi volas, ke vi vidu, ke la Sinjoro vere instruis la popolon, dum la daŭro de tri tagoj; kaj poste li ofte montris sin al ili; kaj ofte dispecigis panon, kaj benis ĝin, kaj donis ĝin al ili.
14. Kaj okazis, ke li instruis kaj servis al la infanoj de la popolamaso, pri kiuj estas parolita, kaj li liberigis iliajn langojn, kaj al siaj patroj ili parolis grandajn kaj mirindajn aferojn, je pli grandajn ol li malkaŝis al la popolo; kaj li liberigis iliajn langojn por ke ili povu paroli.
15. Kaj okazis, post kiam li supreniris en la ĉielon - post kiam la duan fojon li montris sin al ili, kaj iris al la Patro, kuracinte ĉiujn el iliaj malsanuloj kaj lamuloj, kaj malferminte la okulojn de iliaj blinduloj, kaj malŝtopinte la orelojn de la surduloj, kaj farinte ĉiajn kuracojn inter ili, kaj levinte viron el la mortintaro, kaj montrinte sian potencon al ili, kaj supreniris al la Patro -
16. Jen okazis la morgaŭon, ke la popolamaso kune ariĝis, kaj ili kaj vidis kaj aŭdis ĉi tiujn infanojn; jes, eĉ infanetoj malfermis siajn buŝojn kaj parolis mirindaĵojn; kaj tion, kion ili parolis, estis malpermesite al ĉiuj homoj skribi.
17. Kaj okazis, ke ekde tiam la disĉiploj, kiujn Jesuo elektis, komencis bapti kaj instrui ĉiujn, kiuj venis al ili; kaj ĉiuj, kiuj estis baptitaj en la nomo de Jesuo, pleniĝis de la Sankta Spirito.
18. Kaj multaj el ili vidis kaj aŭdis nedireblaĵojn, kiun ne estas permesate al homo skribi.
19. Kaj ili instruis, kaj servis unu la aliajn; kaj havis ĉion komune inter si, kaj ĉiu juste agis, ĉiu kun la aliaj.
20. Kaj okazis, ke ili faris ĉion konforme al tio, kion Jesuo
ordonis al ili.
21. Kaj tiuj, kiuj estis baptitaj en la nomo de Jesuo, estis nomitaj la eklezio de Kristo.

34-35 p.K.

ĈAPITRO 27

KAJ okazis, ke vojaĝante kaj predikante tion, kion ili kaj aŭdis kaj vidis, kaj baptante en la nomo de Jesuo, la disĉiploj kolektiĝis kaj unuiĝis, ege preĝante kaj fastante.
2. Kaj Jesuo denove montris sin al ili, ĉar ili preĝadis al la Patro en lia nomo; kaj Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili; Kion vi volas, ke mi donu al vi?
3. Kaj ili diris al li; Sinjoro, ni volas, ke vi diru al ni la nomon, per kiu ni nomos la eklezion; ĉar estas disputoj inter la popolo pri tio.
4. Kaj la Sinjoro diris al ili; Vere, vere, mi diras al vi, kial la popolo murmuras kaj disputas pri ĉi tio?
5. Ĉu ili ne legis la Skribojn, kiuj diras, ke vi devas preni sur vin la nomon de Kristo, kiu estas mia nomo? Ĉar per ĉi tiu nomo vi estos vokata en la lasta tago.
6. Kaj ĉiu, kiu prenos sur sin mian nomon, kaj persistos ĝis la fino, estos savita en la lasta tago.
7. Tial, kion ajn vi faru, vi devos fari tion en mia nomo; tial vi devos nomi la eklezion per mia nomo; kaj vi devos voki al la Patro en mia nomo, por ke li benu la eklezion pro mi.
8. Kaj kiel ĝi povus esti mia eklezio se ĝi ne estus nomita per mia nomo? Ĉar, se eklezio estus nomita per la nomo de Moseo, ĝi do estus la eklezio de Moseo; aŭ, se ĝi estis nomita per la nomo de homo, ĝi do estus la eklezio de homo; sed ĝi estus nomita per mia nomo, ĝi do estus mia eklezio, se ĝi estus konstruita sur mia evangelio.
9. Vere mi diras al vi, ke vi konstruiĝas sur mia evangelio; tial vi devos nomi per mia nomo ĉion, kion vi nomos; tial se vi preĝas al la Patro por la eklezio, se tio okazos en mia nomo, la Patro aŭdos vin;
10. Kaj, se eventuale la eklezio estos konstruita sur mia evangelio, la Patro do montros siajn farojn en ĝi.
11. Sed, se ĝi ne estos konstruita sur mia evangelio, kaj estos konstruita sur la faroj de homoj, aŭ sur la faroj de la Diablo, vere mi diras al vi, ke ili havas ĝojon pri siaj faroj dum kelka tempo, kaj baldaŭ venas la fino, kaj ili estas dehakataj kaj ĵetataj en fajron, de kiu oni ne revenas.
12. Ĉar iliaj faroj sekvas ilin, ĉar pro siaj faroj ili estas dehakataj tial memoru tion, kion mi diris al vi.
13. Jen mi donis al vi mian evangelion, kaj ĉi tio estas la evangelio kiun mi donis al vi - ke mi venis en la mondon por plenumi la volon de mia Patro, ĉar mia Patro sendis min.
14. Kaj mia Patro sendis min por ke mi estu suprenlevita sur la kruco; kaj por ke, suprenlevite sur la kruco, mi altiru al mi ĉiujn homojn, kaj por ke, same kiel mi estis suprenlevite de homoj, tiel ankaŭ homoj estu suprenlevitaj de la Patro por stari antaŭ mi por esti juĝataj pri siaj faroj, ĉu ili estas bonaj aŭ ĉu ili estas malbonaj -
15. Kaj pro tiu celo mi estis suprenlevita; tial, per la potenco de la Patro mi altiros al mi ĉiujn homojn por ke ili estu juĝataj laŭ siaj faroj.
16. Kaj okazos, ke ĉiu, kiu pentos kaj baptiĝos en mia nomo, estos plenigita; kaj se li persistos ĝis la fino, jen, lin mi lasos senpuna antaŭ mia Patro en tiu tago, kiam mi staros por juĝi la mondon.
17. Kaj tiu, kiu ne persistos ĝis la fino, tiu sama estos dehakata kaj ĵetata en fajron, de kiu oni ne povos reveni, pro la justeco de la Patro.
18. Kaj jen estas la vorto, kiun li donis al la homidoj. Kaj pro tio li plenumis la vortojn, kiujn li donis, kaj li ne mensogas, sed plenumas ĉiujn el siaj vortoj.
19. Kaj neniu malpuraĵo povos veni en lian regnon; tial nenio venos en lian ripozejon krom tiuj, kiuj lavas siajn vestojn en mia sango, pro sia fido, kaj la pento de ĉiuj siaj pekoj, kaj sia fideleco ĝis la fino.
20. Nun ĉi tio estas la ordono; Pentu, ĉiuj vi finoj de la tero, kaj venu al mi kaj baptiĝu en mia nomo, por ke vi estu sanktigitaj per la ricevo de la Sankta Spirito, por ke vi staru senmakulaj antaŭ mi en la lasta tago.
21. Vere, vere, mi diras al vi, ĉi tio estas mia evangelio; kaj vi konas tion, kion vi devas fari en mia eklezio; ĉar la farojn, kiujn vi vidis min fari, ankaŭ vi faru; ĉar tion, kion vi vidis min fari, ja tion vi faru;
22. Tial se vi faros tion, benitaj estos vi, ĉar vi estos suprenlevitaj en la lasta tago.
23. Skribu tion, kion vi vidis kaj aŭdis, krom tio, kio estas malpermesite.
24. Skribu la farojn de ĉi tiu popolo, kiuj estos, same kiel estas skribite pri tiuj, kiuj estis.
25. Ĉar jen, el la libroj, kiuj estas skribitaj kaj estos skribitaj, ĉi tiu popolo estos juĝata, ĉar per ili iliaj faroj estos konataj de la homoj.
26. Kaj jen, ĉio estas skribita de la Patro; tial el la libroj, kiuj estos skribitaj, la mondo estos juĝata.
27. Kaj vi sciu, ke vi estas juĝantoj de ĉi tiu popolo, laŭ la juĝo, kiun mi donos al vi, kaj tiu estos justa. Tial, kiaj homoj vi devas esti? Vere mi diras al vi, tiaj, kia mi estas.
28. Kaj nun mi iras al la Patro. Kaj vere mi diras al vi, ĉio, kion vi petos de la Patro en mia nomo, estos donata al vi.
29. Tial, petu, kaj estos donita al vi; frapu kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj al la frapanto estos malfermite.
30. Kaj nun, jen, mia ĝojo estas granda, eĉ ĝis pleneco, pro vi, kaj ankaŭ pro ĉi tiu generacio; jes, kaj la Patro mem ĝojas, kaj ankaŭ ĉiuj sanktaj anĝeloj, pro vi kaj ĉi tiu generacio; ĉar neniu el ili estas perdita.
31. Jen mi volas, ke vi komprenu; ĉar mi parolas pri tiuj el ĉi tiu generacio, kiuj nun vivas; kaj neniu el ili estos perdita; kaj en ili mi havas kompletan ĝojon.
32. Sed jen, mi afliktiĝas pro la kvara generacio post ĉi tiu generacio, ĉar ili estas forkondukitaj kiel kaptitoj de tiu, kiu ja estis la filo de perdiĝo; ĉar ili venos min por arĝento kaj por oro, kaj por tio, kion tineo konsumas kaj kion rabistoj povas trafosi kaj ŝteli. Kaj en tiu tago mi punos ilin, turnante ilian konduton kontraŭ ilian kapon.
33. Kaj okazis, post kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, ke li diris al siaj disĉiploj: Eniru tra la mallarĝa pordo; ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas; sed larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la morto, kaj multaj tra ĝi iras, ĝis la nokto, kiam neniu povas labori

34-35 p.K.

ĈAPITRO 28

KAJ okazis, post kiam Jesuo diris ĉi tiujn vortojn, ke li parolis al siaj disĉiploj, unuope, dirante al ili: Kain peton vi deziras de mi, post kiam mi estos foririnta al la Patro?
2. Kaj ili ĉiuj parolis, krom tri, dirante: Ni deziras, ke, post kiam nin vivis ĝis la aĝo de homo, nia pastroservado, al kiu vi vokis nin, havu finon, por ke ni rapide venu al vi en via regno.
3. Kaj li diris al ili: Benitaj estas vi, ĉar vi deziras ĉi tion de mi; tial, post kiam vi havos sepdek du jarojn, vi venos al mi en mia regno; kaj ĉe mi vi trovos ripozon.
4. Kaj, parolinte al ili, li turnis sin al la tri, kaj diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru al vi, kiam mi estos foririnta al la Patro?
5. Kaj ili malĝojis en siaj koroj, ĉar ili ne kuraĝis paroli al li pri tio, kion ili deziris.
6. Kaj li diris al ili: Jen, mi konas viajn pensojn, kaj vi deziris tion, kion deziris de mi Johano, mia amata, kiu estis kun mi en mia pastroservado, antaŭ ol mi estis suprenlevita de la judoj.
7. Tial, pli benitaj estas vi, ĉar vi neniam gustumos la morton; sed vi vivos por vidi ĉiujn farojn de la Patro al la homidoj, eĉ ĝis plenumiĝos ĉio laŭ la volo de la Patro, kiam mi venos en mia gloro kun la potencoj de la ĉielo.
8. Kaj vi neniam suferos la dolorojn de morto; sed, kiam mi venos en mia gloro, vi ŝanĝiĝos en palpebrumo el morteco al senmorteco; kaj tiam vi estos benitaj en la regno de mia Patro.
9. Kaj plie, vi ne havos doloron dum vi vivos en la karno, nek malĝojon krom pro la pekoj de la mondo; kaj ĉion ĉi mi faros pro tio, kion vi deziris de mi, ĉar vi deziris, ke vi povu alvenigi la animojn de homoj al mi, dum la mondo daŭros.
10. Kaj pro tiu kaŭzo vi havos kompletan ĝojon; kaj vi sidiĝos en la regno de mia Patro; jes, via ĝojo estos plena, same kiel la Patro donis al mi kompletan ĝojon; kaj vi estos samaj kiel mi estas, kaj mi estas sama kiel la Patro; kaj la Patro kaj mi estas unu;
11. Kaj la Sankta Spirito atestas pri la Patro kaj mi; kaj la Patro donas la Sanktan Spiriton al la homidoj, por mi.
12. Kaj okazis, ke Jesuo, dirinte ĉi tiun vortojn, per sia fingro tuŝis ĉiun el ili krom la tri, kiuj estis restontaj, kaj poste li foriris.
13. Kaj jen, la ĉielo malfermiĝis, kaj ili estis eklevitaj en la ĉielon kaj vidis kaj aŭdis nedireblaĵojn.
14. Kaj ne estis permesate al ili paroli; nek estis donita al ili permeso diri tion, kion ili vidis kaj aŭdis;
15. Kaj ĉu en la korpo, ĉu ekster la korpo, ili ne sciis; ĉar ŝajnis al ili, ke ili aliformiĝis, ke ili ŝanĝiĝis de ĉi tiu korpo el karno al senmorta stato, tiel ke ili povis vidi la Diaĵojn.
16. Sed okazis, ke ili ankoraŭ pastroservis sur la tero; tamen pro la ordono, kiu estis donita al ili en la ĉielo, ili ne instruis pri tio, kion ili aŭdis kaj vidis tie.
17. Kaj nun mi ne scias, ĉu ili estas mortemaj, ĉu senmortaj, ekde la tago de ilia aliformiĝo;
18. Sed ĉi tion mi ja scias, laŭ la atesto, kiu estas donita - ili disiris sur la supraĵo de la lando, kaj pastroservis al la tuta popolo, unuigante al la eklezio ĉiujn, kiuj kredis al ilia predikado, kaj baptante ilin; kaj ĉiuj, kiuj baptiĝis, ricevis la Sanktan Spiriton.
19. Kaj ili estis ĵetitaj en malliberejojn de tiuj, kiuj ne apartenis al la eklezio. Kaj la malliberejoj ne povis teni ilin, ĉar ili disŝiriĝis en pecojn.
20. Kaj oni ĵetis ilin malsupre en la teron; sed ili tiom frapis la teron per la vorto de Dio, ke per lia potenco ili liberiĝis el la profundo de la tero; kaj oni do ne povis fosi kavojn sufiĉajn por teni ilin.
21. Kaj trifoje oni ĵetis ilin en fornon, kaj ili ricevis nenion malbonan.
22. Kaj dufoje oni ĵetis ilin en kavernon de sovaĝaj bestoj; kaj jen ili ludis kun la bestoj kvazaŭ infano kun suĉanta ŝafido, kaj ili ricevis nenion malbonan.
23. Kaj okazis, ke ili do eliris inter la tutan popolon de Nifai, kaj predikis la evangelion de Kristo al ĉiuj homoj sur la supraĵo de la lando; kaj ili konvertiĝis al la Sinjoro, kaj unuiĝis al la eklezio de Kristo, kaj tiel la homoj de tiu generacio estis benitaj, konforme al la vorto de Jesuo.
24. Kaj nun mi, Mormon, dum kelka tempo ĉesas paroli pri ĉi tio.
25. Jen, mi estis skribonta la nomojn de tiuj, kiuj neniam gustumos morton, sed la Sinjoro malpermesis tion; mi do ne skribas ilin, ĉar ili estas kaŝitaj for de la mondo.
26. Sed je, mi vidis ilin, kaj ili pastroservis al mi.
27. Kaj jen ili estos inter la Nacianoj, kaj la Nacianoj ne konos ilin.
28. Ili estos ankaŭ inter la judoj, kaj la judoj ne konos ilin.
29. Kaj okazos, kiam la Sinjoro en sia saĝo juĝos tion konvena, ke ili pastroservos al ĉiuj el la disigitaj triboj de Izrael, kaj al ĉiuj nacioj, gentoj, lingvanoj kaj popoloj, kaj venigos el ili al Jesuo multaj animojn, por ke ilia deziro estu plenumita, kaj ankaŭ pro la konvinka povo de Dio, kie estas en ili.
30. Kaj ili estas kiel la anĝeloj de Dio, kaj, se ili preĝos al la Patro en la nomo de Jesuo, ili povos montri sin al iu ajn homo, se ili opinios tion bona.
31. Tial, grandiozaj kaj mirindaj faroj estos efektivigitaj de ili, antaŭ la granda kaj venonta tago, kiam ĉiuj homoj tutcerte devos stari antaŭ la tribunala seĝo de Kristo;
32. Jes, eĉ inter la Nacianoj okazos grandioza kaj mirinda faro efektivigita de ili, antaŭ tiu tago de juĝado.
33. Kaj, se vi havus ĉiujn Skribojn, kiuj donas raporton pri ĉiuj mirindaj faroj de Kristo, vi scius, laŭ la vortoj de Kristo, ke ĉi tio tutcerte venos.
34. Kaj ve al tiuj, kiuj ne aŭskultos la vortojn de Jesuo aŭ de tiuj, kiujn li elektis kaj sendis al ili; ĉar tiuj, kiuj ne akceptas la vortojn de Jesuo kaj la vortojn de tiuj, kiujn li sendis, ne akceptas lin; kaj pro tio li ne akceptas ilin en la lasta tago.
35. Kaj estus pli bone por ili se ili ne estus naskitaj. Ĉar ĉu vi supozas, ke vi povas forigi la justecon de ofendita Dio, kiu estis premita sub la piedoj de homoj, por ke per tio savo venu?
36. Kaj nun jen, kiam parolis pri tiuj, kiujn la Sinjoro elektis, jes tri, kiuj estis suprenlevitaj en la ĉielon, ke mi ne scias, ĉu ili puriĝis de morteco al senmorteco -
37. Sed jen, post kiam mi skribis, mi demandis al la Sinjoro, kaj li elmontris al mi, ke nepre okazis ŝanĝo al iliaj korpoj, aŭ, se ne, ili nepre devos gustumi morton;
38. Tial, por ke ili ne gustumu morton, okazis ŝanĝo al ilia korpoj, por ke ili ne suferu doloron aŭ malĝojon krom pro la pekoj de la mondo.
39. Nu, ĉi tiu ŝanĝo ne egalis al tiu, kiu okazos en la lasta tago; sed okazis ŝanĝo al ili, tiagrade ke Satano povis havi nenian povon super ili, ke li ne povis tenti ilin; kaj ili sanktiĝis en la karno, tiagrade ke ili estis sanktaj, kaj ke la potencoj de la tero ne povis regi ilin.
40. Kaj en ĉi tiu stato ili devis resti ĝis la tago de juĝado de Kristo; kaj en tiu tago ili estis ricevonta pli grandan ŝanĝon kaj estis akceptotaj en la regnon de la Patro por neniam plu eliri, sed por eterne loĝi ĉe Dio en la ĉielo.

34-35 p.K.

ĈAPITRO 29

KAJ nun jen mi diras al vi, ke kiam la Sinjoro en sia saĝo juĝos tion konvena, ke ĉi tiuj diroj venu al la Nacianoj konforme al sia vorto, tiam vi scios, ke jam ekplenumiĝas la interligo, kiun la Patro faris kun la Izraelidoj pri ilia reveno al la teroj de sia heredaĵo.
2. Kaj vi scios, ke efektiviĝos ĉiuj vortoj de la Sinjoro, kiu estas parolitaj de la sanktaj profetoj; kaj ne necesos al vi diris, ke la Sinjoro prokrastas sian venon al la Izraelidoj.
3. Kaj ne necesas, ke vi imagu en viaj koroj, ke la vortoj parolitaj estas vanaj, ĉar jen, la Sinjoro memoros sian interligon, kiun li faris kun sia popolo de la domo de Izrael.
4. Kaj, kiam vi vidos ĉi tiuj diraĵojn efektiviĝantaj inter vi, tiam vi ne plu volos malestimas la farojn de la Sinjoro, ĉar la glavo de lia justeco estas en lia dekstra mano; kaj jen, en tiu tago, se vi malestimas liajn farojn, li kaŭzos, ke ĝi baldaŭ atingos vin.
5. Ve al tiu, kiu malestimas la farojn de la Sinjoro; jes, ve al tiu, kiu malkonfesos la Kriston kaj liajn farojn!
6. Jes, ve al tiu, kiu neos la revelaciojn de la Sinjoro, kaj kiu diros, ke la Sinjoro ne plu agas per revelaciado, aŭ per profetado, aŭ per donacoj, aŭ per interpreto de lingvoj, aŭ per resanigoj, aŭ per la potenco de la Sankta Spirito!
7. Jes, kaj ve al tiu, kiu diros en tiu tago, por profiti, ke neniu miraklo povas esti farata de Jesuo Kristo; ĉar tiu, kiu faros tion, fariĝos tia, kia la filo de perdiĝo, por kiu laŭ la vorto de Kristo estis nenia kompato!
8. Jes, kaj vi ne plu prifajfu, aŭ forpuŝu, aŭ moku la judojn, aŭ iujn el la restaĵo de la domo de Izrael; ĉar jen, la Sinjoro memoras sian interligon kun ili, kaj li agos al ili laŭ tio, kion li ĵuris.
9. Tial vi ne supozu, ke vi povos turni la dekstran manon de la Sinjoro maldekstren, por ke li ne faru sian juĝon kaj plenumu la interligon, kiun li faris kun la domo de Izrael.

34-35 p.K.

ĈAPITRO 30

AŬSKULTU, ho vi Nacianoj, kaj aŭdu la vortojn de Jesuo Kristo, la Filo de la vivanta Dio, kiujn li ordonis al mi, ke mi parolu koncerne vin, ĉar, jen li ordonis al mi, ke mi skribu, dirante:
2. Turnu vin, ĉiuj vi Nacianoj, de via malbona konduto; kaj pentu pri viaj malvirtaj faroj, pri viaj mensogoj kaj trompoj, kaj pri viaj malĉastaĵoj, kaj pri viaj sekretaj abomenaĵoj, kaj viaj idolkultoj, kaj pri viaj murdoj, kaj viaj pastraj ruzaĵoj, kaj viaj ĵaluzoj, kaj viaj partioj; kaj turnu vin de ĉiuj viaj malvirtaĵoj kaj abomenaĵoj; kaj venu al mi, kaj baptiĝu en mia nomo, por ke vi ricevu pardonon de viaj pekoj, kaj pleniĝu de la Sankta Spirito, por ke vi estu alkalkulitaj al mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael.

34 - 35 p.K.

LA LIBRO DE NIFAI,
KIU ESTAS LA FILO DE NIFAI---UNU EL LA DISĈIPLOJ DE JESUO KRISTO

KAJ okazis, ke forpasis la tridek-kvara jaro, kaj ankaŭ la tridek-kvina, kaj jen la disĉiploj de Jesuo jam formis eklezion de Kristo en ĉiuj landoj ĉirkaŭe. Kaj ĉiuj, kiuj venis al ili, kaj vere pentis pri siaj pekoj, baptiĝis en la nomo de Jesuo; kaj ili ankaŭ ricevis la Sanktan Spiriton.
2. Kaj okazis en la tridek-sesa jaro, ke la tuta popolo sur la tuta lando, kaj nifaidoj kaj lamanidoj, konvertiĝis al la Sinjoro, kaj kvereloj kaj disputoj ne okazis inter ili, kaj ĉiuj homoj juste intertraktis reciproke.
3. Kaj ĉe ili ĉio estis komuna; kaj ili estis nek riĉuloj nek malriĉuloj, nek sklavoj nek nesklavoj, sed ĉiuj liberiĝis, kaj fariĝis partoprenantoj en la ĉiela dono.
4. Kaj okazis, ke forpasis ankaŭ la tridek-sepa jaro, kaj ankoraŭ daŭris paco en la lando.
5. Kaj la disĉiploj de Jesuo faris grandajn mirindaĵojn, sanigante malsanulojn, levante mortintojn, marŝigante lamulojn, donante vidpovon al blinduloj kaj aŭdpovon al surduloj; kaj ĉiajn miraklojn ili faris inter la homidoj; kaj ili faris miraklojn nur en la nomo de Jesuo.
6. Kaj tiamaniere forpasis la tridek-oka jaro, kaj ankaŭ la tridek-naŭa, kaj kvardek-unua, kaj la kvardek-dua, jes, eĉ ĝis forpasis kvardek-naŭ jaroj, kaj ankaŭ la kvindek-unua, kaj la kvindek-dua; jes, kaj eĉ ĝis forpasis kvindek naŭ jaroj.
7. Kaj la Sinjoro treege sukcesigis ilin en la lando; jes, tiom, ke ili rekonstruis urbojn, kie urboj estis bruligitaj.
8. Jes, eĉ tiun urbegon Zarahemla ili rekonstruigis.
9. Sed multaj urboj estis enprofundigitaj, kaj akvoj leviĝis super ilia loko; tiuj ĉi urboj ne povis esti renovigitaj.
10. Kaj, jen, jam okazis, ke la popolo de Nifai fortiĝis, kaj treege rapide plimultiĝis, kaj fariĝis treege bela kaj ravanta popolo.
11. Kaj ili geedziĝis, kaj estis geedzigitaj, kaj estis benitaj konforme al la multego da promesoj, kiujn la Sinjoro fari al ili.
12. Kaj ili ne plu observis la ritojn kaj ordonojn de la leĝaro de Moseo; sed ili observis la ordonojn, kiujn ili ricevis de sia Sinjoro kaj sia Dio, daŭre fastante kaj preĝante, kaj ofte kunvenante kaj por preĝi kaj por aŭskulti la Vorton de la Sinjoro.
13. Kaj neniu kverelo okazis inter la tuta popolo, en la tuta lando; sed potencaj mirakloj fariĝis inter la disĉiploj de Jesuo.
14. Kaj okazis, ke forpasis la sepdek-unua jaro, kaj ankaŭ la sepdek-dua jaro, jes, kaj entute, ĝis forpasis la sepdek-naŭa jaro; jes, forpasis eĉ cent jaroj, kaj la disĉiploj de Jesuo, kiun li elektis, ĉiuj jam iris al la paradizo de Dio, krom la tri, kiuj devis resti; kaj aliaj disĉiploj ordiniĝis sur ilia loko; kaj ankaŭ multaj el tiu generacio forpasis.
15. Kaj neniu kverelo okazis en la lando, pro la amo de Dio, kiu loĝis en la koroj de la popolo.
16. Kaj ne okazis envioj, aŭ malpacoj, aŭ tumultoj, aŭ malĉastado, aŭ mensogado, aŭ murdoj, aŭ ia voluptemo; kaj certe ne povis esti pli feliĉa popolo inter ĉiuj popoloj, kiujn la mano de Dio kreis.
17. Ne ekzistis rabistoj, aŭ murdistoj, kaj ne estis lamanidoj, aŭ iaj tiaj idoj; sed ĉiuj estis en unu, la infanaro de Kristo, kaj heredontoj de la regno de Dio.
18. Kaj kiel benitaj ili estis! Ĉar la Sinjoro benis ilin en ĉiuj iliaj faroj; jes, ili ja estis benitaj kaj prosperis ĝis cent dek jaroj forpasis; kaj la unua generacio post Kristo jam forpasis, kaj ne okazis kverelo en la tuta lando.
19. Kaj okazis, ke mortis Nifai, tiu kiu skribis ĉi tiun lastan kronikon (kaj kiu skribis ĝin sur la platojn de Nifai), kaj lia filo Amos tenis ĝin anstataŭ li; kaj ankaŭ li skribis ĝin sur la platojn de Nifai.
20. Kaj li tenis ĝin dum okdek kvar jaroj, kaj ankoraŭ estis paco en la lando, kvankam malgranda parto de la popolo defalis de la eklezio kaj prenis la nomon lamanidoj; sekve ree ekestis lamanidoj en la lando.
21. Kaj okazis, ke ankaŭ Amos mortis (kaj tio okazis cent naŭdek kvar jarojn post la veno de Kristo), kaj lia filo Amos tenis la kronikon anstataŭ li; kaj ankaŭ li skribis ĝin sur la platojn de Nifai; kaj ĝi estis skribita ankaŭ en la libro de Nifai, kiu estas ĉi tiu libro.
22. Kaj okazis, ke ducent jaroj forpasis; kaj forpasis la dua generacio, ĉiuj krom malgranda nombro.
23. Kaj nun mi, Mormon, volas, ke vi sciu, ke la popolo plimultiĝis, disvastiĝante sur la supraĵo de la tuta lando, kaj ke ili fariĝis treege riĉaj, pro sia prospereco per Kristo.
24. Kaj tiam, en tiu ducent-unua jaro, ekestis inter ili tiuj,; kiu fieriĝis, portante multekostajn vestojn kaj ĉiajn fajnajn perlojn kaj la belaĵojn de la mondo.
25. Kaj ekde tiam ĉe ili iliaj havaĵoj kaj ilia vivrimedoj ne plu estis komunaj.
26. Kaj ili ekdividiĝis en klasoj; kaj ili komencis konstrui preĝejojn por si mem por havigi al si profiton, kaj ili komencis neadi la veran eklezion de Kristo.
27. Kaj okazis, kiam ducent dek jaroj forpasis, multaj preĝejoj estis en la lando; jes, estis multaj preĝejoj, kiuj pretendis koni la Kriston, kaj tamen ili neis la pli multajn partojn de lia evangelio, ricevante ĉiajn malpiaĵojn kaj donante tion, kio estis sankta, al tiu, al kiu tio estis malpermesita pro malindeco.
28. Kaj ĉi tiu eklezio treege plimultiĝis pro malvirteco kaj pro la potenco de Satano, kiu kaptis iliajn korojn.
29. Kaj plie, estis alia eklezio, kiu neis la Kriston; kaj persekutis la veran eklezion de Kristo, pro la humileco de ĝiaj anoj kaj ilia kredo al Kristo; kaj ili malestimis ilin pro la multaj mirakloj, kiuj fariĝis inter ili.
30. Tial ili uzis aŭtoritaton kaj potencon super la disĉiploj de Jesuo, kiuj restis ĉe ili, kaj ili ĵetis ilin en malliberejojn; sed per la potenco de la Vorto de Dio, kiu estis en ili, la malliberejoj disŝiriĝis en pecojn, kaj ili eliris, faronte grandajn miraklojn inter ili.
31. Tamen, malgraŭ ĉiuj ĉi mirakloj, la popolo malmoligis siajn korojn, kaj celis mortigi ilin, same kiel la judoj en Jerusalemo celis mortigi Jesuon, laŭ lia Vorto.
32. Kaj ili ĵetis ilin en fornojn de fajro, kaj ili eliris, ricevinte nenion malbonan.
33. Kaj ili ankaŭ ĵetis ilin en kavojn de sovaĝaj bestoj, kaj ili ludis kun la sovaĝaj bestoj kvazaŭ infano kun ŝafido; kaj ili eliris el inter ili, ricevinte nenion malbonan.
34. Tamen, la popolo malmoligis siajn korojn, ĉar multaj pastroj kaj falsaj profetoj persvadis ilin starigi multajn ekleziojn, kaj fari ĉiajn malvirtaĵojn. Kaj ili batis la popolon de Jesuo; sed la popolo de Jesuo ne rebatis. Kaj tiel ili malkreskis en nekredemo kaj malvirteco, ĉiujare, ĝis ducent tridek jaroj forpasis.
35. Kaj tiam en tiu jaro, jes, en la ducent-tridek-unua jaro, okazis granda skismo inter la popolo.
36. Kaj okazis, ke tiujare leviĝis popolo nomita la nifaidoj, kaj ili estis veraj kredantoj je Kristo; kaj inter ili estis tiuj, kiun la lamanidoj nomis Jakobidoj, kaj Jozefidoj, kaj Zoramidoj;
37. Do, la veraj kredantoj je Kristo, kaj la veraj adorantoj al Kristo (inter kiuj estis la tri disĉiploj de Jesuo, kiu devis resti) estis nomitaj nifaidoj, kaj Jakobidoj, kaj Jozefidoj, kaj Zoramidoj;
38. Kaj okazis, ke tiuj, kiuj, malakceptis la evangelion, estis nomitaj lamanidoj, kaj Lemuelidoj, kaj Iŝlmaaelidoj; kaj ili ne malkreskis en nekredemo, sed ili memvole ribelis kontraŭ la evangelio de Kristo; kaj ili instruis al siaj infanoj, ke ili ne kredu, eĉ kiel iliaj patroj, de la komenco, malkreskis.
39. Kaj tio estis pro la malvirteco kaj abomenideco de iliaj patroj, same kiel tio estis en la komenco. Kaj oni instruis al ili malami la infanojn de Dio, same kiel oni instruis al la lamanidoj malami la infanojn de Nifai de la komenco.
40. Kaj okazis, ke forpasis ducent kvardek kvar jaroj, kaj tiaj estis la aferoj de la popolo. Kaj la pli malvirta parto de la popolo fortiĝis, kaj fariĝis treege pli multnombra ol la popolo de Dio estis.
41. Kaj ili ankoraŭ konstruadis preĝejojn por si mem, kaj ornamis ilin per ĉiaj valoraĵoj. Kaj tiel forpasis ducent kvindek jaroj, kaj ankaŭ ducent sesdek jaroj.
42. Kaj okazis, ke la malvirta parto de la popolo komencis rekonstrui la sekretajn ĵurojn kaj komplotojn de Gadianton.
43. Kaj ankaŭ la popolo, kiu estis nomita popolo de Nifai, komencis fieri en siaj koroj, pro sia superabunda riĉeco, kaj ili fariĝis vantaj kiel iliaj fratoj, la lamanidoj.
44. Kaj ekde tiam la disĉiploj malĝojis pro la pekoj de la mondo.
45. Kaj okazis, kiam tricent jaroj forpasis, ke la popolo de Nifai kaj la lamanidoj ambaŭ treege malvirtiĝis, unu kiel la alia.
46. Kaj okazis, ke la rabistoj de Gadianton disiris sur la tutan supraĵon de la lando; kaj neniu estis virta krom la disĉiploj de Jesuo. Kaj oron kaj arĝenton ili abunde amasigis, kaj negocis ĉian komercon.
47. Kaj okazis, kiam forpasis tricent kvin jaroj (kaj la popolo ankoraŭ restis en malvirteco), ke Amos mortis; kaj lia frato Ammaron tenis la kronikon anstataŭ li.
48. Kaj okazis, kiam forpasis tricent dudek jaroj, ke Ammaron, premdevigita de la Sankta Spirito, kaŝis la analojn, kiuj estis sanktaj - jes, ĉiujn el la sanktaj analoj, kiuj estis transdonitaj de generacio al generacio, kaj kiuj estis sanktaj - eĉ ĝis la tricent-dudeka jaro post la veno de Kristo.
49. Kaj li kaŝis ilin por la Sinjoro por ke ili revenu al la restaĵo de la domo de Jakob laŭ la profetaĵoj kaj la promesoj de la Sinjoro. Kaj jen estas la fino de la kroniko de Ammaron.

36-321 p.K.

LA LIBRO DE MORMON

ĈAPITRO 1

KAJ nun mi, Mormon, faras kronikon pri tio, kion mi kaj vidis kaj aŭdis, kaj nomas ĝin la Libro de Mormon.
2. Kaj ĉirkaŭ tiam, kiam Ammaron kaŝis la analojn por la Sinjoro, li venis al mi (mi tiam havis ĉirkaŭ dek jarojn, kaj mi ekkleriĝis laŭ la lernado de mia popolo), kaj Ammaron diris al mi: Mi rimarki, ke vi estas sobra infano, kaj ke vi estas observema.
3. Tial, mi deziras, ke, kiam vi havos ĉirkaŭ dudek kvar jarojn, vi memoru tion, kion vi observis pri ĉi tiu popolo; kaj, kiam vi havos tiom da jaroj, iru al la lando Antum, ĝis monteto nomita Ŝim; kaj tien mi metis por la Sinjoro ĉiujn el la sanktaj gravuraĵoj pri ĉi tiu popolo.
4. Kaj je, vi devos preni al vi la platojn de Nifai, kaj la ceterajn vi devos lasi en la loko, kie ili estas; kaj vi devos gravuri sur la platojn de Nifai ĉion, kion vi observis pri ĉi tiu popolo.
5. Kaj mi, Mormon, estante ido de Nifai (kaj la nomo de mia patro estis Mormon); mi memoris tion, kion Ammaron ordonis al mi.
6. Kaj okazis, ke mi, havante dek unu jarojn, estis kunportita de mia patro en la lando suden, eĉ ĝis la lando Zarahemla.
7. La tuta supraĵo de la lando estis kovrita per konstruaĵoj; kaj la popolo estis preskaŭ tiel multnombra, kiel la sableroj de la maro.
8. Kaj okazis en tiu jaro, ke milito komenciĝis inter la nifaidoj, kiuj konsistis el la nifaidoj kaj la Jakobidoj kaj la Jozefidoj kaj la Zoramidoj; kaj ĉi tiu milito estis inter la nifaidoj, kaj la lamanidoj kaj la Lemuelidoj kaj la Iŝmaelidoj.
9. Nu, la lamanidoj kaj la Lemuelidoj kaj la Iŝmaelidoj estis nomitaj lamanidoj, kaj la du partioj estis nifaidoj kaj lamanidoj.
10. Kaj okazis, ke la milito inter ili komenciĝis en la limregiono de Zarahemla, ĉe la akvoj de Sidon.
11. Kaj okazis, ke la nifaidoj kunigis grandan nombron da viroj, eĉ pli ol tridek mil. Kaj okazis, ke samjare ili havis kelkajn batalojn, en kiuj la nifaidoj venkobatis la lamanidojn kaj mortigis multajn el ili.
12. Kaj okazis, ke la lamanidoj retiris sian projekton, kaj paco refirmiĝis en la lando; kaj la paco daŭris dum periodo de ĉirkaŭ kvar jaroj, en kiu neniom da sango verŝiĝis.
13. Sed malvirteco regis sur la tuta lando, tiom ke la Sinjoro forprenis siajn amatajn disĉiplojn, kaj la farado de mirakloj kaj kuracoj ĉesis pro la malvirteco kaj nekredemo.
14. Kaj donacoj ne venis de la Sinjoro, kaj la Sankta Spirito venis al neniu, pro ilia malvirteco kaj nekredemo.
15. Kaj mi, havante dek kvin jarojn kaj havante iom sobran menson, estis vizitata de la Sinjoro, kaj gustumis la bonecon de Jesuo.
16. Kaj mi provis prediki al ĉi tiu popolo, sed mia buŝo estis fermita, kaj mi estis malpermesita prediki al ili; ĉar jen ili memvole ribelis kontraŭ sia Dio; kaj la amataj disĉiploj estis forprenitaj el la lando, pro ilia malvirteco.
17. Sed mi restis inter ili, sed mi estis malpermesita prediki al ili, pro la malmoleco de iliaj koroj la lando estis malbenita pro ili.
18. Kaj tiuj rabistoj de Gadianton, kiuj estis inter la lamanidoj, tiom infestis la landon, ke ĝiaj loĝantoj komencis kaŝi siajn trezorojn en la tero; kaj tiuj fariĝis glitemaj, ĉar la Sinjoro malbenis la landon tiel ke ili povis nek konservi ilin nek reteni ilin.
19. Kaj okazis sorĉoj kaj okultaĵoj kaj magioj; kaj la potenco de la Malbonulo estis uzata sur la tuta lando, efektive plenumante ĉiujn vortojn de Abinadai kaj ankaŭ Samuel la lamanido.

ĉ. 322-326 p.K.

ĈAPITRO 4

KAJ tiam okazis, ke en la tricent-sesdek-tria jaro la nifaidoj iris kun siaj armeoj el la lando Dezerteca por batali kontraŭ la lamanidoj.
2. Kaj okazis, ke la armeoj de la nifaidoj estis repelitaj al la lando Dezerteca. Kaj dum ili estis ankoraŭ lacegaj, freŝa armeo de la lamanidoj atakis ilin; kaj ili forte batalis ĝis la lamanidoj okupis la urbon Dezerteca, kaj mortigis multajn de la nifaidoj, kaj prenis multajn kaptitojn.
3. Kaj la restaĵo fuĝis kaj aliĝis al la loĝantoj de la urbo Teankum. La urbo Teankum situis en la limregiono ĉe la marbordo; kaj ĝi estis ankaŭ apud la urbo Dezerteca.
4. Kaj pro tio, ke la armeoj de la nifaidoj atakis la lamanidojn, ili estis unuafoje frapitaj; ĉar sen tio la lamanidoj ne povus havi potencon super ili.
5. Sed, jen, la juĝoj de Dio atingos la malvirtulojn; kaj per malvirtuloj la malvirtuloj estas punataj; ĉar la malvirtuloj ekscitas la korojn de la homidoj ĝis sangverŝado.
6. Kaj okazis, ke la lamanidoj preparis por ataki la urbon Teankum.
7. Kaj okazis en la tricent-sesdek-kvara jaro, ke la lamanidoj atakis la urbon Teankum, por ke ili ekposedu ankaŭ la urbon Teankum.
8. Kaj okazis, ke la nifaidoj forpeli kaj repuŝis ilin. Kaj, kiam la nifaidoj vidis, ke ili pelis la lamanidojn, ili denove fanfaronis pri sia forto; kaj ili propraforte eliris kaj reokupis la urbon Dezerteca.
9. Kaj ĉio ĉi estis jam farita, kaj miloj estis mortigitaj ambaŭflanke, kaj nifaidoj kaj lamanidoj.
10. Kaj okazis, ke forpasis la tricent-sesdek-sesa jaro, kaj la lamanidoj ree venis por ataki la nifaidojn; kaj tamen la nifaidoj ne pentis pri la malbono, kiun ili faris, sed ankoraŭ persistis en sia malvirteco.
11. Kaj estas neeble al lango pridiri, aŭ al homo perfekte priskribi, la teruran scenon de sango kaj buĉado, kiu okazis inter la popolo, kaj Nifaida kaj Lamanida; kaj ĉiu koro estis malmoligita, tiel ke oni ĝojis pri la elverŝado de sango.
12. Kaj neniam okazis tiel granda malbono inter ĉiuj idoj de Lihai, nek ja inter la tuta domo de Izrael, laŭ la vortoj de la Sinjoro, kiel okazis inter ĉi tiu popolo.
13. Kaj okazis, ke la lamanidoj okupis la urbon Dezerteca, kaj tio okazis, ĉar ilia nombro superis la nombron de la nifaidoj.
14. Kaj ili ankaŭ marŝis antaŭen kontraŭ la urbon Teankum, kaj elpelis la loĝantojn el ĝi, kaj prenis multajn kaptitojn, kaj virinojn kaj infanojn, kaj oferis ilin kiel buĉoferojn al siaj idoldioj.
15. Kaj okazis en la tricent-sesdek-sepa jaro, ke la nifaidoj, estante koleraj ĉar la lamanidoj oferbuĉis iliajn virinojn kaj iliajn infanojn, treege furioze atakis la lamanidojn, revenkante la lamanidojn kaj elpelante ilin el sia tero.
16. Kaj la lamanidoj ne reatakis la nifaidojn ĝis la tricent-sepdek-kvina jaro.
17. Kaj en tiu jaro ili atakis la nifaidojn per sia tuta forto; kaj oni ne elnombris ilin pro la grandeco de ilia nombro.
18. Kaj ekde tiam la nifaidoj neniam akiris potencon super la lamanidoj, sed komencis esti forbalaataj de ili kiel roso antaŭ la suno.
19. Kaj okazis, ke la lamanidoj atakis la urbon Dezerteca; kaj treege furioza batalo okazis en la lando Dezerteca, en kiu ili venkis la nifaidojn.
20. Kaj tiuj ree forkuris de antaŭ ili, kaj ili venis al la urbo Boaz; kaj tie ili treege kuraĝe rezistis la lamanidojn tiagrade, ke la lamanidoj ne venkis ilin ĝis tiuj la duan fojon reatakis.
21. Kaj, kiam ili atakis la duan fojon, la nifaidoj estis pelataj kaj buĉataj en treege granda masakro; iliaj virinoj kaj iliaj infanoj denove estis buĉoferataj al idoloj.
22. Kaj okazis, ke la nifaidoj ree fuĝis de antaŭ ili, prenante ĉiujn loĝantojn kun si, kaj urbajn kaj vilaĝajn.
23. Kaj nun mi, Mormon, konstatinte, ke la lamanidoj estis ruinigontaj la landon, iri al la monteto Ŝim, kaj prenis ĉiujn analojn, kiujn Ammoran kaŝis por la Sinjoro.

363-375 p.K.

ĈAPITRO 6

KAJ nun mi finas mian kronikon pri la detruo de mia popolo, la nifaidoj. Kaj okazis, ke ni elmarŝis antaŭ la lamanidoj.
2. Kaj mi, Mormon, skribis leteron al la reĝo de la lamanidoj, kaj alvokis al li, ke li permesu al ni, ke ni kunirigu nian popolon al la lando Kumora, apud monteto, kiu etis nomita Kumora, kaj tie ni povos interbatali kun ili.
3. Kaj okazis, ke la reĝo de la lamanidoj konsentis al mi tio, kion mi deziris.
4. Kaj okazis, ke ni elmarŝis al la lando Kumora, kaj ni starigis niajn tendojn ĉirkaŭ la monteto Kumora; kaj ĝi estis en regiono de multaj akvoj, riveroj, kaj fontoj; kaj ni esperis tie akiri avantaĝon super la lamanidoj.
5. Kaj, kiam forpasis tricent okdek kvar jaroj, ni kolektis la tutan restaĵon de nia popolo en la lando Kumora.
6. Kaj okazis, kiam ni kolektis ĉiujn el nia popolo en unu aron en la lando Kumora, jen mi, Mormon, ekmaljuniĝis; kaj sciante ke tio estos la lasta luktado de mia popolo, kaj ordonite de la Sinjoro, ke mi ne lasu la analojn, kiuj estis transdonitaj de niaj patroj, kaj kiuj estis sanktaj, fali en la manojn de la lamanidoj (ĉar la lamanidoj detruus ilin), mi tial skribis ĉi tiun kronikon laŭ la platoj de Nifai, kaj kaŝis supre en la monteto Kumora ĉiujn analojn, kiujn la mano de la Sinjoro konfidis al mi, krom ĉi tiuj malmultaj platoj, kiujn mi donis al mia filo Moroni.
7. Kaj okazis, ke mia popolo, kun siaj edzinoj kaj siaj infanoj, vidis la armeojn de la lamanidoj marŝantaj al ili; kaj kun tiu terura timo pri morto, kiu plenigas la brustojn de ĉiuj malvirtuloj, ili atendis ricevi ilin.
8. Kaj okazis, ke ili venis por batali kontraŭ ni, kaj ĉiu animo estis plenigita de teruro pro la grandeco de ilia nombro.
9. Kaj okazis, ke ili atakis mian popolon per la glavo, kaj per la pafarko, kaj per la sago, kaj per la hakilo, kaj per ĉiaj militiloj.
10. Kaj okazis, ke miaj viroj estis dishakitaj, jes, ja, mia dekmilo, kiu estis kun mi, kaj mi vundite falis meze de ili; kaj oni preterpasis min, ne finante mian vivon.
11. Kaj post kiam ili trairis kaj falĉis ĉiujn el mia popolo krom dudek kvar el ni (inter kiuj estis mia filo Moroni), ni, kiuj postvivis la mortintojn de nia popolo, la morgaŭon, kiam la lamanidoj jam reiris al siaj bivakoj, vidis de la supro de la monteto Kumora, la dekmilon de mia popolo, kiu kondukata de mi estis dehakita.
12. Kaj ni vidis ankaŭ la dekmilon de mia popolo, kiun mia filo Moroni kondukis.
13. Kaj jen, la dekmilo de Gidgiddona falis, kaj ankaŭ li inter ili.
14. Kaj Lama falis kun sia dekmilo; kaj Gilgal falis kun sia dekmilo; kaj Limha falis kun sia dekmilo; kaj Joneam falis kun sia dekmilo; kaj Kameniha, kaj Moroniha, kaj Antionum, kaj Ŝiblom, kaj Ŝem, kaj Joŝ falis ĉiu kun sia dekmilo.
15. Kaj okazis, ke dek pli falis per la glavo, ĉiu kun sia dekmilo; jes, falis mia tuta popolo, krom tiuj dudek kvar, kiuj estis kun mi, kaj ankaŭ kelkaj, kiuj eskapis en la sudajn landojn, kaj kelkaj, kiuj apartiĝis al la lamanidoj; kaj ilia karno kaj ostoj kaj sango kuŝis sur la supraĵo de la tero, por forpolviĝi sur la tero, kaj diseriĝi, kaj reveni al la tero, sia patrino.
16. Kaj mia animo ŝiriĝis de angoro pro la mortigitoj de mia popolo, kaj mi ekkriis:
17. Ho vi beluloj, kiel eblis, ke vi foriris de la vojoj de la Sinjoro. Ho vi beluloj, kiel eblis, ke vi malakceptis tiun Jesuon, kiu staris kun malfermitaj brakoj por ricevi vin?
18. Jen, se vi ne estus tion farinta, vi ne estus falinta. Sed jen, vi estas falinta, kaj mi funebras vian perdiĝon.
19. Ho vi belaj filoj kaj filinoj, vi patroj kaj patrinoj, vi edzoj kaj edzinoj, vi gebeluloj, kiel eblis, ke vi falis?
20. Sed je, vi foriris, kaj mia veado ne povas revenigi vin.
21. Kaj la tago baldaŭ venos, kiam via mortema surmetos senmortecon, kaj ĉi tiuj korpoj, kiuj nun forpolviĝas en putriĝeco, devos baldaŭ fariĝi senputraj korpoj; kaj tiam vi devos stari antaŭ la tribunala seĝo de Kristo por esti juĝataj laŭ viaj faroj; kaj, se vi estas virtaj, tiam vi estos benitaj kun viaj patroj, kiuj iris antaŭ vi.
22. Ho, ke vi estus pentintaj antaŭ ol ĉi tiu granda pereo venis al vi. Sed jen, vi foriris, kaj la Patro, jes, la Eterna Patro de la ĉielo, konas vian staton; kaj li agos kontraŭ vi laŭ sia justeco kaj kompatemo.

385 p.K.

ĈAPITRO 7

KAJ nun, jen, mi volas paroli iom al la restaĵo de ĉi tiu popolo, kiu estas indulgita, se Dio eventuale donos al ili miajn vortojn, por ke ili sciu pri la aferoj de siaj patroj; jes, mi alparolas al vi, vi restaĵo de la domo de Izrael; kaj jen estas la vortoj, kiujn mi diras:
2. Sciu, ke vi estas el la domo de Izrael.
3. Sciu, ke vi devos veni al pento, aŭ vi ne povos esti savitaj.
4. Sciu, ke vi devos demeti viajn ilojn de militado, kaj ne plu deziri verŝi sangon, kaj ne repreni ilin, krom kiam Dio ordonos tion al vi.
5. Sciu, ke vi devos ekkoni viajn patrojn, kaj penti pri ĉiuj viaj pekoj kaj malbonaj faroj, kaj kredi je Jesuo Kristo, ke li estas la Filo de Dio, kaj ke li estis mortigita de la judoj, kaj per la potenco de la Patro li releviĝis, kio donis al li venkon super la tombo; kaj ankaŭ en li la piko de la morto estas elsorbita.
6. Kaj li plenumas la releviĝon de la mortintoj, kio nepre relevos la homon por stari antaŭ lia tribunala seĝo.
7. Kaj li plenumis la redempton de la mondo, kio havigos al tiu, kiu montriĝos senkulpa antaŭ li en la tago de juĝado, la donon loĝi antaŭ Dio en lia regno, kanti eternajn laŭdojn kun ĥoroj supre, al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Sankta Spirito, kiuj estas unu Dio, en stato de beateco, kiu havas neniun finon.
8. Tial pentu, kaj baptiĝu en la nomo de Jesuo, kaj prenu la evangelion de Kristo, kiu estos metita antaŭ vi, ne nur en ĉi tiu kroniko, sed ankaŭ en la kroniko, kiu venos de la judoj al la nejudoj, kaj kiu venos de la nejudoj al vi.
9. Ĉar jen, ĉi tiu estas skribita por ke vi kredu tion; kaj, se vi kredas tion, vi kredos ankaŭ ĉi tiun, kaj se vi kredos ĉi tiun, vi scios pri viaj patroj, kaj ankaŭ pri la mirindaĵoj, kiujn la potenco de Dio faris inter ili.
10. Kaj vi scios ankaŭ, ke vi estas restaĵo de la idaro de Jakob; vi do estas kalkulitaj inter la homoj de la unua interligo; kaj se vi kredas je Kristo, kaj baptiĝas, unue per akvo, poste per fajro kaj per la Sankta Spirito, sekvante la ekzemplon de nia Savinto, laŭ tio kion li ordonis al ni, al vi estos bone en la tago de juĝado.

ĉ. 385 p.K.

ĈAPITRO 8

JEN mi, Moroni, finas la kronikon de mia patro Mormon. Jen, mi havas nur malmultajn skribotaĵojn, kiujn mia patro ordonis al mi skribi.
2. Kaj tiam okazis post la granda kaj terura batalo ĉe Kumora, ke, jen, la nifaidoj, kiuj eskapis suden en la landon, estis ĉasataj de la lamanidoj ĝis ili ĉiuj estis ekstermitaj.
3. Kaj ankaŭ mia patro estis mortigita de ili, kaj mi ja restas sola por skribi la malgajan historion pri la ekstermo de mia popolo. Sed, jen, ili estas foririntaj, kaj mi plenumas la ordonon de mia patro. Kaj mi ne scias, ĉu oni mortigos min.
4. Mi do skribos kaj kaŝos la analojn en la tero; kaj ne gravas, kien mi iros.
5. Jen, mia patro faris ĉi tiun kronikon, kaj li skribis ĝian celon. Kaj jen, ankaŭ mi skribus ĝin se mi havus spacon sur la platoj, sed mi ne havas spacon; kaj metalon mi ne havas, ĉar mi estas sola. Mia patro kaj ĉiuj miaj parencoj estas mortigitaj en batalado, kaj mi havas nek amikojn nek kien iri; kaj mi ne scias, kiom da tempo la Sinjoro permesos min vivi.
6. Je, kvarcent jaroj forpasis post la veno de nia Sinjoro kaj Savinto.
7. Kaj jen, la lamanidoj ĉasadis mian popolon la nifaidojn de urbo al urbo kaj de loko al loko ĝis ili ne plu ekzistas; kaj granda estis ili falo; jes, granda kaj miregiga estis la ekstermo de mia popolo, la nifaidoj.
8. Kaj jen, tion faris la mano de la Sinjoro. Kaj jen ankaŭ, la lamanidoj intermilitas unuj kontraŭ aliaj; kaj sur la tuta supraĵo de ĉi tiu lando estas unu daŭra rondo de murdo kaj sangverŝado; kaj neniu scias, kiam la milito finiĝos.
9. Kaj nun, jen, mi diros nenion plu pri ili, ĉar neniu krom la lamanidoj kaj rabistoj ekzistas sur la supraĵo de la lando.
10. Kaj neniuj konas la veran Dion krom eble la disĉiploj de Jesuo, kiuj restis en la lando ĝis la malvirteco de la popolo fariĝis tiel granda, ke la Sinjoro ne permesis al ili resti ĉe la popolo; kaj neniu homo scias, ĉu ili ankoraŭ estas sur la supraĵo de la lando.
11. Sed je, mia patro kaj mi vidis ilin, kaj ili pastradis al ni.
12. Kaj ĉiu, kiu ricevos ĉi tiun kronikon, kaj ne kondamnos ĝin pro la neperfektaĵoj, kiuj estas en ĝi, scios pri pli grandaj aferoj ol ĉi tiuj. Jen, mi estas Moroni; kaj, se tio estus eble, mi sciigus ĉion al vi.
13. Jen, mi ĉesas paroli pri ĉi tiu popolo. Mi estas la filo de Mormon, kaj mia patro estis ido de Nifai.
14. Kaj mi estas tiu, kiu kaŝas ĉi tiun kronikon por la Sinjoro; ĝiaj platoj estas sen valoro, pro la ordono de la Sinjoro. Ĉar li vere diris, ke neniu ekhavos ilin por profiti; sed la kroniko sur ili havas grandan valoron; kaj la Sinjoro benos tiun, kiu revenigos ĝin en la lumon.
15. Ĉar neniu povos havi la povon revenigi ĝin en la lumon se tiu ne estos donita al li de Dio; ĉar Dio volas, ke tio estu farata kun okulo sendifekta por lia gloro, aŭ por la bono de la antikva interligita popolo de la Sinjoro, de longe dispersita.
16. Kaj benata estu tiu, kiu revenigos ĉi tiun en la lumon; ĉar ĝi devos esti eltirita el la tero, kaj ĝi disbrilos el mallumo, kaj la popolo sciiĝos pri ĝi; kaj tio estis farata por la potenco de Dio.
17. Kaj se troviĝas eraroj, ili estas la eraroj de homo. Sed je, ni ne scias pri eraro; tamen Dio scias ĉion; tial, kiu kondamnas, tiu konsciu, ke li ne estu en danĝero de Gehena de fajro.
18. Kaj tiu, kiu diras: Montru al mi, aŭ vi estos frapataj - tiu atentu, ke li ne ordonu ion, kio estas malpermesita de la Sinjoro.
19. Ĉar jen, kiu senpripense juĝas, tiu estos juĝata ankaŭ senpripense; ĉar laŭ liaj faroj estis lia rekompenco; tial, tiu, kiu frapas, estos mem frapata, de la Sinjoro.
20. Jen, kion la Skribo diras - homo devas nek frapi nek juĝi; ĉar ĉe mi estas venĝo kaj repago, diras la Sinjoro, kaj mi repagos.
21. Kaj tiuj, kiuj elspiros koleron kaj konfliktojn kontraŭ la farado de la Sinjoro, kaj kontraŭ la interligita popolo de la Sinjoro, kiu estas la domo de Izrael, kaj kiuj diros: Ni detruos la Sinjoro, kaj la Sinjoro ne memoros sian interligon, kiun li faris kun la domo de Izrael - tiuj estas en danĝero esti dehakataj kaj ĵetataj en fajron.
22. Ĉar la eternaj celoj de la Sinjoro daŭre realiĝos, ĝis ĉiuj liaj promesoj estos plenumitaj.
23. Esploru la profetaĵojn de Jesaja. Jen, mi ne povos skribi ilin. Jes, jen mi diras al vi, ke tiuj sanktuloj, kiuj antaŭiris min, kiuj posedis ĉi tiun landon, krios, jes, eĉ el sub la polvo ili krios al la Sinjoro; kaj, kiel la Sinjoro vivas, li memoros la interligon, kiun li faris kun ili.
24. Kaj li konas iliaj preĝojn, ke ili estis pro iliaj fratoj. Kaj li konas ilian fidon, ĉar en lia nomo ili povis formovi montojn kaj en lia nomo ili povis skui la teron; kaj per la potenco de lia Vorto ili faligis malliberejojn al la tero; jes, pro la potenco de lia Vorto nek la ardanta forno povis fari malbonon al ili, nek sovaĝaj bestoj nek venenaj serpentoj.
25. Kaj jen, iliaj preĝoj estis ankaŭ por tiu, al kiu la Sinjoro permesos aperigi ĉi tiujn platojn.
26. Kaj neniu devus diri, ke ili ne aperos, ĉar ili certe aperos, ĉar la Sinjoro diris tion; ĉar el la tero ili aperos, per la mano de la Sinjoro, kaj neniu povos haltigi tion; kaj tio venos en tago, kiam oni diros, ke mirakloj ĉesis; kaj ĝi venos kvazaŭ iu parolus el la mortintaro.
27. Kaj ĝi venos en tago, kiam la sango de sanktuloj krios al la Sinjoro, pro la sekretaj komplotoj kaj la faroj de mallumo.
28. Jes, ĝi venos en tago, kiam la potenco de Dio estos malkonfesata, kaj eklezioj malpuriĝos kaj altiĝos en la malhumileco de siaj koroj; jes, en tago, kiam estroj de eklezioj kaj instruistoj levos en la fiereco de siaj koroj, eĉ enviante tiujn, kiuj apartenas al iliaj eklezioj.
29. Jes, ĝi venos en tago, kiam oni aŭdos pri brulegoj, kaj tempestoj, kaj nuboj de fumo en fremdaj landoj.
30. Kaj oni aŭdos ankaŭ pri militoj, kaj famoj de militoj, kaj tertremoj en diversaj lokoj.
31. Jes, ĝi venos en tago, kiam okazos malpuraĵoj sur la supraĵo de la tero; kaj okazos murdoj, kaj ŝteloj, kaj mensogoj, kaj trompoj, kaj malĉastaĵoj, kaj ĉiaj abomenaĵoj; kiam multaj diros: Faru ĉi tion, aŭ faru tion, kaj ne gravas, ĉar la Sinjoro subtenos tiajn homojn en la lasta tago. Sed ve al tiaj, ĉar ili estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
32. Jes, ĝi venos en tago, kiam stariĝos eklezioj, kiuj diros: Venu al mi, kaj pro via mono viaj pekoj estos pardonitaj.
33. Ho vi malvirta kaj perversa kaj malmolnuka popolo, kial vi mem starigis ekleziojn por profiti? Kial vi falsis la sanktan Vorton de Dio por venigi kondamnon al viaj animoj? Jen, atentu la revelaciojn de Dio; ĉar jen, la horo venos en tiu tago, kiam ĉio ĉi nepre plenumiĝos.
34. Jen, la Sinjoro montris al mi grandiozajn mirindaĵojn pri tio, kio nepre baldaŭ venos, en tiu tago, kiam ĉi tio aperos inter vi.
35. Jen, mi parolas al vi, kvazaŭ vi estus ĉi tie, kaj tamen vi ne ĉeestas. Sed jen, Kristo montri vin al mi, kaj mi konas viajn farojn.
36. Kaj mi scias, ke vi iras en la malhumileco de viaj koroj; kaj ekzistas neniuj, kun nur malmultaj esceptoj, kiuj ne altigas sin en la fiereco de siaj koroj, ĝis portado de tre elegantaj vestoj, ĝis enviado, kaj konfliktoj, kaj malico, kaj persekutoj, kaj ĉiaj malbonaj faroj; kaj viaj eklezioj, jes, ĉiuj, malpuriĝis pro la fiereco de viaj koroj.
37. Ĉar jen, vi amas monon, kaj vian havaĵon, kaj viajn elegantajn vestojn, kaj la ornamaĵojn de viaj preĝejoj, pli ol vi amas malriĉulojn kaj senhavulojn, malsanulojn kaj afliktitojn.
38. Ho vi malpuruloj, vi hipokrituloj, vi instruistoj, kiuj vendas vin por tio, kio rustos, kial vi malpurigis la sanktan eklezion de Dio? Kial vi hontas preni al vi la nomon de Kristo? Kial vi ne opinias, ke pli granda estas la valoro de senfina feliĉeco ol tiu mizero, kiu neniam mortas - pro la laŭdo de la mondo?
39. Kial vi ornamas vin per tio, kio havas neniun vivon, kaj tamen lasas, ke malsatuloj kaj senhavuloj, kaj nuduloj, kaj malsanuloj kaj afliktitoj preterpasu vin, nerimarkate?
40. Jes, kial vi kreas viajn sekretajn abomenaĵojn por profiti, kaj kaŭzas, ke vidvinoj kaj ankaŭ orfoj lamentas antaŭ la Sinjoro, kaj ankaŭ ke la sango de iliaj patroj kaj iliaj edzoj krias el la tero al la Sinjoro por venĝo kontraŭ viaj kapoj?
41. Jen, la glavo de venĝo pendas super vi; kaj la horo baldaŭ venos, kiam li venĝos la sangon de la sanktuloj kontraŭ vi, ĉar li ne plu elportos iliajn kriojn.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 9

KAJ nun, mi parolas ankaŭ pri tiuj, kiuj ne kredas je Kristo.
2. Jen, ĉu vi kredos en la tago de via punvizito - jen, kiam la Sinjoro venos, jes, en tiu grandioza tago, kiam la tero kune ruliĝos kiel skribrulaĵo, kaj la elementoj brulante solviĝos, jes, en tiu grandioza tago, kiam vi estos starigitaj antaŭ la Ŝafido de Dio - ĉu vi tiam diros, ke ne ekzistas Dio?
3. Ĉu vi tiam ankoraŭ forneos la Kriston, aŭ ĉu vi povos rigardi la Ŝafidon de Dio? Ĉu vi supozas, ke vi loĝas ĉe li kun konsciado pri via kulpo? Ĉu vi supozas, ke vi povus esti feliĉaj loĝi ĉe tiu sankta Estulo, kiam viaj animoj estas torturataj per konsciado pri kulpo, ke vi iam perfortis liajn leĝojn?
4. Jen, mi diras al vi, ke vi estus pli mizeraj loĝante ĉe sankta kaj justa Dio kun konscio pri via malpureco antaŭ li, ol vi estus loĝante kun la damnitaj animoj en la infero.
5. Ĉar jen, kiam vi ekvidos vian nudecon antaŭ Dio, kaj ankaŭ la gloron de Dio, kaj la sanktecon de Jesuo Kristo, tio ekbruligos flamon de neestingebla fajro en vi.
6. Ho, vi nekredantoj, turnu vin al la Sinjoro; voku forte al la Patro en la nomo de Jesuo, ke vi povu troviĝi senmakulaj, puraj, belaj, kaj blankaj, en tiu grandioza kaj lasta tago, lavite de la sango de la Ŝafido.
7. Kaj denove mi parolas al vi, kiuj forneas la revelaciojn de Dio, kaj diras, ke ili ĉesis, kaj okazas nek revelacioj, nek profetaĵoj, nek donacoj, nek resanigoj, nek parolado per lingvoj, nek interpreto de lingvoj;
8. Jen mi diras al vi, tiu kiu forneas ĉi tiujn, ne konas la evangelion de Kristo; jes, li ne legis la Skribojn; se li jes legis ilin, li ne komprenas ilin.
9. Ĉar ĉu ni ne legas, ke Dio estas same hieraŭ, hodiaŭ, kaj por ĉiam, kaj ĉe li ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de ŝanĝado?
10. Kaj ja, se vi imagis al vi dion, kiu varias, kaj ĉe kiu estas ombro de ŝanĝado, vi ja imagis al vi dion, kiu ne estas la Dio de mirakloj.
11. Sed jen, mi montros al vi Dion de mirakloj, nome la Dion de Abraham, kaj la Dion de Isaak, kaj Dion de Jakob; kaj tio estas tiu sama Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj ĉion, kio estas en ili.
12. Jen, li kreis Adamon, kaj per Adamo venis la transpaŝo de la homo. Kaj pro la transpaŝo de la homo venis Jesuo Kristo, tio estas la Patro kaj la Filo; kaj pro Jesuo Kristo venis la redempto de la homo.
13. Kaj pro la redempto de la homo, kiu venis per Jesuo Kristo, la homoj estas revenigitaj antaŭ la Sinjoron; jes, en tio ĉiuj homoj estas redemptitaj, ĉar la morto de Kristo efektivigas la releviĝon, kiu efektivigas redempton el senfina dormo, el kiu dormo ĉiuj homoj vekiĝos per la potenco de Dio, kiam la trumpeto sonos; kaj ili elvenos, kaj etaj kaj grandaj, kaj ĉiuj staros antaŭ lia baro, redemptitaj kaj liberigitaj el ĉi tiu eterna ligilo de la morto, kiu estas korpa morto.
14. Kaj tiam venos la juĝo de la Sanktulo pri ili; kaj tiam venos la tempo, kiam tiu, kiu estas malpura, ankoraŭ estos malpura; kaj tiu, kiu estas virta, ankoraŭ estos virta; tiu, kiu estas feliĉa, ankoraŭ estos feliĉa; kaj tiu, kiu estas malfeliĉa, ankoraŭ estos malfeliĉa.
15. Kaj nun, ho ĉiuj el vi, kiuj imagis al vi dion, kiu ne povas fari miraklojn, mi volus demandi vin, ĉu okazis ĉio ĉi, pri kio parolis. Ĉu la fino jam venis? Jen mi diras al vi, Ne; kaj Dio ne ĉesis esti Dio de mirakloj.
16. Jen ĉu tio, kion Dio faris, ne estas mirinda al niaj okuloj? Jes, kaj kiu povas kompreni la mirindajn faroj de Dio?
17. Kiu diros, ke tio ne estis miraklo, kiam per lia Vorto la ĉielo kaj la tero ekestis; kaj per la potenco de lia Vorto homo estis kreita el polvo de la tero; kaj per la potenco de lia Vorto mirakloj estis farataj?
18. Kaj kiu diros, ke Jesuo Kristo ne faris multajn grandajn miraklojn? Kaj multaj grandaj mirakloj estis faritaj de la manoj de la apostoloj.
19. Kaj se mirakloj estis farataj tiam, kial Dio ĉesis esti Dio de mirakloj kaj tamen estas neŝanĝebla Estulo? Kaj jen, mi diras al vi, ke li ne ŝanĝiĝas; se li ŝanĝiĝus, li ĉesus esti Dio; kaj li ne ĉesas esti Dio, kaj li estas Dio de mirakloj.
20. Kaj la kaŭzo, kial li ĉesas fari miraklojn inter la homidoj, estas tio, ke ili dekadencas en nekredado, kaj foriras de la ĝusta vojo, kaj ne konas la Dion al kiu ili devus fidi.
21. Jen, mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu kredas je Kristo, tute ne dubante, ĉio ajn, kion li petos de la Patro en la nomo de Kristo, estos donata; ĉi tiu promeso estas al ĉiuj, eĉ ĝis la finoj de la tero.
22. Ĉar jen, tiel diris Jesuo Kristo, la Filo de Dio, al siaj disĉiploj, kiuj devis resti, jes, kaj ankaŭ al ĉiuj siaj disĉiploj, antaŭ la oreloj de la popolamaso: Iru en tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreito;
23. kaj kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita, sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita;
24. Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn - en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per novaj lingvoj; ili prenos en manojn serpentojn; kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos;
25. Kaj al ĉiu, kiu kredos je mia nomo, tute ne dubante, mi konfirmos miajn vortojn, eĉ ĝis la finoj de la tero.
26. Kaj nun, jen, kiu povas kontraŭstari al la faroj de la Sinjoro? Kiu povas fornei liajn dirojn? Kiu leviĝos kontraŭ la ĉiopova potenco de la Sinjoro? Kiu malestimos la farojn de la Sinjoro? Kiu malestimos la infanojn de Kristo? Rigardu, ĉiuj el vi, kiuj estas malestimantoj de la faroj de la Sinjoro, ĉar vi devos miri kaj malaperi.
27. Ho, ne do malestimu, kaj ne miru, sed aŭskultu la vortojn de la Sinjoro, kaj petu de la Patro en la nomo de Jesuo ĉion, kion vi bezonas. Ne dubu, sed kredu, kaj komencu, kiel en tempo antikva, veni al la Sinjoro kun via tuta koro, kaj ellaboru vian propran savon kun timo kaj tremo antaŭ li.
28. Estu prudentaj dum la tagoj de via elprovado; senigu vin de ĉia malpureco; ne petu, ke vi elspezu por viaj voluptoj, sed petu kun neŝancelebla firmeco, ke vi cedu al nenia tento, sed ke vi servu la veran kaj vivantan Dion.
29. Atentu, ke vi ne baptiĝu neinde; atentu, ke vi ne partoprenu de la sakramento de Kristo neinde; sed atentu, ke vi faru ĉion inde, kaj faru tion en la nomo de Jesuo Kristo, la Filo de la vivanta Dio; kaj se vi faros tion, kaj persistos ĝis la fino, vi neniel estos elpelita.
30. Jen, mi parolas al vi kvazaŭ mi parolus el la mortintaro; ĉar mi scias, ke vi aŭdos miajn vortojn.
31. Ne kondamnu min pro mia neperfekteco, nek mian patron pro lia neperfekteco, nek tiujn, kiuj skribis antaŭ li; sed prefere donu dankojn al Dio pro tio, ke li montri al vi niajn neperfektaĵojn, por ke vi lernu esti pli prudentaj ol ni estis.
32. Kaj nun, jen, ni skribis ĉi tiun kronikon laŭ nia scio, per la skribosignoj nomitaj inter ni reformitaj egiptaj, kiuj estis transdonitaj al ni kaj ŝanĝitaj de ni, laŭ nia esprimmaniero.
33. Kaj se niaj platoj estus sufiĉe grandaj, ni estus skribintaj ilin hebree; sed ankaŭ la hebrea estas ŝanĝita de ni; kaj se ni povus esti skribintaj hebree, jen vi havus neniun neperfektaĵon en nia kroniko.
34. Sed la Sinjoro scias tio, kion ni skribis, kaj ankaŭ ke neniu alia popolo scias nian lingvon; tial li preparis rimedojn por ĝia interpreto.
35. Kaj ĉi tio estas skribita por ke ni senigu niaj vestojn je la sango de niaj fratoj, kiuj en nekredado malkreskis.
36. Kaj jen, ĉi tio, kion ni deziris rilate al niaj fratoj, jes, eĉ ilia revenigo al scio pri Kristo, estas laŭ la preĝoj de ĉiuj sanktuloj, kiuj loĝis en la lando.
37. Kaj Jesuo Kristo la Sinjoro favoru ilin, ke iliaj preĝoj estu respondataj laŭ ilia fido; kaj Dio la Patro memoru la interligon, kiun li faris kun la domo de Izrael; kaj li benu ilin por ĉiam, pro fido al la nomo de Jesuo Kristo. Amen. 400-421 p.K.

LA LIBRO DE MORONI

ĈAPITRO 1

NUN mi Moroni, fininte resumon de la historio de la popolo Jareda, supozis, ke mi ne plu verkos, sed mi ankoraŭ ne pereis; kaj mi ne konigas min al la lamanidoj por ke ili ne mortigu min.
2. Ĉar ili treege kruele intermilitas; kaj pro sia malamo ili mortigas ĉiun Nifaidon, kiu rifuzas fornei la Kriston.
3. Kaj mi, Moroni, rifuzas fornei la Kriston; pro tio mi migras kien mi povas por savi mian propran vivon.
4. Pro tio mi skribos kelkajn erojn pli, malgraŭ tio, kion mi supozis; ĉar mi supozis, ke mi ne plu verkos; sed mi skribos kelkajn pliajn pecojn, kiuj eble havos valoron por miaj fratoj, la lamanidoj, en iu estonta tago, se la Sinjoro tion volos.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 2

LA vortoj de Kristo, kiujn li diris al siaj disĉiploj, la dek du kiujn li elektis, kiam li metis siajn manojn sur ilin -
2. Kaj li alvokis ilin laŭ nomoj, dirante: Vi devos alvoki la Patron en mia nomo, per fervora preĝado; kaj, farinte tion, vi havos aŭtoritaton doni la Sanktan Spiriton al tiu, sur kiun vi metos viajn manojn: kaj en mia nomo vi devos doni ĝin, ĉar tiel faras miaj apostoloj.
3. Kristo diris ĉi tiujn vortojn al ili je la tempo de sia unua apero; kaj la popolamaso ne aŭdis ilin, sed la disĉiploj aŭdis ilin; kaj sur ĉiujn, sur kiujn ili metis siajn manojn, fali la Sankta Spirito.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 3

LA maniero laŭ kiu disĉiploj, kiuj estis nomitaj la plejaĝuloj de la eklezio, ordini pastrojn kaj instruistojn -
2. Preĝinte al la Patro en la nomo de Kristo, ili metis siajn manojn sur ilin, kaj diris:
3. En la nomo de Jesuo Kristo mi ordinis vin esti pastro, (aŭ, se li estos instruisto) mi ordinas vin esti instruisto, por prediki penton kaj pardonadon de pekoj per Jesuo Kristo per la persistado de fido en lia nomo ĝis la fino. Amen.
4. Kaj laŭ ĉi tiu maniero ili ordinis pastrojn kaj instruistojn, laŭ la donoj kaj alvokoj de Dio al la homoj; kaj ili ordinis ilin per la aŭtoritato de la Sankta Spirito, kiu estis en ili.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 4

LA maniero laŭ kiu iliaj plejaĝuloj kaj pastroj administris la karnon kaj sangon de Kristo al la eklezio; kaj ili administris ilin laŭ la ordonoj de Kristo; pro kio ni scias, ke la maniero estas vera; kaj la plejaĝulo aŭ pastro havigis (pastrumis pk) ilin -
2. Kaj ili genuiĝis kun la eklezio, kaj preĝis al la Patro en la nomo de Kristo, dirante:
3. Ho Dio, la Eterna Patro, ni petas de vi en la nomo de via Filo, Jesuo Kristo, beni kaj sanktigi ĉi tiun panon por la animoj de ĉiuj, kiuj partoprenas en ĝi; por ke ili manĝu, memorante pri la korpo de via Filo, kaj atestante al vi, ho Dio, la Eterna Patro, ke ili volas preni sur sin la nomon de via Filo, kaj ĉiam memori lin, kaj obei liajn ordonojn, kiujn li donis al ili, por ke ili ĉiam havu lian Spiriton ĉe si. Amen.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 5

LA maniero administri la vinon - Jen, ili prenis la kalikon, kaj diris;
2. Ho Dio, la Eterna Patro, ni petas de vi, en la nomo de via Filo, Jesuo Kristo, beni kaj sanktigi ĉi tiun vinon por la animoj de ĉiuj, kiuj trinkos el ĝi, por ke ili faru tion, memorante pri la sango de via Filo, kiu estis elverŝita por ili; por ke ili atestu al vi, ho Dio, la Eterna Patro, ke ili ĉiam memoras lin, por ke ili havu lian Spiriton ĉe si. Amen.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 6

KAJ nun mi parolas pri la bapto. Jen plejaĝuloj, pastroj kaj instruistoj estis baptitaj; kaj ili baptiĝis nur se ili donis fruktojn taŭgajn por montri, ke ili estis indaj je tio.
2. Kaj ili ricevis por bapto nur tiujn, kiuj venis kun rompita koro kaj suferanta spirito, kaj atestis al la eklezio, ke ili vere pentis pri ĉiuj siaj pekoj.
3. Kaj neniu estis ricevita por baptiĝo krom tiuj, kiuj prenis sur sin la nomon de Kristo, decidinte servi lin ĝis la fino.
4. Kaj, post kiam ili estis ricevitaj por baptiĝo, kaj estis instigitaj kaj purigitaj per la potenco de la Sankta Spirito, ili estis kalkulitaj inter la popolo de la Eklezio de Kristo; kaj iliaj nomoj estis prenitaj por ke ili estu memorataj kaj nutrataj per la bona Vorto de Dio, por teni ilin sur la ĝusta vojo, por teni ilin daŭre viglaj en preĝado, fidante nur al la meritoj de Kristo, kiu estis la aŭtoro kaj perfektiganto de ilia fido.
5. Kaj la Eklezio ofte kunvenis por fasti kaj preĝi, kaj interparoli pri la farto de siaj animoj.
6. Kaj oni ofte kunvenis por preni panon kaj vinon, memorante la Sinjoron Jesuon.
7. Kaj oni strikte atentis, ke ne okazu malbona ago inter ili; kaj kiam iuj estis pruvitaj fari malbonon, kaj atestintoj el la Eklezio kondamnis ilin antaŭ la plejaĝuloj, se ili ne pentis kaj ne konfesis, iliaj nomoj estis elviŝitaj, kaj ili ne estis kalkulitaj inter la popolo de Kristo.
8. Sed ĉiam, se ili pentis kaj petis pardonon, kun reala intenco oni pardonis ilin.
9. Kaj iliaj kunvenoj estis direktataj de la Eklezio laŭ la influo de la Spirito, kaj per la potenco de la Sankta Spirito; ĉar, kiam la potenco de la Sankta Spirito kondukis ilin ĉu prediki, ĉu admoni, ĉu preĝi, ĉu petegi, ĉu kanti, tiam tio estis ja farita.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 7

KAJ nun mi, Moroni, skribis kelkajn el la vortoj de mia patro Mormon, kiujn li diris pri fido, espero kaj karitato; ĉar ĉi-maniere li parolis al la popolo, kiam li instruis al ili en la sinagogo, kiun ili konstruis kiel adorejon.
2. Kaj nun mi Mormon, parolas al vi, miaj amataj fratoj; kaj per la graco de Dio la Patro kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj lia sankta volo, pro la dono de lia voko al mi, mi estas permesita paroli al vi nuntempe.
3. Pro tio mi volas paroli al vi, kiuj estas anoj de la Eklezio, kiuj estas pacemaj disĉiploj de Kristo, kaj kiuj akiris sufiĉan esperon, per kiu vi povos veni en la ripozon de la Sinjoro, de nun ĝis vi ripozos ĉe li en la ĉielo.
4. Kaj nun, miaj fratoj, mi juĝas tion pri vi pro via pacema irado inter la homidoj.
5. Ĉar mi memoras la Vorton de Dio, kiu diras, ke per iliaj faroj vi konos ilin; ĉar se iliaj faroj estas bonaj, ankaŭ ili estas bonaj.
6. Ĉar jen, Dio jam diris, ke homo malbona ne povas fari tion, kio estas bona; ĉar se li oferdonas donacon, aŭ preĝas al Dio, ne farinte tion kun vera intenco, per tio li neniom profitos.
7. Ĉar jen, tio ne estos kalkulita al li kiel virto.
8. Ĉar jen, se homo malbona donas donacon, li tion faras domaĝante; pro kio tio estas kalkulita al li same kvazaŭ li estus konservinta la donacon; pro tio li estas kalkulita kiel malbona antaŭ Dio.
9. Kaj simile tio estas ankaŭ kalkulata kiel malbono al homo se li preĝas sen vera korintenco; jes, kaj per tio li neniom profitos, ĉar Dio ne akceptas tiajn homojn.
10. Pro tio faranto de malbono ne povas fari tion, kio estas bona; kaj li ankaŭ ne donos bonan oferdonon.
11. Ĉar jen, maldolĉa fonto ne povas doni dolĉan akvon; kaj dolĉa fonto ne povas doni maldolĉan akvon; pro tio homo, kiu estas servanto de la Diablo, ne povas sekvi Kriston; kaj se li sekvas Kriston, li ne povas estis servanto de la Diablo.
12. Tial ĉio, kio estas bona, venas de Dio; kaj tio, kio estas malbona, venas de la Diablo; ĉar la Diablo estas malamiko de Dio, kaj bataladas kontraŭ li, kaj invitas kaj logas al pekado kaj farado de tio kio estas malbona.
13. Sed jen, tio, kio estas de Dio, invitas kaj logas al farado de bono; tial ĉio, kio invitas kaj logas fari bonon kaj ami Dion kaj servi lin, estas inspirita de Dio.
14. Pro tio, atentu, miaj amataj fratoj, ke vi ne juĝu tion, kio estas malbona, esti de Dio, aŭ tion, kio estas bona kaj de Dio, esti de la Diablo.
15. Ĉar jen, miaj fratoj, al vi estas donite juĝi, por ke vi povu distingi bonon de malbono; kaj la juĝmaniero por scii kun perfekta scio estas tiel klara kiel estas la taglumo kompare al la malluma nokto.
16. Ĉar jen, la Spirito de Kristo estas donita al ĉiu homo, por ke li povu distingi bonon de malbono; por tio mi montras al vi la manieron juĝi; ĉar ĉio, kio logas fari bonon kaj persvadi kredi je Kristo, estas dissendata per la potenco kaj dono de Kristo; por ke vi sciu kun perfekta scio, ke tio estas de Dio.
17. Sed vi povos scii kun perfekta scio, ke ĉio, kio persvadas homojn fari malbonon kaj ne kredi je Kristo kaj fornei lin kaj ne servi Dion, estas de la Diablo; ĉar laŭ ĉi tiu maniero la Diablo laboras, ĉar li persvadas neniun fari bonon, ne, eĉ ne unu; kaj liaj anĝeloj ankaŭ ne; kaj ankaŭ ne tiuj, kiuj submetas sin al li.
18. Kaj nun, miaj fratoj, pro tio, ke vi konas la lumon, per kiu vi povos juĝi, kiu lumo estas la lumo de Kristo, atentu, ke vi ne malprave juĝu; ĉar per tiu sama juĝo, per kiu vi juĝas, ankaŭ vi estos juĝata.
19. Pro tio, mi petegas de vi, fratoj, ke vi serĉu diligente en la lumo de Kristo, por ke vi distingu bonon de malbono; kaj se vi ekprenos ĉion bonan, kaj ne kondamnos ĝin, vi certe estos infano de Kristo.
20. Kaj nun, miaj fratoj, kiel eblas, ke vi povos ekpreni ĉion bonan?
21. Kaj nun mi venas al tiu fido, pri kiu mi diris, ke mi parolos; kaj mi diros al vi la manieron laŭ kiu vi povos ekpreni ĉion bonan.
22. Ĉar jen, Dio, sciante ĉion, estante de eterne ĝis eterne, jen li sendis anĝelojn por spirite helpi la homidojn, klarigante pri la veno de Kristo, kaj ke en Kristo venos ĉio bona.
23. Kaj Dio ankaŭ deklaris al profetoj, per sia propra buŝo, ke Kristo venos.
24. Kaj jen, diversmaniere li elmontris al la homidoj tion, kio estas bona; kaj ĉio bona venas de Kristo; alie la homoj estus defalintaj, kaj nenio bona povus veni al ili.
25. Pro tio, per la spirita helpo de anĝeloj, kaj per ĉiu vorto, kiu eliris el la buŝo de Dio, homoj ekmontirs fidon al Kristo; kaj tiel per fido ili ekprenis ĉion bonan; kaj tiel estis ĝis la veno de Kristo.
26. Kaj post kiam li venis, homoj estis ankaŭ savitaj per fido al lia nomo; kaj per fido ili fariĝis la filoj de Dio. Kaj tiel certe kiel Kristo vivas, li diris ĉi tiujn vortojn al niaj patroj, dirante; Kio ajn, kio estas bona, kion vi petas de la Patro en mia nomo, en fido kredante ke vi ricevos ĝin, jen tio estos farata al vi.
27. Tial, miaj amataj fratoj, ĉu mirakloj ĉesis, ĉar Kristo supreniris en la ĉielon kaj eksidis dekstre de Dio por pretendi de la Patro siajn rajtojn de korfavoro, kiun li havas super la homidoj?
28. Ĉar li plenumis la celojn de la Leĝo, kaj li propetis pro ĉiuj, kiuj havas fidon al li; kaj tiuj, kiuj havas fidon al li, alfiksiĝos al ĉio bona; pro tio li estas Advokato por la homidoj; kaj li loĝas poreterne en la ĉielo.
29. Kaj ĉar li faris tion, miaj amataj fratoj, ĉu mirakloj ĉesis? Jen mi diras al vi, Ne; kaj ankaŭ anĝeloj ne ĉesis spirite helpi la homidojn.
30. Ĉar jen, ili estas submetitaj al li, por servi laŭ la vorto de lia ordono, montrante sin al tiuj, kiu havas fortan fidon kaj firman menson en ĉia pieco.
31. Kaj la ofico de ilia servado estas alvoki homojn al pento, kaj plenumi kaj fari la prilaboron de la interligoj de la Patro, kiujn li faris kun la homidoj, por prepari la vojon inter la homidoj, per deklarado de la vorto de Kristo al la elektitaj vazoj de la Sinjoro, por ke ili atestu pri li.
32. Kaj tiel farante, Dio la Sinjoro preparas la vojon por ke la ceteraj homoj havu fidon al Kristo, por ke la Sankta Spirito havu lokon en iliaj koroj, per sia povo; kaj laŭ ĉi tiu maniero la Patro plenumas la interligojn, kiujn li faris kun la homidoj.
33. Kaj Kristo diris: Se vi havos fidon al mi, vi havos povon fari ĉion, kio estas oportuna por mi.
34. Kaj li diris: Pentu, ĉiuj vi finoj de la tero, kaj venu al mi, kaj baptiĝu en mia nomo, kaj havu fidon al mi, por ke vi estu savitaj.
35. Kaj nun, miaj amataj fratoj, se ĉi tio, kion mi diris al vi, estas efektive vera, kaj Dio montros al vi, kun forto kaj granda gloro en la lasta tago, ke ĝi estas vera, kaj se ĝi estas vera, ĉu la tempo de mirakloj ĉesis?
36. Aŭ ĉu anĝeloj ĉesis aperi al la homidoj? Aŭ ĉu li retenis de ili la povon de la Sankta Spirito? Aŭ ĉu li tion faros dum la tempo daŭros, aŭ la tero restos, aŭ unu homo sur ĝis supraĵo estos savota?
37. Jen mi diras al vi, Ne; ĉar per fido oni faras miraklojn; kaj per fido anĝeloj aperas kaj spirite servas al homoj; tial se tio ĉesis, ve al la homidoj, ĉar tio okazis pro nekredado, kaj ĉio estas vana.
38. Ĉar neniu homo povas esti savata, laŭ la vortoj de Kristo, krom tiuj, kiuj havos fidon en lia nomo; sekve, se ĉi tio ĉesis, tiam ankaŭ fido ĉesis; kaj terura estas la stato de la homaro, ĉar ili estas kvazaŭ neniu redempto estus farita.
39. Sed jen, miaj amataj fratoj, mi atendas pli bonajn aferojn de vi, ĉar mi juĝas, ke vi havas fidon al Kristo pro via humileco; ĉar se vi ne havas fidon al li, vi ne meritas esti kalkulitaj inter la popolo de lia eklezio.
40. Kaj plie, miaj amataj fratoj, mi volas paroli al vi pri espero. Kiel vi povos akiri fidon, se vi ne havas esperon?
41. Kaj kia estas tio, kion vi esperas? Jen mi diras al vi, ke vi havos esperon esti levata al vivo eterna per la elaĉeto de Kristo kaj la potenco de lia releviĝo, kaj ĉi tion vi havos pro via fido al li laŭ la promeso.
42. Pro tio, se homo havas fidon, li nepre devas havi esperon; ĉar sen fido ne povas esti la espero.
43. Kaj krome, jen mi diras al vi, ke li ne povos havi fidon kaj esperon se li ne estos milda kaj korhumila.
44. Se ne, liaj fido kaj espero estas vanaj, ĉar akcepteblaj antaŭ Dio estas nur tiuj, kiu estas mildaj kaj korhumilaj; kaj se homo estas milda kaj korhumila kaj konfesas per la potenco de la Sankta Spirito, ke Jesuo estas la Kristo, li nepre devas havi karitaton; ĉar se li ne havas karitaton, li estas nenio; pro tio li nepre devas havi karitaton.
45. Kaj karitato estas pacienca, kaj bonkora, kaj ne envias, kaj ne ŝveligas sin, ne celas por si mem, ne estas facile provokata, pripensas nenian malbonon, kaj ne ĝojas pri malvirteco, sed ĝojas pri la vero, toleras ĉion, kredas ĉion, esperas ĉion, eltenas ĉion.
46. Pro tio, miaj amataj fratoj, se vi ne havas karitaton, vi estas nenio, ĉar karitato neniam pereas. Pro tio, alfiksiĝu al karitato, kiu estas la plej granda el ĉio, ĉar ĉio devo neniiĝi -
47. Sed karitato estas la pura amo de Kristo, kaj ĝi eltenas por ĉiam; kaj estos bone al tiu, kiu montriĝos posedata de ĝi en la lasta tago.
48. Pro tio, miaj amataj fratoj, preĝu al la Patro kun la tuta energio de koro, por ke vi pleniĝu de ĉi tiu amo, kiun li donis al ĉiuj, kiuj estas veraj disĉiploj de lia Filo, Jesuo Kristo; por ke vi fariĝu la filoj de Dio; por ke ni estu similaj al li, kiam li aperos, ĉar ni vidos lin tia, kia li estas; por ke ni havu ĉi tiun esperon; por ke ni estu purigitaj same kiel li estas pura. Amen.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 8

EPISTOLO de mia patro Mormon, skribita al mi, Moroni; kaj ĝi estis skribita al mi baldaŭ post mia alvoko al la servado. Kaj ĉi-maniere li skribis al mi, dirante:
2. Mia amata filo, Moroni, mi treege ĝojas, ke via Sinjoro Jesuo Kristo memoris vin, kaj vokis vin al sia servado, kaj al sia sankta laboro.
3. Mi ĉiam memoras vin en miaj preĝoj, konstante preĝante al Dio la Patro en la nomo de lia Sankta Infano, Jesuo, ke per sia senfina boneco kaj graco li gardu vin per la persistado de fido al lia nomo ĝis la fino.
4. Kaj nun, mia filo, mi parolas al vi pri tio, kio treege afliktas min; ĉar afliktas min, ke disputadoj leviĝas inter vi.
5. Ĉar, se mi eksciis la veron, okazis inter vi disputadoj pri la bapto de viaj infanetoj.
6. Kaj nun, mia filo, mi deziras, ke vi diligente laboru por ke ĉi tiu kruda eraro estu forigita de inter vi; ĉar kun ĉi tiu celo mi skribis ĉi tiun epistolon.
7. Ĉar tuj post kiam mi eksciis ĉi tion de vi mi demandis la Sinjoron pri la afero. Kaj la vorto de la Sinjoro venis al mi per la potenco de la Sankta Spirito, dirante;
8. Aŭskultu la vortojn de Kristo, via Redemptanto, via Sinjoro kaj via Dio. Jen, mi venis en la mondon por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento; ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj; infanetoj estas sanaj, ĉar ili ne kapablas fari pekon; pro tio la malbeno de Adamo estas forprenita de ili per mi, tiel ke ĝi havas nenian povon super ili; kaj la leĝo de cirkumcido estas forigita per mi.
9. Kaj laŭ ĉi tiu maniero la Sankta Spirito evidentigis la vorton de Dio al mi; pro tio, mia amata filo, mi scias, ke tio, ke vi baptu infanetojn, estas solena moko antaŭ Dio.
10. Jen mi diras al vi, ke ĉi tion vi devas instrui - penton kaj baptiĝon al tiuj, kiuj estas respondecaj kaj kapablaj fari pekon; jes, instruu al gepatroj, ke ili devas penti kaj baptiĝi, kaj humiliĝi kiel iliaj infanetoj, kaj ili ĉiuj estos savitaj kun siaj infanetoj.
11. Kaj iliaj infanetoj bezonas nek penton nek baptiĝon. Jen, la bapto estas por pento, por plenumo de la ordonoj, per pardono de pekoj.
12. Sed infanetoj vivas en Kristo, de post la fondiĝo de la mondo; se ne, Dio estas partieca Dio, kaj ankaŭ ŝanĝiĝema Dio, kaj privilegianto de personoj; ĉar kiom da infanetoj mortis nebaptitaj!
13. Do, se infanetoj ne povis esti savitaj sen baptiĝo, ili devis iri en senfinan inferon.
14. Jen mi diras al vi, ke tiu, kiu supozas, ke infanetoj bezonas baptiĝon, estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco, ĉar li havas nek fidon, nek esperon, nek karitaton; pro tio, se li mortus tion pensante, li nepre devus malsupreniri en la inferon.
15. Ĉar terura estas la malvirteco supozi, ke Dio savas unu infanon pro baptiĝo, kaj alia devas perei pro tio, ke ĝi ne havas bapton.
16. Ve al tiuj, kiuj ĉi-maniere perversigas la vojojn de la Sinjoro, ĉar ili pereos se ili ne pentos. Jen, mi parolas kun aŭdaco, havante aŭtoritaton de Dio; kaj mi ne timas, kion homo povas fari; ĉar perfekta amo elĵetas ĉian timon.
17. Kaj mi estas plenigita de karitato, kiu estas ĉiame daŭra amo; pro tio, ĉiuj infanoj estas egalaj por mi; pro tio per perfekta amo mi amas infanetojn; kaj ili ĉiuj estas egalaj kaj partoprenantoj de savo.
18. Ĉar mi scias, ke Dio estas nek partieca Dio nek ŝanĝiĝema estulo; sed li estas neŝanĝebla de tuta eterneco al tuta eterneco.
19. Infanetoj ne povas penti; pro tio estas terura malvirteco nei la purajn korfavorojn de Dio al ili, ĉar ili ĉiuj vivas en li pro lia korfavoro.
20. Kaj tiu, kiu diras, ke infanetoj bezonas baptiĝon, neas la korfavorojn de Kristo, kaj forĵetas lian repacigon kaj la potencon de lia redempto.
21. Ve al tiuj, ĉar ili estas en danĝero de morto, infero, kaj senfina turmentado. Mi aŭdace diras tion; Dio ordonis al mi. Aŭskultu ilin kaj konsideru, aŭ ili staros kontraŭ vi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.
22. Ĉar pensu, ke ĉiuj infanetoj vivas en Kristo, kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj estas ekster la Leĝo. Ĉar la potenco de redempto venas sur ĉiujn, kiuj havas nenian leĝon; pro tio tiu_, kiu ne estas kondamnita, aŭ kiu estas sub neniu kondamno, ne povas penti; kaj por tiaj la bapto valoras nenion -
23. Sed ĝi estas moko antaŭ Dio, neante la korfavorojn de Kristo kaj la potencon de lia Sankta Spirito, kaj fidante senvivajn farojn.
24. Jen, mia filo, tio ne devus esti; ĉar pento estas por tiuj, kiuj estas sub kondamno kaj sub la malbeno de rompita leĝo.
25. Kaj la unuaj fruktoj de pento estas baptiĝo; kaj baptiĝo venas per fido, plenumante la ordonojn; kaj plenumado de la ordonoj venigas pardonadon de pekoj;
26. Kaj la pardonado de pekoj venigas mildecon kaj korhumilecon; kaj pro mildeco kaj korhumileco venas la vizitado de la Sankta Spirito, la Parakleto, kiu plenigas per espero kaj perfekta amo, amo kiu persistas per diligenteco en preĝado ĝis venos la fino, kiam ĉiuj sanktuloj loĝos ĉe Dio.
27. Jen, mia filo, mi reskribos al vi se mi ne baldaŭ eliros kontraŭ la lamanidoj. Jen, la fiereco de ĉi tiu nacio, aŭ popolo de la nifaidoj, pruviĝos esti ilia detruiĝo se ili ne pentos.
28. Preĝu por ili, mia filo, por ke pento venu al ili. Sed jen, mi timas, ke la Spirito ĉesis lukti kun ili; kaj en ĉi tiu parto de la lando ili ankaŭ penas neniigi ĉian potencon kaj aŭtoritaton, kiuj venas de Dio; kaj ili forneas la Sanktan Spiriton.
29. Kaj forpuŝinte tiel grandan scion, mia filo, ili nepre baldaŭ pereos, por plenumi la profetaĵojn, kiujn la profetoj diris, kaj ankaŭ la vortojn de nia Savanto mem.
30. Adiaŭ, mia filo, ĝis mi ree skribos al vi aŭ renkontos vin. Amen.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 9

MIA amata filo, mi reskribas al vi por ke vi sciu, ke mi ankoraŭ vivas; sed mi skribos iom pri tio, kio estas maldolĉa.
2. Ĉar jen, mi havis severan batalon kontraŭ la lamanidoj, en kiu ni ne venkis; kaj Arkeantus falis per la glavo, kaj ankaŭ Luram kaj Emron; jes, kaj ni perdis grandan nombron de niaj elitaj homoj.
3. Kaj nun jen, mia filo, mi timas, ke la lamanidoj detruos ĉi tiun popolon; ĉar oni ne pentas, kaj Satano daŭre incitas ilin koleri unu kontraŭ alia.
4. Jen, mi daŭre klopodegas pro ili; kaj kiam mi parolas la vorton de Dio kun severeco, ili tremas kaj koleras kontraŭ mi; kaj kiam mi ne uzas akrecon, ili malmoligas siajn korojn kontraŭ ĝi; pro tio, mi timas, ke la Spirito de la Sinjoro ĉesis lukti kun ili.
5. Ĉar ili tiel furioze koleras, ke ŝajnas al mi, ke ili havas neniun timon de la morto; kaj ili perdis sian amon, unu al aliaj; kaj ili daŭre soifas sangon kaj venĝon.
6. Kaj nun, mia amata filo, spite ilian malmolecon, ni klopodegu diligente; ĉar, se ni ĉesus labori, mi altirus al ni kondamnon; ĉar ni havas taskon fari dum ĉi tiu tabernaklo el argilo, por ke ni venku la malamikon de ĉiu justeco, kaj ripozigu niajn animojn en la regno de Dio.
7. Kaj nun mi iom skribos pri la suferoj de ĉi tiu popolo. Ĉar laŭ la informo, kiun mi ricevis de Amoron, jen, la lamanidoj havas multajn kaptitojn, kiujn ili prenis de la turo Ŝerriza; kaj tie estis viroj, virinoj kaj infanoj.
8. Kaj ili mortigis la edzojn de tiuj virinoj kaj la patrojn de tiuj infanoj; kaj ili manĝigis la karnon de iliaj edzoj al la virinoj, kaj la karnon de iliaj patroj al la infanoj; kaj neniom aŭ nur iomete da akvo ili donis al ili.
9. Kaj malgraŭ ĉi tiu granda abomenaĵo de la lamanidoj, ĝi ne superas tiun de nia popolo en Moriantum. Ĉar jen, multajn el la filinoj de la lamanidoj ili kaptis; kaj depreninte de ili tion, kio estis plej kara kaj valora super ĉio, kio estas la ĉasteco kaj virgeco -
10. Kaj farinte tio, ili murdis ilin laŭ plej kruela maniero, torturante iliajn korpojn ĝis la morto; kaj farinte tion, ili manĝaĉis ilian karnon kiel sovaĝaj bestoj, pro la malmoleco de siaj koroj; kaj ili tion faras kiel signo de kuraĝo.
11. Ho mia amata filo, kiel povas popolo tia, kiu estas sen civilizacio -
12. (Kaj antaŭ nur malmultaj jaroj ili estis civilizita kaj rava popolo.)
13. Sed ho mia filo, kiel povas popolo tia, kies ĝuo estas en tiom de abomenaĵoj -
14. Kiel ni povas esperi, ke Dio haltigos sian manon en juĝo kontraŭ ni?
15. Jen, mia koro krias; Ve al ĉi tiu popolo. Elvenu por juĝi, ho Dio, kaj kaŝu iliajn pekojn kaj malvirtecon kaj abomenaĵojn de antaŭ via vizaĝo!
16. Kaj plie, mia filo, multaj vidvinoj kaj iliaj filinoj restas en Ŝerriza; kaj tiun parton de la provizoj, kiun la lamanidoj ne forportis, jen la armeo de Zenephi forportis, kaj lasis ilin vagadi kien ajn ili povis por manĝaĵo; kaj multaj maljunulinoj survoje senfortiĝas kaj mortas.
17. Kaj la armeo, kiu estas kun mi, estas malforta; kaj la armeoj de la lamanidoj estas inter Ŝerriza kaj mi; kaj ĉiuj, kiu fuĝis al la armeo de Aaron, viktimiĝis al ilia terura brutaleco.
18. Ho la korupteco de mia popolo! Ili estas sen brido kaj sen kompato. Je, mi estas nur homo, kaj mi havas nur la forton de homo, kaj mi jam ne povas obeigi miajn ordonojn.
19. Kaj ili fortiĝis en sia malvirteco; kaj ili ĉiuj estas brutalaj, kompantante neniun, nek maljunan nek junan; kaj ili havas plezuron de ĉio krom tio, kio estas bona; kaj la suferado de niaj virinoj kaj niaj infanoj sur la tuta lando superas ĉion; jes, lango ne povas pridiri, nek oni povas priskribi ĝin.
20. Kaj nun, mia filo, mi ne plu restos ĉe tiu terura sceno. Jen, vi konas la malvirtecon de ĉi tiu popolo; vi scias, ke ili estas sen principoj kaj sen simpatioj; kaj ilia malvirteco superas tiun de la lamanidoj.
21. Jen, mia filo, mi ne povas rekomendi ilin al Dio pro timo, ke li frapos min.
22. Sed je, mia filo, mi rekomendas vin al Dio, kaj mi fidas Kriston, ke vi estos savita; kaj mi preĝos al Dio, ke li indulgu vian vivon por atesti la revenon de lia popolo al li, aŭ ilian absolutan neniiĝon, ĉar mi scias, ke ili devos perei se ili ne pentos kaj revenos al li.
23. Kaj se ili pereos, tio similos al la Jaredidoj, pro la obstineco de iliaj koroj avidantaj sangon kaj venĝon.
24. Kaj se ili ja pereos, ni scias, ke multaj el niaj fratoj skisme transiris al la lamanidoj, kaj ankaŭ pli multaj skisme transiros; pro tio, ion skribu pri tio, se vi estos indulgita kaj mi pereos kaj ne vidos vin; sed mi esperas, ke mi baldaŭ vidos vin; ĉar mi havas sanktajn analojn, kiujn mi volas transdoni al vi.
25. Mi filo, estu fidela al Kristo; kaj tio, kion mi skribis, ne afliktu vin kaj mortige premu sur vin; sed Kristo levu vin, kaj liaj suferoj kaj morto, kaj la montro de lia korpo al niaj patroj, kaj liaj mizerikordo kaj pacienco, kaj la espero pri lia gloro kaj pri eterna vivo, restu en via menso por ĉiam.
26. Kaj la graco de Dio la Patro, kies trono estas alta en la ĉielo, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu sidas dekstre de lia Potenco, ĝis ĉio submetiĝos al li, estu kaj restu ĉe vi por ĉiam.

400-421 p.K.

ĈAPITRO 10

NUN mi, Moroni, skribas ion, kio ŝajnas al mi bone; kaj mi skribas al miaj fratoj, la lamanidoj; kaj mi volas, ke ili sciu, ke pli ol kvarcent dudek jaroj forpasis post la dono de la signo pri la veno de Kristo.
2. Kaj mi sigelos ĉi tiujn analojn post kiam mi estos parolinta kelkajn vortojn de admono al vi.
3. Jen, mi volas admoni vin, ke legante ĉi tiujn aferojn, se laŭ la saĝeco de Dio vi legos ilin, ke vi memoru kiel kompate indulga la Sinjoro estis al la homidoj, ekde la kreo de Adamo ĝis la tempo, kiam vi ricevos ĉi tiujn aferojn, kaj primeditu ilin en viaj koroj.
4. Kaj kiam vi ricevos ĉi tiujn aferojn, mi admonu vin, ke vi demandu Dion, la Eternan Patron, en la nomo de Kristo, se ĉi tio ne estas vera; kaj se vi demandos kun sincera koro, kun reala intenco, havante fidon al Kristo, li elmontros la veron pri ĝi al vi, per la potenco de la Sankta Spirito.
5. Kaj per la potenco de la Sankta Spirito vi povos scii la veron pri ĉio.
6. Kaj ĉio, kio estas bona, estas justa kaj vera; pro tio, nenio, kio estas bona, forneas la Kriston, sed konfirmas, ke li estas.
7. Kaj per la potenco de la Sankta Spirito vi povas scii, ke li estas; pro tio mi volas admoni vin, ke vi ne neu la potencon de Dio; ĉar li agas per potenco, laŭ la fido de la homidoj, same hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj por eterne.
8. Kaj plie, mi admonas vin, miaj fratoj, ke vi ne forneu la donojn de Dio, ĉar ili estas multaj; kaj ili venas de la sama Dio. Kaj ĉi tiuj donoj laboras laŭ diversaj manieroj; sed la sama Dio laboras al ĉio en ĉiuj; kaj la elmontro de la Spirito de Dio estas donita al homoj por profiti al ili.
9. Ĉar jen al unu estas donita per la Spirito de Dio, ke li povu instrui la vorton de saĝeco;
10. Kaj al alia, ke li povu instrui la vorton de scio laŭ la sama Spirito;
11. Kaj al alia, treege granda fido; kaj al alia, donoj de resanigoj laŭ la sama Spirito;
12. Kaj pli, al alia, ke li povu efektivigi grandajn miraklojn.
13. Kaj plie, al alia, ke li povu profeti pri ĉio;
14. Kaj plie, al alia, distingoj de anĝeloj kaj servantaj spiritoj;
15. Kaj plie, al lia, ĉiaj diversaj lingvoj;
16. Kaj plie, al alia, interpreto de lingvoj kaj diversaj lingvaĵoj.
17. Kaj ĉiuj el ĉi tiuj favoroj venas per la Spirito de Kristo; kaj ili venas al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
18. Kaj mi volas admoni vin, miaj amataj fratoj, ke vi memoru, ke ĉiu bona dono venas de Kristo.
19. Kaj mi volas admoni vin, miaj amataj fratoj, ke vi memoru, ke li estas same hieraŭ, hodiaŭ, kaj por eterne, kaj ke ĉiuj ĉi tiuj donoj, pri kiuj mi parolis, kiuj estas spiritaj, neniam neniiĝos dum la mondo restos, krom pro la nekredado de la homidoj.
20. Pro tio, oni devos havi fidon; kaj se oni devos havi fidon, oni devos ankaŭ havi esperon; kaj se oni havas esperon, oni devas ankaŭ havi karitaton.
21. Kaj se vi ne havas kartitaton, vi neniel povos esti savitaj en la regno de Dio; kaj vi ankaŭ ne povos esti savitaj en la regno de Dio se vi ne havas fidon; kaj vi ankaŭ ne povos se vi havas neniun esperon.
22. Kaj se vi havas neniun esperon, vi nepre devas esti malesperaj; kaj malespero venas pro malvirteco.
23. Kaj Kristo vere diris al niaj patroj: Se vi havos fidon, vi havos povon fari ĉion, kio estas oportuna por mi.
24. Kaj nun mi parolas al ĉiuj finoj de la tero - ke, se la tago venos, kiam la potenco kaj donoj de Dio neniiĝos inter vi, tio okazos pro nekredado.
25. Kaj ve al la homidoj se tio okazos; ĉar inter vi ekzistos neniu, kiu faras bonon, ne eĉ ne unu. Ĉar se ekzistos inter vi iu, kiu faras bonon, li laboros per la potenco kaj donoj de Kristo.
26. Kaj ve al tiuj, kiuj neniigos ĉi tion kaj mortos, ĉar ili mortos en sia peko, kaj ili ne povos esti savitaj en la regno de Dio; kaj mi parolas laŭ la vortoj de Kristo; kaj mi ne mensogas.
27. Kaj mi admonas vin memori ĉi tion; ĉar la tempo rapide venos, kiam vi scios, ke mi ne mensogas, ĉar vi vidos min ĉe la tribunalo de Dio; kaj Dio la Sinjoro diros al vi; Ĉu mi ne deklaris al vi miajn vortojn, kiuj estis skribitaj de ĉi tiu viro, kiel krianto el la mortintaro, jes kiel parolanto el al polvo?
28. Mi deklaras ĉi tion por plenumi la profetaĵojn. Kaj jen, ĉi tio eliros el la buŝo de la eterna Dio; kaj lia Vorto elsiblados de generacio al generacio.
29. Kaj Dio montros al vi, ke tio, kion mi skribis, estas vera.
30. Kaj denove mi volas admoni vin, ke vi venu al Kristo, kaj ektenu ĉiun bonan donacon, kaj tuŝu nek la malvirtan donacon nek la malpuraĵon.
31. Kaj vekiĝu, kaj leviĝu el la polvo, ho Jerusalem; jes, kaj surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho filino de Cion; kaj viajn palisojn fortikigu kaj vastigu viajn bordojn por ĉiam, por ke vi neniam plu estu konfuzita, por ke plenumiĝu la interligo de la Eterna Patro, kiun li faris kun vi, ho domo de Izrael.
32. Jes, venu al Kristo, kaj perfektiĝu en li, kaj forigu ĉiun malpiecon de vi; kaj se vi forigos ĉiun malpiecon de vi kaj amos Dion per via tuta povo, via tuta menso kaj via tuta forto, tiam lia graco sufiĉos por vi, por ke per lia graco vi estu perfektaj en Kristo; kaj se per la graco de Dio vi estas perfektaj en Kristo, vi neniel povos fornei la potencon de Dio.
33. Kaj plie, se vi per la graco de Dio estas perfektaj en Kristo, kaj ne forneas lian potencon, tiam vi estos sanktigitaj en Kristo per la graco de Dio, pro la verŝo de la sango de Kristo, kio estas en la interligo de la Patro por la elaĉeto de viaj pekoj, por ke vi fariĝu sanktaj, sen makulo.
34. Kaj nun mi diras al ĉiuj, adiaŭ. Mi baldaŭ iros ripozi en la paradizo de Dio ĝis mia spirito kaj mia korpo denove reunuiĝos, kaj mi estos revenigita triumfa tra la aero, por renkonti vin antaŭ la plaĉa baro de la granda Javeo, la Eterna Juĝanto de kaj vivantoj kaj mortintoj. Amen.

ĉ. 421 p.K.